(Överbyvals, 1962)
Tradukis el la sveda: Sten Johansson
Melodio:
Mi kantas someran valson dum karesas min la zefir',
kaj ridas mi en la koro pro feliĉo kaj inspir'.
Mi grimpas sur nian monteton, plej altan de l' tuta insul'.
Ne eblas alio se kantas la birdoj, se ludas odoroj kaj dancas koloroj
dum ĉiuj mevoj ŝvebas en valso kun vento kaj sun',
kaj barkoj bunte velas lulite de l' dio Neptun'.
Bluigos ni la lipojn manĝante mirtelojn en nia arbar',
bluas la montoj kaj fabele bluas la mar'!
Infanoj kun nudaj piedoj kaj hararo pala pro sun'
kaj edzino kies haŭto bronzas per la natura brun'
alvenas sur nian monteton, plej altan de l' tuta insul'.
Ne eblas alio se kantas la birdoj, se ludas odoroj kaj dancas koloroj
dum ĉiuj mevoj ŝvebas...
Finiĝis somer' kaj dormas la insulo sub neĝa tavol',
sed eĉ dum severa vintro ja troviĝas por mi konsol'.
Fermante miajn okulojn, mi staras sur nia insul'
kaj spertas kun miro ke kantas la birdoj, ke ludas odoroj kaj dancas koloroj
dum ĉiuj mevoj ŝvebas...