Sten Johansson

Svedo, naskiĝis en 1950, lernis esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, komencis verki originale en 1986. Verkas ĉefe novelojn, sed foje provas ankaŭ verki dramon, poemon aŭ romaneton. Liaj verkoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Espero, Kvinpinto kaj Kelklinie pri, kaj libroforme ĉe la eldonejo Al-fab-et-o. Krome li recenzas librojn en Monato, Revuo Esperanto, Literatura Foiro, La Espero kaj La Gazeto. Vivas en Norrköping, Svedio.
ret-poŝto: stenjo@ hotmail.com

TTT-paĝo: https://www.angelfire.com/ok/stenjo/