Rimarku la oldulon en fermita bazaro
Dispelante rubon per uzita ŝuaĉ'
Sen fiero en okul', mano tenas ĉe femur'
Hieraŭan ĵurnalon kun pasinta novaĵ'.
Rimarku oldulinon promenantan laŭ la stratoj
Kun haroj malpuraj kaj ĉifita vestar,
Sen tempo por babili, ŝi daŭras piediri,
Portante la hejmon en du sakoj el paper'.
En tranokta kafejo post la dek-unua horo,
Tie sidas nur tiu sama oldul',
Spektante la mondon super taso-rando,
Ĉiu taso daŭras horon, li revagas en sol'.
Rimarku la oldulon ekster la misiejo,
Palas la memoro kiel medal-ruband',
En mia vintra urbo kompatas lin la pluvo,
Heroon forgesitan en indiferenta mond'.