Inger Edelfeldt

Naskiĝis en 1956 en Stokholmo, kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi estas artisto kaj verkisto kiu verkis romanojn, novelojn, televidajn dramojn kaj bildstriajn rakontojn. Ŝi mem karakterizis sian arton kiel "konstruiva skizofrenio" kaj asertis ke nur kiam ŝi verkas librojn, ŝi ne sentas sin mensogi.

En la verkoj de Inger Edelfeldt oni imagas la ĉeeston de abismoj meze de ĉiutageco; plej ofte tiuj abismoj zorge kaŝiĝas en la mensoj de ŝiaj protagonistoj. Ŝiaj verkoj ofte traktas la limojn de homa identeco, kaj entute ŝi ŝajne malŝatas rutinon kaj ĉiam testas la limojn de sia arto.

2