Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Partoj el artikolo de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) el la revuo Esperanto de januaro 1991 p.7

Substrekoj kaj rimarkoj de TS.
 

Kiel rekrei la bildon de Esperanto?

 

Renovigi fusxitan bildon

Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fusxita.

Jam de kvar jaroj, FEL anstatauxigas la frazon "Esperanto, la internacia lingvo" per "Esperanto, internacia lingvo".

Ni montris la stelon kaj la jubilean simbolon al niaj tiamaj profesiaj konsilantoj. Stelo ne estas specifa [1], la jubilea simbolo jes. Cxi tiu krome aspektis pli moderna kaj permesis pli da modernaj grafikaj arangxoj. Kune ni venis al la konkludo ke, se ni volas fundamentan sxangxigxon en nia movado, ni ankaux sxangxu la eksteran aspekton. Ni konsciigxis ke tio provokos sxokon [2], sed samtempe kreos fruktodonan momenton por repensi la tutan agadon. Intertempe pli kaj pli da landoj kaj fakaj asocioj kaj lokaj kluboj, precipe la plej dinamismaj, ekaplikas la jubilean simbolon. De post 1987 ankaux UEA [...].

Ju pli da asocioj uzos tiun specifan rekonilon, des pli forta estos la subkonscia fresxa impreso pri Esperanto, kiel io renaskingxanta. Mi petas al cxiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la auxtenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo [3], sed laux bezone kun nacilingva aldono de "Esperanto, internacia lingvo".

Ni estu pretaj akcepti ion, kio ne placxas al ni persone, por veni al pli da kohereco. Ni akceptu la ideon, ke nia movado bezonas fresxan veston, eksterigitan per nova komuna domstilo, por kontrauxi la svagan bildon de iu movado, kiu vivas multloke iom kasxite kaj strebas al nerealisma iluzio.
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001

Rimarkoj (10 jaroj poste)

[1] Stelo ne nur ne estas specifa sed ecx povas kauxzi neoportunajn subkonsciajn asociajxojn (komunista stelo, stelo sur armeaj veturiloj ktp...).

[2] Ecx hodiaux kiam oni tusxas tiun temon, gxi cxiam kauxzas polemikon.

[3] Bedauxrinde oni tute ne sekvis tiun konsilon de Durwael. Inter la, ne tro multaj (dinamismaj), asocioj kiuj uzas la jubilean simbolon, la plimulto aldonis al gxi etan stelon kvazaux iu duonsolva kompromiso.

Vidu ankaux:
Artikoloserio pri informado de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado de UEA), kiu aperis en la revuo Esperanto.