Pär Lagerkvist


Pär Lagerkvist (1891-1974, nobelpremiito en 1951) estis poeto, prozisto kaj dramisto. Tra sia tuta verkaro li koncentriĝis je demandoj pri ekzisto kaj esenco de la homo, komence per angora ekspresionismo, poste per tono pli simpla kaj serena, preskaŭ naiva, sed profunde serioza.

Li naskiĝis en simpla hejmo kiel filo de fervojisto, kaj estis edukita en severa kristana kredo, kiun li ne povis konservi kiel plenkreskulo. "La Dio neekzista / flamigas al mi l' animon" estas verso el lia lasta poemaro.

La mondmilitoj kaj la Eŭropaj diktaturoj devigis lin, i.a. en pluraj romanoj, trakti demandojn pri moralo kaj homa malbono. Ankaŭ demandoj pri la senco de la homa vivo okupas lian verkaron. En la sveda literaturo intermilita li estas la plej grava traktanto de demandoj pri la homa ekzistado. Malgraŭ sia voĉo tipe sveda li estis tre influita de internacia literatura evoluo.

2