Peter Nilson

(1937-1998)

Naskiĝis en la provinco Smolando kiel filo de muelisto. Kiel junulo li laboris pri la tero, sed baldaŭ rekomencis lerni. Li studis matematikon, estetikon, astronomion kaj historion filozofian kaj sciencan en Upsalo, kie li en 1974 fariĝis docento pri astronomio. Post nur tri jaroj li tamen iĝis profesia verkisto.

Peter Nilson verkis aron da romanoj, noveloj kaj eseoj kiuj ofte pritraktas la rilaton inter mitoj, arto kaj scienco kaj kiel la homo esploras la mondon. Lin interesis la kondiĉoj de krea fantazio kaj en liaj verkoj kombiniĝas naturscienca kaj filozofia scivolemo kun historia fantazio kaj realismo. Li ricevis plurajn literaturajn premiojn svedajn.

2