Marie Hermanson

Naskiĝis en 1956 en Gotenburgo, kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi estis ĵurnalisto sed ĉiam volis fariĝi verkisto, kaj dum senlabora periodo ŝi komencis serioze verki. Krom romanoj kaj noveloj ŝi verkis ankaŭ dramojn por televido kaj radio.

"En la realo troviĝas truo" estis la debutaĵo de Marie Hermanson. Ŝi poste konatiĝis inter alie per romano surbaze de la fabelo Neĝulino. En sekvaj libroj ŝi ofte pli diskrete aludas la transiron inter realo kaj fabelo.

2