Thou shalt not use "ci".
Ne malmultaj esperantoparolantoj, æefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
Æu kiam ili parolas angle ili ankaý uzas "thou" anstataý "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la aøo kaj rango de la persono ne enkonduku ankaý tiajn pronomojn?
Estas øuste grandega avantaøo, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi æu kun tiu aý kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon aý ne.
Uzi "vi" en ambaý kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".Septembro 2001
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
En PIV (eldonita de SAT, æu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la øenojn, kaýzitajn de la uzado de øentila pronomo kaj konkludis: "por forigi æiujn æi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al æiu, æiuj kaj æio nur "vi"... Æio dependas nur de la kutimo:
PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraýe, øi estas speciala¼o de la lingvo Esperanto, speciala¼o bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono æiam “ci” sed æiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiøis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al æiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de øentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaý la jaro 1878). Sed la praktiko de æiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de øentileco” estas ofte tre embarasa, æar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aý alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” þajnas al ni eble ofenda, pronomo de øentileco þajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aýskultanto (ekzemple anstataý “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fraýlo” k.t.p.). Por forigi æiujn æi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al æiu, æiuj kaj æio nur “vi”. Malkompreniøon tio æi neniam povas kaýzi, æar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aý “vi æiuj”, “vi ambaý” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aý al amata persono), la uzado de “vi” þajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiøas al la uzado de “vi”, ke øi perfekte kontentigas kaj oni trovas en øi absolute nenion “malvarman”. Æio dependas ja nur de la kutimo.Zamenhof, Lingvaj Respondoj. Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm
Reagoj al la teksto:
"En la æiutaga E-parolo 'ci-umado' por bone parolantaj esperantistoj
signifas forte ofendan, subgradigan rilaton. Ekzemple mi profunde
ofendiøus, se iu turnus sin al mi per 'ci'..."
László SZILVÁSI"[...] Komence en Esperanto (ekde la Unua Libro) ekzistis nur unu duapersona pronomo, "vi", kaj øi estis neutra pri nombro, pri øentileco, pri intimeco, kaj pri æio ajn alia. "Ci" aperis nur poste, en vortaro, kaj uziøis nur iafojete en tradukoj, neniam en parolo. En la Fundamento øi menciiøas nur en unu frazo, kun tuja rimarkigo, ke oni uzas normale nur "vi". En la Fundamenta Gramatiko "ci" tute ne aperas. Verþajne, kiam oni komencis "ci"-umi en SAT, tio estis la unua praktika uzo de "ci" en Esperanto (ekster tradukoj). Efektive oni ne povas diri, kian valoron "ci" havas (krom ke øi estas duapersona kaj unu-nombra). Æu øi estas intima, insulta, samranga, malsuprendirekta, neýtrala... k.t.p., ne eblas diri. Ci-istoj ekzistas diversaj. Kelkaj uzas "ci" laý Francaj kutimoj, aliaj uzas øin strikte nur kiel unu-nombran pronomon (sen speciala nuanco), ankoraý aliaj uzas øin kiel insultvorton, k.t.p. Ne eblas diri, kiu uzo estas _la_ Esperanta uzo.
Efektive Esperanto funkcias tute bonege sen "ci" - de 1887 øis hodiaý. Ne ekzistas ia problemo solvebla au solvinda per enkonduko de "ci" en praktikan uzadon. La uzo ene de SAT paýsas la Francan distingon inter "vous" kaj "tu". En aliaj lingvoj similaj vortoj servas por aliaj celoj - la distingo estas alia. Tute ne estas klare, ke Esperanto aparte bezonas adopti la Francan sistemon. Por homoj, kiuj parolas ekz. la Japanan, la Korean au la Malajan, distingado per nur du mizeraj
pronomoj æiuokaze devas impresi kiel ridinde nesufiæa. En iliaj lingvoj ni distingas per dekoj kaj dekoj da diversaj alparolmanieroj, kiuj esprimas tre fajnajn nuancojn.Do, nenia (re)proponado de "ci" estas bezonata."
Bertilo Wennergren
Ligoj:
- Artikolo de Bernard GOLDEN en Eventoj n-ro 103
En la kolekto de unuakta¼oj "Antaý la kulisoj" de Bernard GOLDEN troviøas la teksto "Leciono pri 'ci' " en kiu eksterterulo havas malfacila¼ojn kompreni la logikan klarigon pri la uzo de tiu pronomo.