Eble jes, eble ne




Geamikoj karegaj en la kompani',
eklevu la voĉojn en ĥoro kun ni.
Ni estu gajegaj, kaj ĝoju ni tre!
Eble jes, eble ne renkontiĝos ni re.

Nun je nia sano ni trinku amase,
kaj niajn plej karajn ni tostu samglase.
Ni estu gajegaj, kaj ĝoju ni tre!
Eble jes, eble ne renkontiĝos ni re.

Mi tostos la karan kaj trinkos kun amo,
superas ŝi ĉiujn en belo kaj sano
Ŝi ridas kaj sidas sur mia genu'
Neniam denove tristiĝos ni plu.

Nun je nia sano ni trinku amase,
kaj niajn plej karajn ni tostu samglase.
Ni estu gajegaj, kaj ĝoju ni tre!
Eble jes, eble ne renkontiĝos ni re.


2