La krokodilo




Aŭdu la melodion!


La krokodil’ irante al milito
al la idar’ adiaŭ diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
pri elefanto pensis ĝi kun ruz’.

Se la kro-kro kro la kro-kro kro la krokodilo
malaperis for en Nil’ ni ne parolu plu.
Se la kro-kro kro la kro-kro kro la krokodilo
malaperis for en Nil’ ni ne parolu plu.
O- e- o o- e- o- e- o- o- o o- e- o o- e- o- e o- o o.
O- e- o o- e- o- e- o- o- o o- e- o o- e- o- e o.

Murmuris ĝi militan marŝon glute,
inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
la malamikoj tremis en la kor’.

Se la kro-…

Ĉe Nilo-bordo zumas ĝia kanto,
kaj ĉio tremas ĉe la bord’ de Nil’.
Sed jen - subite venis elefanto,
kaj malaperis brava krokodil’!

Se la kro-