Torgny Lindgren:

SELMA KAJ VERNER


El la sveda de Sten Johansson

Nu bone do, la amo.

Sed troviĝas io kio ĝin similas, kio tamen tute ne estas amo; interrilato aŭ parenceco neniam plenumata aŭ konfirmata, ligo tiel sekreta ke eĉ tiuj, kiuj ĝin starigas, ne konscias pri ĝia ekzisto. Eble oni povus nomi tion amo ne plenumita aŭ evitata; estas terure malfacile eviti la amon.

Selma kaj Verner estis la du plej grandaj verkistoj de sia epoko.

Lagerlöf kaj von Heidenstam.

Kaj ili ambaŭ sciis, ke ili efektive apartenas unu al la alia, ke se ili nur etendus manon inter si, ili kunkroĉiĝus kiel la du flankoj de zipo, kaj ke ĉia intimaĵo inter ili estus pli krima ol geedziĝo inter gefratoj.

Ili tamen kutimis interparoli, telefone aŭ vokante inter si tra grandegaj salonoj.

Ili naskiĝis kun unujara intertempo, ambaŭ estis elektitaj al la Sveda Akademio, ili ricevis nobelpremion, ili ambaŭ loĝis en grandaj blankaj domoj ie en la densa norda sovaĝejo, kaj ili fine mortis preskaŭ samtempe.

Unu solan fojon ili decidis spiti la teruran riskon iamaniere unuiĝi.

Tio okazis en mil naŭcent dudek sep, kiu estis jaro malvarma kaj seka, Selma frostadis en sia Mårbacka, Verner ŝrumpadis en Övralid.

Neniu el ili kapablis verki eĉ unu linion. Kiam ajn Selma provis formi frazon, la plumo kiel pendglacio forglitis el ŝiaj froste rigidaj fingroj; kiam Verner volis devigi sian sekan manon skribi ian aŭ alian vorton, ĝi nur fojon post fojo desegnis pompan tombo-monumenton kun lia propra nomo.

Ja ili ne povis skribi unu al la alia pri la teruro kiu trafis ilin, nek sidiĝi flankon ĉe flanko en komforta sofo por interparoli pri tiu plej honta malsano de verkistoj, la silento, ne, ili devis kontentiĝi singarde kaj lakone aludi unu al la alia sian mizeron kaj sian senkapablon, kiam ili renkontiĝis en la Akademio kaj ĉe la reĝa supeo, al kiu oni unufoje jare ilin invitis.

Al ili ambaŭ ŝajnis, ke ili jam ĉion eldiris, kaj ke restas nenio trans la direbla. Kaj kulposentoj ilin premis pro tiu nekapablo; krei arton signifas iel pentofari kaj senkulpiĝi.

Fine Verner decidis telefoni al Selma por diri al ŝi ĉion, ŝi estis la sola kiu eventuale povus solvi la enigmon de la silento kaj interpreti la ĉifron de senvorteco, li devis atendi longe, longege, kun la parolilo enmane, ĉar Selma samtempe provis telefoni al li, tiel ke la lineo konstante ŝajnis okupita.

Neniu el ili efektive bezonis ion diri; la malfekundo de homoj kreantaj havas sian propran lingvon, ili tuj komprenis unu la alian.

Kaj ili interkonsentis renkontiĝi malsupre ĉeborde de la lago Vättern, kelkan distancon de Olshammar, apud la rivereto Igelbäcken.

Kune ili inventos kampanjan planon kontraŭ la silentado kaj la diskreteco.

Tiutage - estis dimanĉo, unu el la unuaj someraj dimanĉoj, la somero finfine alvenis - tiam Verner frue ellitiĝis kaj matenmanĝis kaj vestis sin per la nigra kompleto, kiun li tajligis en Haarlev antaŭ dudek kvin jaroj, li metis pakon da buterpanoj en la internan poŝon kaj prenis sian fortikan promenbastonon dekstramane, kaj li ordonis ke la bovida rostaĵo kun konfitita kukumo estu prezentita nur je la sepa vespere, la krema saŭco estu de la densa speco kun gusto de fritita butero, kaj li elpaŝis en la mildan sunbrilon antaŭ la ŝtuparo; iu birdo, verŝajne alaŭdo, kantante pendis en la aero antaŭ li; kaj ne necesis mencii, ke la terpomoj estu frititaj, kun viando ili devis ĉiam esti frititaj.

Poste li ekpromenis, li iris per mallongaj, anasaj paŝoj pro siaj rigidaj koksoj, malsupren de la senarbigita deklivo kaj pluen tra la miksita arbaro kaj trans la malsekan teron, li sekvis mallarĝan padon al la malnova kajo de Lemunda, li obtuze kaj murmure kantetis laŭ takto de siaj paŝoj.

Verner von Heidenstam dum sia vivo lernis senfinan nombron da muzikaĵoj. Foje li decidis kanti iun el ili. Kantante ĝin li ĉiam pensis: Jen kurioza muzikaĵo, tiun mi neniam antaŭe aŭdis.

Post duonhora promeno li atingis la bordon, kie li sidiĝis surtere kaj malbutonis siajn kaproledajn botojn, deprenis ilin kaj metis ilin surkaje.

Poste li stariĝis kaj ekpaŝis sur Vättern.

Li paŝis firme kaj plenfide, la akvo agrable malvarmis kontraŭ la piedplandoj, kiam li frapetis al Vättern per la bastono ĝia surfaco sonoris kiel vitro, li kantis, li ĝojis pro sia malpezo kaj aŭdaco.

Dek kvin kilometrojn li devis paŝi.

Post tri horoj li proksimiĝis al la alia bordo, baldaŭ estos tagmezo, la suno lin varmigis kaj tre soifigis, sed li ne kuraĝis defii Vättern kliniĝante malsupren por trinki.

Sur plata ŝtono ĉe la buŝo de Igelbäcken Selma sidis atendante lin. Ŝi alvenis per la frua matena trajno al Hallsberg, kie ŝi luis fiakron, ŝi trinkis tason da teo kaj manĝis du biskvitojn en la Urba Hotelo de Askersund, ŝi estis vestita per sia helverda vojaĝkostumo el lino, ŝi similis arbedon rimarkinde densan kaj pezan, kiu ĵus ekfoliis. Iam-tiam ŝi fajfis pecon de melodio, la komencon de malnova infankanto, nur kelkajn taktojn, poste ŝiaj lipoj sekiĝis kaj la tono velkis kaj rompiĝis.

Kiam ŝi unue ekvidis Verner ĉe la horizonto, ŝi pensis ke li estas boato, eble barko kun pinta nigra velo, sed ju pli li paŝante proksimiĝis, des pli li homiĝis.

Kaj fine ŝi kompreneble vidis, ke li estas Verner.

Li haltis dudekon da metroj de la bordo, kie ŝi sidis. Ili ekzamenis unu la alian, kontente kaj esperplene kvankam kun nedirebla surprizo.

Selma vidis, ke Vättern iomete fleksiĝas sub Verner, sed ĝi ne rompiĝas. La dikaj vejnoj sur liaj manoj donis al li trajton de travideblo, ili estis malhele bluaj kiel la akvo.

Fine Selma vokis: "Ĉu efektive estas vi, Verner?"

Kaj li respondis: "Jes. Estas mi."

Poste ili dum kelka tempo silentis, sed tiam ŝi kontraŭ sia volo ne povis eviti voki: "Ĉu vi paŝas sur la akvo? Aŭ ĉu vi estas nura vizio?"

"Efektive estas mi", Verner respondis, "kaj mi certe paŝas sur la akvo."

Li duonfermis la okulojn kontraŭ la suno, ŝi vidis lian fieran kaj noblan profilon de aglo, li kun certa peno tenis sin rekte kaj junece.

"Ĉu tio ne sentiĝas strange?" Selma demandis.

"Nu", diris Verner, "ĉar vi atentigas pri tio, mi ekkonscias ke sentiĝas iom strange."

"Tio kontraŭas la eternajn leĝojn de la naturo", Selma rimarkigis.

"Dum mia tuta vivo mi batalis kontraŭ tiuj", diris Verner.

"Sed kiel vi faras?" Selma diris laŭte kaj ne sen timo.

"Mi ne scias", li respondis. "Mi nur paŝas."

Kaj poste li aldonis medite kaj klare, preskaŭ aŭdace: "Mi pensas ke tio ŝuldiĝas al la arteriosklerozo."

Kaj nun li turnis sian vizaĝon al ŝi, kaj subite ŝi vidis kiel li maljuniĝis kaj faltiĝis, kaj kiel infane tima kaj malcerta estas lia rigardo, ĝi ŝajnis petegi komprenon trans ĉia racio.

Poste ili longe silentis. Fine Selma diris: "Ĉu tiel estas."

Kaj li diris: "Nu, tiel estas. Do ni ne havas tre multe por diri unu al la alia."

Li staris tute senmova sur la akvo, ŝi sidis nemovebla sur sia ŝtono, ili rigardis unu la alian, ili pensis pri ĉio ebla kio ĉiam estis neebla, kaj pri la konkreta kaj reala kiu neniam efektivigeblas, pri la nevideblaj ligiloj kiuj estas ankaŭ nepenetreblaj muroj kaj bariloj.

Ĉiu ĉi perdita peno!

Poste ili adiaŭe mansignis reciproke, tute ne la lastan fojon, tamen iel definitive.

Kaj Verner turnis sin kaj repaŝis trans Vättern, li apogis sin peze al la bastono, antaŭ si li videtis la tegmenton de Övralid, kun la bovida rostaĵo li deziris ankaŭ danan bieron, ĉar sendube estos bovida rostaĵo, kaj li zumkantis.

Kaj Selma sidis sur sia ŝtono kaj vidis lin kvazaŭ malkreski kaj nebuliĝi kaj fine malaperi post Lilla Röknen.

Kiam li malaperis, ŝi stariĝis kaj lametis la malmultajn paŝojn malsupren ĝis la akvo.

Poste ŝi levis siajn jupojn kaj singarde kaj prove almetis la dekstran piedon sur la akvosurfacon. Sed tiu rompiĝis.

Poste la maldekstran piedon, sed ankaŭ tiu trairis.

Tiam ŝi trankvile kaj aferece sed eventuale iom malgaje paŝis plu en la akvon, ŝi levis la juprandojn al ŝultra alteco, la akvo altiĝis al ŝiaj genuoj, al la talio, jes, super la ŝultrojn, kaj post kelka tempo Selma Lagerlöf malaperis en Vättern.

Post preskaŭ tri horoj, je la kvara posttagmeze, ŝi reaperis. Unue la harbulo, kronita de spirale tordita nodo, poste la potenca kapo kaj fine la tuta staturo, tio okazis du kilometrojn sude de Askersund, ŝi klare kaj plensonore fajfis per humidaj lipoj la triumfan marŝon el Aïda. Kiam ŝi surteriĝis ŝi forskuis la akvon, ŝi skuis sin kiel maljuna birdo, glatigis per siaj polmoj la verdan linan kostumon kaj ekpromenis al Askersund.

De tie ŝi prenis fiakron al Hallsberg; ŝi tranoktis en Karlstad, kie ŝi alvenis per la malfrua vespera trajno, lunde tagmeze ŝi estis denove en Mårbacka.

Kaj poste Selma Lagerlöf verkis la finon de sia rakonto pri Anna Svärd, kaj Memorojn de infano, kaj la Taglibrojn, kaj ankoraŭ multe pli, ĉion ĉi ŝi verkis malgraŭ tio ke ŝi fakte atingis profundon de kvindek, eble eĉ sesdek metroj sub la surfaco.

Sed Heidenstam, kiu pruvite paŝis sur la akvo, ago kiu danĝere similas verkadon kaj rakontadon, li neniam plu verkis eĉ unu linion efektive uzeblan.