Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Julio BAGHY kontraŭ nenecesaj neologismoj

Ĉu Ido aŭ Poliglot? Ne! Desperanto!

La bruska burgo, orgojla fortreso:
la FUNDAMENT' morozas sur la mont'
k infre semas  sur ruroj, novaloj
doktecon --- LITERATURA MOND'.
Analoj diras, dum pluraj dekadoj
nur stagnis  la poltrona oldular':
la baĉeloroj aprecas etoson,
de streta pado hastas al la skvar'.

"Ĉi turpa lingvo, povrul', ESPERANTO,
Ci, plumpa trampo en trivita vest',
el mond' rilegos vin ni sen rimorso
k stridos de easto ĝis uest',
ke forcas ni la progreson, sed promptan,
per bunta pimpa pompo de l' Parnas',
la lantan takton ni vringos, sepultos
k ESPERANTO estos nur --- fatras'.
Jam ĉio licas. Obskuran tenebron
opresos la etos' de l' primaver'.
Acerbaj dupoj ne provas prohibi
avancon k devancon kun leĝer'.
Benignan prancon, beletran degnon
delice vi delektos per erud'.
Nur pigra gento egardas paseon
estante fole febla por la stud'.
Kontemplas li: "Ĉu friŝtiki aŭ pranzi
k kiomfoje vikti dum diurn'?"
Li drole giras kazue pri l' saĝo,
drogmanon spekte serĉas kun kapturn'
k jelpas: "Lernis mi jam de dekadojn,
komprenis min eĉ nigra hotentot'
k kun pelmelo mi paŭtas dum gvatado:
ĉŭ ESPERANTO iĝis POLIGLOT'?

Ho damoj k senioroj, oldulo
hororas pro superbo de l' enorm';
lin desapontas prodigo de l' degno
k  kriĉas :"Resurekt' de IDO-form'!"
Responsan dupon serĉadas tardinto,
k li morozas kun senapreca gap',
ĉar dum lin premis al liro koŝmaro,
kredencis ni nektaron en hanap'.

Jes! Ni ne negas, ni rigas veselon,
ostentos voston de nia Pegaz'.
Post lanĉo, Junaj, al poŭpo koheru;
Olduloj plonĝu k ek al Parnas'!
Ni ne gaskonas. La sun' de l' fortreso,
la NETUSEBLALINGVA FUNDAMENT',
descendos balde k estos kaputa
la rond' gemuta de l' notora gent'.
Futuron forcas ni. El la prizono
eskapis ni por pluki kun tenac';
la POEZIA FAKVORTARO servu
pri plena kripo kiel nur — prefac'.
Ni temerare agresas! Erudu!
Olduloj tramplu, knaku por rankor'!
Konfrontas ni parcimonan paseon
k prozan nunon spite al rumor'.
Nin ne molestas ilia klamado;
softiĝos ĝi pro nia desapont':
kultivas lingvon k haŭlas veselon
la novaj Leau, Couturat k Beaufront.
La prominentaj lucidaj genioj
jam levas cenotafon por vivant';
la kurtan moton ni konas de jaroj:
"Hej, vivu IDO! Bas, bas, ESPERANT'!
 

Dankon al Ada CSISZÁR pro la retrovo kaj entajpo de la teksto kaj por la sekvaj informoj:
La satiran poemon verkis BAGHY post la apero de PARNASA GVIDLIBRO, kies "Poezia Fakvortaro" enhavas 622 vortojn netroveblajn en la SAT-vortaro. Tiu vortostoko ege ekscitis la puristojn kaj ankaŭ la galon de BAGHY. Sub titolo: Ĉu Ido au Poliglot? Ne! Desperanto! li verkis la poemon konsistantan el sesdekkvar versoj, kie li amasigis cent tridek neologismojn registritajn en la Fakvortaro. Ĝi aperis en Literatura Mondo 1933:Januaro, p. 14. Pro la neologismemo de la revuo BAGHY samtempe rezignis pri la ĉefredaktora titolo de Literatura Mondo.
 
 
 

Baghy ankaŭ tuŝis la problemon de nenecesaj neologismoj en la teatraĵeto:
Lingva Evoluo
 
 

Al unu el la poetofratoj

[...]

Mi ne "plukas" el dek lingvoj
vortojn por la rimoj
kaj ne pozas reĝmiene
pri l "licencaj" krimoj.
Certe, ke mi erarpaŝis
dum la ritmo-danco,
sed neniam mian fraton
pikis mi per - lanco.
Vin mi ŝatas, alte taksas,
en respekto tenas,
sed, pardonu, vian lingvon
jam mi ne komprenas.

Kvankam samaj estas niaj
celo kaj egido,
tamen ofte ŝajnas al mi,
kantas vi en - Ido.
Do premesu rimarketon
(venis ja okazo)
dum la lego la kompreno
estos nur - oazo.
Lingvo eble perfektecon
gajnos en retorto,
sed ĝin lerni oni devos
de naskiĝ ĝis morto.

Dankon al Blazio VAHA pro la teksto kaj la sekvaj informoj:
En la poemo "Al unu el la poetofratoj" BAGHY esprimis sin tiom... sukcese, ke  - kiel Ada CSISZÁR skribas - la ofendita KALOCSAY ne povis resti sen-aga kaj "reagis en la poemo "Letero al 'La vagabondo'".

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001-Januaro 2002