"Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti ĉion, kio povus esti interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj "Majstro", "samideanoj", "verdstelanoj" k.s. en nacilingvaj tekstoj (ankaŭ en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente rekonsideri ankaŭ diversajn iom "romantikajn" nomojn de kelkaj niaj organizaĵoj, ekzemple "Lumanta Verda Stelo" aŭ simile. Kial ne nomi ilin tutsimple Esperanto-societo, aŭ klubo aŭ asocio, depende de la karaktero? Eĉ la vorto "Esperantujo", precipe se uzata en nacilingva teksto, ne ŝajnas tre taŭga. Plue, necesus forĵeti la erarigan koncepton de "familia rondo", kiu manifestiĝas diversmaniere, interalie eĉ per raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj laŭ iliaj personaj nomoj, kvazaŭ la tuta "monda familio" povus tiamaniere identigi ilin. "Familia rondo" estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado devas esti malfermita por ĉiuj. Fine, sektecaj ĵaluzoj kaj infanecaj envioj, eĉ se ili kaŝiĝas sub la masko de "demokrata kritiko", estas radikale forigendaj. Ju pli baldaŭ malaperos la restaĵoj de sektecaj aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli facila la tasko sukcese informadi pri ĝi."
Prof. d-ro Ivo LAPENNA "Por pli Efika Informado""La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne sufiĉos por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]"
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9
Ĉu tio ne rememorigas pri io?
"Kabe, kiu forlasis la movadon en 1911, esprimis en 1931 pri la esperantistoj: "Ili restas la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili paroladas ĉiam la samon [...]".
Ludovikito (1987: 254). Trovita en SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
"Laŭ la psikoanalizisto John Carl Flugel la karaktero de la movado estas
"entuziasma kaj kvazaŭ-religia": la plimulto de la esperantistoj ne estas tiom amikoj de instrumento por internacia komunikado kiom anoj de la "interna ideo". Tiel la lingvo ricevas "altan emocian valoron" kaj fariĝas celo per / por si mem. Tio estas la ĉefa diferenco al aliaj planlingvaj projektoj. Flugel emfazas la 'rimarkindan personecon de la fondinto de Esperanto', kiu respondecas pri la sukceso (relativa) sed ankaŭ pri la karaktero de la Esperanto-movado. La "persona modesteco, alta idealismo, lingvistika kapablo, scienca empirismo kaj superkuraĝa antaŭvido pri praktikaj aferoj" de Zamenhof kaŭzis tre altan admiron kaj devotecon. Por multaj esperantistoj li estas ideala "patro" kun amanta afableco kaj kun la povo
krei. Lia amo al la homaro estis ja la instigo fondi Esperanton, kaj Zamenhof amas ĉiujn siajn adeptojn (infanojn) same, sen distingo. "
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
"Lapenna skribas pri la plej ekstrema speco de Esperanto-maniuloj, la 'stranguloj' en UK de 1947. La kongreso estis pro la ĉeestantoj ĉefe etburĝa 'kun forta kaj akcentita koloro religia-mistikeca-spiritisma', kun amaso da naivecoj kaj frivolecoj kompromitantaj Esperanton. Ili mem estas, laŭ Lapenna, la plej fortaj baroj al 'disvastiĝo de Esperanto inter seriozaj homoj', la Esperanto-parolantoj ridindigas sin mem kaj Esperanton per tiuj frivolaĵoj. Kelkaj priskriboj de la 'stranguloj': 'Unu virino kun verdaj ŝtrumpoj klarigadis al mi, ke ĉiu esperantistino devus propagandacele porti nur verdajn ŝtrumpojn. [...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankoraŭ pli krianta verda stelo. Ĝenerale stelojn oni povis vidi ĉie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp.'"
Je pripensado kaj prijuĝo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19"Ankaŭ Kabe-on ĝenis la 'strangeco de la tipoj'"
Ludovikito (1987: 255). El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado"Multaj "devotaĵoj" (Zamenhof-fotoj, kaĥeloj kun Esperanto-proverboj, verdaj standardetoj en la propra domo aŭ renkontiĝejoj ktp.) rememorigas min je la sanktulaj kaj papaj bildoj kaj figuroj kaj Bibliaj proverboj en tradiciaj katolikaj loĝejoj, aŭ je muroj en ortodoks-komunismaj hejmoj, kie ne nur pendas fotoj de
familianoj sed ankaŭ de Lenin, Marx kaj Che Guevara."
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado"La Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon"
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco"La Universalaj Kongresoj daŭris ... sed ... havis neniun organizan kaj administran valoron. Ili daŭris funkcii nur kiel festoj, solenoj, regule aranĝitaj"
Drezen, Analiza Historio p 76. El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado"La batalo pro la organizo deturnis la intereson de la esperantistoj de la klopodoj disvastigi la lingvon."
El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado"Amare mi konstatas, ke la esperantista komunumo agas ortodokse kaj inklinas nur al rita ripetado, daŭrigo de iu kutima vivmaniero. Neniu kuraĝas paŝi alimaniere."
Fidilalao Firaisana Henriel (1966), revuo Esperanto 2001.02 p29"[...] estis la pli simplaj kaj iom pli stultaj esperantistoj kiuj tuj ektimis, tuj komencis iun patosan sektecan stultaĵon anstataŭ pensi serioze [...] ili transprenis tiun religian patosan sintenon 'nia adorata Majstro' ktp"
P-ro István Szerdáhelyi dum prelego pri esperantologio"Iom po iom oni komencis varbi vokante aliĝi ne al la ideo de neŭtrala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj. Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis ĝuste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto iĝis ĉiam pli fermita, pli aparta, pli sekta."
Informi pri la ideo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto (januaro 2002)
"Mi profitas la okazon por ripeti, ke:
1) pro ĝia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco;
2) pro ĝiaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro ĝiaj provoj silentigi kritikajn voĉojn internajn kaj eksterajn
pro ĉio ĉi mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "faŝismo"."
Jorge Camacho