Intergazeto
[unikodo] [h] [`] [x] [lat3] [^c] [brajlo]Senpagaj mallongaj novajxoj el la mondo en la Internacia Lingvo
Por regule ricevi la informojn per retposxto aux per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS) anoncigxu cxi tieInterreto: http://intergazeto.inf.hu
Posxtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
Por regule ricevi la novajxojn per retposxto sendu mesagxon al: e-inform@index.hu
ARKIVO:
2003.05.24 sabato
-Bomboatenco en Valencio.
-La israela armeo eniris en la palestinan rifugxejon de Tulkarem.
-Novaj kazoj de pulmomalsano en la kanada urbo Toronto.
-Du rusaj armeaj veturilaroj estis atakitaj en Cxecxenio.
-Indonezio: unu el la ribelestroj de la provinco Aceh estis kaptita.
-Mortiga varmego en suda Hindio.2003.05.23 vendredo
-Tertremo en Kazahxstano cxirkaux 6 kaj 6,5 laux la richtera skalo.
-Pro timo de terorista atako la sekureca nivelo estis altigita cxirkaux la brita parlamento.
-Israelo sxajnas esti preta akcepti la pacoplanon proponitan de Usono, EU, UN kaj Rusio.
-Laux POWELL Usono povus resti du jarojn en Irako. La iraka armeo estis malfondita.
-La G8 atentigas Nordkoreon kaj Iranon pri iliaj atomprogramoj.
-La epidemio de la pulmomalsano disvastigxas en Tajvano.
-Malaltigxo de la impostoj en Usono.
-Konferenco de naturprotektaj ministroj en Kievo.2003.05.22 ja`uxdo
-Tertremo en Algxerio.
-Gasoeksplodo en istanbula konstruajxo.
-UN akceptis rezolucion proponitan de Usono kaj Britio kaj la finon de la sankcioj kontraux Irako.
-Turkio malfermas la landlimon al grekaj cipranoj.
-UN malkovris pli ol 300 kadavrojn en Kongolo.2003.05.21 merkredo
-Kazo de freneza bovino en Kanado.
-Bomboeksplodo en Tajlando.
-La Monda Sano-asocio akceptis konvencion kontraux tabako.
-Usonaj sekretaj servoj atentigas je risko de terorismo en Usono.
-La televida kanalo Al-Jxazira dissendis alvokon al terorismo de vicestro de Al-Kaido.
-Usonaj soldatoj erare pafis sur anojn de afganaj sekretaj servoj antaux la ambasado en Kabul.
Kara abonanto,
Pro la paskaj ferioj kaj teknikaj kialoj estis problemoj kun la dissendo de Intergazeto. Bonvolu pardoni la malfruon. Jen la novajxoj de la lastaj semajnoj:2003.05.20 mardo
-UN kaj Usono petis la palestinan registaron malhelpi terorismon.
-Ari FLEISCHER la parolisto de la Blanka Domo anoncis ke li demisios en julio.
-Usono sxangxis sian projekton de UN-rezolucio pri Irako por fortigi la rolon de UN.
-Svislando proponis esti mediatoro inter Nordkoreo kaj Usono.
-Turkio: Bomboatenco en Ankaro.2003.05.19 lundo
-Atenco cxe la enirejo de acxetocentro en norda Israelo.
-Strikoj en Greklando.
-La indonezia armeo lancxis ofensivon kontraux la sendependistoj de la provinco Aceh.
-Manifestacio en Bagdado por la foriro de la usona armeo.
-La defendoministroj de EU volas pretigi rapide agantan soldatan unuon antaux la fino de la jaro.
-Inundoj en Sri-Lanko kaj en suda Cxinio.2003.05.18 dimancxo
-Grundoglito en Sri-Lanko.
-Pluvegoj en suda Cxinio.
-Atenco en jerusalema buso.
-La israela kaj palestina cxefministroj SHARON kaj ABBAS renkontigxis.
-Parlamentaj balotoj en Belgio2003.05.17 sabato
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1.
-Germana buso falis el auxtovojo apud la franca urbo Lyon.
-Kvin bombatencoj en maroka urbo Kasablanko: celitaj estis la hispana kulturdomo kaj judaj ejoj.
-La brita registaro atentigas pri risko de terorismo ankaux en la najbaraj landoj de Kenio.
-La Sekureca Konsilio de UN volas sendi pacotrupojn al Kongolo.2003.05.16 vendredo
-Britio nuligis la flugojn el kaj al Kenio pro risko de terorismo.
-SOLANA promesas helpon de EU por kreo de sendependa palestina sxtato.
-En videa mesagxo la euxska sendependista organizo ETA malakceptas pafopauxzon gxis kiam ne estos rajto je memdecido en Euxskio.
-Komencigxis referendumo pri anigxo al EU en Slovakio.
-Unua kazo de pulmomalsano en Britio. Tajvana sanoministro planas demisii.
-Pafopauxzo en Kongolo.
-Palestina ministro pri traktadoj kun Israelo anoncis sian demision.
-Nestor KIRCHNER nova argentina sxtatestro preparas sian registaron.2003.05.15 jxauxdo
-Fajro en hotelo de la franca urbo Marseille.
-Freneza pafanto mortigas du kuracistojn kaj sin mem en la germana urbo Ludwigshafen.
-Israela ofensivo en la Gaza zono.
-Fajro en hinda vagonaro.
-UN-kortumo kondamnas la eksinformministron de Ruando pro masakro de anoj de la etno Tutsi.2003.05.14 merkredo
-Pli ol duono de la turistoj forrabitaj en Sahara estis liberigitaj de la algxeria armeo.
-La rusa parlamento vocxdonis por subskribo de traktato pri malmultigo de atomarmiloj.
-Jemeno: Bombatenco kontraux kortumo kiu kondamnis islamistan teroriston.
-Javier SOLANA la respondeculo de eksteraj aferoj de EU, nuligas sian vojagxon al Israelo cxar SHARON ne volas ke li ankaux renkontu ARAFAT.
-Teksaso: kontauxlegxaj enmigrantoj sufokigxis en kamiono.
-Gaseksplodo en cxina minejo.
-Vagonara akcidento en Romo kaj en Portugalio.2003.05.13 mardo
-Atencoj en Sauxda Arabio.
-Strikoj en Francio kaj Auxstrio kontraux reformoj de la pensiosistemo.
-Laux loka gazeto SHARON ne volas rezigni pri koloniga politiko en la palestinaj teritorioj.
-La usona armeo anoncis ke en marto apud la nordkorea landlimo du el siaj helikopteroj detektis atakon de lasera armilo.2003.05.12 lundo
-Oficiale Israelo ankoraux ne akceptis pacovojplanon proponitan de Usono.
-Dimancxon VUJANOVIC venkis la montenegrajn sxtatestrajn balotojn.
-Atenco en Cxecxenio.
-Rezulto de la litova referendumo por la anigxo al EU: 91% da jes.
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1 laux la Richtera skalo.2003.05.11 dimancxo
-Burundo: interbataloj inter Hutu ribeluloj kaj la armeo.
-Irako: malfondi`go de la partio Baas.
-Familianoj de irakaj eksaltranguloj estas en Sirio.
-La Palestina registaro akceptis la pacoplano-proponon de la kvaropo (Usono, EU, Rusio kaj UN).
-Unua kazo de pulmomalsano en Finnlando. Mondskale entute 7000 personoj infektigxis kaj 525 mortis.
-Venko de la konservativuloj en la islandaj balotoj.
-Indonezio: civiluloj fugxas en la provinco Aceh pro bataloj inter sendependistoj kaj la registara armeo.2003.05.10 sabato
-Colin POWELL en Israelo traktas pri pacoplano.
-Litovio referendumo pri Euxropa Unio.
-Parlamentaj balotoj en Islando.
-Frenezulo pafadis en usona universitato.
-Eta tertremo apud Tokio.
-Ribelo en Brazila malliberejo.
-Bomboatenco en filipina bazaro.
-Sxiita estro revenis al Irako.2003.05.09 vendredo
-Antaux kelkaj semajnoj okazis incidento en hungara atomcentralo.
-Interetnaj bataloj en Kongolo.
-Jxauxdon en Demokrata Kongola Respubliko pasagxeroj falis el flugmasxino post kiam ties pordo malfermigxis.
-Usono kaj Britio volas oficialan UN mandaton koncerne Irakon.
-Laux la sciencistoj la viruso de la pulmomalsano estas genetike stabila. Italio kontrolas la eventualan infektigxon de envojagxantoj.
-Pintorenkontigxo inter Francio, Germanio kaj Pollando.
-La turka cxefministro volas ke cxesigxu la embargo kontraux turka norda Cipro.
-BUSH volas krei liberkomercan zonon en mezoriento ene de dek jaroj.
-La kortbirda pesto atingis Germanion.
-Busoakcidento en Pakistano.
-Tago de Euxropo.2003.05.08 jxauxdo
-En Hungario germana turisma buso koliziis kun vagonaro.
-Perfortoj en hinda Kasxmiro.
-Atenco kontraux belga diplomato en Honduraso.
-Eksplodo en la cxefurbo de Kosovo.
-La iraka opoziciestro Adnan PACHACHI ne volas postenon en la registaro.
-La epidemio de la pulmomalsano jam atingis 29 landojn infektis 7000 personojn kaj mortigis 495.
-Hamas aktivisto estis mortigita per raketoj pafitaj de israela helikoptero.2003.05.07 merkredo
-Hxolera epidemio en Bagdado.
-Vocxa mesagxo de Saddam HUSSEIN.
-Subtenantoj de HUSSEIN atakis urbodomon en iraka urbo.
-Negxo en partoj de Hispanio.2003.05.06 mardo
-Striko en Auxstrio kaj en francaj gimnazioj.
-Lundon en Kolombio la FARC-anoj mortigis ostagxojn.
-Kunveno de la euxropaj sanoministroj pri la pulmomalsano.
-BUSH nomumis Paul BREMER kiel sxtatestra sendito en Irako.
-Ventego en Bangladesxo.2003.05.05 lundo
-Tertremo en nordokcidenta Cxinio kun forto 5,8 laux la Richtera skalo.
-En la Nordiraka urbo Mosul eksgeneralo farigxus urbestro. En Basora la sidejo de kuvajta televido estis atakita.
-William BURNS la mediatoro inter Palestino kaj Israelo substrekis ke la unua pasxo al paco estas la fino de palestinaj atencoj kaj la cxesigo de juda koloniigo.
-Kunveno de la G8 sxtatoj en Parizo pri batalo kontraux terorismo. Ili planas enkondukon de sekura pasporto kun fingropremo, rekono de la okula iriso aux rekono de la vizagxo.
-Ventego en mezokcidenta Usono.
-La reganta koalicio disigxis en Belgio.2003.05.04 dimancxo
-La lernejoj restas fermitaj en Cxinio pro la pulmomalsano.
-Konstruajxo disfalis en Egiptio.
-Atako de ribeluloj en Filipinoj.
-La Algxeria registaro pritraktas kun la rabistoj de turistoj en Saharo.
-En Italio la Ligo de la Nordo volas pli da federaciigxo.
-Konsilanto de la Nordkorea registaro minacas Usonon per atomatako se gxi atakas la landon aux enkondukas pliajn ekonomiajn sankciojn.2003.05.03 sabato
-Vendredon la usonaj sekretaj servoj anoncis ke ili malkovris atencoplanon kontraux usona konsulejo en Karacxi pere de eta flugmasxino.
-Brita jxurnalisto estis mortpafita de israela tanko en la Gaza zono.
-Buso eksplodis en Vjetnamo.
-POWELL vizitas Libanon post Sirio.
-EU-ministroj pri eksteraj aferoj kunvenis pri strategio de euxropa defendosistemo.
-Pafopauxzo estis subskribita en Ebura -bordo.
-Usono planas dividi Irakon en tri sektorojn kontrolitajn de Usono, Britio kaj Pollando.2003.05.02 vendredo
-BUSH anoncis la finon de militaj agoj en Irako.
-Submara sxipoakcidento en Cxinio.
-Jxauxdon okazis tertremo en Turkio kun forto 6,4 laux la Richtera skalo. Post tio kurda manifestacio estis surpafita de policistoj.2003.05.01 jxauxdo
-Manifestacioj okaze de la unua de majo en pluraj landoj.
-RUMSFELD anoncis ke la usona milita kampanjo en Afganujo estas finita.
-Cisterna kamiono eksplodis en Bagdado.
-Laux Pakistano BIN LADEN ankoraux vivas.2003.04.30 merkredo
-Telavivo: atenco en kafejo apud usona ambasado.
-Strikoj en Israelo.
-RUMSFELD en Irako.
-Unua kazo de pulmomalsano en Novzelando.
-Usonaj soldatoj pafis sur manifestantojn en Irako.
-Burundo: ano de la etno Hutu farigxis sxtatestro. Kiel planite Tutsi-ano transdonis al li la postenon.
-Armea helikoptera akcidento en Turkio.2003.04.29 mardo
-La nova palestina cxefministro Mahmud ABBAS oficiale prezentis la novan registaron.
-Du jxurnalistoj estis mortpafitaj en Kolombio.
-Interbataloj en Kasxmiro.
-La israela armeo mortigis du membrojn de la Brigadoj de El Aksa.
-Hindio provis raketon.
-Inundoj en centra Argentino.
-La usona armeo dauxre sercxas malpermesitajn armilojn en Irako.
-Usono ne akceptas la proponon de Nordkoreo.
-Laux la Pentagono 137 usonaj soldatoj mortis kaj 495 estis vunditaj dum la iraka milito.
-Interpafado en Irako dum manifestacio.
-Usono volas forigi preskaux cxiujn siajn soldatojn el Sauxda Arabio.
-Pinta renkontigxo de Germanio, Francio, Belgio kaj Luksemburgio en Bruselo pri la EU defendosistemo. Gxis 2004 estas planite krei kernon de euxropa armeo.2003.04.28 lundo
-Unua mortinto pro pulmomalsano en Indonezio.
-Vietnamo sukcesis bremsi la malsanon.
-Nordkoreo proponis interkonsenton al Usono.
-En la argentinaj balotoj Carlos MENEM kaj Nestor KIRCHNER atingis la duan rondon.
-En Paragvajo la konservulo Nicanor DUARTE venkis per 37,2% de la vocxoj.
-Ofensivo de la israela armeo en Napluzo. En Gxenin aktivisto de Hamas estis mortpafita.
-Ebura Bordo: vendredon la ribelestro Felix DOH estis mortigita en embuskado.
-Busakcidento en Hispanio2003.04.27 dimancxo
-Balotoj en Argentino kaj Paragvajo.
-Indonezio: perbomba atenco en la flughaveno de Gxakarta apud usona rapidrestoracio.
-Cxinio fermas publikajn lokojn por provi bremsi la epidemion de la pulmomalsano. Laux usonaj esploristoj la pretigo de vakcino bezonos pli ol unu jaron.
-Denove okazis ostagxpreno en germana buso. La individuo kiu minacadis per trancxilo estis kaptita de la polico.
-Du leonoj el moskva cirko mortigis la domptiston kaj forfugxis. Unu jam estis mortpafita.2003.04.26 sabato
-Municiorezervejo eksplodis en Bagdado.
-La sanoministro de Cxinio demisiis pro la disvastigxo de la pulmomalsano.
-Manifestacio en Madrido por demokratio en Kubo.2003.04.25 vendredo
-La iraka registarano Tarek AZIZ estis arestita en Irako.
-La individuo kiu prenis ostagxojn en buso de la germana urbo Bremen transdonis sin al la polico.
-La pulmomalsano ankaux disvastigxis al Filipinoj.2003.04.24 jxauxdo
-Atenco en Israelo.
-Intertribaj bataloj en Sudano.2003.04.23 merkredo
-Laux la brita ministro STRAW, Saddam HUSSEIN estas viva.
-Dauxrigxas la Sxiita pilgrimo en Irako.
-Interkonsento inter ARAFAT kaj la palestina cxefministro pri la registaro.
-Interbataloj antaux la kuba ambasado en Parizo.2003.04.22 mardo
-Busoakcidento en Nigxerio.
-POWELL anoncis ke gxia kontrauxstaro al milito en Irako havos konsekvencojn por Francio.
-...2003.04.21 lundo
-Irako: pilgrimo de la Sxiitoj al la urbo Kerbala.
-Nigxerio: la sxtatestro Olusegun OBASANJO estis reelektita.
-Du pramoj subakvigxis en Bangladesxo.
-La kortbirda pesto disvastigxas ankaux en Belgio.2003.04.20 dimancxo
-...2003.04.19 sabato
-Sxtatestraj balotoj en Nigxerio.
-Pramo subakvigxis en Brazilo.
-Ses skiantoj mortis dum helikoptera frakasigxo en Italio.
-Palestina kameraisto estis mortigita de israelaj soldatoj.
-La vic-cxefministro kaj financa ministro estis arestitaj en Bagdado.2003.04.18 vendredo
-EU petas UN ludi centran rolon en Irako.
-Kubo: kamiono koliziis kun buso.
-Rusa deputito estis mortpafita en Moskvo.
-Jxurnalisto kiu enketis pri malfacilajxoj de eksterlandanoj estis arestita kaj estos eljxetita el Israelo.2003.04.17 jxauxdo
-...2003.04.16 merkredo
-Subskribo-ceremonio en Ateno por la estontaj novaj membroj de EU.
-La palestina teroristo Abu AL ABBAS estis kaptita en Bagdado. En 1985 li devojigis sxipon.
-Sirio proponas rezolucian projekton pri kemiaj armiloj al la Sekureca Konsilio de UN.
-Pafadoj en la norda parto de Irako.2003.04.15 mardo
-Kunveno de la opozicio en Irako.
-Usona armeo pafis sur koleran irakan tumulton.
-16000 irakaj soldatoj kapitulaciis en okcidenta Irako.
-Mortiiginto de Pim FORTUYN estas kondamnita je 18 jaroj.
-10 novaj membroj subskribis la traktaton pri anigxo al EU.
-Liberuloj venkis balotojn en Kebekio.
-SHARON kaj SHAW diris severajn vortojn pri Sirio. ANNAN zorgas pri la situacio.
-Homrajta komisio de UN kondamnis Israelon.
-Slovakio anigxis al ONAT.
2003.04.14 lundo
-Sauxdarabio volas pintorenkontigxon.
-Irakaj policistoj kunlaboros kun usona armeo por restabiligi ordon.
-Scienca konsilisto de Saddam HUSSEIN transdonis sin al la usona armeo.
-BUSH deklaras ke Sirio havas malpermisitajn armilojn.
-STRAW deklaris ke Sirio ne estas la sekva sur la listo de "malbonaj" landoj.
-Balotoj en Kebekio.2003.04.13 dimancxo
-Usona armeo eniris Tikrit-on la naskigxurbon de Saddam HUSSEIN.
-Laux la televida kanalo Al-Jxazira unu el la tri duonfratoj de Saddam HUSSEIN estis kaptita dum li provis fugxi al Sirio.
-Kontrauxusonaj manifestacioj en Bagdado.
-Usonaj soldatoj ricevis kartoludojn kun la fotoj de 52 plej sercxitaj irakaj altranguloj.
-7 kaptitaj soldatoj estis retrovitaj.
-Usono akuzas Sirion posedi nepermesitajn armilojn kaj kasxi irakajn altrangulojn.
-Sabaton Nordkoreo deklaris esti preta dialogi.
-Denove subakvigxis rivera pramo en Bangladesxo.
-Rezulto de la referendumo pri anigxo al EU en Hungario 83% da jes sed nur 45% da partopreno.
-Malto: la regantaj naciistoj venkis la balotojn 51,7% tio konfirmas la anigxon al EU.
-Fervoja striko en Italio.
-La honkonga flugkompanio Cathy Pacific havas problemojn pro la pulma malsano.
2003.04.12 sabato
-Scienca konsilisto de Saddam HUSSEIN transdonis sin al la usona armeo.
-Vesxtoj por memmortigaj atencoj estis malkovritaj en iraka lernejo.
-Usono premas Sirion fermi sian irakan landlimon.
-La Iraka ambasadoro cxe UN volas forlasi Usonon.
-La usona armeo subauxskultis la telefonadon inter du gravuloj de la iraka registaro kiu pensigas ke Saddam HUSSEIN mortis en la bombardo komence de la semajno. Sed povas esti trompiga telefonado.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Romo kaj Londono.
-Referendumo en Hungario pri anigxo al EU.
-Parlamentaj balotoj en Malto kies rezulto konfirmos la anigxon al EU.
-Nigxerio: parlamentaj balotoj.
-Tertremo kun forto 5 laux la Richtera skalo en la greka Peleponezo.2003.04.11 vendredo
-Tertremeto en norda Italio.
-La tri individuoj kiuj devojigis sxipon estis ekzekutitaj en Kubo.
-Japanio: eksplodo en piroteknika fabriko.
-Rusa-franca-germana pintorenkontigxo en Sankta Peterburgo pri la estonteco de Irako.
-La duonfrato de Saddam HUSSEIN mortis en la bombardoj.
-La Rugxa Kruco atentigas pri la kaosa katastrofa situacio en Bagdado.
-Kofi ANNAN celas la revenon de la armilkontrolistoj en Irakon.
-La Iraka ambasado estis damagxita en Irano.
-Berlino: ostagxopreno en buso post bankoatako. La polico sukcesis liberigi la kaptitojn vundante la krimulon.
-Aera atako en la Gaza-zono. En rifugxejo brita pacoaktivistino estis mortpafita de la israela armeo.
-La pneuxmonisimila malsano jam disvastigxis al 30 landoj. Entute gxi infektis 3000 personojn kaj mortigis 115.2003.04.10 jxauxdo
-Paroladoj de BUSH kaj BLAIR subtitolitaj arabe estis dissenditaj sur la iraka televida kanalo.
-Dauxrigxas la sxteladoj en Bagdado.2003.04.09 merkredo
-La usona armeo lauxdire kontrolas la irakan cxefurbon. Ne estis granda rezisto.
-Sxteladoj en la bagdadaj stratoj.
-La cxefa skulptajxo de Saddam estis renversita.
-Sxajnas ke la Iraka registaro fugxis norden al direkto de la naskigxurbo de la diktatoro.
-Laux britaj sekretaj servoj HUSSEIN postvivis la bombardojn.
-Gxis nun ne estis pruvita cxeesto de malpermesitaj armiloj en la lando.
-Membro de la Rugxa Kruco estis mortpafita.
-Afganaj civiluloj estis erare bombarditaj per altteknika lasera bombo.
-Perfortoj en Cisjordanio. Ekstremdekstra juda grupo organizis atencon norde de la regiono.
-La EU-parlamento permesis anigxon de 10 novaj membroj.
-En Usono estas jam 148 kazoj de la pneuxmonisimila malsano.2003.04.08 mardo
-Bombardo de kvartalo kie eble trovigxis Saddam HUSSEIN.
-Civiluloj fugxas el Bagdado.
-BUSH kaj BLAIR interkonsentis pri postmilita rolo de UN.
-Usonaj tankoj pafis sur hotelon en kiu trovigxis jxurnalistoj.
-Usona cxasflugmasxino estis pafita.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Kalifornio, Auxstralio kaj Danlando.
-Arabaj landoj volas ke UN proponu pafopauxzon en Irako.
-La Sekureca Konsilio de UN ne sukcesis interkonsenti pri la Nordkorea krizo.
-Serbio: la polico malkovris ke la atenco kontraux la cxefministro estis parto de pucxoplano.
-Laux hipotezo de kelkaj scienculoj la stranga pneuxmonio disvastigxas pere de blatoj.
2003.04.07 lundo
-Bataloj en Bagdado. Pluraj palacoj estis konkeritaj de la usona armeo.
-Britaj fortoj eniris la centron de Basorah.
-Cxecxenio: policistoj mortis en auxtoeksplodo.
-Juhan PARTS farigxis cxefministro en Estonio.
-Fajro en siberia lernejo.
-Usono: Dum la jaro 2002 2,1 milionoj da personoj estis en malliberejo.
-BUSH renkontos BLAIR en Irlando.
-Disvastigxo de la stranga pulmomalsano: jam 2300 infektitaj kaj pli ol 100 mortintoj.2003.04.06 dimancxo
-Interbataloj en Filipinoj.
-Honduro: ribelo en malliberejo.
-Usona flugmasxino bombardis veturilojn de kurdoj, civiluloj kaj usonaj specialaj fortoj.
-Rusa diplomata veturilaro estis surpafita.
-7000 usonaj soldatoj en la flughaveno de Bagdado.
-La rusa armeo komencis ekzercadon en la hinda maro.
-Demokrata Respublika de Kongolo: masakroj en pluraj vilagxoj norde de la lando.
-Israelo akceptos la pacoplanon nur kun sxangxoj.2003.04.05 sabato
-Vendredon rivera sxipo subakvigxis en Bangladesxo.
-100 metra tunelo de drogtrafikantoj estis malkovrita inter Meksiko kaj Usono.
-Usonaj soldatoj eniris Bagdadon.
-Iraka registaro deklaris kontroli la flughavenon.
-Usona helikoptero frakasigxis.
-Britaj soldatoj malkovris skeletojn en ne fermitaj cxerkoj en suda Irako.
-Israelo volas aldoni kondicxojn al la pacoplano.
-Denove malaperis turistoj en la Sahara dezerto.
-La vulkano Stromboli reaktivigxis.
-Kunlaboranto de la afgana sxtatestro estis mortpafita.
-Usono: eta flugmasxino frakasigxis kontraux metalfirmaon.
-Kunveno de UN pri Nordkoreo.2003.04.04 vendredo
-La usona armeo konkeris la Bagdadan flughavenon.
-Saddam HUSSEIN aperis en la televido. Tie la informada ministro minacis per nekonvenciaj batoj en la flughaveno.
-Auxto eksplodis cxe usona kontrolpunkto.
-Atencoj kontrauxdu oficejoj de la partio de AZNAR en Galicio.
-Franca germana rusa kunveno pri Irako en Parizo.
-La israela armeo eniris palestinan teritorion.
-Artileriaj interpafadoj inter Hindio kaj Pakistano.
-Kortobirda pesto en Nederlando.
-Fajro sur sxipo transportanta auxtojn inter Britio kaj Francio.
-La EU prilaboras regularon por eksigxo de la Unio.2003.04.03 jxauxdo
-Vespere atako lancxita kontrauxla flughaveno de Bagdado.
-Merkredon denove okazis helikoptera akcidento.
-Elitaj soldatoj eniris palacon.
-Colin POWELL parolas kun ONAT kaj EU en Bruselo.
-Atenco kontraux auxtobuso en Cxecxenio.
-Palestinanoj mortigitaj de la israela armeo.
-La devojigita sxipo reiris al Kubo kaj la devojigintoj transdonis sin al la polico.
-Alvenis senditoj de la Monda Sano-Organizo al suda Cxinio por pristudi la strangan pulmomalsanon.
-Strikoj en la francaj publikaj transportoj pro plano reformi la pensiojn.2003.04.02 merkredo
-Usona armeo liberigis kaptitan soldatinon.
-Mesagxo de Saddam HUSSEIN estis legita en la iraka televido.
-Turkio permesas logistikan uzon de sia teritorio.
-Le venanta varmo en Irako povos gxeni la usonajn soldatojn.
-La israela armeo arestis 2000 palestinanojn en Cisjordanio.
-Inundoj en Indonezio.
-Atenco en Filipinoj.
-Kubo: sxipo estis devojigita.
-Etaj landoj kontrauxas la proponon de Francio kaj Germanio pri kreo de prezidanta posteno por EU.
2003.04.01 mardo
-Intensa bombado en Bagdado.
-Cxe kontrolejo usonaj soldatoj pafis civilan kamioneton cxar tiu ne haltis.
-Raketoj trafis la irakan respublikan palacon kaj la informan ministrejon.
-La iranaj landlimkontrolistoj ne plu lasas memvolajn batalantojn trairi al Irako.
-BUSH atentigas pri riskoj de atencoj.
-Du atencoprovoj en Jordanio.
-Du bomboj eksplodis en Indonezio.
-Kubo: per granato armita persono provis devojigi flugmasxinon al Florido.
-Stranga pneuxmonio, laux kelkaj fontoj la malsano estas transdonebla per aero. La fonto de la viruso estas brutaro en Cxinio. Pro gxi Monda Ekonomia Forumo kiu devintus okazi en Cxinio aprile estas prokrastita.
-Grundoglito en norda Bolivio.Lastminuta novajxo: Kofi ANNAN anoncis ke por protesti kontraux la sinteno de Usono kaj Britio, Unuigxintaj Nacioj, kiu pristudis la raporton de la Angla-Usona Konferenco de 1961 kaj komprenis ke la uzo de la angla lingvo grandigas la influon de la anglaligvaj landoj pli forte ol ekonomia potenco aux armeo, decidis apogi la instruadon kaj praktikan uzon de la interetna lingvo "Esperanto". Tiel UN provas apogi lingvan demokration, la lingvan kaj kulturan diversecon kaj malhelpi la hegemoniajn planojn de Usono kaj Britio.
2003.03.31 lundo
-Raketoj trafis la irakan respublikan palacon kaj la informan ministrejon.
-Brita ofensivo apud la urbo Basra.
-Sirio duonoficiale deklaris subteni "la fratan irakan popolon".
-La televidkanalo NBC maldungis la jxurnaliston Peter ARNETT kiu kritikis la usonan strategion en Irako.
-Atenco kontraux buso en Pakistano.
-laux la Monda Sano-Organizo la malsano simila al pneuxmonio infektis 1550 personojn kaj mortigis 54. Jam estas 100 kazoj en la kanada provinco Ontario kie 4 mortis. Estas 213 malsanuloj en Hongkonga kvartalo kaj 4 kazoj en Euxropo.2003.03.30 dimancxo
-Memmortiga atenco kontrauxusonaj soldatoj en Kuvajto.
-Sirio sendis islamistajn aktivistojn al Irako.
-Amnesty International kondamnas la Irakan militon.
-Britaj soldatoj kaptis irakan generalon.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Pakistano, Indonezio, Cxinio kaj Malajzio.
-Eksplodo en turka fabriko.
-La edzino de MILOSEVIC fugxis al Ruslando.
-Atenco en Israelo en urbo norde de Telavivo.
-Afganujo: interbatalo inter talibanoj kaj afganaj-usonaj soldatoj.
-Interbataloj en Filipinoj.
-Kritikoj kontraux la strategio de RUMSFELD.2003.03.29 sabato
-Usono faras logistikan pauxzon en la iraka ofensivo.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en la cxefaj euxropaj urboj.
-Libano: ostagxpreno en brita banko.
-Memmortiga atenco en centra irako mortigis 4 usonajn soldatojn.
-Infanoj estis vunditaj dum palestina manifestacio pro alveno de israela soldata veturilo.
-Turka flugmasxino estis devojigita.2003.03.28 vendredo
-PUTJIN volas tujan cxesigon de militaj operacioj.
-Laux The Times Usono kaj Britio subtaksis la irakan reziston.
-Matene Usono uzis bombegon en Irako.
-Eksplodo en iraka bazaro.
-Usono planas sendi pliajn 100000 soldatojn al Irako.
-RUMSFELD suspektas Sirion kaj Iranon liveri armilojn al Irako.
-Israelo kaj Usono preparigxas kontraux terorismaj atakoj.
-La serba polico mortpafis du klanestrojn suspektitajn je atenco kontraux la cxefministro dum interpafado.
-Japanio sendis spionsateliton en la spacon. Nordkoreo konsideris tion kiel provokacio.2003.03.27 jxauxdo
-Indonezio: dudeko da personoj mortis kiam flugmasxineto frakasigxis kontraux monto.
-Usonaj soldatoj estis parasxutitaj en irakan Kurdistanon por prepari nordan fronton.
-Post Usono, nun ankaux Britio altigas la militan bugxeton.
-UN kritikas la nepermesitan militon.
-Honkongo: pli ol 1000 personoj estas en kvaranteno pro la stranga pneuxmonio.
-Sudkoreo: Fajro en lerneja dormejo.
-Perfortoj en Gazastrio.2003.03.26 merkredo
-Raketo falis en bagdadan bazaron.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Sydney, Sudkoreo, Indonezio kaj de studentoj en Madrido. Alvokoj al bojkoto de usonaj produktoj.
-Sxajnas ke la nova strategio de Usono estas unue sekurigi la sudan Irakon.
-Kunveno de la sekureca Konsilio de UN.
-Francio: fajro en musulmana pregxejo.
-Eta usona flugmasxino frakasigxis en Kolombio.
-Hindio kaj Pakistano provis raketojn.
-Afganaj soldatoj mortis dum talibana atako en nordokcidenta Afganujo.
-Nordkoreo rompis landlimajn kontaktojn pro militaj ekzercoj de sudkoreaj kaj usonaj armeo.
-31 kazoj de pneuxmonisimila malsano en suda Cxinio.2003.03.25 mardo
-Sablotempesto bremsas la usonan ofensivon.
-Du usonaj helikopteroj malaperis en suda Irako.
-Irako uzas gerilan taktikon.
-BUSH petas pliajn 75 miliardojn da dolaroj por financi la militon kaj lukti kontraux terorismo.
-Bagdado kritikas la sintenon de la Araba Ligo.
-Bejruto: sxtonojxeto al Brita ambasado kaj eksplodo antaux la Brita Kultura Centro.
-46-a datreveno de la subskribo de la Roma Traktato.
2003.03.24 lundo
-Parto de la usona armeo trovigxas jam 100 kilometrojn sude de Bagdado. 10 usonaj soldatoj mortis, 12 malaperis.
-Bagdado estis denove bombita.
-BUSH petas plian monon por la milito de la usona Kongreso.
-En irako apud la landlimo, siria buso estis pafita de usona flugmasxino.
-Du usonaj raketoj Tomahawk erare falis en Turkion.
-Dum filmopremio "Oscar" M. MOORE, kiu ricevis la premion de la plej bona dokumenta filmo pri pafiloj en Usono, kritikis BUSH.
-55% slovenoj partoprenis en la referendumo: 89,5% vocxdonis por anigxo al Euxropa Unio kaj 66% por membrigxo al ONAT.
-Sxipo subakvigxis sur lago inter Kongola Demokrata Respubliko kaj Burundio.
-Pli ol dudek hinduoj estis masakritaj en Kasxmiro.2003.03.23 dimancxo
-Gaseksplodo en cxina karbominejo.
-Afganaj kaptitoj estis liberigitaj en la usona Guantamo.
-La kvatara televidkanalo montras bildojn de mortintaj kaj kaptitaj usonaj soldatoj.
-Brita flugmasxino estis pafita de usona Patriot-raketo.
-Manifestacioj kontraux la milito daurigxas en la mondo.
-Cxecxenio: referendumo pri nova konstitucio.
-Finigxis la Monda AkvoForumo kiu deklaris ke akvoproblemoj estas monda urgxeco.
-Referendumo en Slovenio pri anigxo al ONAT kaj EU.
-Norda Kuvajto: soldato jxetis granatojn en tendojn de usonaj oficiroj.2003.03.22 sabato
-La Papo deklaris ke la milito estas minaco por la destino de la homaro.
-Kontraux militaj manifestacioj.
-Diversaj asocioj alvokas je bojkoto de usonaj kaj anglaj produktoj.
-Usonaj kaj britaj soldatoj denove mortis dum akcidento kiam du helikopteroj koliziis.
-Kelkaj fontoj anoncis kaj aliaj neis ke turkaj soldatoj eniris en irakan kurdolandon.
-Auxstrala jxurnalisto mortis dum eksplodo de sia auxto en norda Irako.
-La New-York-a flughaveno La Guarda estis parte evakuita pro trovo de mistera blanka polvo.
-La cigaredproduktanto Philip Morris estis kondamnita pro mensoga reklamo.2003.03.21 vendredo
-Irakaj soldatoj fajrigis petrolajn putojn.
-Usona helikoptero frakasigxis en Kuvajto.
-B-52 bombflugmasxinoj ekflugis el Britio.
-Vespera bombardo en Bagdado.
-Manifestacioj en la mondo. En Jemeno manifestantoj mortis.
-Kemiajxoj interalie ricino estis trovitaj en franca stacidomo.
-UN gxenerala sekretario Kofi ANNAN proponas homan rajton je akvo dum monda akvo forumo en Japanio.Meghívó: Március 25-én fél hétkor lesz a budapesti központi eszperantó klub e havi találkozója.
Téma: Finn vendég (talán diavetítéssel)
Cím:
VIII Gyulai P. u. 9 (református kisterem, ajtócsengõ : 31)
A második utca balra a templom után, ha a Blaha Lujza térrõl az Astoria felé megyünk.
A budapesti központi eszperantó klub találkozói mindig ezen a helyszínen vannak, minden hónap utolsó keddjén. A belépés ingyenes.
2003.03.20 jxauxdo
-Frumatene Usono ekpafis raketojn al Irako, kiu rebatis sendante SCUD raketojn kaj senpilotajn flugmasxinetojn al Kuvajto.
-Manifestacioj diversloke en la mondo por protesti kontraux la komenco de la milito.
-Usono ankaux ekirigis ofensivon en suda Afganujo.
-Grundoglito en Kolombio.
-Kubana flugmasxino estis devojigita al Usono.2003.03.19 merkredo
-La iraka parlamento ne akceptis la usonan ultimaton.
-Auxstralio sendos soldatojn por subteni la ofensivon de Usono kaj Britio.
-BLAIR, kiu minacis demisii, post longa debato ricevis la subtenon de la brita parlamento.
-Somalio: armitaj usonanoj forrabis jemenanon el hospitalo. Li versxajne estas membro de Al-Kaida.
-Israelo pretigas 11000 rezervosoldatojn.
-Pucxo en la cxefurbo de la Centrafrika Respubliko.
-Subauxskultiloj estis malkovritaj en la francaj kaj germanaj oficejoj de la EU ministra Konsilio en Bruselo.
-Usonaj soldatoj eniris la senmilitigitan zonon cxe la Kuvajta Iraka landlimo.
-Afrika Unio ne rekonas la novan pucxistan Centrafrikan registaron.2003.03.18 mardo
-BUSH donas 48 horan ultimaton al Saddam HUSSEIN kaj liaj filoj por forlasi Irakon.
-HUSSEIN deklaris ke li ne akceptas la ultimaton.
-Usono altigas la alertonivelon kontraux terorismaj atakoj.
-Zoran ZIVKOVIC estis elektita cxefministro en Serbio.
-Kanadano, usonano kaj jemenano estis mortpafitaj en Jemeno.
-Britio: jam 3 ministroj demisiis pro la iraka krizo. BLAIR provas konvinki la parlamenton.
-Ribela atako en suda parto de la Filipinoj.
-Rusio cxesigas nuklean senarmigan programon subskribitan kun Usono por protesti kontraux ties politiko pri Irako.
-Fervojistaj strikoj en Francio, Italio, Hispanio, Britio kaj Svedio.2003.03.17 lundo
-Jam 83 kazoj de la stranga pneuxmoniosimila malsano en Honkongo.
-Usono, Britio kaj Hispanio retiras proponon de dua UN-rezolucio.
-Moskvo deklaris ke uzo de forto en Irako estas kontrauxlegxa.
-Usonaj diplomatoj forlasas Israelon, Sirion kaj Kuvajton.
-Dimancxon la UN-kontrolistoj forlasis Irakon.
-150000 usonaj kaj britaj soldatoj estas pretaj en Kuvajto.
-Britio: La ministro Robin COOK demisias pro la Iraka krizo.
-Balotoj en Salvadoro.
-Pli ol 20 personoj mortis en Cxinio pro akcidento de kamiono kiu transportis kemiajxon.
-Frumatene la israela armeo atakis rifugxejon en la Gaza-zono.
-Tempesto en Grekio kaj negxo en Italio.
-La euxska partio Batasuna estis malpermesita en Hispanio.
2003.03.16 dimancxo
-Pucxo en la cxefurbo de la Centrafrika Respubliko.
-Tertremo kun forto 4,8 cxe la turka-iraka landlimo.
-BUSH deklaris ke lundo estos la momento de la vereco por la mondo.
-La Araba Ligo atentigas Usonon pri la konsekvencoj de milito en Irako.
-BUSH atentigas Turkion ne entrepreni memstaran ofensivon en Irako.
-Parlamentaj balotoj en Finnlando.
-Lihxtensxtejno: la popolo vocxdonis por la konstitucia reformo proponita de la princo Hans Adam II.
-Pintorenkontigxo pri akvo en Kyoto.2003.03.15 sabato
-Kontraux militaj manifestacioj. En Kalifornio pluraj manifestantoj estis arestitaj.
-Hu Jintao estis elektita sxtatestro en Cxinio.
-Hispana polico kaptis sxipon de Greenpeace kiu gxenis la movojn de usona batalsxipo apud Gibraltaro.
-Usono cxesigas sankciojn kontraux Pakistano.
-La pacoplano de BUSH pri Israelo kaj Palestino estis bone akceptita.
-Bangladesxo: rivera pramo subakvigxis pro tempesto.
-La Monda SanOrganizo atentigas pri disvastigxo de azi-devena pneuxmonia viruso.2003.03.14 vendredo
-Islamistaj sendependistoj estis mortigitaj dum interbataloj en Filipinoj.
-Dimancxon okazos renkontigxo inter BUSH, BLAIR kaj AZNAR pri Irako.
-Ofensivo de la israela armeo en rifugxejo en Gxenin.
-Unua kunveno de la registaro en Ebura Bordo.
-Interbatalo inter la polico kaj ribeluloj en Kasxmira hotelo.2003.03.13 jxauxdo
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1 laux la Richter-a skalo.
-Sxangxita rezolucio proponita de BLAIR ne estis akceptita.
-Versxajne mafiuloj mortigis la serban cxefministron.
-Centoj da veturiloj koliziis sur auxtovojo en Norditalio.
-Israela armeo erare pafis israelan auxton.
-Bombo eksplodis en buso en hindia Kasxmiro. Alia atenco okazis en vagonaro en Bombay.
-Interbataloj en Sudfilipinoj.
-Usona premo sur Svedion, Auxstrion, Finnlandon, Rumanion por eljxeti irakajn diplomatojn.
-Irako: UN-kontrolisto mortis en auxtoakcidento.
-Turkio malpermas kurdan partion.2003.03.12 merkredo
-Usona armea helikoptero frakasigxis.
-La serba cxefministro estis mortpafita antaux la registrarejo.
-Londono proponas ses provpunktojn por Saddam HUSSEIN.
-Interbataloj en Turkio dum manifestacio kontraux transporto de usona armea materialo.
-Euxropa Kortumo kritikis Turkion surbaze de la homaj rajtoj pro la procezo kontraux ÖCALAN.
-Belorusio: LUKASxENKO uzas la sekretajn servojn kontraux la opoziciuloj.
-Bandito fugxis el franca malliberejo helpe de raketlancxilo.
2003.03.11 mardo
-Pro antauxvidebla rusa aux franca vetoo, la vocxdonado de la Sekureca Konsilio de UN estis prokrastita.
-La UN provoj pri reunuigo de Cipro antaux anigxo al EU malsukcesis. Nur la greka parto de la insulo eniros la Union.
-Epidemio de kortobirda pesto en Nederlando.
-La usona generalo FRANKS kiu gvidos eventualan atakon kontraux Irako alvenis surloken.
-Inauxguro de la Internacia PunKortumo en Hago.
-IAEA atentigas pri terorista uzo de bomboj enhavantaj radioaktivan materialon.
-La UN bluaj kaskuloj forlasas la irakan flankon de la senarma zono cxe la Kuvajta landlimo.
-Borso falas.
-Turkio: ERDOGANS estis elektita nova cxefministro.2003.03.10 lundo
-Ribeluloj atakis buson en Filipinoj.
-Rusio anoncas ke gxi vetoos kontraux dua UN-rezolucio pri Irako.
-Britio pretas fari sxangxetojn en la rezoluciopropono.
-Nordkoreo denove pafis raketo en la Japanan Maron.
-Islamistaj teroristoj kiuj planis atencon kontraux la Strasburga kristnaska bazaro estis kondamnitaj je 10 kaj 12 jaroj da malliberejo.
-Du franca cxasflugmasxinoj koliziis.2003.03.09 dimancxo
-Busakcidento en Cxehxio kaj Hindio.
-Manifestacioj kontraux la sxtatestro Leonid KUCxMA en Ukrajno.
-Membroj de la brita registaro minacas per demisio se BLAIR decidas ataki Irakon sen la konsento de UN.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Indonezio, Pakistano, Turkio kaj Libano.
-Referendumo pri anigxo al EU en Malto.
-Mahmid ABBAS estis nomumita palestina cxefministro.
-Mohamed EL BARADEI la estro de IAEA deklaris ke Nordkoreo estas pli grava minaco por la monda paco ol Irako.2003.03.08 sabato
-Sercxado de BIN LADEN en la okcidentaj montoj de Pakistano.
-Helikoptera ofensivo de la israela armeo kaj mortigo de la estro de HAMAS.
-Internacia tago de la virinoj.
-Interpol: arestopeto kontraux la eksperua sxtatestro Alberto FUJIMORI pro mortigo kaj malaperigo de personoj.
-Ebura Bordo: la ribeluloj kaj la registaro interkonsentas pri la ministerioj de defendo kaj internaj aferoj.2003.03.07 vendredo
-Fajro en Amazonio detruis 240 kvadratmetrojn da arbaro.
-Britio: moskeestro estis kondamnita je 9 jaroj pro rasista kaj malama predikado.
-Jauxdon vespere fajro detruis logxejacxaron en Kolombio.
-Usono, Britio kaj Hispanio prezentas projekton de rezolucio kiu donas ultimaton gxis la 17-a de marto al Irako.
-BLIX deklaris ke la senarmigxo de Irako progresas sed ke gxi povas ankoraux dauxri monatojn.
-Disvastigxis nekonfirmitaj rumoroj pri eventuala aresto de du filoj de BIN LADEN.
-La usona senato subskribis traktaton faritan kun Rusio en 2002 pri malarmigxo de la du trionoj de la nukleaj armeoj.
-Israelo: ofensivo per cento da tankoj. Estro de Gxihad estis mortigita.
-La Itala polico arestis la mafiestron Salvatore RINELLA.
-Nova atenco en Filipinoj.
-Laux UN usonaj soldatoj trancxis la dratopalisaron inter Kuvajto kaj Irako.
2003.03.06 jxauxdo
-Boeing 737 flugmasxino frakasigxis en suda Algxerio.
-Israelo rebatas al la hierauxa atenco per atako de la rifugxejo Jabalija.
-Ankaux Cxinio kontrauxas novan rezolucion de UN.
-Armenio: Robert KOCxARJAN estis elektita sxtatprezidanto.
-Tony BLAIR deklaris ke li pretas ataki Irakon ecx se pluraj sxtatoj vetoas en la Sekureca Konsilio de UN.
-Laux la "Daily Express" atako kontraux Irako komencigxos la 17an de marto post 4 taga bombado.
-La Euxropa Centra Banko malaltigas la interezojn.2003.03.05 merkredo
-Atenco en israela buso.
-Fajro en Sudafrika hotelo.
-Kolombio: auxto eksplodis en acxetocentro.
-Burundo: civiluloj fugxas de interbataloj inter la armeo kaj la Hutu-ribeluloj.
-La Papo agas por la paco.
-Agotago kontraux iraka milito.
-Francio, Germanio kaj Rusio deklaris ke ili ne permesos rezolucioprojekton kiu rajtigas je perforto kontraux Irako.
-Manskribitaj leteroj de BIN LADEN estis trovitaj cxe Khalid CHEIKH MOHAMMED.
-50a datreveno de la morto de STALIN.
-Du soldatoj de ONAT mortis pro mineksplodo en Makedonio.
-Usono movas bombflugmasxinojn al la insulo Gvamo en la okcidenta pacifiko.
-Busakcidento en Francio.
-Dua fazo de la sxtatprezidantaj balotoj en Armenio.
-UNESCO atentigas pri trinkakvoproblemo en la estonteco.
-La arkitekto elektita por rekonstrui la Novjorkajn gxemelajn turojn elektis la jerusaleman templomonton kiel modelo.
2003.03.04 mardo
-Bombatenco en Filipina flughaveno.
-Usonaj kaj lokaj soldatoj trejnas en Sudkoreo. Semajnfine 4 Nordkoreaj cxasflugmasxinoj sekvis usonan spionflugmasxinon.
-Listo de nomoj de la viktimoj de Stalin estas legebla en interreto (http://stalin.memo.ru).
-Usono sendas pliajn soldatojn al mezoriento.
-Fino de la vizito de la franca sxtatestro CHIRAC en Algxerio.
-Tertremo en Cxinio.2003.03.03 lundo
-Granata atako kontraux UN-policejo en norda serba Kosovo.
-Ugandaj ribeluloj proponas pafopauxzon.
-Israela armeo eniris en Gaza-zonon kaj Cisjordanion.
-Post la Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj nun ankaux Barejno kaj Kuvajto proponas ke Saddam HUSSEIN abdiku.
-Belfast: pintorenkontigxo por paco en Nordirlando.
-Laux la gazeto "Washington Times" Al-Kaida planis atakon kontraux Pearl-Harbor.
-Estonaj balotoj: la centra partio de Edgar SAVISAAR kaj la nova dekstra partio Res Publica ricevis la saman nombron da segxoj en la parlamento.
-Semajnfine okazis interbataloj en Nigxerio.2003.03.02 dimancxo
-Irako anoncis ke gxi retrovis malnovan stokon de bomboj kun antrakso kaj VX.
-Saddam HUSSEIN malakceptas la proponon de la Araba Ligo pri abdiko.
-La Iraka opozicio kontrauxas postmilitan usonan regadon.
-La pafopauxzo estis rompita en Ebura Bordo. Soldatoj okupis urbon en la najbara lando Liberio.
-Fajro en la nova bilbioteko en Aleksandrio.
-Parlamentaj balotoj en Estonio.
-Laux la brita "The Observer", la usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA) subauxskultis membrojn de la Sekureca Konsilio de UN.
-En itala vagonaro policano estis mortpafita de membro de la Novaj Rugxaj Brigadoj.
-Masakro en la Demokratia Kongola Respubliko.2003.03.01 sabato
-Irako komencis detrui la malpermesitajn raketojn.
-La turka parlamento ne permesis la instaladon de usonaj soldataj bazoj en la lando.
-Finigxis la kunveno de la iraka opozicio, kiu subtenas nek la militajn nek la pacajn usonajn projektojn.
-La Monda Sano Organizo planis internacian traktaton kontraux fumado.
-Ekfunkciis la usona ministrejego pri sekureco.
-En Polando la koalicio disfalis.
-Vagonaro elreligxis sur ponto en Tajvano.
-Le Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj proponas al Saddam HUSSEIN abdiki por eviti militon, kaj ke UN kaj la Araba Ligo regu la landon.
-La cerbo de la Al-Kaidaj atencoj, Khalid CHEIKH MOHAMMED estis arestita en Pakistano.2003.02.28 vendredo
-Irako akceptis detrui malpermesitajn raketojn.
-Vlaclav KLAUS estis elektita sxtatestro en Cxehxio.
-Auxstrio: la ÖVP kaj FPÖ regos en koalicio.
-Pakistano: interpafado antaux usona konsulejo en Karacxi.
-Meningita epidemio en Burkino.
-Rusio minacas vetoi kontraux iraka milito.
2003.02.27 jxauxdo
-Sekureca Konsilio de UN denove debatas pri Irako.
-La Internacia Punkortumo kondamnis la eksprezidantinon de Bosniaj serboj Biljana PLAVSIC je 11 jaroj da mallibereco.
-Usono malaltigas alarman nivelon je unu sxtupo.
-Irako respondis al la peto detrui la raketojn ene de 48 horoj.
-Nepalo: la registaro kaj la maoistaj ribeluloj komencis pacointerparolojn.2003.02.26 merkredo
-Armea helikoptero frakasigxis en Kolombio.
-Malbonega vetero en suda Usono.
-Saddam HUSSEIN deklaris ke Irako ne havas raketojn kiuj superas la permesitan flugdistancon, kaj ke li ne volas ekziligxi.
-Kunveno de la opozicio en Nordirako.
-Kelkaj petrolproduktantaj landoj pripensas uzi petrolbojkoton kontraux iraka milito.
-Kofi ANNAN donis limdaton al la greka kaj turka cipra registaro por interkonsento.
-La eksurbestro de Seulo Goh KUN farigxis registarestro.
-La nutradprogramo de UN anoncis ke la batalo kontraux malsatego estas perdita.
-José BOVÉ estis kondamnita je 10 monatoj da malliberejo pro detruo de genetike sxangxitaj kreskajxoj.
-Dek du personoj estis mortigitaj en Algxerio.
-Nordkoreo petis la armeon kaj la logxantaron esti preta por milito.2003.02.25 mardo
-Irako ankoraux ne decidis detrui la raketojn.
-Denove okazis tertremo en Cxinio.
-Kresko de la prezo de la petrolo.
-Nordkoreo sendis raketon al la japana maro.
-Nekutima negxo en mezoriento.
-Kolombio: la FARC ribeluloj volas intersxangxi la tri usonajn kaptitojn kontraux malliberigitaj ribeluloj.
-Laux usona televida kanalo surbaze de informoj de la sekretaj servoj, senpilotaj irakaj flugmasxinoj minacas usonajn urbojn.
-Usona helikoptero frakasigxis en Kuvajto.
-Du eksplodoj en cxinaj universitatoj.
-Venezuelo: eksplodoj antaux la hispana ambasado kaj la kolobia konsulejo.
2003.02.24 lundo
-Vespere Britio kaj Usono prezentos proponon pri dua rezolucio antaux la Sekureca Konsilo de UN.
-Francio, Germanio kaj Rusio faris proponojn por senarmigi Irakon.
-Tertremo en Cxinio kun forto 6,8 laux la Richtera skalo.
-Eta flugmasxino frakasigxis en Pakistano.
-Negxego kaj lavingoj en Turkio.
-La partio de SHARON interkonsentis pri koalicio ankaux kun centra partio.
-La serbo SESELJ vojagxis al Internacia Puntribunalo kiu akuzas lin pri milita krimo.2003.02.23 dimancxo
-La gerilo FARC deklaris ke gxi kaptis 3 CIA-anojn kies flugmasxinon ili suben pafis la 13an de februaro.
-Germanio: 3000 porkoj kiuj estis nutritaj per mangxajxo enhavanta dioksinon estos mortpafitaj.
-Colin POWELL provos subtenon de Cxinio.
-Sabaton vespere tertremo kun forto 5,4 laux la Richtera skalo skuis duon Francion, Germanion kaj Svision. Ankaux en Sud-Kalifornio tremis la tero.
-Manifestacio en Madrido pri politika respondeco pri la reago al la katastrofo de la petrolsxipo "Prestige".
-Partio de SHARON interkonsentis pri koalicio kun naciista religia partio kiu subtenas koloniojn.2003.02.22 sabato
-Nordirlanda protestanta armita organizo planas fari unu jaran pafopauxzon.
-Vendredon kamiono provis kolizii kun la auxto de la serba cxefministro.
-Tri sauxdarabianoj, membroj de Al-Kaida, kiuj planis atencon kontrauxusonaj kaj britaj sxipoj estis kondamnitaj en Maroko.
-La UN armilkontrolistestro BLIX petis Irakon detrui la raketojn kies flugdistanco superas 150 kilometrojn.
-Dum konferenco en Tokio, Japanio, Usono, Britio kaj Kanado promesis finance helpi la senarmigon de afganaj batalantoj.
-Usono denove liveros mangxajxojn al Nordkoreo.
-Buso falis el ponto en Grekio.
2003.02.21 vendredo
-Post eksplodo brulas petrolrafinejo apud New-York.
-Jxauxdon vespere mortis pli ol 50 personoj dum fajro en usona koncertejo.
-Usono kaj Britio versxajne proponos novan rezolucion lunde.
-Laux Donald RUMSFELD la usona armeo estas preta ataki Irakon. Entute 150000 usonaj kaj britaj soldatoj trovigxas surloke.
-Kroatio oficiale kandidatigxis al EU. Anigxo estas antauxvidebla por 2007.
-Manifestacioj kaj strikoj pro la industria krizo en Italio.
-Usonaj soldatoj ekzercas en Sudkoreo.
-Bulgario petas protekton de Usono kaze de iraka milito.
-Laux la gxenerala sekretario de ONAT George ROBERTSON, Usono volas formovi parton de la 100000 soldatoj el Euxropo.
-SHARON rifuzas kompromison pri la statuto de Jerusalemo.2003.02.20 jxauxdo
-Pluraj personoj mortis pro fajro en belga konstruajxo.
-Bombo eksplodis meze de bazaro en la hinda parto de Kasxmiro.
-Irana flugmasxino frakasigxis en la suda parto de la lando.
-Vilagxo estis atakita en Filipinoj.
-Armea flugmasxino frakasigxis en nordokcidenta Pakistano.
-Nordkorea MIG-19 eniris la sudkorean aerzonon.
-Franca-Afrika pintorenkontigxo en Parizo.
-La Hispana polico fermis la solan tuteuxsklingvan gazeton.
-Kunveno de 114 nealiancigxintaj landoj en Malajzio. La cxefaj temoj estas la iraka krizo kaj tutmondigxo.
-La Sekureca Konsilio de UN prokrastis la pritraktadon de la nordkorea atomproblemo.
-La cxefo de la federacio de firmaestroj estis arestita en Venezuelo.2003.02.19 merkredo
-Bataloj inter maldekstraj ribeluloj kaj dekstraj armitaj fortoj en Kolombio.
-Debato en la Sekureca Konsilio de UN. La plimulto subtenas dauxrigon de la kontroloj.
-Hamburgo: la maroka studento estis kondamnita je 15 jaroj da malliberejo pro kunlaboro en la preparo de la atenco okazinta la 11-an de septembro.
-Venezuelo: kontrauxperforta interkonsento.
-Pluraj palestinanoj mortis en la okupitaj teritorioj dum ofensivo de la israela armeo.
-Rusio kritikas la bombadon de Nord- kaj Sud-Irako kaj kontrauxas duan pli severan rezolucion.
-La britaj kaj usonaj servoj atente sekvas tri misterajn varosxipojn sur kiuj povus esti kasxitaj irakaj armiloj.
-Balotoj en Armenio.
2003.02.18 mardo
-Pli ol cent personoj mortis pro fajro en la sudkorea urbo Daegu. Sxajnas ke frenezulo fajrigis vagonon.
-Usono kaj Britio celas duan UN-rezolucion pri Irako.
-EU kaj la kandidataj sxtatoj akordigis sian starpunkton pri Irako. En komuna deklaro ili ne eskludas perforton kiel lastan eblecon.
-Filipinaj soldatoj mortis en embuskado.
-Nordkorea cxefministro vizitas Cxinion.
-EU longigis la sankciojn kontraux Zimbabvo por unu jaro.
-Turkio volas financan garantion por lasi la usonan armeon uzi sian teritorion. La lando ankaux timas ke la kurdoj volos sendependigxi post la iraka milito.2003.02.17 lundo
-EU pintorenkontigxo pri Irako kun celo atingi komunan starpunkton.
-Dimancxon vespere la membroj de ONAT interkonsentis protekti Turkion kadre de iraka milito.
-Chicago: pli ol dudek personoj mortis en paniko en diskejo.
-Speciala israela grupo vestita kiel palestinanoj mortigis cxefon de Hamas en la Gaza-zono.
-Negxotempesto en orienta Usono.
-Logxejoj disfalis pro pluvegoj en Pakistano.
2003.02.16 dimancxo
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en New-York, Los Angeles kaj aliaj usonaj urboj.
-ONAT kunveno en Bruselo, belga kompromiso: fortoj en Turkio servos nur por defendi tiun landon sed ne por ataki Irakon.
-Auxstrio: konservativuloj kaj verduloj ne sukcesis interkonsenti por formi registaron.
-Ekde lundo auxtomobilistoj devos pagi takson en la centro de Londono.
-Balotoj en la greka parto de Cipro.
-Duobla tertremo en Filipinoj.
-Pluraj personoj mortis kiam kamiono kiu transportis dizelon renversigxis cxe la Libana-Siria landlimo.
-Kunveno de la araba Ligo en Egipto.2003.02.15 sabato
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en la tuta mondo. En Romo pli ol unu miliono da personoj partoprenis.
-En Teherano novaj minacoj auxdigxis kontraux la verkisto RUSHDIE.
-BLAIR proponos doni pli da tempo por la UN-kontrolistoj.
-Israela tanko eksplodis.
-Humanitara konferenco en Genevo pri Irako.
-Usono kaj Irako reciproke ekspulsis jxurnalistojn de la alia lando.
-Japanaj kamparuloj protestas kontraux la plano de Monda Komerca Organizo forigi doganrajtojn.2003.02.14 vendredo
-Manifestacioj en Melbourne.
-ARAFAT akceptis nomumi cxefministron.
-Eksplodo en suda Kolombio damagxigis 5 konstruajxojn.
-Alta alertonivelo en Londono kaj Washington.
-La raporto de la kontrolistoj antaux la UN sekureca Konsilio ne donis novajn pruvojn aux argumentojn por la militemaj membroj.
-Matene la iraka parlamento vocxdonis legxon kiu malpermesas detruegajn armilojn.2003.02.13 jxauxdo
-POWELL kolerigxas pri franca-germana plano pri Irako.
-Eksprezidanto de Internacia Puno Kortumo deklaris ke milito ekster la kadro de UN estus kontrauxlegxa.
-Nordkoreo deklaris povi frapi usonajn celojn ie ajn en kazo de provokado.
-Israelo konsilas al siaj civitanoj fari rezervojn de nutrajxo kaj akvo pro la risko de milito.
-La belga supera Kortumo akuzis la 75 jaran Ariel SHARON pro milita krimo dum la masakro en Sabra kaj Sxatila. Li estos punebla nur post ekspostenigxo.
-Pluvegoj en Indonezio.
-Filipinoj: interbataloj disvastigxas.
-Britio: la flughaveno de Gatwick estis parte evakuita kaj fermita pro risko de terorista atako.
-Ribelo en Gvatemala malliberejo.2003.02.12 merkredo
-Alertostato en Britio. Timo pri raketopafo al flugmasxino.
-La televidkanalo Al-Jxazira disauxdigis sonbendon de Bin LADEN sur kiu li alvokas subteni Irakon.
-Filipinoj: interbataloj inter la armeo kaj la ribeluloj.
-Tajlando: 6 tunoj da drogoj estis bruligitaj.
-Hindio denove provis raketon.
-Du palestinanoj kiuj provis eniri judan kolonion estis mortpafitaj.
-AIEA transdonas la Nord-Korean atomproblemon al sekureca konsilio de UN. NordKoreo deklaris ke sankcioj estus militodeklaro.
-La Kolombia socia ministro mortis en flugfrakasigxo en la Andoj.
-La prezidanto de la euxropa Komisiono alvokas je unueca starpunkto pri la Iraka problemo.
2003.02.11 mardo
-ONAT kunveno en Bruselo.
-La brita kaj irlanda cxefministroj provas trovi pacoplanon en Belfast.
-Irano produktas uranion por atomcentralo.
-Kontrauxmilita manifestacio antaux la sidejo de UN estis malpermesita.
-Soldatoj protektas la londonan flughavenon Heathrow.
-Suspektito konfesas la atencon de Bali en televida intervjuo.
-Varoflugmasxino frakasigxis en Estonio.
-La nova cxefministro DIARRA estis taskita formi novan registaron en Ebura Bordo.
-Sudkoreo petas EU peri en la nordkorea atomkrizo.2003.02.10 lundo
-ONAT estas dividita post vetoo de Francio, Germanio kaj Belgio koncerne la irakan krizon.
-Irako permesas al usonaj U2 spionaj flugmasxinoj superflugi la landon.
-Pinta renkontigxo pri Ebura Bordo en Jamasukro.
-Arbustaj fajroj en Auxstralio.
-Usono petas Cxinion fari premon sur Nordkoreo.
-La prezo de petrolo altigxas pro la iraka krizo kaj la problemoj en Venezuelo.2003.02.09 dimancxo
-Kontrauxmilita manifestacio en Indonezio kaj peticio en Malajzio.
-Francio kaj Germanio sxatus solvi la irakan krizon per sendo de UN blukaskuloj al Irako.
-Britio kaj Usono planas duan rezolucion de UN kiu donus al Saddam HUSSEIN 48 horan ultimaton por forlasi Irakon.
-Manifestacio kontraux CHAVEZ en Venezuelo.
-UN-armilkontrolistoj estas kontentaj pri la semajnfina vizito en Irako dum kiu ili ricevis novajn dokumentojn pri neniigo de armiloj.
-Italio: atencoj kontrauxpregxejoj apud Padovo.
-Interbataloj en Nordirlando.
-Balotoj en Montenegro.2003.02.08 sabato
-RUMSFELD deklaris ke la koalicio kontraux Irako estas la plej granda el la historio de la homaro.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Munkeno kadre de la 39a konferenco pri internacia sekureco.
-Vendredon okazis atenco en Kolombio.
-UN elektis Israelon por organizi konferencon pri senarmigxo en 2004.
-Isrealo kaj palestinanoj rekomencis diplomatiajn interparolojn.
-Hindio forpelis la cxefan pakistanan diplomaton.
-La usona borso malfortigxas pro la militorisko.
-Tertremo kun forto 4,6 laux la Richtera skalo en Grekio.
2003.02.07 vendredo
-Mistera morto de klonita sxafido en Auxstralio.
-BUSH deklaris jxauxdon vespere ke la ludo estas finita por Saddam HUSSEIN. RUMSFELD provas konviki la euxropajn registarojn subteni Usonon. Li deklaris ke la diplomataj provoj solvi la irakan problemon malsukcesis.
-Jxauxdon iraka biologo estis pridemandita de UN-kontrolistoj sen la cxeesto de iraka respondeculo.
-Israelo: eksplodiga rimeno estis trovita en moskeo.
-Usono atentigas siajn civitanojn en la mondo pri risko de biologiaj aux kemiaj atencoj.
-Sri Lanko: tamilaj ribeluloj eksplodigis sian sxipeton sur kiu estis trovitaj armiloj.2003.02.06 jxauxdo
-Nordkoreo minacas per plena milito se sia atomcentralo estos detruata.
-UN petas siajn kunlaborantojn forlasi Eburan Bordon pro la civilmilito.
-Kolombio: la gerilanoj eksplodigis petroltubon.
-La eksplodo en Lagos kiu mortigis 40 personojn estis atenco cxar fragmentoj de eksplodigiloj estis trovitaj.
-La turka parlemento vocxdonis subtenon al Usono.
-Britio sendas pliajn flugmasxinojn al Mezoriento.
-Palestinanoj kiuj atakis bazon de la israela armeo estis mortpafitaj en Naplus. Aliloke flegistoj estis mortigitaj de israela helikoptero.
-Sxajnas ke ekestis epidemio de la viruso ebola en Brazavila Kongolo.2003.02.05 merkredo
-Antaux la Sekureca Konsilio de UN, POWELL provis konvinki surbaze de telefonaj subauxskultoj kaj satelitaj bildoj ke Irako provas trompi la kontrolistojn.
-UN subtenas la pacotraktaton iniciatitan de Francio por Ebura Bordo.
-Interbataloj en Afganujo kaj Kolombio.
-Laux BBC surbaze de la britaj sekretaj servoj ne estas ligo inter la iraka registaro kaj Al-Kaida.
-Kontrauxmilita manifestacio estis malpermesita en Hungario.
-La pakistana sxtatestro MUSxARAF estas en Moskvo por plibonigi la rilatojn inter la du landoj.2003.02.04 mardo
-Elektra paneo en Algxerio.
-BLAIR provis konvinki CHIRAC dum la 25a franca-brita pintorenkontigxo.
-Auxstralio: freneza vagonaro sen kondukanto koliziis kun varovagonaro.
-Laux brita raporto la UN-kontrolistoj estas subauxskultataj per mikrofonoj en Irako.
-Pakistano: eksplodo en piroteknikajxejo.
-Kreigxo de la nova lando Serbio-Montenegro anstataux Jugoslavio.
Juna Amiko estas revuo por komencantoj kaj lernejanoj
Prezo:
Hungario: 800 forintoj, A-landoj: 12 EUR/USD, B-landoj: 6 EUR/USD
Rabato por plurekzemplera abonoPliaj informoj: juna.amiko.adm@posta.net
Listo de lauxlandaj perantoj cxe: http://junaamiko.inf.hu
2003.02.03 lundo
-Pakistano: eksplodo apud petrolfirmao.
-Laux la gazeto "Le Parisien" eksingxeniero de NASA atentigis la organizon kaj BUSH en auxgusto 2002 pri la malnoveco kaj sekurecaj problemoj de la spacosxipo.
-La usona armeo trejnas irakajn opoziciulojn kaj aliajn arabparolantojn en suda Hungario.
-Kunveno de la Afrika Unuigxo en Etiopio.2003.02.02 dimancxo
-Nigxerio: eksplodo en la urbo centro de Lagos.
-60a datreveno de la Stalingrada batalo.
-Fajro en cxina hotelo.
-Cxehxio: Vaclav HAVEL forlasas sian postenon post 13 jaroj da sxtatestrado.2003.02.01 sabato
-La usona spacosxipo Columbia diserigxis dum reiro en la atmosferon.
-Zimbabvo: vagonaro koliziis kun varovagonaro kiu ekflamigxis.
-Jimmy CARTER deklaris ke la usona registaro ne havas konvinkajn argumentojn por milito kontraux Irako.
-Post satelitaj observoj kiuj montras ke kamionoj transportas plutonion el atomcentralo en Nordkoreo, Usono sendas pliajn soldatojn al Sudkoreo.
-Fervojista striko en Slovakio.
-Rekorda deficito en Usono. La antauxan rekordon atingis la patro de Georges W. BUSH.
-La palestinaj grupoj pretas akcepti pafopauxzon kaj rekomenci paco-intertraktadojn.
-La opozicio iom mildigas la strikon en Venezuelo.2003.01.31 vendredo
-Buso eksplodis en Afganujo.
-Vagonaro elreligxis en Auxstralio.
-Negxotempestoj en Anglio.
-Ebura Bordo: manifestacioj apud flughaveno.
-Tertremo en Japanio kun forto 4,4 laux la Richtera skalo.
-Teroristoj arestitaj en Napolo.
-Eksterordinara kunveno de EU pri sinteno rilate al Irako planita por mezo de februaro.
-Vizito de Tony BLAIR en Usono.
-Turkio volas plenumi la kriteriojn de EU jam fine de 2003.
-BERLUSCONI anoncis ke li anoncos novajn balotojn se li estos kondamnita je korupcio.
-Diplomacia krizo inter Tajlando kaj Kambogxo.2003.01.30 jxauxdo
-Ok euxropaj landoj subskribis leteron pri subteno de usona politiko koncerne Irakon.
-Laux opinioenketo de Gallup 82% de la EUanoj kontrauxas ke sia lando subtenas Usonon ekster la kadro de UN. Kaj laux 72% la petrolo estas la kialo de la milito.
-La turka armeo fortigxas apud la iraka landlimo.2003.01.29 merkredo
-Inundoj kaj grundoglito en Indonezio.
-La partio de SHARON venkis en la israelaj balotoj. La armeo eniris la Gaza-strion.
-Nepalo: la maoistaj ribeluloj kaj la registaro interkonsentis pri pafopauxzo.
-BLAIR kaj BUSH anoncas ke ili bladaux diskonigos pruvojn kontraux Irako.2003.01.28 mardo
-Balotoj en Israelo. La armeo eniras Gxenin.
-Hindio: buso koliziis kun kamiono kiu eksplodis.
-Britaj fajrobrigadistoj denove strikas.
-Manifestacioj en Ebura Bordo.
-Armilkontrolistoj ricevis pli da tempo.
-Lundon Irako deklaris ke gxi pli bone kunlaboros.
-La Sudkoreano Jong WOOK LEE elektigxis prezidanto de la Monda SanoOrganizo.
-Interbataloj inter usonaj soldatoj kaj talibanoj en sudafganujo.
-Tradicia parolado de la usona sxtatestro.
-Fina tago de La Monda Forumo en Porte Alegre kun manifestacioj kontraux iraka milito kaj kontraux kreigxo de komuna ekonomia zono en Ameriko.
2003.01.27 lundo
-La armilkontrolistoj transdonis sian raporton al la Sekureca Konsilio de UN kaj petas pli da tempo.
-La eks UNkontrolisto Richard BUTLER nomis militon sen la konsento de UN kontrauxlegxa.
-Francio: du regionaj vagonaroj koliziis en alpa tunelo.
-Varosxipo transportante dizelon subakvigxis apud Italio.
-Tempesto en Cipro.
-Tertremo en Turkio kun forto 6,5.
-Dimancxon eksplodis auxto en Kolombia urbo kie trovigxas usonaj soldatoj.2003.01.26 dimancxo
-Usona spiona flugmasxino U2 frakasigxis en Sudkoreo.
-Mortiga lavingo en Italio.
-Dum la Ekonomia Forumo en Davos POWELL deklaris ke Usono pretas agi ecx sola kaj afirmis sen mencii pruvojn ke Irako havas ligojn kun Al-Kaida. Samloke Lula DA SILVA petis vidi la mondon alimaniere.
-Sabaton nokte la israela armeo atakis la urbon Gaza de kie raketoj estis pafitaj kontraux kibuco.
-Unua cxina-tajvana flugo ekde 1949.
-Manifestacioj en Ebura Bordo kontraux la kondicxoj de la pacoplano.
-Akvobarajxo rompigxis en Italio.2003.01.25 sabato
-Colin POWELL anoncis ke minimume 12 landoj estos apud Usono por ataki Irakon.
-Manifestacioj kontraux milito.
-Incidento en Irako: persono kun trancxilo provis eniri en la kontrolistejon kaj alia provis forveturi kun dokumentoj.
-Pluraj personoj vundigxis kiam metroo elreligxis en Londono.
-Kemia toksa nubo en Bulgario post vagonara akcidento.
-Interkonsento estis trovita pri la situacio en Ebura Bordo: GBAGBO povos resti gxis la fino de sia mandato sed nova opozicia cxefministro gvidos la registaron.
-Interreta vermoviruso el SudKoreo lamigas servilojn.
-Vendredon vespere komencigxis palestinaj priparoloj en Kairo.
-La pigmeoj plendas pri sia sorto en la Demokrata Respubliko de Kongolo.
-Svislando proponis organizi kunvenon inter Irako kaj Usono
-Nederlanda varosxipo koliziis kun sveda sxipo en la Norda Maro.
2003.01.24 vendredo
-Islamistaj teroristoj estis arestitaj en Katalunio.
-Jxaudon vespere la israela armeo lancxis ofensivon en Gaza per tankoj kaj helikopteroj.
-Giovanni AGNELLI la honora prezidanto de Fiat mortis.
-Manifestacio en Porto Alegre kontraux la politiko de usono kun la slogano "neniom da sango por petrolo"
-Kenjo: pluraj registaranoj mortis en frakasigxo de flugmasxino.
-Usono deklaras havi pruvojn kontraux Irako kaj akuzas Bagdadon havi specialan organizon por malhelpi la kontroladon.
-La Malazia cxefministro kaj la gxenerala sekretario de Civicus World deklaris ke por malpliigi terorismon oni devas kuraci la kauxzojn kaj ne la simptomojn.2003.01.23 jxauxdo
-Usona defendoministro RUMSFELD kritikas Francion kaj Germanion pro ties sinteno en la Iraka krizo.
-Kunveno en Turkio pri la Irako problemo kun la partopreno de Sirio, Jordanio, Irano, Sauxda Arabio kaj Egiptio.
-Nordkoreo anoncis ke gxi konsiderus sankciojn de la Sekureca Konsilio de UN kiel militodeklaro.
-Komencigxas la Ekonomia Forumo en Davos Svislando kaj la tria Monda Forumo en Porte Alegre en Brazilo.
-Pacifistoj planas esti vivantaj sxildoj en Irako.
-Venko de la kristandemokratoj en nederlandaj balotoj .2003.01.22 merkredo
-40a datreveno de la franca germana amikeca pakto.
-Mardon vespere okazis tertremo en Meksiko kun forto 7,6 laux la Richtera skalo.
-Deputitaj balotoj en Nederlando.
-Pluvegoj kaj inundoj en Bolivio.
-ROBERTSON gxenerala sekretario de ONAT anoncis ke li forlasos sian postenon fine de la jaro.
-Nordkoreo anoncis la reensxalton de atomreaktoro venontsemajne. Usono planas porti la problemon antaux la Sekurecan Konsilion de UN.
-La venezuela supera Kortumo ne permesas referendumon pri elpostenigo de CHAVEZ cxar laux la konstitucio tio eblas nur post la duono de la mandato.
2003.01.21 mardo
-Dum kunveno de la sekureca Konsilio de UN, Usono kaj Britio pledis por rapida atako kaj ili sendas pliajn 63000 soldatojn surloken.
-Usonano estis mortpafita en Kuvajto apud usona armea bazo.
-Germanio: Airbus flugmasxino alterigxis en kampon.
-EU petis Germanion malgrandigi sian sxtatan deficiton kaj ankaux atentigis Francion.
-Diplomata kunveno inter la du Koreoj.
-Tertremo en Gvatemalo kaj Salvadoro.
-Du busoj koliziis en Brazilo.
-Mortiga lavingo en okcidenta Kanado.
-Petrolsxipo subakvigxis apud Gibraltaro.2003.01.20 lundo
-Provo devojigi flugmasxinon dimancxan vesperon en Algxero.
-Busoakcidento en Bolivio.
-BLAIR decidis prokrasti referendumon pri enkonduko de euxro en Britio.
-Irako kaj UN subskribis interkonsenton por pli bona kunlaboro.
-Irako kontrauxas la eblecon ekzili Saddam HUSSEIN.
-Brita polico arestis 7 personojn en londona moskeo rilate al la malkovro de veneno ricino.
-Libio farigxis prezidanto de la komisio de homaj rajtoj de UN.
-Tertremo 7,8 laux la Richtera skalo en subpacifikaj insuloj.2003.01.19 dimancxo
-Washington opinias ke ekzilo de HUSSEIN povus solvi la krizon.
-La venezuela armeo okupis mangxajxrezervejojn. Manifestacio kontraux CHAVEZ
-4 personoj mortis pro la fajro apud Canberra
-SHARON kritikas la pacoplanon de la Kvaropo (Usono, EU, UN, Rusio).
-Usona registaro volas elpumpi petrolon en Alasko apud natura parko.
-Senauxta tago en pluraj italaj urboj pro la malpureco de la aero.
2003.01.18 sabato
-Manifestacioj kontraux Iraka milito en Japanio, Irlando, Anglio, Francio, Germanio, Svedio, Auxstrio, Rusio, Pakistano kaj Sirio.
-Arbusta fajro en la cxirkauxurboj de Canberra.
-Atenco en Bangladesxa vilagxo.
-La rusa ministro pri eksteraj aferoj vizitas Nordkoreon por helpi solvi ties diplomacian problemon kun Usono.
-Israelaj soldatoj mortpafis palestinanon kiu atakis judan kolonion.
-Jxauxdon la brita polico arestis teroristojn en la flughaveno London-Gatwick.
-Algxerio: la armeo mortigis pli ol 40 islamistajn teroristojn.
-Hans BLIX la estro de la armilkontrolistoj deklaris, ke Bagdado ne suficxe kunlaboras kun UN.2003.01.17 vendredo
-Venezuelo petis helpon de UN. Ankaux Brazilo, Cxilio, Hispanio, Usono, Meksiko, Portugalo helpas solvi la krizon.
-UN kontrolistoj trovis malplenajn ogivojn en Irako.
-Inauxguro de tunelo inter Francio kaj Hispanio kun protestoj de la naturprotektantoj.
-Israela armeo trovis boateton kun eksplodiloj.
-Havenistoj strikas en pluraj urboj de EU.
-Pluvego kaj grundoglitoj en Brazilo.
2003.01.16 jxauxdo
-UN kontrolistoj uzos usonan U2 spionoflugmasxinon.
-Estro de la Internacia Agentejo pri Atomenergio denuncas la nuklean cxantagxon de Nordkoreo.
-Euxropa Kortumo de Homaj Rajtoj akceptis plendon de Cxecxenio pri metodoj uzataj de la rusa armeo.
-Komence de la semajno pluraj personoj mortis pro tempesto en la Figxiaj insuloj.
-Auxto eksplodis en parkejo kaj buso estis atakita en Kolombio
-50 tunoj da kemiajxo per kiu eblas produkti mortigan gason estis malkovritaj en la haveno de Genova.
-Sudkoreo preparas sin al eventuala milito.2003.01.15 merkredo
-La armilkontrolistoj vizitis palacon de Saddam HUSSEIN.
-La israela armeo fermis du universitatojn en Hebron.
-La cehxa parlamento elektas posteulon al Vlaclav HAVEL.
-Cipro: traktadoj rekomencis pri reunuigxo de la insulo.
-Dum la lastaj semajnoj pluraj homoj mortis pro malbona vetero en Algxerio
-Interbataloj en sukera kooperativo en Nordperuo.
-Usono petis la subtenon de ONAT por Iraka milito.
-Berlino kaj Parizo proponis sxangxojn koncerne la instituciojn de la pligrandigita EU.
-Ronda tablo pri Ebura Bordo en Parizo.2003.01.14 mardo
-Vietnamo: petrolo fluis en riveron post sxipokolizio.
-60 pliaj armilkontolistoj estos senditaj al Irako.
-Konferenco en Londono pro la reformo de la Palestina Auxtoritato. La palestinanoj partoprenas nur per telekonferenco pro la malpermeso de Israelo.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj forrabis lernantojn en vilagxa lernejo.2003.01.13 lundo
-La firmao Clonaid planas kloni 20 pliajn bebojn dum tiu monato.
-UN-kontrolistoj bezonas pli da tempo.
-Valora arkeologia sxtono estis trovita en Jerusalemo .
-La malvarmo mortigis en Nord-Hindio, Nepalo kaj Bangladesxo.
-Estas pli da petrolorezervoj sub Irako ol sub Sauxda Arabio.
-La estro de AOL Time Warner Steve CASE rezignis.2003.01.12 dimancxo
-Kontrauxmilita manifestacio en Maroko kaj en Los Angeles.
-Granata eksplodo en moskva kafejo.
-La argentina eksdiktatoro GALTIERI mortis.
-Lavingo en Italio.
-Grundoglito en Brasilo.
-Irako cenzuras interreton.
-Guberniestro de Illinois sxangxas mortpunojn al vivdauxra kaptiteco.
-Tunizia sxipo malaperis de du tagoj en la Nigra Maro.
-Minejaj akcidentoj en Cxinio.
-Ruando: maljunaj kaj malsanaj kaptitoj akuzitaj je amasmortigo estis liberigitaj.
-Italio permesas al Usono uzi sian aerospacon survoje al Irako.
2003.01.11 sabato
-Filipinoj: interbataloj inter la armeo kaj musulmanaj sendependistoj.
-Usono sendas pliajn 35000 soldatojn al mezorienta Golfo kaj lancxis retposxtan propagandan kampanjon al Irakanoj.
-Jemenaj membroj de Al-Kaida estis arestitaj en Frankfurto.
-La israela armeo eniris en Gxenin-on per tankoj kaj soldatoj.
-Nordkoreo volas ankaux rekomenci provi raketojn.
-Euxropa Unio enkondukas informbankon pri fingropremoj de kontrauxlegxaj enmigrantoj.
-Pafopauxzo en okcidenta Ebura Bordo.2003.01.10 vendredo
-NordKoreo eliras el la traktato kontraux plimultigxo de nukleaj armiloj.
-La usona sxtatsekretario POWELL deklaris ke Usono ne bezonas evidentan pruvon por ataki Irakon.
-La pakajxisto de la pariza flughaveno estis liberigita: evidentigxis ke la viro kiu denuncis lin metis la armilojn kaj eksplodigilon en la auxton!
-La malaperinta perua flugmasxino ankoraux ne estis retrovita.
-Meksika partiestro estis mortpafita.
-Pluraj mortis dum apudlandlimaj interbataloj en Ugando.2003.01.09 jxauxdo
-La kontrolistrestro de UN deklaris ke ili ne trovis malpermesitajn armilojn en Irako.
-Perua flugmasxino malaperis.
-Turkio: pasagxera kaj du armeaj flugmasxinoj frakasigxis pro la nebulo.
-Ruslando proponas traktaton pri kontrauxraketaj defendsistemoj.
-Homoj mortas pro malvarmo en Hindio, Bangladesxo kaj en pluraj Euxropaj landoj.2003.01.08 merkredo
-Balenoj mortas sur la novzelanda marbordo.
-Laux UN, la raporto de Irako estas mankohava koncerne biologiajn armilojn.
-UN taksis ke estos 500000 potencialaj vunditoj en kazo de iraka milito.
-EU kritikas la decidon de Israelo malpermesi palestinanojn partopreni konferencon en Londono.
-Usono planas impostomalaltigon kaj senimpostigon de dividendoj por revigligi la ekonomion.
-Irako kaj Kuvajto traktadas pri la soldatoj kiuj malaperis dum la Golfa milito.
-La komandejo de la usona armeo estos lokigita en Kataro.
-Pluraj personoj mortis pro malvarmo en Bangladesxo kaj en Moskvo.
-Londono: veneno estis trovita en logxejo.
2003.01.07 mardo
-Usono pretigas 20000 rezervosoldatojn por milito en Irako.
-Nordkoreo taksas la cxesigon de usona petrolliverado kiel militodeklaro.
-Palestinanoj pli junaj ol 35 jaroj ne plu rajtas forlasi Cisjordanion. Laux la gazeto Haaretz, la israela polico enketas pri la du filoj de SAHRON pro sumo ricevita el SudAfriko por repagi kontrauxlegxan kampanjon de la patro en 1999.
-30 personoj estis kondamnitaj je morto en Kongola Demokrata Respubliko pro la mortigo de la sxtatestro KABILA en 2001.
2003.01.06 lundo
-Surpriza venko de Rolandas PAKSAS en la litovaj balotoj.
-Saddam HUSSEIN deklaras ke Irako estas preta por eventuala atako kaj akuzis la armilkontrolistojn je spionado.
-Laux la gazeto Boston Globe, jam trovigxas CIAanoj kaj elitsoldatoj en Irako por prepari atakon.
-Post la atencoj Israelo malpermesas al palestinaj reprezentantoj partopreni konferencon en Londono pri reformo de la palestina auxtoritato.
-Hxolera epidemio en sudafrika provinco.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj forrabas lernantojn.
-Lavingo en la italaj Alpoj.2003.01.05 dimancxo
-Duobla atenco en Telavivo. Israelo provis kontrauxraketan defendosistemon.
-Frenezulo forrabis flugmasxineton kaj minacis frakasigxi en la konstruajxon de la Euxropa Centra Banko en Frankfurto. Poste li alterigxis kaj estis arestita. Li volis alvoki la atenton al lia idolo la juda astronauxtino Judith RESNIK kiu mortis en la eksplodo de la usona spacsxipo en januaro 1986.
-Dua fazo de la balotoj en Litovio.
-43 islamistoj estis arestitaj en Egiptio.
-Algxeriaj ekstremistoj mortigis soldatojn.2003.01.04 sabato
-Interbatalo kaj interpafado dum manifestacioj en Venezuelo.
-La sekto Rael anoncas la naskigxon de dua klonobebo.
-Britio planas sendi pliajn 20000 soldatojn al la Mezorienta Golfo.
-La euxska sendependista grupo ETA minacas per terorismo kontraux la hispana turisma marbordo.
-Armea sxipo koliziis kun varosxipo apud Malajzio.
-Turka cxefministro rondvojagxos por trovi diplomacian solvan al la iraka krizo.2003.01.03 vendredo
-Ventego kaj inundoj en Euxropo.
-Vagonara akcidento en Hindio.
-Tertremo en Indonezio kun forto 5,4 laux la Richtera skalo.
-Auxstralio: kolono de kablosegxaro falis.
-Usono kaj Britio fortigas siajn armeajn poziciojn en la mediteranea maro.
-Pro procesorisko la sektoestro de Rael malpermesas genetikan teston pri la klonobebo.
-Plano por mortigi la israelan ambasodoron en Berlino estis malkovrita.
2003.01.02 jxauxdo
-Cxinio planas sendi homon en la spacon dum tiu jaro.
-La opozicio iom mildigas la strikon en Venezuelo.
-Armita palestinano estis mortigita post kiam li kasxigxis en domo de israela vilagxo.
-Plia sxipo koliziis kun la subakvigxinta norvega sxipo inter Britio kaj Francio.
-Usonaj kaj britaj flugmasxinoj bombardis radarojn en Sudirako.2003.01.01 merkredo
-400 auxtoj estis fajrigitaj de vandaloj en Francio.
-Grekio transprenis EU-prezidantecon por 6 monatoj.
-Tempestego en la Salomonaj insuloj.
-Arafat deklaras kontrauxi iun ajn perforton kontraux israelaj aux palestinaj civitanoj.
-FBI sercxas homojn, kiuj kontrauxlegxe eniris Usonon tra Kanado.
-"Lula" DA SILVA oficiale farigxis sxtatestro de Brazilo.Felicxan novan jaron 2003!
Por ricevi la informojn per retposxto aux per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS) anoncigxu cxi tie.
Informu viajn konatulojn pri tiu pagxo.
Intergazeto estas ankaux legebla posxtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
Internaciaj novajxoj en la internacia lingvo.
Thierry SALOMON, abonasoft
http://abonasoft-esperanto.inf.hu
http://intergazeto.inf.hu