Flagoj kaj flagetoj
Kolektado de etaj flagetoj en retejoj estas ofta sxatokupo de TTT-estroj
(ekzemple la malnova versio de http://www.esperanto.net).
Kio estas pli racia kaj simpla :
Cxu "deutsch" aux meti flagon por Germanujo, Auxstrio, Svislando?
Cxu "english" aux meti flagon por Usono, Britujo, Auxstralio, ktp...?
Cxu "français" aux meti flagon por Francujo, Kanado, Belgio, Svislando ktp...?
Por la hispana lingvo kiom da flagoj oni devas meti!?
Kiu lingvo ligigxas al la svisa, kanada aux belga flago?
Flago (kun la sama strukturo kiel naciaj flagoj) por Esperanto estas absurdajxo.
Flago kaj himno estas tipaj simboloj de nacio: cxu la homaro bezonas plian nacion aux cxu gxi bezonas INTERnacian/interpopolan lingvon? Cxu la homaro bezonas plian etnon aux cxu gxi bezonas INTERetnan lingvon?Esperanto devas havi simbolon, kaj oni povas uzi flagon por gxi. Ankaux aliaj societoj kaj firmaoj uzas flagon. Tamen se oni rigardas en atlaso, la flagojn de la landoj kaj komparas kun tiuj de firmaoj, piratoj, UNESCO, ONU, NATO ktp... eblas vidi diferencon. La aspekto de la esperanta flago kun la kvadrato en la supra maldekstra angulo, multe pli similas al flago de lando ol al flago de firmao aux asocio
Ekzemple:
-----
---
---
Se por esperanto oni uzus simbolon kiel tiu terglobo kun bluaj linioj, tiam gxia uzo ankau kiel flago estus tute en ordo cxar klare vidigxus, ke ne temas pri flago de lando.
Tiel ekzemple en la uzointerfaco de komputilaj prgramoj (kiel OpenOffice ktp...) kiam aperas la flagetoj por elekti la lingvon, la uzanto rimarkos, ke ne temas pri lingvo de landeto, kaj eble volus scii pli.Filmeto pri tiu temo:
-- -- --
Versxajne pli ol 50 jaroj pasis inter tiuj du desegnoj, sed nenio sxangxigxis-- --
--
--
En kelkaj kvadratmetroj eblas meti multajn flagojn
Ecx Lernu.net flagumas...
La flagemulado jam atingis la virtualan mondon...
fotoj el Dua Vivo:
-
-- --
--
Iraka flago kun verda stelo
Kurda verda flago
Se vi eble ne, ni neniam kapitulacios...
Cxu Eo-manifestacio?--
Gvidantoj kun verda standardo
------
Norditalaj "veduloj"
"La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne suficxos por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]"
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9
Cxu tio ne rememorigas pri io?
Alitipa verdflaga "kongreso"...
Rimarko: la uzo de la stelo estis proponita de de Beaufront, la flagon proponis 3 boulogne-sur-mer-anoj cxefe Alfred Michaux kiu poste farigxis idisto.
Irlanda libroZamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis, ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponata de la irlandano Richard H. Georghegan, kiu poste klarigis al Zamenhof ke gxi estas la koloro de Irlando. Zamenhof ekpensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Esperanto-gramatiko. La movado akceptis gxin en 1895. Kvinpinta stelo - pentagramo - estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio, en komunismo, [...]" SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995.
La sekva kanteto de Henri TACHAN temas pri flagoj:
Gxi estas auxskultebla cxi tie: http://www.musicme.com/Tachan/albums/Henri-Tachan-(Vol.1)-0731452368621.html
(senpage sed oni devas registrigxi sed indas cxar multajn kantojn eblas auxskulti tie)
Henri TACHAN / Jean LESAGE - Henri TACHAN
Les jeux Olympiques Ce s'rait chouette les jeux olympiques,
Tous ces athlètes dans la foulée,
Pour un marathon fantastique
A la seule force du mollet.
Ce s'rait chouette les jeux olympiques,
L'émulation sur la cendrée,
Ce s'rait chouette les jeux olympiques
Si, nom de Dieu, il n'y avait...Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Couleur kaki
Caca d'oie des frontières
Leurs p'tits drapeaux
Pour chaque nation
Qui claquent au vent
D'une musique militaireCe s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Les "N'oubliez pas que la guerre est conne",
les recueillements sur les trous
Où les soldats fusillés dorment.
Ce s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Les manifestations de paix,
Ce s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Si, nom de Dieu, il n'y avait...Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Leurs p'tits tambours
Qui battent la cadence
Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Qui claquent au vent
D'une minute de silenceCe s'rait chouette d'aller sur la lune
Dans le scaphandre de Pierrot,
J'y emporterais bien ma plume
Pour vous écrire quelques mots
Ce s'rait chouette d'aller sur la lune
En vacance pour mille étés,
Ce s'rait chouette d'aller sur la lune
Si, nom de Dieu, il n'y avait...Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Pour cette fois Ricains
De préférence
Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Leurs p'tites étoiles
La Grande Ourse s'en balanceCe s'rait chouette si tous les drapeaux
Voulaient bien se donner la hampe,
Ca f'rait des pyjamas très beaux,
Des soutiens-gorges pour les vampes.
Ce s'rait chouette si tous les drapeaux
Finissaient un jour draps de lit
On y ferait l'amour bien au chaud
Avec les filles de leurs pays...
La olimpiaj ludoj Estus bone la olimpiaj ludoj
Tiuj atletoj kurantaj
Por mirinda maratono
Per la forto de la kruroj
Estus bone la olimpiaj ludoj
Paca konkursado sur la kurosablo
Estus bone la olimpiaj ludoj
Se damne ne estus...Iliaj standardoj
iliaj flagetoj
Verdkoloraj
Kiel ansera kakajxo de la landlimoj
Iliaj flagetoj
Por cxiu nacio
Kiujn ventumas
Milita muzikoEstus bone la "Rememoru"
La "Ne forgesu, ke la milito estas stulta"
La meditado super la truoj
Kie dormas la pafumitaj soldatoj
Estus bone la "Rememoru"
La pacaj manifestacioj,
Estus bone la "Rememoru"
Se damne ne estus...Iliaj standardoj
iliaj flagetoj
Iliaj etaj tamburoj
Kiuj batas kadencon
Iliaj standardoj
iliaj flagetoj
Kiujn ventumas
Silenta minutoEstus bone iri sur la lunon
En la skafandro de Pierrot,
Mi volonte kunportus mian plumon
Por skribi al vi kelkajn vortojn
Estus bone iri sur la lunon
Ferii por mil someroj
Estus bone iri sur la lunon
Se damne ne estus...Iliaj standardoj
iliaj flagetoj
Cxi foje usonaj
prefere
Iliaj standardoj
iliaj flagetoj
Iliajn steletojn
La Granda Urso prifurzas.Estus bone se cxiuj flagoj
Donus al si la hisilon,
Ili farigxus belegaj pijxamoj,
Mamzonoj por la allogulinoj.
Estus bone se cxiuj flagoj
Farigxus littukoj
Oni varme amorus en ili
Kun la knabinoj de iliaj landoj...
Al tiu kanteto eblus aldoni plian strofon:
Estus bone internacia lingvo
komunikado sen lingva baro
Neuxtrala helplingvo
Protektanta la naciajn lingvojnEstus bone internacia lingvo
La lingvo Esperanto
Estus bone internacia lingvo
Se damne ne estus...
Iliaj standardoj
Iliaj flagetoj
Iliaj steletoj
Kiujn ventumas
Milita himno
De verda sxovinismo.
Oktobro 2001
Modifita en auxgusto, novembro, decembro 2007
kaj aprilo 2008Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.huVidu ankaux
- Pri la stelo
- Kaj la tekstoj de Árpád RÁTKAI