Teksto: Tove Jansson, 1968
Muziko: Erna Tauro

Aŭtuna kanto

(Höstvisa)


El la sveda tradukis: Sten Johansson



Longe hejmen paŝas mi laŭ triste sola voj',
dum krepusko inside alkuras.
Konsolu min, amiko, ĉar min kaptis la malĝoj',
kaj solec' mian koron teruras.
Neniam mi rimarkis la pezon de l' mallum'
kaj la premon de devoj kaj pravoj.
Ja ĉio nefarita fariĝas granda sum',
kiam restas nur mankoj kaj malhavoj.

Venu, amata, rapidu por ami!
Ĉiam pli frue subiras la sun'.
Nokton ne timu, sed levu la lumon,
nia somero finiĝas nun.

Mi serĉas ion gravan, kiun perdis la memor',
kaj esperas, ke vi ĝin retrovos.
Finiĝis la somero, kaj pasis nia hor'.
Ĉu la vent' nian revon forblovos?
Ĉu iam vi revenos en la krepuska blu'
trans kampoj jam baldaŭ senfloraj?
Se tiam ni retrovos nin, eble longe plu
ni kunvivos somere fervoraj.

Venu, amata…

Aŭtuna ŝtormo muĝas en nigre nokta hor',
jam malfruas demandi kaj peni.
Mi eble ne plu amas kun tiel arda kor',
sed pli ol vi povas kompreni.
Marborde en lumturoj ekbrilas ruĝa flam',
kaj la ondoj nun plaŭdas aŭtune.
La sola, kio gravas, ja estas nia am'
kaj la eblo denove esti kune.

Venu, amata…




Ĉi tiu kanto trovigas rete ankaŭ en traduko de Franko Luin: Aŭtuna kanto

Reen