Katjuŝka
Jam printempo blovas tra la arboj
Nova vivo venas al la ter'.
Tra la kampoj venas jen Katjuŝka
laŭ la gaja fluo de l' river.
Katjuŝka aŭdigas mildan kanton,
kun malĝojo rememoras ŝi:
Iam al ŝi kantis ĝin amato
kiu estas malproksime nun.
Katjuŝka, ridetu nun al vivo
belaj tagoj ja atendas vin.
La amato baldaŭ ja revenos,
en vilaĝa festo dancos vi.