Lingvaj konsekvencoj de verdnaciismo
Origine Esperanto estis planita por plenumi la taskon de interpopola lingvo. Pro tio gravis logikeco kaj facileco. Apud la "fonetika" alfabeto kaj la relative simpla gramatiko, la tria pilero estis la vortfarado pere de prefiksoj kaj sufiksoj, kiu ebligas krei multajn vortojn per ne tro multaj radikoj.Bedaŭrinde intertempe la plejmulto de la personoj, kiuj parolas Esperanton misvojiĝis. Ili strebas (parte subkonscie) al kreo de plua (verda) popolo. Ili ne plu celas interpopolan lingvon sed lingvon de nova popolo. Tiu pseŭdo etno/nacio/popolo jam havas nomon (Esperantio/ujo), flagon, himnon kaj diasporon*.
Tiu misvojoĝo havas lingvajn konsekvencojn. Ne plu gravas la lingva facileco kaj la ekonomieco. Gravas havi samdikajn vortarojn kiel la aliaj naciaj/etnaj lingvoj. Tio jaron post jaro malfaciligas la lingvon internacian.
Do la disputo ĉirkaŭ "neologismoj" ne estas nur lingva. Fakte kolizias du tendencoj: interpopola lingvo (kiu devas esti facile lernebla) kaj lingvo de nova popolo (kies facileco ne gravas; regado de preciozaj formoj kaj idiotismoj eĉ helpas pruvi la apartenon al la verda gento).
Februaro 2006
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
*Eĉ la ŝanĝo de la nomo "Lingva komitato" al "Akademio" verŝajne ligiĝas al tiu fenomeno.