Jen balalajko

(Tum-balalajke)
Tradukis el la jida: Sten Johansson






Pensas knabo pri sia plago,
pensas nokte, pensas dum tago:
Kiun elekti, kiun neglekti?
Kiun elekti, kiun neglekti?

Tum-bala, tum-bala, tum-balalajke
Tum-bala, tum-bala, tum-balalajke
tum-balalajke, jen balalajko
jen balalajko, ludu kun ĝoj'!

Kara knabin', jen mia demando:
Kio kreskas sen esti planto?
Kio do brulas, brulas sen fino?
Kio do batas, ploras sen timo?

Tum-bala…

Stulta knabeto, kia demando!
Ŝtono kreskas sen esti planto,
brulas la amo, brulas sen fino,
batas la koro, ploras sen timo!

Tum-bala