Torgny Lindgren

Naskiĝis en 1938 en la norda parto de la gubernio Västerbotten (Okcidenta Botnio), regiono en la nordo de Svedio, sed nun loĝas en la provinco Smolando, en la sudo de Svedio. Li debutis kiel poeto sed en la okdekaj jaroj famiĝis kiel prozisto kun tre persona stilo, ofte influita de buŝa rakontado, grandparte per temoj el sia origina regiono aŭ el la biblia historio.

En 1982 Torgny Lindgren gajnis favoron de publiko kaj kritiko per romano titolita "La vojo de serpento sur roko" (Ormens väg på hälleberget), kaj jam en la sekva jaro li per la novelaro "La beleco de Merab" (Merabs skönhet) akiris novan sukceson. Tiuj du verkoj aperis en esperanta traduko ĉe Al-fab-et-o en 1995 kaj 1997. Sekvis vico da romanoj kaj novelaroj kun humuro kaj profunda homa sento. Li ricevis plurajn svedajn literaturajn premiojn, kaj krome la francan "Prix Fémina". En 1992 li estis elektita kiel ano de la 18-persona Sveda Akademio.

2