Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Artikolo de Árpád RÁTKAI el la revuo Esperanto de majo 1994 p.90

Nodoj de nia historio:

Simbolo: La stelo kaj la flago


La internacilingva movado estigxis en la 1880-aj jaroj.
La koloro de gxiaj simboloj estis determinita de la euxropa kolor-simboliko de la 19-a jc., en kiu la espero estis verda. Laux klarigo kiun ricevis jam lernantoj de Volapuko: unu el la koloroj de la "volapuka blazono...estas verda, cxar gxi esperas alporti por la homaro la plej grandan benon."
    Post la kolapso de la Volapuk-movado la e-istoj portas plu tiun simbolon, jam dekomence kun troigoj, pri kio atestas konsilo el La Esperantisto en 1893: "S-ro L. de Beaufront konsilas, ke la kovriloj  de cxiuj libroj de nia literaturo kaj entute cxio, kio tusxas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon." Sed komence almenaux la stelo estis diverskolora (pro la verda fono). Plej ofte aperis kvinpinta ora stelo. La oran stelon oni verdigis probable en 1904. La Bulonja Grupo E-ista inventis kiel verdigi ankaux la surflagan stelon: en la supra, maldekstra angulo en blanka kvadrato estu verda stelo! Unu jaron poste ankaux la unua Universala Kongreso akceptis tiun iniciaton, kaj ekde tiam la flago de la movado estis la verda flago kun verda stelo.
    La idistoj decidis ke la Ido-flago estu blua, en la mezo kun Ido-insigno, t.e. sespinta blanka stelo, kaj cxirkaux gxi la surskribo: Linguo Internaciona Ido. Pli malfrue en la stelo aperis la vorto IDO, en blanka rando de la insigno la teksto: LINGUO INTERNACIONA DI LA DELEGITARO. [Hodiaux Progreso, la jartriona revuo de "Uniono por la linguo internacia (Ido)", portas iom modifitan insignon (vd. bildon). - Red.] En la jardeko de la grandaj bataloj inter idistoj kaj e-istoj la "fideleco" al la verda, resp. al la blua flago estis tre grava. En Esperantio disvastigxis ia kulto de verdajxoj, kelkfoje atingante la signojn de manio.
    La kolorpsikologiaj esploroj en la 70-aj jaroj pruvis ke por granda plimulto de la homoj (en cxiu agxo kaj sekso) la plej simpatiaj, plej allogaj koloroj estas la orangxa, rugxa kaj blua. Alia grava regulo, kiun oni starigis por la reklamado: cxiu ronda ajxo estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra. (Pri tio vidu en Esperanto: Manlibro de varbado, Günter Conrad, München, 1974 kaj 1977.)
    Ecx sen tio jam amasigxis la problemoj cxirkaux la verda flago. La verdaj koloro kaj flago jam de longe estis konataj kiel tiuj de la profeto, de Islamo, kaj ekde la sepdekaj kiel tiuj de la ekologiaj movadoj (verduloj).
    Rilate la simbolikon de la Internacia Lingvo multaj pli kaj pli sentis la neceson de radikala sxangxo, sed gxis 1986 la movado esence ne povis liberigxi de la jam tre gxenaj tradicioj. Nur tiam aperis en la movado nova simbolo de Hilmas Ilton S. Ferreira el Itabuna (Brazilo), kiam la movado estis matura por akcepti kaj ekuzi gxin. UEA elektis en 1983 la simbolon nur por la Jubilea Jaro, sed gxia venkiro jam ne estis direktebla.
    En 1986 Flandra E-Ligo faris la unuan firman pasxon antauxen por renovigi la bildon pri Esperanto, fusxitan de la diletanta propagando de "verduloj". FEL la unua forlasis la verdan stelon kaj enkondukis la normalan uzon de la jubilea simbolo sur cxiuj informaj materialoj kaj objektoj. (Vd. I. Durwael: "Kiel rekrei la bildon de Esperanto?", Esperanto, 1991 jan., p.7.) Gxian ekzemplon sekvis pli kaj pli da asocioj, gazetoj, eldonejoj kaj privatuloj.
    Sed la simbolo por la plimulto de la movadanoj ne estas racia, sed emocia afero, ligita al tradicioj. Tiujn oni ne povas transpasi de unu jaro al alia. Tamen la elasteco de la identa grafika bildo ebligas ankaux gxian kombinon kun verda stelo. Se oni gxuste elektas la kolorojn, per tiu malnova elemento la bildo povas esti pli bunta kaj pli placxa.
    La venkiro de Esperanto-simbolo determinis la sorton de la tradicia flago. Cxu eble ekardos la diskutoj kaj fermos ilin apero de iu surprize nova, originala flago kun la simbolo de Esperanto?

Árpád RÁTKAI (Hungario)
 
 

Enretigita kun la permeso de la auxtoro

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001



Artikolo de D-ro Árpád RÁTKAI el la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88

Verda estas nia plago

    "Oni akceptas kiel universalan esperantan flagon, la flagon de la Boulogne'a Grupo (verda tuko) longa je 1,20 metro, kun maldekst-ra supra angulo blanka (0,50x0,50) kaj sur tiu cxi blankajxo, verda stelo." Tiel oni rezoluciis en Bulonjo 1905.08.09, dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto. Oni komprenas tiun rezolucion oficialigo ne nur de flago, sed ankaux de insigno esperantista (verda stelo), kelkaj ecx de "koloro de Esperanto" (verda). Oni uzas ilin kaj por la lingvo, kaj por la movado.
    Ilian antauxhistorion publikigis WIESENFELD 1933. La oficiala protokolo de la Bulonja Kongreso enhavas nur la rezolucion mem (Unua Universala . . . p. 24). Sed pri la kongresaj debatoj ni konas ankaux pliajn detalojn, dank' al Friedrich Schneeberger, pioniro de la Esperanta stenografio, kiu faris kaj publikigis detalajn notojn pri la Bulonja Kongreso. Sub la prezido de Emile Boirac, dum la kvara gxenerala kunsido okazis la jenaj :
 
"D-ro Hanauer-Germano: Mi vidis la verdan stelon jam en diversaj manieroj kaj mi volas demandi, cxu la kongreso ne devas fiksi la definitivan formon de nia signo?

Prezidanto: Oni ankaux proponis al mi, cxu la Esperantistoj ne devus havi propran Esperantan flagon: blankan flagon kun verda stelo?

(Inter aplauxdego de la tuta kongreso D-ro Ostrovski-Ruso montras kaj svingas la Esperantistan flagon de la grupo de Bulonjo-sur-Maro, kiu ornamas la kongresan cxambregon.)

Prezidanto: Via aplauxdado montras al mi, ke vi konsentas, ke de nun tiu cxi flago estu la oficiala flago de la Esperantistoj."

(SCHNEEBERGER 1906 p. 86)

Do, kontrauxe al la konata Deklaracio pri Esperantismo kaj la rezolucioj de la aliaj kongresoj, tiun rezolucion pri la flago oni improvizis, t. e, oni rezoluciis senprepare kaj senkonsidere.
    Kvankam la tradicio uzi la rezolucie fiksitan flagon estas forta, la malemo tion fari estas same forta. De 1905 ree kaj ree oni povas legi en la movada gazetaro plendojn de fervoruloj, ke dum tiu kaj tiu esperantista arangxajxo oni forgesis pri la flago, aux "flirtis nur unu".
    La unua venko de la formigxanta opozicio de la flago okazis en 1956: Fundamenta principaro de informado pri la lnternacia Lingvo avertis pri dangxero de tro multe da steloj kaj flagoj, kiuj donas al la movado sektecan karakteron kaj kompromitas la movadon. Kaj tiun principaron kongresa rezolucio en Ateno 1976.08.07 deklaris aktuala gxis hodiaux.
    Poste kolorpsikologiaj esploroj pravigis la opozicion : evidentigxis, ke niaj flago kaj stelo estas absolute maltauxgaj por propagandaj celoj. La multaj kolor-prefer-esp-loroj (el kiuj la plej detalan faris la Budapesxta Teknika Universitato en 1964-1974) pruvis, ke elekto de verda koloro estas preskaux la plej malfelicxa. Orangxa, rugxa kaj blua estas 1a plej preferataj koloroj en cxiu agxo kaj sekso (krom uloj kun difektita menso).
    Fine, surbaze de la sciencaj esplorrezultoj, reklamfakulo prezentis la damagxojn de la verda koloro gxenerale, kaj de la verda stelo speciale (CONRAD 1974 p. 4-6, 1977 p. 13-17). Sed por propagandaj celoj ecx preferata koloro ne tauxgas : cxio devas esti bunta, kiel la vivo. En bone elektitaj kombinajxoj kompreneble jam ankaux la verda povas roli.
    Niaj tradiciaj flago kaj stelo do, estu uzataj nur en niaj internaj rondoj, tre limigite kaj modeste. Atingi tion ne cxiam estas facile, cxar ni devas kontrauxstari ne nur al la "verdaj dogmistoj", sed ankaux al tiuj, kiuj iumomente konsternigxante pri la damagxoj, ekpostulas tujan enkondukon de la tauxga, bone uzebla flago, inda je nia movado. Nia tasko estas: konsciigi pri la verda plago. Precipe tiujn, kiuj bonintence damagxas, ne perceptante la diferencegon inter relikvo el la pioniraj tempoj kaj propagandilo de nia epoko.
 

Referencoj

CONRAD, Günter: Manlibro de varbado. München, 1974. 79 p.
CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. München, 1977. 70 p.
Fundamenta principaro de informado pri la Internacia Lingvo, Frostavallen 1956 07 30. En: Statuto kaj regularoj de UEA. Rotterdam, 1968. p. 58-62.
SCHNEEBERGER, Fr.: Detala raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro Auxgusto 1905. Lauxfon, 1906. 91, 14 p.
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer, 5-13 Auxgusto 1905. Paris, 1906 32 p.
WIESENFELD, E.: Insigno. En: Enciklopedio de Esperanto, 1. vol. Budapest, 1933. p. 240-243.

D-ro Árpád RÁTKAI
 

Enretigita kun la permeso de la auxtoro

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Decembro 2001