Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la stelo


Iom da pacienco, tiu pagxo enhavas multajn bildojn...

Kelkaj atentigas, ke la stelo ne estas suficxe specifa simbolo kaj povas esti miskomprenebla. La plejmulto repondas, ke tio estas stultajxo kaj ekzemple rifuzas uzi la novan simbolon de Esperanto, kiun ili moke nomas "melono" aux "rugbea pilko".
Tiu pagxo celas ilustri la debaton.
 
 

Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankaux vi kunlabori!






Stelo kiel

Militista simbolo

 
---- 
--
--

(verdaj steloj)

  -- 
--
Se en Usono vi vidas tian stelon cxe fenestro, ne signifas ke tie logxas esperantoparolanto sed ke filo soldatas en milito.
La stelo de la usona armeo farigxas modo, jen verde sur t-cxemizoj.
stelo estas ankau armea simbolo
Soldata vendejo, placo Kalvin en Budapesxto.
-- 
etikedo kaj ofta teksto de t-cxemizoj
komparu kun la apudaj bildoj

Pri la malliberejo en Guantanamo

 
 

Politika simbolo


Soveta militista stelo

"Antauxen, estas proksima la venko", 
soveta propaganda plakato dum la dua mondmilito
(la stelo estas verdkolora kun rugxa rando)
simbolo de la budapesxta komunisma memorparko --  -- 

Simbolo kaj afisxo de la budapesxta komunisma memorparko.
Meze sur la afisxo apud la litero "R" trovigxas senkolora stelo.
 


Skulpajxo en la sama komunisma memorparko.

Komparu kun la suba:


 
 

Restajxo de la komunisma tempo
kvinpinta stelo sur (verda) krado de hungara sportejo.

Terordomo en Budapesxto: 
muzeo pri fasxista kaj komunista diktaturoj


Libroj pri la hungara revolucio de 1956 
(kun verda stelo kaj senkolora stelo)

 


Cxu cxi tie temas pri verda aux rugxa stelo?
----
La stelo de Che (ecx verda dekstre!)

----
La Che kaj esperantisto

-- 
Sxerca t-cxemizo "lingva revolucio" 
ecx bazigxas sur tiu simileco


Ankaux tiu t-cxemizo bazigxas sur la dusenceco de "Che" kaj de la stelo

 -- --


Nigra (ne rugxa) komunista stelo
 
 


La fono estas rugxa sed la stelo ne


Libro pri Gulago kun du nerugxaj steloj


Libro pri komunismo en Hungario kun granda nerugxa stelo
 
 

 
-
Steloj de la terorista organizo RAF (ne cxiam rugxaj)

----
Steloj de esperantaj T-cxemizoj (ne cxiam verdaj)
 
 

--
Atentu cxi supre ETA ne estas la euxska organizo sed esperanto asocio !!!!

Rugxa esperanto stelo

-- 
verda aux rugxa?
 
 


 


 
 
 


 
 












 

----
--
----

 
 
Ludo: je kio similas la du subaj bildoj (fotoj de Lula kaj Zamenhof el Monato) ?

Lula -- Zamenhof

fotokopiitaj au nigreblanke presitaj verda stelo kaj rugha stelo same aspektas
Ekzemple sur nigrablankaj fotoj en gazetoj aux sur senkoloraj skulptajxoj

 

"Demandu la publikon, pri kiu gxi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!" [Conrad 1977]

Por tiuj, kiuj ankoraux neas la riskon miksi la esperantan stelon kun la komunista, jen interesa anekdoto, ecx se gxi eble ne estas vera:

Cxu tio estas vero aux legendo? Mi ne scias. Mi transdonas tion, kion unu ukraina esperantisto skribis al mi. Nikolao Grisxin (03.03.1999):
"Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la cxefo de RMK (Revolucia Milita Konsilio) estis L.D.Trockij. Dum unu el kunsidoj de RMK li turnis atenton al surbrusta insigno de konsiliano N.V.Krylenko. Krylenko estis tiu sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco kaj poste laboris en Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al N.V. Krylenko kaj demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo. Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto "Espero" kaj cxiam surportis gxian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la simbolo de esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplacxis la formo (5-angula stelo - kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de espero). Li diris, ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan stelon, nur de... rugxa koloro (koloro de versxita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la rugxan stelon - simbolon de komunismo."


Vidu la libron "La dangxera lingvo"








En 1894 oni ankaux povintus elekti la svastikon kiel simbolo por Esperanto. Kial ne? Gxi estas indoeuxropa simbolo. Cxu ankaux en tiu kazo la plejmulto de la "esperantistoj" neus, ke gxi estas miskomprenebla simbolo kaj argumentus ekzemple, ke gxi estas verda kaj ne nigra en blanka cirklo sur rugxa fono aux, ke en Hindio oni dauxre uzas gxin en alia signifo?

Cxu aldoni literon "E" en gxin aux la kolorodiferenco multe helpus?
 
stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
 

 

stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
-- -- -- 
En Barato svastiko estas ofte videbla
--
Biero
"La svastiko (hoka kruco) dum jarcentoj estas uzita en Hindio, Japanio kaj alie. Antaux la dua mondmilito la svastiko, kiu sub HITLER farigxis la konata simbolo de la TRIA REGNO, jam estis aplikata sur aviadiloj en Finnlando kaj Latvio. En Islando la svastiko varbas por biero. Senrezulte la bier-fabrikistoj atentigis pri tio, ke tiu simbolo ne signifas la simbolon de la TRIA REGNO. En la memoro de la publiko la svastiko restas simbolo de HITLERISMO kun cxiuj negativaj psikologiaj efikoj! Sendube la svastiko ne estas bona reklamilo por iu varo! Neniu kredus, ke ni povus utiligi la svastikon por varbi pri nia afero! Estus sensence klarigi al la mondo, ke "nia" svastiko estas "alia" ol tiu de HITLER! Neniu kredus tion, cxar la malagrabla memoro fine enradikigxis en la memoro! Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kauxzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!" [Conrad 1977]
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Maroka posxtmarko

:



bildo de CNN

Antaux la iraka milito, 
verda stelo estis ofte videbla en televido:
 

 

Flagoj el diversaj landoj kun stelo kaj kelkfoje ecx verda stelo.
 
Maroka flago Senegala flago Cxina flago
Siria flago Iraka flago
pakistana flago flago de Ahwazi parto de Irako
flago de Cxilio flago de hispana Maroko flago de Kubo

Islama simbolo


La verda stelo kaj verda koloro estas ankaux simbolo de islamo
 
--  -- 
-- 

     --    -- 
 


Foto de Jozefo Pasxeko el Monato
Ekzemplo de atakema konduto.
Komparu kun la apudaj islamistaj manifestacioj 
Estas similaj la kaporubandoj kaj la verda koloro.
Plie sur unu afisxo estas uzata la vorto "universal", 
tio estas ofta informa eraro.

--  -- 


 
 
 
 
 
 

Esotera simbolo

 

libro pri sorcxado
Libro pri sorcxado hungarlingve (kun verda stelo)

Libro pri sorcxado

 
 

Cirka simbolo

 
-- -- 
 

 
 
 

Kristnaska simbolo

--

 
 
 

Iom da historio


"De Beaufront konsilis, ke la Esperanto-libroj havu verdan kovrilon kun stelo: sursigno de la esperantistaro, kiu estis oficiale adoptita ekde la fino de 1894." [Gonin 1998.06]

"Dum vojagxo tra Francio de la Ruso Feodor A. Postnikov [en 1899], montrigxis la neceso surporti insignon, cxar R. Lemaire eraris pri la persono atendante lin cxe la stacidomo! Baldaux, de Beaufront konigis tra la lando la medaleton kun la verda stelo, kiun fabrikis la rusa juvelisto Hermann Stahlberg" [Gonin 1998.06]

"Liaj posteuloj (Sebert, Bourlet kaj Cart), por forpusxi lin uzis lerte la inklinon de la esperantistaro al interna ideo, al florado de la Majstrokulto kaj de la Esperantismo kun flagoj, steloj kaj verda koloro" [Gonin 1998.06 p.14]

"Asocioj kaj movadoj bezonas rekoneblajn simbolojn por la ekstera aspekto. La tradicia signo de la movado estas kvinpinta stelo, ekzistas ankaux Esperanto-flago kaj -himno. Zamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponata de la irlandano Richard H. Georghegan, kiu poste klarigis al Zamenhof ke gxi estas la koloro de Irlando. Zamenhof ekpensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Esperanto-gramatiko. La movado akceptis gxin en 1895. Kvinpinta stelo - pentagramo - estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio, en komunismo, [...]" [Sikosek 1997]

"[...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankoraux pli krianta verda stelo. gxenerale stelojn oni povis vidi cxie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp." [Lapenna 1947]

"En 1983 la UEA-estraro decidis pri la t.n. "ovo" kiel siglo por la jubilea jaro 1987. En 1986 FEL transprenis tiun jubilean simbolon kiel gxenerala siglo por varbado, kaj poste ankaux aliaj organizajxoj (UEA, TEJO, ILEI, JEFO, GEJ k.a.). Rátkai klarigas la avantagxojn de la jubilea simbolo: "Cxiu ronda ajxo estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra. [...] La stelo estas uzata ankaux de aliaj grupoj, precipe la socialistoj kaj komunistoj". [Sikosek 1997]
 
 


Stelo tiom pinta, ke gxi povas esti uzita kiel armiloj
 
 
 









Do eble finfine venis la tempo enmuzeigi tiun simbolon de De Beaufront kaj uzi pli specifan kaj malpli miskompreneblan simbolon kiel ekzemple:

--------






Pri tiu temo estas ege malfacile konvinki la "Esperantistojn", tamen estas progreso, ekzemple:


Kaj skribas:
"La simbolo subtile rilatigxas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed Gxi uzas ankaux eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon."

Gxi estis kreita de Guillem Seville por la centjarigxo de UEA.
 

Tiu nova simbolo havas pluraj avantagxojn:

Espereble UEA permesos uzi la simbolon por gxenerala informado pri la lingvo, kaj espereble gxi havos pli da sukceso ol la jubilea simbolo, kaj espereble la "steluloj" ne aldonos (videblan) stelon al gxi.
 
 
 

Cxe enirejo de subtera garagxo

Bildo el la libro "Az utolsó ablakzsiráf" de Péter Zilahy eldonita de AB OVO

Ofte, diversaj personoj diversmaniere vidas la saman desegnon au simbolon.
Tiuj, kiuj ekzemple cxi-tie vidas belan knabinon ne komprenas, ke aliaj vidas malbelan maljunulinon kaj inverse.
Cxu sxia nomo estas Stela?

Reagoj

Jen letero de angla vizitanto de la retejo:
"Kiam mi eklernis Esperanton en 1974, mi fiere portis la verdan stelon sur mian jakon, kaj baldaux poste unu el miaj najbaroj cxesis intersxangxi kun mi la normalajn salutvortojn, cxar li kredis ke mi igxis komunisto.  Multaj britoj tiel pensis, kaj mi gxojis kiam la nova insigno produktigxis."
D. C. Britujo
 

Kelkaj diras, ke ankaux multaj firmaoj uzas stelon (ekzemple: Heineken, Texaco), jes sed tiam oni klare vidas, ke temas respektive pri biero, benzinejo kaj auxto.

Pri la intermikso kun komunista stelo aux elvokajxo de Sovetio, kelkaj kontrauxdiras, ke tio estis dum la malvarma milito. Jes eble, sed ecx se la procentajxo estas nun nur la duono, cxu indas malallogi tiom da homojn?

Plia ofta kontrauxargumento estas, ke ankaux la usona aux la euxropa flagoj havas stelojn. Jes, sed pluraj etaj steloj kaj unu granda stelo estas du malsamaj aferoj.
Pluraj etaj samaj simboloj malpli rapide perceptigxas ol unu granda

Ekzemploj kun sxokaj simboloj:
 
 


 

Kelkaj diras, ke multaj organizoj uzas stelon. Jes, tio nur apogas la fakton, ke tiu simbolo ne estas specifa.
Ekzemple se en Teksaso, vi promenas kun verda stelo sur via T-cxemizo, plejparto de la homoj, kiuj vidos gxin pensos, ke vi estas zeloto de la urba glacihokea teamo de Dallas.
 
 

  ---   --- 





Alia ekzemplo de nespecifeco estas tiu naturamika premio:




Kelkaj mise pensas, ke tiu pagxo estas kontraux la uzo de simbolo por Esperanto. Gxi celas nur instigi al uzo de pli moderna, malpli nespecifa kaj malpli miskomprenebla simbolo.
 
 



Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankaux vi kunlabori!






Marto-Julio 2002
Aldonoj en septembro kaj novembro 2007
Aldonoj en aprilo 2008, novembro 2008

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Notoj:
CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
[Gonin 1998] 1898-1998 Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. Hervé GONIN kun la helpo de Jean AMOUROUX. Franca Esperantisto 1998.06, 07, 08.
[Rátkai 1994] Artikolo de Árpad RÁTKAI Nodoj de la historio. Simbolo: La stelo kaj la flago. Revuo Esperanto 1994.05
[Lapenna 1947] Je pripensado kaj prijugxo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19. Citita en Esperanto sen mitoj de Sikosek.
SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995. 66p. ISBN 90-71205-61-4 aù sur la KD espeRom Deutscher Esperanto Bund, Freiburg 1997

Vidu ankaux: