István Nemere



István Nemere naskiĝis en 1944 en Hungario kaj estas profesia verkisto kaj tradukisto. Antaŭ ol fariĝi verkisto li havis vicon da diversaj laboroj, tamen li ĉiam -- de sia dek-unua jaro -- revis fariĝi verkisto. Junaĝe li vivis ses jarojn en Pollando pro edziĝo al pola esperantistino, kaj reveninte en Hungarion en sia trideka jaro, li eldonigis sian unuan hungarlingvan libron.

Ĝis nun aperis preskaŭ 200 libroj hungare, kaj 16 esperante. Verkoj de Nemere estas tradukitaj en dekon da lingvoj, kaj li mem tradukis el la pola hungaren 27 librojn.

Liaj verkoj estas precipe leĝeraj romanoj kaj novelaroj. Li verkis inter alie ankaŭ infanlibrojn, scienc-fikciajn verkojn, krimromanojn. En kelkaj verkoj li tamen havas ambicion je pli profunde psikologia aŭ socia traktado de siaj temoj.

La esperanta verkado por Nemere signifas pordon al mondo ekster lia nacilingva medio, kiun li kelkfoje sentas malkontentige limigita, ĉar la hungara estas malgranda kaj aliloke nekonata lingvo. Ofte li spontane verkas siajn librojn alterne en esperanto kaj en la hungara, kaj do poste devas reverki ilin en unu el la lingvoj. Lia esperanta lingvaĵo ĉiam estas simpla kaj senbalasta.

István Nemere estas aktivulo de la Esperanta PEN-centro kaj fojfoje aperas en esperantistaj renkontiĝoj. La temoj de liaj verkoj tamen neniam estas ĉerpitaj el la esperantista mondo, kiu ŝajnas al li "tro strikta robo".