Epokfara metamorfozo
Se necesus mencii nur unu novelon el la eŭropa literaturo de nia jarcento, La metamorfozo (Die Verwandlung) de Franz Kafka estus natura elekto. Ĝi estas lia plej konata verko, kreita en 1912, aperinta en 1915, kaj apartenas al tiu limigita aro da tekstoj, pri kiuj la aŭtoro estis tiel kontenta ke li aprobis publikigon.
Per La metamorfozo Kafka - post fruaj verkoj pli ekspresionismaj - plene eniĝis en tiun parton de sia verkado, kiun ni rekonas kiel "tipe kafkeca". Tial eblas uzi pri ĝi la eluzitan vorton epokfara. En ĝi prezentiĝas la fremdeco de individuo disde ties medio kaj proksimuloj en formo plej absurde konsekvenca. Eblas legi en ĝi konkretajn signifojn, kiel priskribon de la situacio kiel germanlingva judo en Prago, aŭ kiel esprimon de la rilato inter filo kaj patro Kafka, kaj tiel plu. Plej esence ne necesas tiaj interpretoj; la metamorfozo de Gregor Samsa en grandan insekton sendube estas rekonebla al ĉiu homo, se ni nur kuraĝas sondi la profundon de nia vivangoro.
Per admirinda laboro de Mauro Nervi kaj Edistudio ni nun posedas tiun ĉi verkon esperante. Temas pri bela eldono, provizita per tre legindaj prezentoj de la verko kaj aŭtoro (anonimaj, sed supozeble fare de la tradukinto). Krome enestas ampleksa bibliografio.
La lingvaĵo de la traduko estas plaĉa kaj konforma al la enhavo. Nervi ĝenerale konservas la longajn frazojn de Kafka. Li tamen strebas restrukturi ilin, kie sklava sekvado de la originala frazeologio donus en esperanto tro pezan germaneskan stilon. Plej ofte lia klopodo sukcesas, kvankam iufoje li havas problemojn, kiujn li eble pli facile evitus dividante la frazon.
Esceptokaze eblas iomete miri pri la vortelekto de Nervi. Ekz. nur per granda engaĝiĝo (Mühe) povus prefere esti klopodo, en surmomente (augenblicklich) superfluas la sur-, en ĉambro kutime ne estas pavimo (Fußboden) sed planko, kaj anstataŭ dividita (abgeschlossen) disde la patrino pli konvenus disigita. Kiam Gregor elpeliĝis (ist ausgebrochen), mi preferus elrompiĝis aŭ simple eskapis. En kelkaj lokoj, kie Kafka uzas pasivajn verbojn, Nervi elektas aktivan formon kun oni. Ekz. oni apenaŭ gustumis aŭ (...) oni tute ne tuŝis. Tiu elekto tamen sonas strange, kiam la sola aganto logike ebla estas Gregor, la subjekto de preskaŭ la tuta novelo. Pli bone estus konservi la pasivon aŭ elekti la pronomon li kiel subjekton.
La libreto aperas kiel volumo 31 en la serio Oriento-Okcidento de UEA, kaj tiun distingon ĝi pli ol meritas.
Franz Kafka: La metamorfozo. El la germana tradukis Mauro Nervi. Edistudio, Pisa 1996. 75 paĝoj.