Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Intergazeto (Plena arkivo)  [unikodo][h][`][x][lat3][^c]


2002.12.31 mardo
-Kontraŭterorismaj sekurecaj kontroloj dum la novjara festo ĉefe en New-York kaj Sidney.
-Atomkontrolistoj forlasis Nordkoreon.
-Ĉinio inaŭguris magnetan rapidvagonaron inter Ŝangaj kaj flughaveno, kiu povas atingi 430 km/h rapidecon.
-ANNAN deklaris ke Usono ne havas kialon por ataki Irakon antaŭ la raporto de la kontrolistoj.
-Strataj interbataloj en Venezuelo.
-Bulgario elŝaltis malnovan atomcentralon.
-Ekskonsilanto de ARAFAT ne rajtas partopreni parlamentajn balotojn en Israelo.

2002.12.30 lundo
-En la pariza flughaveno alĝeria pakaĵisto en kies aŭto oni trovis armilojn kaj eksplodilojn estis arestita.
-KIBAKI oficiale fariĝis ŝtatestro en Kenjo.
-Jemeno: islamisto mortpafis usonajn misiistojn.
-Pluraj mortis dum fajro en Irana malliberejo.
-Turkio: inundoj sude. Buso falis de sur frostita ponto.
-La vulkano Stromboli reaktiviĝis en Italio.

2002.12.29 dimanĉo
-Kenjo: la opoziciulo KIBAKI venkis en la balotoj.
-Interbatalo inter ribeluloj kaj francaj soldatoj en Ebura Bordo.
-Infano estis mortpafita en Cisjordanio.
-Pro la striko Venezuelo devas importi petrolon.
-Irako transdonis al UN liston de sciencistoj kiuj laboris pri armiloj.
-La turka armeo mortpafis ekstremmaldekstrulon.
-La Israela registaro neas la informon kiu aperis en la brita gazeto Sunday Express laŭ kiu BUSH diris al SHARON ke la milito kontraŭ Irako komenciĝos fine de februaro.
-Kontraŭusonaj manifestacioj en Nordkoreo.
-Kristnaska junulara renkontiĝo Taizé en Parizo.
-Interbataloj en Nordkolombio
 

2002.12.28 sabato
-Politikistoj en la tuta mondo malaprobas la klonadon de homo.
-Islamistoj arestitaj en Francio antaŭ Kristnasko planis atencon kontraŭ la rusa ambasadejo.
-Israela armeo detruis la domojn de palestinanoj post kiam tiuj mortpafis homojn en juda kolonio.

2002.12.27 vendredo
-Atenco en la Ĉeĉenia ĉefurbo.
-La sekto Rael deklaras, ke naskiĝis klono-bebo.
-Nordkoreo ordonas al la kontrolistoj IAEA foriri el la lando.
-Balotoj en Kenio.

2002.12.26 ĵaŭdo
-Interbataloj en pluraj cisjordaniaj urboj.
-Turkaj cipranoj manifestas por la reunuiĝo de la insulo kaj aniĝo al EU.
-Ostaĝopreno en japana banko.
-Tertremo en Ĉinio 5,7 laŭ la Richter-a skalo

2002.12.25 merkredo
-La rusa polico arestis du homojn kiuj surhavis eksplodigilojn.
-Tertremo en Irano kaj apud Honduraso.
-SHARON sugestas ke Irako kaŝis armilojn en Sirio.
-Neĝotempesto en Usono kaj Ĉinio.
-La rusa parlamento kritikas la ĉeĉenan politikon de PUTJIN.
-Gvatemalo: ribelo en malliberejo.

2002.12.24 mardo
-Lundon ukrana flugmaŝino frakasiĝis en Irano.
-Malboniĝas la rilatoj inter Usono kaj Nordkoreo.
-Alta sekureca grado en Azio pro Kristnasko.
-La israela armeo retiriĝis el la centro de Betleĥemo kaj kontrolas la enirantojn.
-Eksplodo en Filipinoj.

2002.12.23 lundo
-Montenegro: la balotoj ne estas validaj pro tro malalta partopreno.
-Litovio: la ŝtatestro ADAMKUS ricevis plej multe da voĉoj en la unua fazo de la balotoj.
-UN preparas rifuĝejon kaj nutraĵon por rifuĝintoj en kazo de milito en Irako.
-Usono kaj Israelo faras komunan armean ekzercadon.
-Usona robota flugmaŝineto estis pafita en Sudirako.

2002.12.22 dimanĉo
-Membro de ETA eskapis el franca policejo.
-Franca ĵurnalisto mortis post kiam estis surveturita de usona tanko.
-Irako neas, ke ĝi kaŝas malpermesitajn armilojn.
-Nordkoreo elŝaltis UN-kontrolkameraon en atomcentralo.
-Nova leĝo en Italio malpermesas fumadon en publikaj konstruaĵoj.
-Palestinaj parlamentaj kaj ŝtatestraj balotoj estas prokrastitaj pro okupo de la israela armeo.
-La venezuela armeo reakiris petrolŝipon.

Intergazeto poŝtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/

2002.12.21 sabato
-Germana armea helikoptero frakasiĝis en Afganujo.
-BUSH prokrastas januaran vojaĝon al Afriko por koncentriĝi pri Irako.
-Usono kaj Kanado konsilas al siaj civitanoj forlasis Venezuelon.
-Usono kontraŭas disponigi malmultekostajn medikamentojn al la Tria Mondo.
-Vagonaro elreliĝis en Sudindio.
-Eksplodo en Pakistana buso.
-Usono vetoas UN-rezolucioproponon, kiu kondamnas Israelon pri mortigo de membroj de UN en palestinaj teritorioj.
-Neĝotempesto en Nordisraelo.

2002.12.20 vendredo
-Hans BLIX, armilkontrolistestro de UN, plendas ke Usono kaj Britio ne sufiĉe informas UN.
-Usono sendas pliajn soldatojn al Araba Golfo. BLAIR petas la britan armeon esti preta por eventuala milito.
-Germanio planas grandskalan vakcinadon kontraŭ variolo.
-Usono: sekve al rasista eldiro la estro de la Republikanoj abdikas.
-Rusio komencis neniigon de kemiaj armiloj.

2002.12.19 ĵaŭdo
-Roh MOO HYUN estis elektita ŝtatprezidanto en Sudkoreo.
-La estro de la armilkontrolistoj de UN, Hans BLIX, aludas pri mankoj en la iraka raporto.
-La du militestroj de ETA estis arestitaj en Sudfrancio.
-En Venezuelo, la opozicio denove kontrolas la policon en la ĉefurbo.
-La okcidentafrika ekonomia komunumo (ECOWAS) sendas 1500 soldatojn en Eburan Bordon.

http://intergazeto.inf.hu

2002.12.18 merkredo
-Tri jemenanoj estis arestitaj en Usono.
-La dek nedaŭraj membroj de la Sekureca Konsilio de UN ricevis cenzuritan version de la iraka raporto.
-Du membroj de ETA, kiuj mortigis policanon en Madrido, estis arestitaj.
-Vintra tempesto en okcidenta Usono.
-Dum sia prezidanteco de EU Grekio volas batali ĉefe kontraŭ neleĝa enmigrado.
-Laŭ la Internacia Atomenergia Organizo ĝis nun ne estas pruvoj pri konstruo de atomarmiloj en Irako.
-Laŭ raporto de UN, Al-Kaida estas daŭre granda minaco.

2002.12.17 mardo
-Sicilio: eksplodo apud la vulkano Etna.
-Petrolŝipo koliziis kun varoŝipo apud Tajlando.
-Islamistoj, kiuj verŝajne preparis kemian atencon, estis arestitaj lundon en Parizo.
-En Londono la iraka opozicio planas la estontecon post Saddam HUSSEIN.
-BUSH planas ekfunkciigi kontraŭraketan ŝirmilon jam en 2004.
-Interkongola pacokontrakto estis subskribita en Sudafriko.
-Fiŝkaptistoj strikas en Galicio ĉar ili ne ricevas sufiĉe da helpo kontraŭ la petrolmalpuriĝo.
-Eksplodo en israela kemia fabriko.
-Kanado subskribis la naturprotektan protokolon de Kioto.
-La kubana Oswaldo PAYA ricevis la premion Saĥarov en la Eŭropa Parlamento.
 

2002.12.16 lundo
-Venezuelo: CHAVEZ sendis la armeon por reakiri petrolŝipon.
-Madagaskaro: la partio de RAVALOMANANA venkis en la deputitaj balotoj.
-Usono: Al GORE ne kandidatiĝos en 2004.
-Germana varoŝipo koliziis kun subakviĝinta ŝipo.
-Ŝipo renversiĝis en Liberio.
-Vizito de la siria ŝtatestro en Londono.
-Turkio movas soldatojn al la iraka landlimo. Usono liveris armilojn al la nordirakaj Kurdoj.
-Biljana PLAVSIC la eksprezidantino de la bosniaj serboj estas juĝata en la Internacia PunTribunalo.
-Strikoj en Germanio.
-En Afganujo mortis infanoj pro soldata ekzercado.
-Nokte israelaj tankoj detruis palestinan kvartalon.
-Burundio: interbataloj inter la registaro kaj la ribeluloj.

2002.12.15 dimanĉo
-Israelo: la laborista partio pretas fari kelkajn kompromisojn koncerne Jerusalemon.
-UN kritikas la situacion en Kosovo.
-Manifestacioj por kaj kontraŭ CHAVEZ en Venezuelo.
-Laŭ la gazeto New York Times, la Blanka Domo pretigis liston de danĝeraj teroristoj, kiujn la CIA rajtas mortigi.
-ARAFAT akuzas BEN-LADEN uzi la palestinan problemon por sia populareco.
-Deputitaj balotoj en Madagaskaro.
-Interbataloj sekvis la venkon de la naciistaj hinduoj en la baloto de la regiona asembleo de la ŝtato Gujarat.

2002.12.14 sabato
-Korupcia skandalo en la israela partio Likud.
-Libanano kaj Jordanano estis arestitaj en Jordanio pro mortigo de usona diplomato.
-Norvega varoŝipo kiu transportis novajn aŭtojn, subakviĝis inter Britio kaj Francio.
-Sudkoreo: manifestacio kontraŭ liberiĝo de usonaj soldatoj kiuj hazarde surveturis knabinojn per tanko.
-Sudkoreaj havenistoj ĉesis la liveradon de helpopakaĵoj al Nordkoreo pro ties decido reeki atomprogramon.
-Irano invitas armilkontrolistojn.

2002.12.13 vendredo
-Frenezulo provis mortigi la Atenan urbestrinon.
-La israela armeo mortigis Hamas-aktivulon.
-10 landoj aniĝos al EU la 1an de majo 2004.
-La televidkanalo CNN anoncis, ke Irano konstruas atomcentralojn.
-UN deklaris 2003 la jaro de la akvo.
-Usono estimas ke la iraka raporto estas mankohava.
-Fajro apud atomreaktoro en Japanio.
-La plej aĝa homo estas 116 jara rusino, kiu naskiĝis en 1886. Samjare kiel Coca-Cola kaj unu jaron antaŭ Esperanto.

2002.12.12 ĵaudo
-EU pintorenkontiĝo en Kopenhago.
-Nordkoreo reekis atomprogramon.
-Malsukcesa lanĉo de la raketo Ariane.
-La israela ŝtatestro promesis al la papo forlasi Betleĥemon por kristnasko.
-Submara ŝipo provas ĉesigi la elfluadon de petrolo el ŝipo "Prestige".
-Pluraj infanoj mortis pro malvarmo en Afganujo.
-BUSH planas vakcinan kampanjon en Usono pro risko de biologia terorismo.
 

2002.12.11 merkredo
-Grundofluo en Indonezio.
-En la araba maro estis trovitaj "Scud" raketoj sur ŝipo. Ili verŝajne devenas de Nordkoreo kaj estis destinitaj al Jemeno.
-La estro de la armilkontrolistoj de UN substrekis ke li kaj ne Usono estras la aferon. Hieraŭ Usono prenis la originalon de la iraka raporto kaj nur poste donis kopiojn al la aliaj membroj de la Sekureca Konsilio.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Usono.
-Kolombio: atenco kontraŭ la ŝtatestro URUBE estis evitita.
-Vagonaro elreliĝis en Kubo.
-Israleo ĝiris iom el la promesita mono al palestinanoj.
-La eŭropaj fiŝkaptistoj plendas pro kaptolimigo.

2002.12.10 mardo
-UN pristudas la Irakan raporton pri armiloj.
-UN trandonis al la greka kaj turka instancoj de Cipro planon por la reunuiĝo de la insulo. La turka instanco ne akceptis ĝin.
-Dum ricevo de Nobelpremio Jimmy CARTER atentigis pri la konsekvencoj de milito kontraŭ Irako.
-Serbio: la partio de KOSTUNICA plendis pri falsigado de la balotolistoj.
-Kolombio: eksplodo de bombo kaŝita en aŭtomobilo.
-Eksplodo sur petrolŝipo apud Ŝangaj.
-Internacia tago de la homaj rajtoj.
-La flugkompanio United Airlines baraktas kun altaj ŝuldoj.
-Striko en Portugalio.
-Pluvego en Brazilo.
-Internacia tago de la homaj rajtoj.

Deklaracio de la Homaj Rajtoj en Esperanto: http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm
 

2002.12.09 lundo
-La usona armeo ekzercadas en Kvataro.
-Serbio: la balotoj denove ne validas pro malmulte da voĉdonantoj.
-Indonezio: pacokontrakto inter la registaro kaj la Aceh ribeluloj.
-Israelo ankaŭ ĉi-jare ne permesas al ARAFAT iri al Bethlehem.

2002.12.08 dimanĉo
-Ŝtatprezidantaj balotoj en Serbio.
-Fajro en la historia centro de Edimburg en Skotlando kaj de Trondheim en Norvegio.
-Manifestacio de la francaj instruistoj.
-Al-Kaida publikigis minacojn en interreto.

2002.12.07 sabato
-Bangladeŝo: atencoj en kinejoj.
-Du pentraĵoj de VAN  GOGH estis ŝtelitaj el muzeo en Amsterdam.
-Irako transdonos raporton pri kemiaj, biologiaj kaj nukleaj armiloj al UN.
-Venezuelo: sanga interpafado kaj manifestacio de la apogantoj de CHAVEZ.
-Multaj ĉeĉenuloj estis arestitaj en Georgio.
-Tertremo en Novzelando (5 laŭ la Richter-a skalo).
-La israela armeo arestis palestinanon, kiu planis atencon.
-La organizo pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo redaktis ĉarton pri batalo kontraŭ terorismo.

2002.12.06 vendredo
-Neĝotempesto en la orienta parto de Usono.
-Flugmaŝineto frakasiĝis kontraŭ la konstruaĵon de la Federacia Rezervejo en Miami.
-Abdiko de la usona financministro.
-Fajro en ĉina minejo.
-Eksplodo en McDonald's restoracio en Bombay
-Malkovro de amastombejo en Ebura Bordo.

2002.12.05 ĵaŭdo
-Indonezio: eksplodo en McDonald's restoracio.
-Mekrede vespere la iraka vicprezidanto akuzis la armilkontrolistojn je spionado por Usono kaj Israelo kaj je intenco provoki incidenton en la prezidanta palaco. Siaflanke Saddam HUSSEIN petis la popolon helpi la kontrolistojn.
-La bomboj trovitaj en vendejoj de IKEA estas parto de ĉantaĝo.
-Sri-Lanko: la registaro kaj la Tamul ribeluloj pritraktas projekton de federacia ŝtato.
-La makedonia konsulejo estis atakita en Pakistano.
-Venezuelo: CHAVEZ akuzas la opozicion je puĉoprovo.
-SHARON konigis siajn kondiĉojn por kreo de palestina ŝtato.
-Turkio petas de EU daton por la pritraktado pri sia aniĝo.
-Birmanio: mortis la eksdiktatoro NE WIN.
-Striko de flugkontrolistoj en Grekio.
 

2002.12.04 merkredo
-Nederlando: hieraŭ bomboj estis malkovritaj en 3 vendejoj de IKEA. Hodiaŭ la nederlanda novaĵagentejo ANP estis malplenigita pro bomboalarmo.
-En oktobro Al-Kaida celis la israelan piedpilkan taĉmenton en Malto.
-5 pliaj teroristoj estis arestitaj en Indonezio.
-Maoistoj proponas pacopritraktadojn en Nepalo.
-La petrolo de la subakvinĝinta ŝipo "Prestige" minacas ankaŭ Portugalion.
-Nordirako: interbataloj inter islamistaj ekstremistoj kaj kurdoj.
-Usono voĉdonis kontraŭ rezolucio de UN, kiu deklaras kontraŭleĝa la proklamon de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo.
-Protestoj kontraŭ konstruo de meksika elektra baraĵo en praarbaro.
-Perfortoj en Orienta Timoro.
-Arbustaj fajroj apud Sydney.

2002.12.03 mardo
-Tutlanda striko en Venezuelo.
-Greka vagonaro elreliĝis.
-Al-Kaida agnoskis en interreto la atencojn en Kenjo kaj en Bali.
-Burundio: pafopaŭzo inter la etnoj Tutsi kaj Hutu.
-En Nordkebekio oni trovis 3,825 miliardjarajn vulkanajn ŝtonojn .
-Inundoj en Kostariko.
-UN-oficejo en Afganujo estis damaĝita pro granato.
-UN akuzas Israelon je eksplodigo de manĝaĵrezervejo semajnfine en Gaza-zono.
-Senlaborecaj statistikoj: 7,7% en EU kaj 8,4% en la eŭrozono.

Aperis nova versio de la adaptebla lernohelpilo SoftMemor, kiu faciligas kaj rapidigas la enkapigon de vortoj. Utila ilo en la instruado kaj diskonigo de Esperanto. Nun mendebla por nur 10 eŭroj ĉe:  http://abonasoft.netfirms.com/softMemorEo.html, abonasoft@pro.hu
 

2002.12.02 lundo
-Tertremo en orienta Grekio kun forto 5,8 laŭ la Richtera skalo.
-Eksplodo en varoŝipo en dana haveno.
-PUTJIN vizitas Ĉinion. Li substrekis, ke li konsideras Tajvanon kaj Tibeton kiel partojn de Ĉinio.
-Internacia konferenco pri Afganujo en Bonn.
-Membroj de Al-Kaida estas juĝataj en Nederlando.

2002.12.01 dimanĉo
-Monda tago kontraŭ AIDS, kiu mortigis 3 milionojn da personoj en 2002.
-Fajro en venezuela diskejo.
-Ŝipo de kontraŭleĝaj enmigrantoj subakviĝis apud Libio.
-Pluraj personoj mortis dum tumulta paniko en bangladeŝa urbeto.
-Hispanio: manifestacio de la viktimoj de la petrolŝipo 'Prestige'.
-Slovenio: la ĉefministro Janez DRNOVSEK estis elektita kiel ŝtatestro.

2002.11.30 sabato
-Buso falis en abismon en Kaŝmiro.
-Ĉijare jam pli ol cent personoj mortis pro malvarmo en Moskvo.
-Aŭstralio: sablotempesto kaj manifestacioj kontraŭ milito en Irako.
-Akcidento de duetaĝa buso en Portugalio.
-Preskaŭ duono de la eŭropaj rosmaroj ("maraj hundoj") mortis pro viruso.
-Unua monda tago kontraŭ mortpuno.

Ĉu viaj geamikoj kaj lernantoj jam abonas Intergazeton? Informu ilin pri la ebleco senpage aboni tiun servon ĉe e-inform@index.hu.
 

2002.11.29 vendredo
-Kolombio: ribeluloj proponas pafopaŭzon.
-SHARON estis reelektita kiel estro de la partio Likud.
-Bombo estis malkovrita en Jerusalemo.
-Irano: manifestacio kontraŭ la israela okupo de Jerusalemo.
-Rusio: drogita soldato pafis sur siajn kolegojn.
 

2002.11.28  ĵaŭdo
-Kenjo: atenco kontraŭ israelaj turistoj en hotelo kaj raketopafado kontraŭ israela flugmaŝino.
-Nordisraelo: atako apud sidejo de ekstremdekstra partio.
-Venezuelo okazos referendumo pri la eksiĝo de la ŝtatestro CHAVEZ.
-Risko de malsatego en Zimbabvo.
-Bataloj rekomenciĝas en Ebura Bordo.
-Aŭstralio, Kanado kaj EU fermas siajn ambasadojn en Manilo pro risko de terorista atako.

2002.11.27  merkredo
-Armilkontrolistoj de UN eklaboris en Irako.
-Inundoj en Norditalio.
-Turkaj cipranoj manifestacias kontraŭ la plano de UN reunigi la insulon.
-UN deklaras, ke ĉiu homo havas rajton je akvo.
-Frenezulo provis devojigi la flugon Bologno/Parizo

2002.11.26  mardo
-Strikoj en Francio.
-UN longigis je 9 tagoj la interkonsenton "petrolo por manĝaĵo" por Irako.
-Fajro en Maroka petrolrafinejo.
-Israela armeo deklaras Bethlehemon fermita soldata urbo ĝis la fino de la jaro.
 

2002.11.25  lundo
-Wolfgang SCHLÜSSEL venkis en la aŭstraj balotoj.
-En Ekvadoro venkis la ekskolonelo Lucio GUTIERREZ.
-Hindaj sekurecaj fortoj ĉesigas ostaĝprenon en hindua templo.
-Jordanio: interbataloj inter islamistoj kaj policistoj.

2002.11.24  dimanĉo
-Balotoj en Aŭstrio kaj Ekvadoro.
-Honkongo: Ŝipo kiu transportis gason ekbrulis.
-Inundoj en Indonezio kaj en Sudfrancio.
-Israela armeo malhelpas la laboron de palestinaj fiŝkaptistoj.
-Filipinoj: buso falis en abismon.

2002.11.23  sabato
-Mino eksplodigis hindan soldatan buson.
-La konkurso "Fraŭlino Mondo" estas translokigita al Londono.
-Atenco kontraŭ israela armea ŝipeto.
-Alĝeriaj soldatoj estis mortigitaj en embusko.
-Civila registaro en Pakistano.

2002.11.22  vendredo
-UN-ano estis mortpafita en Ĝenin. Betlehem estis reokupita.
-Niĝerio: interreligiaj bataloj sekve al gazetoartikolo laŭ kiu la profeto 'Mahometo povintus elekti kiel edzinon unu el la partoprenantoj de la konkurso "Fraŭlino Mondo".
-Indonezio: Imam SAMUDRA konfesis ke li organizis la atencon en Bali.
-Rusio akceptas la pligrandiĝon de ONAT.

2002.11.21 ĵaŭdo
-Atenco en Jerusalemo. Hieraŭ vespere israelaj tankoj eniris la Gaza-zonon.
-Ekvadoro: eksplodo en municiejo.
-Buso bruliĝis en Hindio.
-Tertremo en Pakistano.
-ONAT pintorenkontiĝo en Prago. 7 landoj volas aniĝi.
-Post Aŭstralio nun ankaŭ Usono atentigas pri risko de terorismaj atencoj.

2002.11.20 merkredo
-Amram MITZA fariĝis la nova estro de la israela laborista partio.
-Sudkorea ŝipo forĉasis nordkorean el sia mara teritorio.
-BUSH alvenis al Prago por pintorenkontiĝo de ONAT.
-Usono: kreo de ministeriego pri interna sekureco kontraŭ terorismo.
-La petrolo de la subakviĝinta ŝipo malpurigas la nordorientan hispanan marbordon.
 

2002.11.19 mardo
-La damaĝita petrolŝipo apud Hispanio disrompiĝis.
-Eŭropa Unio elektis la 1an de majo 2004 kiel daton por la aniĝo de la 10 kandidataj landoj.

Hieraŭaj okazaĵoj:
-Venezuelo: bomboeksplodo antaŭ sidejo de televida kanalo kaj manifestacioj.
-Ostaĝpreno en lernejo apud Barcelono.
-Hindio: mino eksplodigis buson.

2002.11.18 lundo
-Alta marnivelo en Venecio.
-Hieraŭ vespere individuo armita per poŝtranĉilo provis devojigi la flugon Telavivo-Istanbulo.
-Nokte la israela armeo lanĉis tankan kaj helikopteran ofensivon en Gaza.
-Kosovo: serbaj preĝejoj estis eksplodigitaj de albanaj ekstremistoj.
-La estroj de la UN-armilkontrolistoj alvenis en Irakon.
-UN proponis planon por reunuigi Cipron kiel federacia ŝtato.

2002.11.17 dimanĉo
-Malbonega vetero en la Alpoj.
-Busakcidento apud Londono.
-Peruo: rivera pramo subakviĝis.
-La forrabitaj ŝoforoj de la Ruĝa Kruco estis liberigitaj.
-Israelo: SHARON deklaris ke la 5 jara interkonsento de Hebron ne plu validas kaj ke la koloniado daŭriĝos. Helikopteraj atakoj en la suda parto de la Gaza-zono.
-Irana ŝtatestro intervenis favore al la intelektulo kondamnita je mortpuno pro ofendo al Islamo.
-Altrangula membro de Al-Kaida estis arestita en Kuvajto. Atenco kontraŭ hotelo estis evitita en Jemeno.
-Intertraktado en Kongolo inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Falsaj eŭroj aperas en Germanio.

2002.11.16 sabato
-Ukrajno: registara  krizo pro vendo de protektoraketoj al Irako.
-Kolombio: la polico liberigis la forrabitan eklezian konferencestron.
-Pakistano: MUSHARRAF oficiale fariĝis ŝtatestro sekve al la printempaj balotoj.
-Tempesto en Aŭstrio.
-Vendredon en Hebron pluraj kolonianoj mortis dum interpafadoj.
-Israelo rebatis per raketoj.
 

2002.11.15 vendredo
-HU JINTAO fariĝis nova ĝenerala sekretario de la ĉina komunista partio.
-Ĉeĉena granata atenco en najbara respubliko.
-Eksplodo en pakistana buso.
-Pakistanano kiu mortigis 2 CIA-anojn en 1993 estis ekzekutita en Usono.
-Maoista atako en Nepalo.
-Uranio-kontrabandistoj arestitaj en Tanzanio.
-Usono ne plu liveras oleon al Nordkoreo pro ties provo produkti atomarmilon.

2002.11.14 ĵaŭdo
-Papa parolado en la itala parlamento.
-Petrolŝipo malpurigas la maron apud Hispanio.
-La fajrobrigadistoj strikas en Britio.
-Nepalo: mino eksplodis sub buso.
-Kontrolistoj jam iros lundon al Irako.
-Du ŝoforoj de la Ruĝa Kruco estis forrabitaj en Ĉeĉenio.
-Minimuma kompromiso pri biologiaj armiloj dum UN kunveno en Ĝenevo.
-Protestoj kontraŭ tutmondiĝo en Sidney.
-Ventego ĉe Hinda kaj Bangladeŝa marbordo.

2002.11.13 merkredo
-Vulkana erupcio en Ĵava.
-Venezuelo: interbataloj inter subtenantoj kaj kontraŭuloj de la ŝtatestro.
-Hieraŭ UN denove rezolucie petis Usonon ĉesigi ekonomian embargon kontraŭ Kubo.
-Hieraŭ Katara televido elsendis voĉan mesaĝon de BIN-LADEN.
-Israela armeo eniris Napluz-on. NETANJAHU celas elpostenigi ARAFAT.

2002.11.12 mardo
-La iraka parlamento ne akceptis la rezolucion de UN.
-Studentaj manifestacioj en Afganujo kaj Irano.
-Episkopa konferencestro estis forrabita en Kolombio.
-Risko de atenco kontraŭ britaj havenoj.
-Kaŝmiro: hindaj policistoj estis mortigitaj pro bomboeksplodo.
-Atenco evitita en brazila flugmaŝino.
 

2002.11.11 lundo
-Kibuco estis atakita de palestinanoj. Isrealo pafis raketojn en Gaza-urbon.
-Flugmaŝineto frakasiĝis apud Manilo.
-Tempestoj en Usono.
-Vagonara akcidento en Sankta Peterburgo.
-Pro sekeco estas risko de malsatego en Etiopio.
-Konferenco de UN pri biologiaj armiloj.

2002.11.10 dimanĉo
-Unua parto de la balotoj en Slovenio DRNOVSEK ricevis pli ol 40%.
-PUTJIN ne volas pritrakti kun la ĉeĉenaj sendependistoj.
-La Araba Ligo petas Irakon akcepti la rezolucion de UN.
-Tertremo en Tajvano 5,7 laŭ la Richtera skalo.
-La israela armeo forlasis Ĝenin.
-Manifestacio en Bruselo kontraŭ milito en Irako.
-Pluraj usonaj soldatoj estis mortigitaj en Afganujo.
-Arbara fajro en Hispanio.

2002.11.09 sabato
-Tertremo en Gvatemalo hieraŭ vespere 5,3 laŭ la Richtera skalo.
-UN akceptis la rezolucion pri Irako.
-Estro de armita branĉo de Jihad estis mortigita dum interpafadoj en Ĝenin.
-Arbusta fajro en Aŭstralio apud Sidney.
-Nepalo: sekurecestro de usona ambasado estis mortigita.
 

2002.11.08 vendredo
-La Sekureca Konsilio de UN debatas rezolucion pri Irako.
-Laŭ Interpol, BIN-LADEN ankoraŭ vivas kaj planas grandskalan teroristan atakon.
-Kongreso de la ĉina komunista partio.
-Gibraltaro, brita kolonio ekde 1713, voĉdonis kontraŭ parta transdono de potenco al Hispanio.

2002.11.07 ĵaŭdo
-Gibraltaro: referendumo pri brita kaj hispana komuna regado.
-Irano: verkisto estis kondamnita je mortopuno pro insulto al la profetoj kaj pro alvoko al renovigo de Islamo.
-Du ĉasaviadiloj koliziis en Slovakio.

2002.11.06 merkredo
-Usono: republikana venko en la balotoj.
-Flugmaŝineto frakasiĝis en Luksemburgio.
-Fajro en litvagono sur la linio Parizo-Munkeno.
-Eŭropa Socia Forumo, manifestacio kontraŭ tutmondiĝo, komenciĝis en la itala urbo Firenze.
-Israelo: NETANJAHU fariĝos ministro pri eksteraj aferoj.
 

2002.11.05 mardo
-Jemeno: hieraŭ membroj de Al-Kaida estis mortigitaj per raketo pafita de usona senpilota flugmaŝineto.
-Israelo: hieraŭ okazis atenco apud Telavivo. Balotoj pli frue ol planite, en februaro 2003.
-Kongresaj, senataj kaj guberniestraj balotoj en Usono.
-Strikoj en Sudkoreo.
-La germana polico provos uzi poŝtelefonajn mesaĝojn SMS por trovi krimulojn.
-Bombatenco en Nepala buso.
-Kongolo: armita individuo atakis la palacon de KABILA.

Ĉu viaj geamikoj kaj lernantoj jam konas Intergazeton? Plusendu tiun mesaĝon por ke ankaŭ ili povu aboni ĝin (e-inform@index.hu)

Malkovru la kantiston Gilbert Laffaille: http://laffaille.inf.hu

Artikolo pri Esperanto en la gazeto Magyar Nemzet: http://www.mn.mno.hu/index.mno?cikk=106979&rvt=15

2002.11.04 lundo
-Balotoj en Turkio: venko de la modera islamista partio AKP.
-Vulkano vekiĝis en Ekvadoro.
-Ŝipo subakviĝis en Indonezio.
-Tertremo en sudaokcidenta Japanio.
-Amnesty International akuzas la israelan armeon je militaj krimoj en Naplus kaj Ĝenin.
-Novaj rusaj ofensivoj en Ĉeĉenio.
-Striko de la konstruistoj en Svislando.

2002.11.03 dimanĉo
-Tertremo en Nordjapanio kaj Nordpakistano.
-Konferenco pri la protekto de la specioj komenciĝis en Ĉilio.
-Jemeno: helikoptero de usona petrolfirmao estis pafita.
-Balotoj en Turkio.
-Venko de la Demokrata Civita Partio dum la senataj balotoj en Ĉeĥio.
-Vagonara kolizio en Aŭstrio.
-Hindio: la polico mortpafis du islamistajn aktivistojn en aĉetocentro.
-La Katara televidkanalo Al-Jazira planas informi ankaŭ anglalingve.
-Rusa helikoptero pafita en Ĉeĉenio.

2002.11.02 sabato
-Tertremo en Indonezio.
-Interkonsento pri amnestio en Ebura Bordo.
-Atencoprovo kontraŭla ĉefministro de Kaŝmiro.
-Usono: Interkonsento en la striko de la havenistoj.

2002.11.01 vendredo
-Tertremo en Italio. Vilaĝo evakuita.
-Radaro de usonaj armeaj ŝipoj estis malpermesita ĉar ĝi ĝenas balenojn.
-Maroko: fajro en malliberejo.
-Minimuma kompromisa interkonsento dum konferenco pri la klimato en New-Delhi.
 

2002.10.31 ĵaŭdo
-Vagonara akcidento en Nederlando.
-Israelo: laboristaj ministroj demisiis pro la tro alta buĝeto dediĉita al la judaj kolonioj en palestina teritorio.
-Sicilio: lernejo disfalis sekve al tertremo kun forto 5,4 laŭ la Richtera skalo.
-Traktado inter la Sri-lanka registaro kaj la sendependistoj "Tamulaj tigroj".
-De 5 tagoj okazas ribelo en Centrafriko.
-Atentigo pri malmultiĝo de la fiŝoj antaŭ la komenco de fiŝkapta konferenco en Malajzio.
-Usono planas movi B-2 bombaviadilojn pli proksimen al Irako.
-Hieraŭokazis pluraj atencoj en Sudafriko.
-Laŭ la rusa registaro la uzata gaso estis "fentanilo". Do alia gaso ol tiu menciita hieraŭde germana kuracisto surbaze de sango kaj urina analizoj de germanaj viktimoj de la ostaĝpreno en la moskva teatro.
 

2002.10.30 merkredo
-Ĉeĉena sendito estis arestita en Danlando.
-Ŝajnas ke la rusa polico uzis la anestezan gason "halotan" dum la atako de la teatro.
-Laŭ la indonezia registaro atenco estis evitita kontraŭ kristana universitato en Ĝakarto.
-La Sekureca Konsilio de UN denove prokrastis rezolucion pri Irako.
-Naturdefendantoj atentigas pri malsukceso de la klimatprotekta konferenco en New-Delhi pro agadoj de Usono kaj Saŭda Arabio.

2002.10.29 mardo
-Tertremo kun forto 4,4 sur la Richtera skalo en Sicilio, ĉirkau mil loĝantoj devis forlasi sian domon pro la vulkano.
-Rusa helikoptero estis pafita en Ĉeĉenio.
-Amnesty International atentigas pri rusaj metodoj en Ĉeĉenio kaj en malliberejoj.
-Vjetnamo: fajro en internacia negockonstruaĵo.
-Palestina parlamento nomumis la novan registaron de ARAFAT.
-Registara krizo en Israelo pro la buĝeto por la kolonioj.
-Demokratia Respubliko de Kongolo: interkonsento inter la registaro kaj la du ribelularoj.
-Nombro de krimoj altiĝas en Usono: Laŭ FBI okazas 44 mortigoj tage.

2002.10.28 lundo
-Brazilo: "Lula" DA SILVA ricevis ĉirkaŭ 61,3% de la voĉdonoj.
-Nepalo: gerilo atakis flughaveneton.
-Bomboeksplodo en Hindio.
-Kazahstano: eksplodo de gasotubo.
-Nacia funebrotago en Rusio. Ne estas reklamoj en televido, en radio. Pli ol cent ostaĝoj estas ankoraŭ en la malsanulejo.
-Ofensivo de la rusa armeo en Ĉeĉenio.
-Eu-Rusa pintorenkontiĝo okazos en Bruselo anstataŭ Kopenhago, ĉar la dana ĉefurbo gastigis ĉeĉenan pintorenkontiĝon.
-Loĝkonstruaĵo disfalis en la Egipta ĉefurbo.
-Usona diplomato estis mortpafita en Jordanio.
-Eŭropa provoekzercado pri terorisma atako en sudfrancio.
 

2002.10.27 dimanĉo
-Balotoj en Brazilo "Lula" DA SILVA estas favorito.
-Pluraj ostaĝoj mortis en la atako de la teatro, pro tro forta koncentreco de gaso kaj pro malforteco.
-La vulkano Etna kraĉis cindron.
-Ventego en norda Eŭropo.
-Atenco en benzinejo apud soldata buso en Cisjordania kolonio.
-Manifestacioj kontraŭ la iraka politiko de BUSH en Washington, Tokio kaj kelkaj eŭropaj urboj.
-En Kosovo la partio de RUGOVA venkis en la balotoj.
-Eksplodo en la nepala ĉefurbo.
-Fino de la azia pacifika kooperacia pintorenkontiĝo.

2002.10.26 sabato
-2 usonaj ĉasaviadiloj koliziis en Utah.
-La rusaj policaj fortoj atakis la teatron kaj mortigis la ĉeĉenajn teroristojn.
-Usona pacoplano estis akceptita nek de Israelo nek de la Palestinanoj.
-Lokaj balotoj en Kosovo
-Eksplodo en Korsiko.
-Masakro en Alĝerio.
-Usono volas krei koalicion por senarmigi Irakon, se UN ne agas.
-Senataj balotoj en Ĉeĥio.
-Hurikano en Meksiko.
 

2002.10.25 vendredo
-Ĉeĉenaj ribeluloj liberigis infanojn el la moskva teatro.
-La armilo trovita en la aŭto de la du arestitaj personoj kongruas kun tiu de la freneza pafanto.
-La israela armeo eniris la urbon Ĝenin.
-Turkio petas EU komenci interparolojn pri sia aniĝo.

2002.10.24 ĵaŭdo
-Ĉeĉenaj ribeluloj kaptis ostaĝojn en Moskva teatro.
-Usono: du personoj estis arestitaj rilate al la enketo pri la freneza pafanto.
-Francio kaj Germanio interkonsentis pri la agrikultura politiko de EU.
-Israelo: oficiro kaj aliaj personoj estis arestitaj pro spionado por la libana Hisbolah.
-Unuaj parlamentaj balotoj ekde 1973 en Barejno.
-Aŭstralio: akcidento inter vagonaro, 2 aŭtoj kaj buso.
-Ĉinio: eksplodo en karbominejo.

Vizitu http://www.edukado.net  la servon de Esperanto-instruistoj

2002.10.23 merkredo
-Unusemajna UN-konferenco pri klimato komenciĝas en New-Delhi.
-Hindio: fajro en piroteknikaĵfabriko.
-Freneza pafanto lasis leteron en kiu skribiĝas ke "viaj infanoj nenie estas en sekureco".
-Venezuelo: oficiroj alvokas je ribelo kontraŭ la ŝtatestro CHAVEZ.
-Israelo planas grandskalan vakcinadon pro militorisko.
-Hungario: datreveno de la revoluciprovo en 1956.

2002.10.22 mardo
-Hieraŭ okazis atenco kontraŭ buso en Nordisraelo.
-Eksplodo en belga fabriko.
-Ŝipo subakviĝis en la Kaspia maro.
-Eksplodo apud policejo en Bogoto.
-Leĝo, kiu malpermesas reklamon por tabako estis voĉdonita en Britio.
-Usono: la freneza pafisto mortigis novan viktimon.
-Bruselo: pintorenkontiĝo de la eksteraj ministroj pri la EU-pligrandiĝo kaj ties financaj problemoj.
-La indonezia polico trovis ligon inter la atenco kaj Jamaah Islamijah, loka terorista organizo kiu rilatas al Al-Kaida.
-La Ĉina ŝtatestro vizitas Usonon por 4 tagoj.
-Usono atentigis Italion pri suspektinda ŝipo en la mediteranea maro.
 

2002.10.21 lundo
-Frenezulo pafadis en Aŭstralia universitato.
-Ekvadoro: la kolonelo GUTIERREZ kaj la miliardulo NOBOA estos en la dua rondo de la balotoj.
-Montenegro: la partio de la sendependista ŝtatestro DJUKANOVIC akiris la plimulton.
-La filipina armeo mortpafis plurajn ribelulojn.

2002.10.20 dimanĉo
-Hispanio: manifestacio kontraŭ terorista grupo ETA.
-Irlando voĉdonis favore al pligrandigo de EU.
-Irako: preskaŭ ĉiuj malliberuloj estis liberigitaj.
-Plia atenco en Filipinoj.
-Israelo: la malkonstruo de kontraŭleĝaj kolonioj kaŭzas registaran krizon.
-Parlamentaj balotoj en Montenegro. Lokaj balotoj en Hungario kaj Letonio.
-Laŭ brita gazeto, Britio petis la rezervistajn soldatojn pretiĝi.

2002.10.19 sabato
-Irlando referendumo pri pligrandigo de Eŭropa Unio.
-Moskvo: pluraj personoj estis vunditaj de aŭtoeksplodo antaŭ Mac Donald's.
-Usono organizas militan trejnadon por irakaj opoziciuloj.
-Usono: kartoĉingo de la freneza pafanto estis trovita en luita kamioneto apud flughaveno.
-Arbustara fajro en Aŭstralio.
-Pluraj aŭtoj estis bruligitaj en Strasburgo.
 

2002.10.18 vendredo
-Verŝajna kompromisa UN-rezolucio: antaŭ usona atako, la Sekureca Konsilio devos kunveni kaj konstati irakan malkunlaboremon.
-Aŭstralio atentigas pri risko de novaj atencoj.
-Filipinoj: senviktima atenco en la ĉefurbo.
-La guberniestro de la Magadan regiono estis mortpafita en Moskvo.
-Strikoj en Italio.
-Pluraj atencoj en Korsiko.
-Pintorenkontiĝo de la Francparolantaro en Bejruto.

2002.10.17 ĵaŭdo
-Filipinoj: atencoj en aĉetocentro kaj en butiko.
-Nordkoreo rekonis evoluigi nuklean armilon.
-Pluraj palestinanoj estis mortigitaj en Rafah.
-Usono informos Israelon 2 tagojn antaŭ ataki Irakon kaj permesas al ĝi defendi sin se Irako atakas ĝin per raketoj.
-Ebura Bordo: la registaro kaj la ribeluloj subskribis pafopaŭzon.
-Pakistano kaj Hindio formovis soldatojn de la komuna landlimo.
-Balotoj en Ĵamajko la nacia popolpartio venkis.
-Ĉehio organizos referendumon pri la aniĝo al Eŭropa Unio.
 

2002.10.16 merkredo
-Rusa raketo eksplodis. Ĝi devintus surorbitigi sateliton.
-Islamista grupo mortigis plurajn personojn en Alĝerio.
-Pakistano: pakaĵo eksplodis en kontraŭterorista oficejo.
-UN publika debato pri Iraka rezolucio.
-Ŝajnas ke eksoficiro de aerarmeo preparis la bombon de la atenco en Bali.
-Malplenigo de israela kolonio apud Naplus.
-Germanio: koalicio inter la socialdemokratoj kaj la verduloj.
-100% de la irakanoj voĉdonis por la nura kandidato Saddam HUSSEIN.

2002.10.15 mardo
-Devojigprovo en saŭdarabia flugmaŝino.
-Usono provis kontraŭraketan sistemon.
-Sudano: la registaro kaj la ribeluloj subskribis pafopaŭzon.
-La Freneza pafisto mortpafis FBI-aninon.
-Israela buso surpafita. Israela-palestina interkonsento pri monotransdono al palestinanoj. SHARON en Usono.
-Irako: referendumo pri reelekto de Saddam HUSSEIN.
-Korpoj de meksikanaj kontraŭleĝaj enmigrantoj estis retrovitaj en usona vagono.
 
 

2002.10.14 lundo
-Pluraj personoj mortis pro malvarmo en Moskvo.
-La brita registaro decidis paŭzigi la funkciadon de la nordirlandaj institucioj.
-UN petas Ĉinion rapide agi kontraŭ la AIDSa epidemio.
-Bosnio: granata eksplodo en diskejo.
-Kuvajto: pafoj kontraŭ usonaj soldatoj.
-Usona kaj Filipina armeo kune ekzercas en Nordfilipinoj.
-Estro de armita branĉo de Fatah mortis dum eksplodo en Bethlehem.
-Ĉina restoraciestro, kiu enmetis ratovenenon en la manĝaĵojn de konkurento estis ekzekutita.
-Kontraŭfumada Internacia Konvencio en Ĝenevo provos malpermesigi reklamon pri tabako. Fumado mortigas 4,9 milionojn da homoj jare.

2002.10.13 dimanĉo
-Indonezio: En Bali okazis atenco en nokta amuzejo. Plejparto de la viktimoj estas eksterlandanoj.
-La dua turno de la balotoj en Serbio ne estas valida ĉar malpli ol 50% de la voĉdonantoj partoprenis.
-Lokaj balotoj en Grekio.
-Pluraj palestinanoj estis mortigitaj. SHARON malakceptas pacoplanon.
-Ĉeĉenio: eksplodo en konstruaĵo de armea komandejo.
-Laŭ usona gazeto, Usono planas "rapidan" militon kontraŭ Irako.
-Kuvajto ligas sian monunuon al la usona dolaro.

2002.10.12 sabato
-Usono sendis plusajn soldatojn al Kuvajto.
-Balotoj en  Pakistano: la rezultoj de la islamistoj progresis. La partio de la nuna ŝtatestro gajnis. Eŭropaj observantoj kritikas la balotojn.
-Filipinoj: pluraj soldatoj mortis dum interbataloj kun terorista grupo.

2002.10.11 vendredo (sekvo)
-Bomboeksplodo en aĉetocentro en ĉirkaŭurbo de Helsinki.
-Usono ne akceptas la inviton de Bagdad.
-Atenco estis evitita en kafejo apud la usona kaj franca ambasadoj en Telavivo.
 

2002.10.11 vendredo
-La usona Kongreso rajtigis BUSH uzi forton kontraŭ Irako.
-Hieraŭ vespere okazis bomboatenco en ĉeĉena policejo.

2002.10.10 ĵaŭde
-Atenco apud buso en Telavivo.
-Bagdad invitas Usonon tuj veni kontroli la suspektitajn ejojn.
-Ebura Bordo: la ŝtatprezidanto daŭre ne pretas pritrakti kun la ribeluloj.
-Granatoatenco en Filipinoj.
-Hamburg: aresto de helpanto en la New-Yorka atenco.
-Balotoj en Pakistano.
-Tertremo en Indonezio.
-Venezuelo: manifestacioj kontraŭ la ŝatestro CHAVEZ.
 

2002.10.09 merkredo
-Pluraj kontraŭleĝaj enmigrantoj dronis pro ŝipsubakviĝo apud Hispanio.
-CIA atentigas la usonan Kongreson pri eventualaj terorismaj agoj en Usono kaze de atako kontraŭ Irako.
-BUSH ordonis finon de la havenista striko.
-Aŭto eksplodis en la bulgara ĉefurbo.
-Israela armeo pafadis en palestina rifuĝejo.
-Hieraŭ usonaj soldatoj estis atakitaj en Kuvajto.

2002.10.08 mardo
-La freneza pafisto mortigis plian personon en la ĉiraŭaĵo de Washington.
-Pakistano faris novan raketoprovon.
-ANNAN kaj la usona ekstera ministro mallaŭdas Israelon pro la hieraŭa atako.
-Kaŝmiro: musulmanaj ribeluloj atakis balotejon.
-Spionada reto de IRA estis malkovrita en Nordirlando.
-En hieraŭa parolado BUSH insistis pri tio, ke Irako estas danĝero por Usono.
 

2002.10.07 lundo
-Nokte israelaj tankoj, helikopteroj kaj buldozeroj atakis en la Gaza-zono.
-Palestina policestro estis mortpafita de maskitaj homoj.
-Balotoj en Brasilo "Lula" DA SILVA ricevis 47% de la voĉoj. La dua parto okazos la 27an de oktobro.
-Vagonara akcidento en Sudaŭstrio.
-Pakistano planas plian raketoprovon.

2002.10.06 dimanĉo
-Pasintnokte la urbestro de Parizo estis atakita kaj vundita per tranĉilo.
-Bagdad pretas akcepti novan rezolucion de UN.
-Eksplodo en franca petrolŝipo en Jemeno. Eble temas pri atenco.
-Balotoj en Brazilo.
-En Bosnio la naciismaj partioj venkis.
-En Letonio la partio Nova Erao venkis.
-Kontraŭ militaj manifestacioj en Usono.
-La israela defendministro petis EU bojkoti ARAFAT.
-Pafopaŭzo en Kongo inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Nepalo: la maoistaj alvokas al ribelo.

2002.10.05 sabato
-Ŝipokolizio en Japanio. Kemiaĵo fluas en la maron.
-Balotoj en Letonio kaj Bosnio.
-Manifestacioj en Eŭropo kontraŭ milito en Irako.
-Usono petis de Turkio la rajton uzi ties armeajn flughavenojn por ataki Irakon.
-Ebura Bordo: pafopaŭzo prokrastita.
-Polico serĉas frenezan pafiston en la ĉirkaŭaĵo de Washington.
-Politika krizo en Nepalo, la reĝo maldungis la ĉefministron ĉar tiu ne solvis la problemon de la maoista ribelo.
-Vendredon vespere viro pafis arabojn en Kafejo en la urbo Dunkerque.
-BUSH parolis pri neevitebla milito. Li ankaŭ deklaris la 6an de oktobro kiel "germana-usona tago" (verŝajne por konvinki la germanan registaron ŝanĝi sian opinion pri Iraka milito).
-Manifestacioj en Madrido kontraŭ la reformo de la senlaborecaj subvencioj.
-Usono kritikas la raketoprovojn de Pakistano kaj Hindio.
-Belgio: manifestacio ĉirkaŭ armea bazo kiu onidire stokas atomarmilojn.
-Azerbajĝano: manifestacioj kontraŭ la ŝtatestro pro ties neago koncerne la teritorian konflikton kun Armenio.
 

2002.10.04 vendredo
-La usona senato komencis debati pri eventuala atako de Irako. La Kongreso jam permesis ĝin eĉ ekster la kadro de UN.
-Raketoprovo en Pakistano kaj Hindio.
-Ekde unu semajno la viruso "bugbear" infektas komputilojn, ĝis nun ĉefe en Britio, Aŭstralio kaj Novzelando.
-Laŭ germana gazeto, la daŭra translokiĝo inter la 3 sidejoj de la eŭropaj instancoj (Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo) kostas 170 milionojn da eŭroj jare.
-Tropika tempesto en Louisiane.
-Pafadopaŭzo en Ebura Bordo.
-Manifestacioj en Gaza-zono kontraŭ la decido de Usono konsideri Jerusalemon kiel la ĉefurbo de Israelo.
-Sudano: pacaj pritraktadoj inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Renkontiĝo de la eŭropaj defendoministroj en Kretio.
-Ĉado: ribeluloj atakis flughavenon.

2002.10.03 ĵaŭdo
-Laŭ la Monda Sano Organizo okazas mortigo ĉiun minuton kaj memmortigo ĉiujn 10 sekundojn.
-Manifestacioj en Parizo kontraŭ privatigoj.
-Sciencistoj sukcesis deĉifri la genetikan mapon de la malaria parazito.
-Israelaj soldatoj trejnas por ekzili ARAFAT per helikoptero.
-Filipinoj: bomboatenco apud soldata bazo.

Aperis nova versio de la adaptebla lernohelpilo SoftMemor, kiu faciligas kaj rapidigas la enkapigon de vortoj. Utila ilo en la instruado kaj diskonigo de Esperanto. Nun mendebla por nur 10 eŭroj ĉe:  http://abonasoft.netfirms.com/softMemorEo.html, abonasoft@pro.hu

2002.10.02 merkredo
-Irako deklaras ke ĝi ne akceptos novan UN-rezolucion, ne atakos najbarajn landojn en kazo de usona atako.
-Usono ne akceptas la interkonsenton inter UN kaj Irako kaj sugestas ke estus malpli koste mortpafi HUSSEIN ol fari militon.
-Ebura Bordo: manifestacio subtene al GBAGBO.
-Novaj perfortoj en Kaŝmiro.
-Tajfuno nokte en Japanio.
-Konstruaĵoj disfalis en Sirio pro grundoglito.
-Nova striko en la londona metroo.
-La Namibia ŝtatestro cenzuris usonajn televidajn seriojn.

2002.10.01 mardo
-UN kaj Irako interkonsentis pri la reveno de la armilinspektoroj.
-UN ne akceptas la peton de Usono.
-BLAIR volas ultimatumon por Irako.
-Israela armeo arestis plurajn palestinanojn, kaj reokupis domojn apud la komandejo de ARAFAT.
-La UN helporganizo por la palestinaj rifuĝintoj plendas, ke Israelo bremsas la helpon.
-3a fazo de la balotoj en Kaŝmiro. Ribeluloj mortpafis hinduajn pilgrimantojn en buso.
-Internacia Puntribunalo: la kroata ŝtatestro MESIC atestas kontraŭ MILOSEVIC.
-Hindio: kolizio dum flugparado.
-BUSH subskribis leĝon, kiu postulas la rekonon de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo.
-En Guatemalo buso falis en riveron.
 

2002.09.30 lundo
-Interparolado en Vieno inter UN kaj Irako pri la reveno de la armilinspektoroj.
-Aŭtoeksplodo en la ĉefurbo de Saŭda Arabio.
-Unua rondo de la balotoj en Serbio: KOSTUNICA ricevis ĉirkaŭ 31% kaj la liberalulo LABUS 28%.
-Ĝakarto: pafado en strato apud la ŝtatprezidanta palaco.
-Karambolo sur aŭstra aŭtoŝoseo.
-La ŝipo kiu renversiĝis vendredon en Senegalo transportis du foje pli da pasaĝeroj ol permesite.
-Hieraŭ okazis kontraŭmilita manifestacio en Washington.

2002.09.29 dimanĉo
-Balotoj en Serbio.
-Post hieraŭa peto de BUSH, SHARON ĉesigis la sieĝon de ARAFAT.
-Usonaj flugmaŝinoj atakis flughavenon en Sudirako.
-Okcidentafrika pintorenkontiĝo en Ganao pri la situacio en Ebura Bordo.
-Rumanio: rompiĝo de petroltubo malpurigis riveron.
-Hindio: post politika kunveno pluraj personoj mortis dum amasa interpuŝado.
-Alĝerio: islamistaj ekstremistoj atakis vilaĝon.
-Pafado antaŭ la brita ambasadejo en Jemeno.

2002.09.28 sabato
-Palestinaj manifestacioj pri la 2a datreveno de Intifada, kiun ekigis vizito de SHARON en sankta musulmana loko. Ekde tiam 1874 palestinanoj kaj 614 israelanoj  mortis.
-Kaŝmiro atencoprovo kontraŭ 4 kandidatoj.
-2 bomboj eksplodis en Bangladeŝo.
-Manifestacio en Denver kontraŭ la iraka politiko de BUSH.
-Manifestacioj en Londono kaj Romo kontraŭ milito en Irako kaj okupo de Palestino.
-Strikoj en la flughaveno de Romo.
-Balotoj en Maroko: la moderaj islamistoj progresas. La Socialista Unuiĝo de la nuna ĉefministro venkis.
-Usono volas, ke UN donu ultimaton al Irako.
-Ebura Bordo petis helpon de Francio.
-Tempesto en Sudano.
-Eksplodo en la usona ambasadejo de Kabulo.
-Turkio: 2 personoj, kiuj volis vendi uranion kaŝitan en taksio estis arestitaj.
-Sri-Lanko: interŝanĝo de kaptitoj inter la registaro kaj la ribeluloj.
 

2002.09.27 vendredo
-Sanga bankatako en Usono.
-Kurdaj vilaĝanoj mortigitaj en Turkio.
-Eta tertremo en Palermo.
-Usono provas konvinki Francion kaj Rusion apogi rezolucion kontraŭ Irako.
-Terorista estro, kiu ŝajne havas ligojn kun Al-Kaida estis arestita en Malajzio.
-La financaj ministroj de la 7 plej riĉaj landoj kunsidas en Washington.
-Deputitaj balotoj en Maroko.
-Senegala ŝipo subakviĝis.

2002.09.26 ĵaŭdo
-Hindio post masakro okazis manifestacio apud la pakistana ambasadejo.
-Lastan nokton usonaj kaj britaj flugmaŝinoj detruis radarejon en Sudirako. Laŭ la Blanka Domo estas kontaktoj inter Irako kaj Al-Kaida. Laŭ usona gazeto, Usono kaj kelkaj arabaj landoj premas SADDAM HUSSEIN al ekzilo.
-Laŭ germana televido la iraka ŝtatestro roligas tri similulojn anstataŭ si mem.
-Helikoptero mortigis du islamistajn aktivistojn, kiuj veturis en taksio.
-Bataloj inter rusaj kaj ĉeĉenaj soldatoj.
-Vagonara akcidento en sudokcidenta Pakistano.

2002.09.25 merkredo
-Pakistano: kristanoj mortpafitaj en oficejo de Neregistara Organizo.
-En suda Hindio pasaĝero fajrigis buson.
-Metrostriko en Londono kaj kelkaj italaj urboj.
-50a datreveno de la fondiĝo de Eŭropa Parlamento.
-Laŭ nova statistiko 11,7% el usonanoj vivas sub la malriĉeca nivelo.

2002.09.24 mardo
-Kaŝmiro: Musulmanoj bojkotis la balotojn.
-La israela armeo eniris Gaza kaj eksplodigis konstruaĵojn kaj mortigis palestinanojn.
-Israelo ignoras rezolucion de UN kontraŭ la sieĝo de la oficejo de ARAFAT voĉdonita de ĉiuj membroj de la Sekureca Konsilio krom usono kiu sindetenis.
-Masakro en hindua preĝejo.
-BLAIR deklaras, ke Irako povus konstrui atomarmilojn ene de 2 jaroj.
-Hispanio: nova bomboatenco de ETA.
-Usono proponos, ke ONAT kreu specialan armean forton.
-Ukrajno: manifestacioj kontraŭ la ŝtatprezidanto.
-Falo de la borso en Usono. Xerox akuzita je falsado de bilanco.
-Neĝo en mezeŭropo.
 

2002.09.23 lundo
-Eŭrop-azia pintorenkontiĝo en Kopenhago.
-Aŭto eksplodis en Djakarto.
-Germanaj balotoj: SCHRÖDER reelektita per eta plimulto.
-Eta tertremo en Anglio, 4,8 sur la Richtera skalo.
-Politikaj malliberuloj liberigitaj en Birmanio
-Israelo ĉesis detrui la komandejon de ARAFAT.

2002.09.22 dimanĉo
-Eŭropa senaŭta tago.
-Balotoj en Germanio.
-Israelo volas devigi ARAFAT ekziliĝi. Manifestacioj por subteni lin.
-Striko de la italaj fervojistoj.
-Usono planas fulmomiliton kontraŭ Irako.
-Slovakio: poreŭropaj dekstruloj havas la plimulton en la parlamento.
-Pliaj perfortoj en Kaŝmiro.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj mortigitaj de la armeo.
-Sicilio: kontraŭleĝaj enmigrantoj dronis kiam provis naĝi ĝis la marbordo.
-Vjetnamo: pluraj personoj mortis pro inundoj kaj grundoglitoj.
-Manifestacio en Londono kontraŭ la malpermeso de vulpoĉaso.

2002.09.21 sabato
-Monda pacotago
-Disiĝo de la aŭstra parlamento.
-Ebura Bordo: bataloj inter la registaro kaj la puĉistoj.
-Jemeno: du supozeblaj membroj de Al-Kaido mortigitaj. Vendredon usona televida kanalo deklaris, ke BIN LADEN eble provos eniri Jemenon, ĉar ĝi estas la lando de siaj prauloj.
-Lavingo detruis vilaĝon en Kaŭkazio.
-La diplomataj rilatoj inter Usono kaj Germanio malboniĝis pro ministrino pri justeco, kiu ĵaŭde komparis BUSH al HITLER.
-Post Kubo la tropika tempesto alproksimiĝas al Meksikio.
-Interreligiaj bataloj en okcidenta Hindio.
-Dominika Respubliko: ribelo en malliberejo.
-Fumo en Sudazio pro arbaraj fajroj.
-Laŭ Internacia Energia Agentejo en 2030 2/3 pli da energio estos uzata kaj 70% pli da CO2 eniros la atmosferon.
 

2002.09.20 vendredo
-Israelo atakis la komandejon de ARAFAT.
-La hieraŭa puĉoprovo malsukcesis en Ebura Bordo.
-La UN kontrolistoj planas eklabori en Irako la 15an de oktobro.
-Parlamentaj balotoj en Slovakio.

2002.09.19 ĵaŭdo
-Puĉoprovo en Ebura Bordo.
-Atenco en Telaviva buso.
-BUSH petos de la kongreso la rajton ataki Irakon.
-Irlando: la 19an de oktobro okazos referendumo pri la traktato de Nice pri pligrandiĝo de EU.
-Alĝerio: hieraŭ sekurecaj fortoj mortigis islamistojn.
-Kubo prepariĝas al tropika tempesto.
-Perfortoj en Kaŝmiro.
-En subsahara Afriko la kreskaĵoj iom malantaŭenigis la dezerton.
 

2002.09.18 merkredo
-Lerneja buso brulis en Kolombio.
-Srilanko: la tamulaj ribeluloj rezignas pri kreo de aparta ŝtato.
-La Araba Ligo petas la ĉesigon de minacoj kontraŭ Irako.
-Masakroj en Burundo.
-Ceremonioj pri restarigo de fervojo inter la du Koreoj.

Superrigarda indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
 

2002.09.17 mardo
-Laŭ raporto de UN, la stato de la ozonotruo pliboniĝos nur post 2010. Nun ĝi estas granda kiel Usono, Kanado kaj Meksiko kune.
-Sciencistoj provis esplori la piramidon de Kheops helpe de eta roboto.
-Cisjordanio: eksplodo en palestina lerneja korto.
-La diplomataj rilatoj inter Japanio kaj Nordkoreo pliboniĝas.

2002.09.16 lundo
-Per letero Irako permesas la revenon de armilkontrolistoj.
-2 estroj de ETA estis arestitaj en Francio de la franca kaj hispana polico.

2002.09.15 dimanĉo
-Balotoj en Makedonio. Kelkloke okazis interbataloj.
-Laŭ germana gazeto "Bild am Sonntag" Irako posedas longdistancajn robotflugmaŝinojn.
-Atenco en suda Pakistano.

2002.09.14 sabato
-La sekureca konsilio de UN petis Irakon enlasi kontrolistojn.
-Usono asertas, ke ĝi havas pruvojn pri la ekzisto de irakaj moveblaj laboratorioj.
-Rusio deklaras, ke la ekonomia kunlabora kontrakto farita kun Irako ekvalidos nur se tiu lando enlasas la kontrolistojn de UN.
-Manifestacioj en Italio kontraŭ la registaro.
-Makedonio : interbataloj inter albanaj ribeluloj kaj la polico.
-Ĉinio kaj Filipinoj serĉas pacan solvon pri teritoria konflikto.
-Aresto en Karaĉi de Ramzi BINALSIB, ĉeforganizanto de la pasintjara Novjorka atako.
-Flugmaŝino frakasiĝis en Siberio.
 

2002.09.13 vendredo
-Hieraŭ BUSH paroladis antaŭ la plena kunsido de UN.
-Usono movas soldatojn al Kataro.
-Nova masakro en Alĝerio.
-Strikoj en Italio.
-La germana firmao MobilCom estas ĉe la rando de bankroto.
-Post 10-taga malpermeso, la ĉina registaro denove lasas sian popolon uzi la retnavigilon Google.
 

2002.09.12 ĵaŭdo
-Kofi ANNAN avertas Usonon ne sole ataki Irakon.
-La Blanka Domo publikigas raporton pri Irako.
-Nelson MANDELA taksas la usonan unuflankan politikon kiel minaco por la mondo.
-Hieraŭ demisiis la palestina registaro. La israela armeo eksplodigis domon de Hamas-aktivulo.
-Aŭstrio: HAIDER estis reelektita estro de sia partio.
-Tajvano denove vane provis aniĝi al UN.
-Policejo estis atakita en Makedonio.
-15 Afganoj, kiuj eble havas ligon al Al-Kaida estis arestitaj en Sicilio.
-PUTIN informas UN pri plano agi en Georgio pro la tieaj Ĉeĉenaj ribeluloj.
-Atentigo pri nova retpoŝta komputila viruso kun la titolo "All People".
 

2002.09.11 merkredo
-Datreveno de la terorista atako kontraŭ Usono.
-Ministro mortpafita en Kaŝmiro.
-Israelaj tankoj en Gaza. La palestinaj balotoj okazos la 20an de januaro.
-Fino de la inundoj en suda Francio.

2002.09.10 mardo
-Svislando fariĝis la 190a membro de la Unuĝintaj Nacioj.
-Vagonara akcidento en orienta Hindio.
-Usona registaro atentigas pri risko de atenco.
-Israela armeo mortigis palestinajn sekretajn agentojn.
-Fatah, la movado de ARAFAT, malaprobas atencojn en Israelo kontraŭ civiluloj.
-Delegito de la Dali Lama en Pekino.

2002.09.09 lundo
-Ekskontrolisto de UN afirmas, ke Irako ne estas danĝera.
-Aŭstrio: pro potencbatalo en la partio de HAIDER, multaj gravaj partianoj rezignis, kio verŝajne kaŭzos pli fruajn balotojn.
-La personaro de la flugo de Air Seychelles el Bombay sukcesis senarmigi vojaĝanton armitan per tranĉilo.
-Interbataloj dum manifestacio en Santiago okaze de la 29a datreveno de la puĉo de PINOCHET.
-Tertremo en Papuo-Novgvineo 7,6 grada laŭ la Richtera skalo.
-Israelo proponas logistikan helpon al Usono por ataki Irakon.
-Belgio kaj Kanado ne subtenas la atakon.

2002.09.08 dimanĉo
-Zimbabvo: limdato por blankaj farmistoj forlasi sian teron.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj atakis policejon.
-BUSH kaj BLAIR deklaras, ke Irako posedas danĝeregajn armilojn.
-Eta tertremo en norda Tajvano.

2002.09.07 sabato
-En la usona ŝtato Illinois leĝo permesas al vivlongaj kaptitoj morti pro malsato.
-SOLANA kaj ANNAN malkonsilas al Usono sole ataki Irakon.
-Usono sendas altrangajn diplomatojn al Parizo, Moskvo kaj Pekino.
-Palestino petas helpon de la internacia komunumo.
-Pacokontrakto inter Kongo kaj Ugando.
-Moskvo: interbataloj inter rusaj kaj irlandaj zelotantoj antaŭ piedpilka renkontiĝo.
-Busakcidento en Turkio.
-Strikoj de la pilotoj de Air-France.

2002.09.06 vendredo
-Germanio: paro, kiu planis atencon en Heidelberg estis arestita.
-Tertremo en Sicilio.
-BUSH telefonis al rusa, ĉina, franca ŝtatestroj koncerne la eventualan atakon kontraŭ Irako. Britio subtenas la atakon.
-En Ĝenin israelaj soldatoj mortigis 2 palestinanojn. SHARON deklaras, ke la interkonsentoj de Camp David, tiu de Oslo kaj tiu de la jaro 2000 ne plu validas.
-Sendependa kanditato estis mortpafita en hinda Kaŝmiro.
-En la usona ŝtato Utah gardistoj vidis iun eniri en deponejon de kemiaj armiloj.

Hieraŭ:
-usonaj kaj britaj bombadis irakajn aerdefendilojn.
-Atenco en Kolomba aĉetocentro.
 

2002.09.05 ĵaŭdo
-Aŭtoeksplodo en Kabul.
-La Araba Ligo subtenas Irakon.
-Kuloinvado en Aŭstrio sekve al la inundoj.
-Fumo en Moskvo pro arbara fajro.
-Parencoj de viktimoj de la 11a septembro faras procezon kontraŭ Irako.
-Afganujo atencoprovo kontraŭ Hamid KARZAI.

2002.09.04 merkredo
-Libano: interpafado en palestina rifuĝejo .
-Fino de la UN pinto renkontiĝo. Ĝi naskis nur deklaracion kaj agoplanon pri trinkebla akvo.
La ĉefaj Neregistaraj Organizoj forlasis la ejon. Parolado de POWELL estis interrompita per protestoj. La dana ĉefministro deklaris ke tiaj pintorenkontiĝoj ne estas utilaj kaj ke estus pli bone agi.
-La afgana registaro enkondukos novan monunuon.
-Sudkoreo: viro atakis infanojn per tranĉilo en preĝejo.
-BUSH deklaras, ke li ne atakos Irakon sen interkonsento kun la kongreso.
-En Rusio furoras kanto pri la gloro de PUTIN.

2002.09.03 mardo
-Rusio, Kanado kaj Ĉinio subskribos la protokolon de Kioto.
-Irako pretas kunlabori kun UN.
-Du parencoj de teroristoj estos forpelitaj el Israelo.
-Pekino: Nordkoreanoj petis azilon en germana ambasadejo.
 

2002.09.02 lundo
-Tajfuno kaŭzis multajn damaĝojn en Sudkoreo.
-Irano premas Irakon akcepti la revenon de UN-inspektoroj.
-Fajro estingita en pasaĝera ŝipo apud Britio.
-Tertremo en Irano, 5,1 grada laŭ la Richtera skalo.

2002.09.01 dimanĉo
-Pintorenkontiĝo en Johannesburg: EU proponas kunlaboron pri energio kun sudaj landoj.
-Interpafado en Indonezio.
-Turka petrolŝipo subakviĝis en la haveno de Aleksandrio.
-Israela armeo mortigis palestinajn laboristojn.
-Jordanio kaj Israelo kunlaboros por savi la Mortan Maron.
-Eŭskio: polico malfunkciigis bombon.
-Korsiko: nigra pantero loĝas en la arbaro.
-Sudano: la ribeluloj okupis unu el la plej gravaj sudaj urboj.

2002.08.31 sabato
-Manifestacioj en Johannesburg.
-Italio kaj Britio planas subskribi interkonsenton kun Usono pri la nepunebleco de ties soldatoj antaŭ la Internacia PunKortumo
-Israela helikoptero pafis raketon sur palestinan veturilon.
-2 eksplodoj en la flughaveno de Kabul.
-Brazilo: 6 personoj postvivis flugmaŝinan frakasiĝon.
-Hinda ŝipo subakviĝis en rivero.
-Indonezio: atako de armita grupo apud minejo.
-Italio: kontraŭleĝaj kurdaj enmigrantoj sufokiĝis en kamiono.
 
 
 

2002.08.30 vendredo
-Fervoja linio inter la du Koreoj estos restarigita.
-Armita tunizdevena svedo, kiu volis flugi al Londono estis arestita hieraŭ en sveda flughaveno .

2002.08.29 ĵaŭdo
-Kolombio:  vidbendo pri la 12 forrabitaj deputitoj
-Atenco kontraŭ opozicia radiostacio en Zimbabvo.
-La inundoj malbonigis 700km da fervojo en Germanio.
-Statisktiko pri la pintorenkontiĝo en Johannesburg: la delegitoj produktas 17 tunojn da rubo tage.
-Hamburgo: doganistoj trovis israelajn armilojn destinatajn al Irano sur ŝipo.
-Rusa flugmaŝino malaperis.

Por legi Intergazeton sur WAP-poŝtelefono kreu paĝindikilon al: http://tagtag.com/intergazeto/
 

2002.08.28 merkredo
-Usono promesis konsulti Saŭdan Arabion antaŭ ol ataki Irakon, kaj pretas agi eĉ sola se la aliancanoj ne subtenas la atakon.
-Israela-palestina renkontiĝo prokrastita. Hieraŭ vespere tankoj kaj helikopteroj atakis vilaĝon sude de Gaza-urbo.

2002.08.27 mardo
-Inundoj en Ĉilio. Malbonega vetero en Francio.
-Manifestacioj de la ĵus malpermesita eŭska partio Batsuna. La sendependistoj volas plendi al la Eŭropa Kortumo. Bombo malkovrita antaŭ juĝejo.
-Pintorenkontiĝo en Johannesburg. La riĉaj landoj donas 6 foje pli da subvencioj por terkultivado ol da helpo por ties evoluigo.
-2 estroj de la Palestina Liberiga Fronto estis arestitaj. Israelo malpliigas la kontrolojn en Bethleem. Judaj kolonianoj premas la registaron por pli da severeco.
-La egipta ŝtatestro MUBARAK atentigas Usonon, ke la arabaj landoj kontraŭas eventualan atakon de Irako. Vicprezidanto CHENEY deklaris, ke la risko de neago estas pli granda ol tiu de la atako.
-Manifestacioj en Argentino kaj de la senpaperuloj en Francio.
-Hieraŭ okazis atencoprovo kontraŭ rusa deputito.
-Kamparanoj de Brazila insulo lernas novan metodon rikolti fruktojn de la abararo per kiu la arboj ne estas detruitaj kiel okazis antaŭe.
 
 

2002.08.26 lundo
-Pintorenkontiĝo pri la Tero: Unua plena kunsido. Eŭropa Unio atentigas pri la konsekvencoj de eventuala malsukseso.
-Policistoj mortigitaj en Makedonio:
-Afganujo: eksplodo en la centro de la ĉefurbo.

2002.08.25 dimanĉo
-Burundo: ribeluloj atakis kvartalon de la ĉefurbo.
-Referendumo en Azerbajĝano pri konstituciaj ŝanĝoj.
-Tertremo en Egiptio.
-Germanio: unua antaŭbalota televida duelo SCHRÖDER-STOIBER.
-Komenciĝis la pintorenkontiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj en Johannesburg.
-Filipinoj: teroristestro mortpafita.
-Inundoj en Kamboĝo kaj Nederlando.
-Afganujo: eksplodo apud konstruaĵo de UN.

2002.08.24 sabato
-Israela armeo malhelpis la judan-araban pacan organizaĵon disdoni nutraĵojn en Naplus. Israelo kaj Palestino kulpigas unu la alian pri la neapliko de la interkonsento.
-Hindia Kaŝmiro: musulmanoj mortigitaj en 2 atakoj de islamistaj ekstremistoj.
-Saŭda Arabio: surloke produktita kolao "Zamzam" furoras.
-Ĉeĉenio: rusaj fortoj mortigis sendependistojn.
-Georgio: rusaj landkontrolistoj mortpafitaj.

2002.08.23 vendredo
-Israela armeo restas en Hebron.
-Kosovo: albana manifestacio kontraŭ procezo de gerilestro. Banditoj atakis buson.
-Indonezio: eksplodo de petardoj en buso.
-6,6 milionoj da malliberuloj en Usono.
 

2002.08.22 ĵaŭdo
-Akcidentoj en Nepalo: Flugmaŝineto frakasiĝis kaj buso falis en riveron.
-Rusio: gaseksplodo en laboristejo.
-Israelo arestis plurajn membrojn de Hamas.
-Arbaraj fajroj en Mongolio kaj en Indonezio, kie lernejoj estis fermitaj pro fumonebulo.
 

2002.08.21 merkredo
-Teroglito en Nepalo.
-Eksplodo de konstruaĵo en Moskvo. Ŝajne temas pri gasoakcidento.
-Inundoj en Ĉinio ĉe la lago Dongting.
-Rusa deputito mortpafita surstrate.
-Hieraŭ vespere la berlina polico senprobleme liberigis la hostaĝojn.
-Filipinoj 8 personoj forrabitaj de islamista grupo.

-Belfast: policistoj vunditaj dum interbatalo inter la du komunumoj.

2002.08.20 mardo
-Israela armeo forlasas Bethleem sed eniras rifuĝejon.
-Berlino: en la iraka ambasadejo kontraŭ HUSSEIN-a grupo prenas hostaĝojn.
-Ĉeĉena raketo kaŭzis la hieraŭan  frakasiĝon de la rusa helikoptero.
-Irlando: sukcesa enkonduko de imposto je plastaj aĉetsaketoj.
-Afganujo: Malkovro de taliba amastombejo.

2002.08.19 lundo
-Malkovro de pluraj instruaj vidbendoj de Al-Kaida.
-Abu NIDAL la plej serĉita teroristo ŝajne memmortigis en Bagdad.
-Frakasiĝo de rusa armea helikoptero en Ĉeĉenio.
-Pluraj Nordkoreanoj sukcesis forlasi la landon per ŝipeto.

2002.08.18 dimanĉo
-Inundoj en Azio. En Eŭropo renkontiĝo de la trafitaj landoj.
-Bombaspekta pakaĵo estis forigita el Krakova bazaro antaŭ la preterpaso de la papo.
-La israela armeo arestis plurajn palestinanojn, kiuj kontrabandis armilojn el Egiptio.
-ARAFAT akuzita je monodevojigo. Israela-palestina interkonsento pri retiriĝo el la memstaraj teritorioj.
-Diplomata renkontiĝo inter Japanio kaj Nordkoreo dank'al perado de la Ruĝa Kruco.
-Vizito de la hispana reĝo en Moskvo. Arbara fajro en Siberio. En alia regiono buso falis en abismon.
-Ĉinio: eksplodo en petardofabriko.
-Hieraŭ usonaj kaj britaj flugmaŝinoj atakis irakan radarejon.

2002.08.17 sabato
-Termitoj manĝis voĉdonpaperojn en Niĝerio.
-Akvobaraĵo rompiĝis en Meksiko.
-La nordirakaj kurdoj proponas sian helpon en la atako kontraŭ Saddam HUSSEIN.
-Interkonsento inter Rusio kaj Irako pri ekonomia kunlaboro.
-SHARON rapidigas la atakon de Irako.
-La urba konsilantaro de New York rekomendas la fermon de la palestina oficejo en Unuiĝintaj Nacioj pro atencoriskoj.

2002.08.16 vendredo
-Vizito de la papo en Krakovo.
-Okcidentnila viruso rapide disvastiĝas en Usono.
-Hieraŭ: Tertremo en Indonezio 5,9 sur la Richtera skalo.
 

2002.08.15 ĵaŭdo
-Teksaso: sekve al ekzekuto de meksikano, la meksika ŝtatestro ne vizitos Usonon.
-Saddam HUSSEIN nomumita ŝtatestro por 7 pliaj jaroj.
-Israelo respondus al eventuala iraka atako.
-PUTIN proponas referendumon pri kuniĝo de Rusio kaj Belorusio.
-Ĉeĉena ribelo: mortigo de 2 rusaj sekretaj agentoj. Georgiaj trupoj ekmars´as.

2002.08.14 merkredo
-Israelo: procezo de palestina aktivisto. La armeo mortigis la estron de la armita branĉo de Hamas.
-La du Koreoj interkonsentas pri rekunigo de fervojaj linioj kaj familioj. Boniĝo de la rilatoj inter Nordkoreo kaj Japanio.
-Hollywood-a peticio por ke BUSH partoprenu la Teran pintorenkontiĝon en Johannesburg fine de la monato.
-Evidentiĝis, ke fabrikantoj de kontraŭtabakaj medikamentoj estis sub premo de la cigaredindustrio.
-Pakistano: la ŝtatestro MUSHARRAF mallaŭdas la ekstremistojn.
-Zimbabvo: blanka farmisto estis elĵetita el sia farmo.
 

2002.08.13 mardo
-Inundoj interalie en Laoso, Nepalo, Aŭstrio, Germanio, Prago. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj ne estas dubo pri la homa respondeco.
-Mortiga gripo disvastiĝas en Madagaskaro.
-Nederlandano forrabita en Dagestano.
-Irana ŝtatestro vizitas Afganujon.
-Pacodiskutoj en Burundo inter la registaro kaj la ribeluloj.

Superrigarda indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
 

2002.08.12 lundo
-Kolombio: eksterordinara stato kaj militimposto.
-Rusio: vakcinado en la inunditaj regionoj.
-Kunsido de diversaj palestinaj movadoj pri ĉesigo de atencoj.
-Interparoloj inter Nord- kaj Sudkoreo.
-Somaliaj piratoj kaptis britan petrolŝipon.
-Alta sekureca grado ĉirkaŭ la granda ponto en San Francisko.

2002.08.11 dimanĉo
-Belfast: interbataloj inter katolikoj kaj policistoj.
-Inundoj de Rumanio ĝis Anglio.
-Irano liveras 16 membrojn de Al-Kaida al Saŭdarabio.
-Kaŝmiro: interbataloj inter hindaj policanoj kaj islamistoj.
-Membroj de la iraka opozicio en Washington.

2002.08.10 sabato
-Manifestacioj por paco en la ĉirkaŭurbo de Jerusalemo.
-Kontraŭterorismaj armeekzercadoj ĉe la Kaspia maro.
-La hieraŭa eksplodo en Afganujo estis akcidento.

2002.08.09 vendredo
-Israelo planas kontraŭraketan sistemon.
-Usono: alta sekureco ĉirkaŭ la blanka domo pro risko de aŭtobombo.  La okcident-nila viruso atingis ankaŭ Washington. Ĝi infektas homojn kaj kortobirdojn.
-Eksplodo en Afganujo.
-Unuiĝintaj Nacioj pretas peri inter la kolombia registaro kaj la gerilo.
 

2002.08.08 ĵaŭdo
-Kolombio:  pluraj atencoj  okazis dum Alvaro URIBE fariĝis ŝtatestro.
-Vulkana erupcio en Papuo-Nov-Gvineo.
-Palestina delegacio en Washington.
-Internacia Mona Fonduso finance helpas al Brazilo.
-Laŭ novaj esploroj la kanceriga substanco akrilamido povas formiĝi en terpomoj tro frue rikoltitaj, tro malfrue konsumitaj aŭ stokitaj en glaciŝranko.
-Turisma ŝipo evakuita apud Bretonio.
-Inundoj en pluraj eŭropaj urboj.
 

2002.08.07 merkredo
-Kotofluo detruas taĝikistanan vilaĝon.
-Israelaj tankoj en la Gaza zono kaj mortigo de la estro de la El-Aksa brigado.
-Afganujo: atako kontraŭ soldatejo en Kabulo.
-Bolivio: Gonzalo SANCHEZ DE LOZADO oficiale fariĝis la nova ŝtatestro.
-Busakcidento en Meksiko.
-Malbona vetero en Norditalio kaj Aŭstrio.

2002.08.06 mardo
-Plena kunsido de Unuiĝintaj Nacioj petas la retiriĝon de la israela armeo el la palestinaj teritorioj.
-Kaŝmira krizo: atako kontraŭ hinduaj pilgrimoj.
-Datreveno de la eksplodo de atombombo en Hiroŝimo.
-Indonezio: studentoj manifestacias por peti reformojn.
-Ĉeĉenio: bomboatako kontraŭ veturilo de rusamikaj policistoj.
 

2002.08.05 lundo
-Aŭtoeksplodo en Hispanio.
-Novaj israelaj kaj palestinaj mortintoj en Cisjordanio. Kofi ANNAN, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj nacioj kondamnas ambaŭ flankojn.
-Atako kontraŭ kristana lernejo en Pakistano.
-Perfortoj en Kolombio.

2002.08.04 dimanĉo
-Atenco kontraŭ buso en Nordisraelo kaj apud la muroj en Jerusalemo.
-Legiana malsano en Britio.
-Glacipluvo en Italio.
-Alĝerio: la armeo mortigis islamistojn en montoj.
-Ĉinio deklaras, ke ĝi neniam akceptos sendependiĝon de Tajvano.

2002.08.03 sabato
-Tajvana ŝtatprezidanto planas referendumon pri la estonteco de la  insulo.
-Ŝtelo de armiloj en Grekio
-Usono volas reĝimŝanĝon en Irako malgraŭ la invito de Bagdad viziti la landon.
-Turkio forigas mortpunon.
-En usona ŝtato Louisiane kuloj disvastigas Nilan viruson.
 

2002.08.02 vendredo
-Ĉirkaŭ 100 israelaj tankoj eniris la urbon Naplus.
-Usono: du estroj de la firmao Worldcom estis arestitaj.
-Madagaskaro: malsano, kiu similas al gripo jam mortigis plurajn personojn.

2002.08.01 ĵaŭdo
-Laŭ la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj ne okazis masakro en Ĝenin.
-Ukrajno: eksplodo en minejo.
-Financa krizo en Urugvajo.
-Nordirlando: bomboeksplodo apud renovigata soldatejo.
 

2002.07.31 merkredo
-BUSH subskribis la novan pli severan leĝon kontraŭ firmaaj trompoj.
-Eksplodo en kafejo de hebrea universitato en Jerusalemo.
-Dimanĉon okazis interbataloj inter israelaj policistoj kaj kolonianoj.
-Kaŝmiro: granata atenco kontraŭ taksio kaj mortigo de hinda politikisto
-Usono kreas centron por plibonigi sian eksterlandan fambildon.
-Arbaraj fajroj apud Moskvo.
-Atentigoj pri eventualaj atakoj de Al-Kaida kontraŭ usonaj akvorezervujoj.
-Paragvajo: rabistoj fosis tunelon por ŝteli valorajn pentraĵojn.
-Belgio: la fluoro, kiu troviĝas en kelkaj produktoj por la dentoj povas damaĝi al la nervosistemo kaj malfortigi la ostojn.
 

2002.07.30 mardo
-Trajno elreliĝis en Usono.
-Atencoprovo kontraŭ la afgana ŝtatprezidanto.
-Bangladeŝo: ĉasflugmaŝino falis sur domojn, inundoj.
-Balenoj mortas sur usonaj plaĝoj.

2002.07.29 lundo
-Belfast: interbatalo inter protestantoj kaj policistoj.
-Usono: ankaŭ la firmao Qwest mislibrotenis.
-Neleĝaj enmigrantoj mortis en kamiono apud Dallas.
-Unuiĝintaj Nacioj ĉesas humanitaran helpon en Ĉeĉenio post forrabo de respondeculo de rusa neregistara organizo.
-Afganujo subskribos la kontraŭminan traktaton kaj petas helpon por forigi la tieajn minojn, kiuj vundas 10 personojn tage.
-Memfaritaj bombetoj malkovritaj antaŭ ejo de Fiat kaj sidejo de katolika sindikato.
-Virina manifestacio kontraŭ perforto en Kolombio

2002.07.28 dimanĉo
-Flugmaŝino frakasiĝis apud Moskvo.
-Fajro en turka petrolrafinejo.
-Judaj kolonianoj atakas palestinajn domojn.
-La jugoslaviaj soldatoj pafis sur kroatajn respondeculojn, kiuj ŝipumis sur la Danubo apud la landlimo.
-Post 4 tagoj pluraj ministoj povis esti savitaj el subakviĝinta minejo.
-Hindio rifuzas la proponon de POWELL liberigi politikajn kaptitojn kaj permesi al sendependaj observantoj kontroli la balotojn.

2002.07.27 sabato
-Ukrajno: dum prezentado ĉasflugmaŝino falis sur la publikon.
-Aŭstrio: granato eksplodis en diskejo.
-Hindio: laga ŝipo subakviĝis.
-PERES deklaras al germana revuo, ke li dubas pri la pacemo de SHARON.
-Novzelando: Estas certe, ke la ĉefministro CLARK estos reelektita.
-Hieraŭ usonaj ĉasflugmaŝinoj sekvis neidentigitan flugantan objekton super Washington.
 

2002.07.26 vendredo
-Virina manifestacio kontraŭ perforto en Kolombio
-Arbara fajro en Francio kaj en Kalifornio, kie maljunaj pinarbegoj estas en danĝero.
-La Israela armeo detruis armilfabrikon en Gaza.
-La Gibraltara loka registaro planas referendumon pri la statuto de la insulo. Londono kaj Madrido ne volas agnoski la baloton.
 

2002.07.25 ĵaŭdo
-La sekureca konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kritikas la israelan atakon.
-2 kilometrojn larĝa asteroido povus kolizii kun la Tero en 2019.
-Busakcidentoj en Kosovo kaj Ĉehio.
-Inundoj kaj grundofluoj en Sudazio.
-Usono planas pli severajn leĝojn kontraŭ librotenadaj trompoj.
-Nordkoreo bedaŭras la junian marbatalon.
 

2002.07.24 merkredo
-Vietnamo: ŝtatprezidanto LUONG reelektita por 5 jaroj.
-Inundoj en Turkio.
-Kolombio: la ribeluloj montras videobendon pri la forrabita ŝtatprezidant-kandidatino BETANCOURT.

Ĉu viaj geamikoj kaj lernantoj jam konas tiun servon? Plusendu tiun mesaĝon por ke ili ekkonu Intergazeton kaj povu senpage aboni ĝin (e-inform@index.hu).
 

2002.07.23 mardo
-La israela armeo lanĉis raketan atakon kontraŭ kvartalo de la urbo Gaza, kie loĝas la estro de armita branĉo de Hamas. Ĉar multaj vundiĝis kaj mortis virinoj kaj infanoj, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj kondamnas la atakon.
-Arbaraj fajroj en Oregon, inundoj en Venezuelo kaj Nepalo, sekeco en Sicilio.
-3 dungitoj de NASA estis arestitaj ĉar ili forŝtelis kaj forvendis lunajn ŝtonojn.
-La papo vojaĝas al monda junurala katolika renkontiĝo, kiu okazas en Toronto.
 

2002.07.22 lundo
-Nordirlando: la ĉefministro TRIMBLE petas Londonon helpi respektigi la pafadpaŭzon.
-Interkonsento Maroko kaj Hispanio koncerne la pridisputitan insuleton.
-Tertremo en okcidenta Germanio 4,7 laŭ la Richtera skalo.
-Nova registaro en Nederlando.
-Giganta 250 kg-a kalmaro trovita en Aŭstralio.
-La bankroto de Worldcom estas la plej granda en la usona historio.

2002.07.21 dimanĉo
-Ukrajno: gaseksplodo en minejo.
-Trajno elreliĝis en Sicilio.

2002.07.20 sabato
-Hindio: musulmano estis elektita ŝtatprezidanto.
-Peruo: Fajro en diskejo de la ĉefurbo Limo.
-Sudano: interkonsento inter la registaro kaj la ribeluloj.

2002.07.19 vendredo
-Neĝotempesto en Bolivio.
-Israelo planas puni la parencojn de la kamikazoj.
-Portempa kompromiso en la konflikto pri ŝtaloimportado inter Eŭropa Unio kaj Usono.
-Disiĝo de la Montenegra parlamento.
-Laŭ Bagdad lastan nokton usonaj kaj britaj flugmaŝinoj atakis sudan Irakon.

2002.07.18 ĵaŭdo
-Korsiko: eksplodigo de konstruata soldatejo.
-Germanio: SCHRÖDER maldungis defendministron.
-AOL troigis enspezojn.
-Greklando: pluraj membroj de la terorista grupo "17a novembro" estos juĝataj.
-Uganda buso, kiu transportis ankaŭ blukaskulojn de UN koliziis kun benzinkamiono.
-Israelo: Malkovro de trafiko de soldatvestaĵoj kaj armiloj al palestinanoj.
 

2002.07.17 merkredo
-Atenco en Telavivo.
-Hispanio forigas la marokajn soldatojn el la pridisputita insuleto.
-Alĝerio: 6 personoj mortigitaj en kafejo.
-Mortiga malvarmego en suda Peruo.

2002.07.16 mardo
-Israela buso atakita en norda Cisjordanio.
-Novaj masakroj en Alĝerio.
-La Irlanda Respublika Armeo IRA pardonpetis pro la nebatalantaj viktimoj de siaj pasintaj atencoj.
-Post ricevo de mono la Somalaj piratoj, kiuj kaptis Grekan ŝipon forlasis ĝin.

2002.07.15 lundo
-Skandalo en Eŭropa Unio: plurloke porka viando enhavas la kreskigan kaj steriligan hormonon MPA.
-Renkontiĝo de Bosnia, Kroata kaj Serba ŝtatestroj en Sarajevo.
-Pakistano: islamisto kondamnita je morto pro forrabo kaj mortigo de usona ĵurnalisto.
-Arbara fajro en Portugalio.
-2 vilaĝoj detruitaj pro grundofluo en Nepalo.
-Manifestacioj en Paragvajo por la foriro de la ŝtatprezidanto.
 

2002.07.14 dimanĉo
-Atencoprovo kontraŭ la ŝtatprezidanto CHIRAC dum la parado de la nacia festo.
-Hindio kulpigas Pakistanon koncerne la sabatan atencon.
-Koncerne la diplomatan problemon rilate al ŝtona insuleto 200m for de la Maroka marbordo, Eŭropa Unio subtenas Hispanion kaj la Araba ligo subtenas Marokon..

2002.07.13 sabato
-Atenco en la hinda Kaŝmiro. Islamistoj vestitaj kiel hinduaj pastroj pafis en la tumulton.
-Buso de eŭropaj turistoj estis atakita per granatoj en Pakistano.
-La sekureca konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj akceptis unu jaran nepuneblecon por usonaj soldatoj.

2002.07.12 vendredo
-Interbataloj en Belfast.
-Turkio: ankaŭ la ministro pri eksteraj aferoj demisiis, kaj volas fondi novan partion.
-Diplomata problemo inter Hispanio kaj Maroko pri insuleto.
-Italio: procezo pri kontaminado de sango.
-Vladimir SPIDLA fariĝis la nova ĉeha ĉefministro.
 

2002.07.11 ĵaŭdo
-Ministraj ŝanĝoj en Sudkoreo. Virino fariĝas ĉefministro.
-Tempesto en Berlino.
-6-7 milionjara prahomsimio trovita en Ĉado.
-Usono daŭre volas senpuneblecon por usonaj blukaskuloj.
-Mino eksplodis sub polica buso en Ĉeĉenio.
-Plurcent manifestantoj arestitaj en Irano dum datreveno de studenta protesto.
 

2002.07.10 merkredo
-Turkio: la rezigno de pluraj ministroj eble kaŭzos pli fruajn balotojn.
-Eŭropa Unio planas reformon de la terkultivadaj subvencioj.
-Usono: koncerne la financajn skandalojn, ankaŭ BUSH kaj la vicprezidanto CHENEY estas suspektataj pro neregulaĵoj en pli fruaj laboroj por petrola kaj industria firmaoj.
-Armea helikoptero frakasiĝis en Cipro.
-Malseverigo de la drogoleĝo en Britio.

2002.07.09 mardo
-BUSH deklaras, ke Usono uzos ĉiujn eblajn rimedojn por forigi Saddam HUSSEIN de lia posteno.
-Respondeculo de la Ĝihad estis mortigita de la israela armeo.
-Al-Kaida anoncas pliajn atencojn.
-Perforta aresto de nigrulo en Los Angeles estis hazarde filmita.
-Mineja eksplodo en Ĉinio.
-Fondiĝo de la Afrika Unuiĝo.
 

2002.07.08 lundo
-Usono planas grandan vakcinan kampanjon pro risko de biologia terorismo.
-Arbara fajro en Kebekio.
-Nordirlando: interbataloj dum la tradicia parada marŝo. Pluraj policanoj vundiĝis.
-Hieraŭ la israela registaro akceptis rasistan leĝon, kiu ebligas aĉeton de tero nur al judoj.
-Pluraj personoj dronis en la varma Moskvo.
-Indonezio: fajro en karaoke-ejo.
-Italio: rapida fandiĝo  de glaciejo endanĝerigas plurajn vilaĝojn.
-Komenco de la pintorenkontiĝo de la Organizo de la Afrika Unuiĝo. Ĝi planas transformiĝi al Afrika Unuiĝo.

Komputilaj programoj en Esperanto: http://abonasoft-esperanto.inf.hu

2002.07.07 dimanĉo
-Protestoj en Hongkongo kontraŭ la ekonomia situacio.
-14a internacia konferenco pri AIDS en Barcelono.
-Armitaj palestinanoj provis eniri israelan kolonion en la Gaza zono.
-Danĝeraj tradicioj: virbova kurado en Pamplono kaj protestanta parada marŝo en Nordirlando.
-Fajro en ukrajna minejo.
-Tajfuno en Koreo.

2002.07.06 sabato
-Afganujo: du viroj atakis la aŭton de la vicprezidanto kaj mortpafis lin.
-Inundoj en Texas, Hindio kaj Filipinoj.
-Ĉinio: pluraj personoj mortis pro murofalo.
-Du eksplodoj en la hinda Kaŝmiro.
-La israela armeo mortpafis palestinaninon kun infano en Gaza, kaj malplenigis kaj traserĉis hospitalon.
-Strataj bataloj en la franca urbo Lille, post nesevera kondamno de policisto, kiu pafis aŭtoŝteliston.
-En la ukrajna ĉielo, piloto de israela flugmaŝino vidis preterflugantan rakedon.
-Du flugmaŝinoj preskaŭ koliziis en Britio.
 

2002.07.05 vendredo
-Estis egiptdevena viro, kiu mortpafis du personojn antaŭ ol esti mem pafita hieraŭ en la flughaveno de Los Angeles.
-La estro de la armita palestina organizo Fatah mortis en aŭtoeksplodo en Gaza.
-Transportflugmaŝino frakasiĝis en Centr-Afrika Respubliko.
-Alĝerio festas 40 jaran sendependecon.

2002.07.04 ĵaŭdo
-Usono festas la tagon de la sendependeco. Risko de terorismaj atencoj. Pafado ĉe la giĉeto de israela flugkompanio en la flughaveno de Los Angeles. Eta flugmaŝino frakasiĝis en parko.
-Pluvegoj en Texas.
-Unuiĝintaj Nacioj longigas je 12 tagoj la mision de siaj soldatoj en Bosnio.
-Manifestacio en Budapeŝt o por ke la voĉdonbiletoj de la lastaj balotoj ne estu detruitaj.
-Busakcidento en Aŭstrio.
-Parenco de Saddam HUSSEIN arestita en Florido pro vizo-problemo.

2002.07.03 merkredo
-La germana polico arestis 6 personojn, kiuj eble apartenas al terorista grupo en Hamburg.
-La Unuiĝintaj Nacioj subtenos la rekonstruon de palestinaj rifuĝejoj.
-Oni retrovis la nigrajn skatolojn de la du flugmaŝinoj, kiuj koliziis hieraŭ en suda Germanio.
-La hinda ekstera ministro riproĉas al Pakistano, ke ĝi ne malhelpas teroristajn grupojn eniri en Kaŝmiron.
 
 

2002.07.02 mardo
-Kolizio inter du flugmaŝinoj en suda Germanio.
-La soldatoj de ONAT vane provis aresti la militkrimulon KARADJIC en lia domo apud Sarajevo.
-Indonezio: Buso falis en abismon.
-Freneza pafanto en Sudafriko mortigas plurajn personojn.
-Usono timas novajn atencojn okaze de la 4a de julio. Eble estas ankaŭ riskoj de elektronika terorismo.

2002.07.01 lundo
-Inaŭguro de la Internacia PunKortumo en Hago.
-Busakcidento en Hungario.
-Afganujo: dimanĉon usona bombo erare trafis vilaĝon kie okazis geedziĝfesto. Raketatako kontraŭ flughaveno de la usona armeo.
-Saŭda Arabujo: bomboj trovitaj en usona kaj brita aŭtoj.
-La israela armeo mortigis respondeculon de Hamas en Napluso.
-Danlando transprenas la prezidantecon de la Europa Unio por 6 monatoj.
-Protestoj en Hongkongo kontraŭ la malboniĝo de la ekonomia situacio.
 

2002.06.30 dimanĉo
-Nordirlando: intebataloj pro la proksimiĝo de tradicia parada marŝo.
-Israelo: Bomboeksplodo sur israela fervojo. Forlaso de kontraŭleĝaj kolonioj.
-En Usono du infanoj mortis pro varmo ĉar ilia patrino lasis ilin plurajn horojn en la aŭto dum ŝi iris al frizisto.
-Balotoj en Bolivio.
-Post Usono, ankaŭ Israelo ne volas partopreni en la Internacia PunKortumo, kiu kreiĝos lundon.
-Madagaskaro: la armeo de la laŭleĝa ŝtatprezidanto iom post iom kontrolas la tutan landon.
-Brazilo gajnis la piedpilkan mondpokalon.

2002.06.29 sabato
-Mara batalo inter militŝipoj de la 2 Koreoj.
-Strataj interbataloj en Belfast.
-La israela armeo detruis la sidejon de ARAFAT en Hebron.
-Alĝerio: pafado sur buso.
 

2002.06.28 vendredo
-Afganujo: eksplodis armilejo hieraŭ vespere.
-Evidentiĝis, ke ankaŭ la usona firmao Xerox false librotenis.
-Usono minacas retiri siajn soldatojn el Bosnio se tiuj ne fariĝas nepuneblaj antaŭ la Internacia PunKortumo.
-Pluvegoj en Hindio.
-Hebron: interbataloj inter la israela armeo kaj palestinanoj.
-Filipino: interbataloj inter la armeo kaj islamistaj teroristoj.
-Busakcidento en Bolivio.
-Hindio konsideras neebla la militon kun Pakistano.

Por ricevi Intergazeton per poŝtelefonaj mesaĝetoj (SMS) sendu mesaĝeton al la numero +36 30 3444777 (el Hungario: 06 30 3444777) kun la enhavo "intergazet:<via nomo>".
 

2002.06.27 ĵaŭdo
-Interpafadoj kaj eksplodoj en Kaŝmiro.
-Lasta tago de la G8 pintorenkontiĝo en Kanado: Ruslando fariĝas plenrajta membro. Diskutoj pri Afriko. Financa helpo por sekurigi la ruslandan atomrubon. Gardisto mortpafis urson, kiu alproksimiĝis al BERLUSCONI.
-ARAFAT kandidatiĝos por la venontjaraj balotoj. Usono minacas per financa ĉantaĝo. Aliaj membroj de la G8 subtenas la rajton de la palestinanoj libere elekti estron.
-Socialismo fariĝas laŭkonstitucie eterna en Kubo!
-Argentino: interbataloj inter policistoj kaj manifestaciantoj.
-Ruslando: denove eblas vendi teron.
-Usona armea flugmaŝino frakasiĝis en Francio.
-La Monda Sano-Organizo opinias probabla, ke frititaj manĝaĵoj, kiuj enhavas "akrilamidon" kaŭzas kanceron.
-Germanio: strikoj en banka kaj telekomunika sektoroj.

Informu viajn geamikojn kaj lernantojn pri tiu servo. Senpaga abono per sendo de mesaĝo al e-inform@index.hu
 
 

2002.06.26 merkredo
-Interpafado inter membroj de Al-Kaida kaj pakistanaj soldatoj apud la afgana landlimo.
-Palestina registaro anoncas balotojn por komenco de 2003.
-Belgio ne akceptas plendon pri la respondeco de SHARON en la masakroj de Sabra kaj Ŝatila.
-Falo de la borso en pluraj landoj. La usona firmao Worldcom kaŝis financajn problemojn.
-La Washingtona polico akiris 25000 gasmaskojn.
-Japana sektestro kondamnita je morto.
-Kongreso de la 8 plej evoluintaj landoj en Kanado.
-Pluraj drogtrafikantoj mortigitaj en Ĉinio.

2002.06.25 mardo
-En hieraŭa parolado BUSH diris, ke por la paco necesas ŝanĝi la palestinan estraron kaj ke la israela armeo devus forlasi la memstarajn teritoriojn.
-Indoneziaj vilaĝanoj venenis 17 elefantojn.
-Nova tertremo en Irano.
-Interbataloj en Birmo inter la armeo kaj ribeluloj.
-Novaj kazoj de faŭkhufa febro en Koreo.
-La Hispana parlamento planas leĝon por malpermesi la politikan branĉon de ETA.
 

2002.06.24 lundo
-Israelaj tankoj denove en Ramalah. Helikopteroj detruis 2 aŭtojn. La gvidanto de Hamas ne rajtas eldomiĝi.
-Novaj strataj bataloj en Nordirlando.
-30000 konstruistoj strikas en Germanio.
-Nova masakro en Alĝerio.
-Vagonara akcidento en Tanzanio.
-Rakeda atako kontraŭ usona soldatejo en Afganujo.

2002.06.23 dimanĉo
-Manifestacioj kontraŭ tutmondiĝo en Hispanio kaj Kanado.
-Israleo mobilizas rezervsoldatojn.
-ARAFAT konfesas, ke li eraris antaŭ 2 jaroj en Camp-David.
-Al-Kaida anoncas novajn atencojn en neatenditaj lokoj.
-Hindio ne akceptas la peradon de Usono por la kaŝmira problemo. Atenco provo kontraŭ la kongreso de la reganta partio en Kaŝmiro.
-Nepalo: 50 ribeluloj mortigitaj.
-Organizo de Afrika Unuiĝo konsilas novajn balotojn en Madagaskaro.

2002.06.22 sabato
-Tertremo en Irano 6,3 sur la Richtera skalo.
-Inundoj en suda Ruslando.
-Usono: Riskoj de atenco per benzinaj kamionoj la 4an de julio.
-La eŭska sendependista grupo ETA eksplodigis plurajn aŭtojn en Hispanio.
 

2002.06.21 vendredo
-Israelo volas reokupi ĉiujn memstarajn palestinajn urbojn.
-Filipinoj: la polico mortigis unu estron de Abu Sajaf.
-Daŭras la pluvego en Ĉinio. En Usono la arbaraj fajroj atingis ankaŭ la ŝtaton Arizona.
-Hispanio: du aŭtoj eksplodis.
-Eŭropunia pintorenkontiĝo pri enmigrado en Sevilo.
-Festo de la muziko.

Komputila programo por facile komponi muzikon: http://abonasoft.netfirms.com

2002.06.20 ĵaŭdo
-Tago de la rifuĝintoj.
-Strikoj en Hispanio, Kroatio, Italio kaj Greklando.
-La rusa armeo malhelpis plurajn teroristajn agadojn.
-ARAFAT kontraŭas la atakojn, kiuj celas civilulojn.
-Atako de cisjordania israela kolonio.
-Israelo planas sankcii Ted TURNER, la fondinton de CNN, ĉar li diris, ke same kiel la palestinanoj ankaŭ la israelanoj faris terorismajn agojn.
-Gaseksplodo en Ĉina minejo.

-La 12an de junio asteroido granda kiel piedpilkejo preterflugis la Teron je triono de la Tero-Luno distanco.
 
 

2002.06.19 merkredo
-Du raketoj falis sur la afganan ĉefurbon Kabul apud la usona ambasadejo kaj la loĝejo de la eksreĝo.
-La isreala armeo reokupas 3 palestinajn urbojn.
-Striko de eŭropaj flugkontrolistoj.
-Gvatemalo: 600 turistoj ne povas moviĝi pro milita grupo kiu kontrolas flughavenon kaj vojojn.
-Laŭ informoj de dekstra gazeto, la ĵus elektita hungara ĉefministro MEDGYESSY [medjeŝi] laboris por la sekretaj servoj dum la komunisma reĝimo.
-La usona federacia enketoficejo FBI ekzamenas ĉu vere ŝipo de armitaj teroristoj albordiĝis en Kalifornio kaj planas atencon en Los Angeles.

2002.06.18 mardo
-Israleo: bombatenco en jerusalema buso. SHARON malakceptas ĉian formon de palestina ŝtato.
-Ruada: tradiciaj popolaj tribunaloj juĝos la genocidintojn.
-Filipinoj: la terorista grupo Abu Sajaf forrabis 4 maristojn.
-Peruo:  manifestacioj kontraŭ privatigo de energiaj firmaoj.
-9000 strikantoj en Germanio.
-En Salzburg komenciĝis la procezo pri la fajro en la ŝnurtrajneto de Kaprun.
 

2002.06.17 lundo
-Pli ol la duono de la deputitoj proteste forlasis la tradician afganan asembleon.
-Inundoj en Hindio.
-Israelo konstruas 120 kilometran protektan muron apud la cisjordania landlimo. Laŭ la sekretaj servoj estas atencoriskoj. Unu palestinano jam eksplodigis sin hodiaŭ matene apud tiu muro.
-Francio: la partio de la dekstrula ŝtatprezidanto CHIRAC gajnis la parlamentajn balotojn. 39% ne iris voĉdoni.
-Estas arbaristino, kiu kaŭzis la fajregon en Kolorado dum ŝi volis forbruligi leteron.
-Laŭ la gazeto Washington Post, BUSH ordonis al la CIA mortigi Saddam HUSSEIN.

Komputila programo por enkapigi vortojn: http://abonasoft.netfirms.com
 

2002.06.16 dimanĉo
-Fajro en interreta kafejo en Pekingo. La urbestraro decidas fermi multajn tiajn kafejojn.
-Usono: se la kortumo konsideras la firmaon Arthur Andersen kulpa je detruo de pruvoj rilate la bankroton de la firmao Enron, krom monpuno ĝi ne plu rajtos konsili aliajn firmaojn ekde aŭgusto.
-En Venezuelo manifestantoj volas, ke la ŝtatprezidanto CHAVEZ forlasu sian postenon.

2002.06.15 sabato
-La financministroj de la 7 plej evoluintaj landoj renkontiĝas en Kanado.
-Busakcidento en Sudkoreo.
-Israela armeo denove en Ĝenin.
-Atencoprovo per granatoj kontraŭ la ĉefministro de Kaŝmiro.
-En la ĉehaj balotoj venkis la socialdemokratoj.
 

2002.06.14 vendredo
-Pakistano: aŭtomobilo eksplodis antaŭ la usona konsulejo en Karaĉi.
-Nova maoista atako en Nepalo.
-Tertremo en Japanio.
-Ĉehio: parlamentaj balotoj.
 

2002.06.13 ĵaŭdo
-En Romo finiĝis la pintorenkontiĝo kontraŭ malsato sen veraj decidoj.
-Laŭ la germana gazeto Bild estas risko, ke teroristoj uzos etajn flugantajn modelojn por ataki flugmaŝinojn en germanaj flughavenoj.
-Dum ekzercado, brita helikoptero falis en la maron proksime al Usono.

2002.06.12 merkredo
-Monda tago kontraŭ infana laboro.
-Bomboatenco antaŭ israela sandviĉejo.
-Pluraj delegitoj forlasis la tradician afganan asembleon.
-Pafado kontraŭ buso en Alĝerio.
-La membroj de la partio de la prezidanto KOSTUNICA forlasis la serban parlamentejon.
-Frakasiĝo de usona armea flugmaŝino en Afganujo.
-Israelo ne volas subskribi la traktaton de la Internacia Puna Kortumo.
 

2002.06.11 mardo
-Kunveno de la tradicia registara asembleo en Afganujo. La 89 jara Zaher Ŝah ne plu estas kanditato por la ŝtatprezidanteco.
-Bomboatenco kontraŭ israela lerneja buso.
-Arbaraj fajroj en Kolorado minacas la urbon Denver.
-Manifestacio de eŭropuniaj terkultivistoj en Strasburgo.

2002.06.10 lundo
-Israelaj tankoj eniris la urbon Ramalah.
-Monda pintorenkontiĝo pri manĝaĵo kaj terkultivado en Italio.
-Moskvo: strataj vandalumadoj pro la malvenko de la piedpilka taĉmento.
-Usono: pro la varmego jam ĉirkaŭ 40 kontraŭleĝaj enmigrantoj mortis ĉijare en la arizona dezerto.
-Pluvego kaj inundoj en Ĉinio.
-Aresto de teroristo, kiu planis eksplodigi radioaktivan bombon en Washington.
-Maroko: aresto de membroj de la reto Al-Kaida, kiuj planis atakojn kontraŭ usonaj kaj britaj ŝipoj apud Gibraltaro.
 

2002.06.09 dimanĉo
-Unua rondo de la parlamentaj balotoj en Francio (dekstruloj 42,6%, maldekstruloj 35,9%, ekstremdekstruloj 12,2%).
-SHARON en Washington.
-Bomboatenco en diskoteko en Ĝakarto la ĉefurbo de Indonezio.
-Finiĝis la konferenco de la Eŭropa Unio en Madrido.
-Nova palestina registaro kun malpli da ministroj.
-Pakistana artilerio detruis televidan turon. Hindio arestis sendependistan kaŝmiran ĉefon.
-En Dakaro 5 afrikaj ŝtatestroj interparolis kun la 2 madagaskaraj "preziduntoj".
-Arbaraj fajroj en Siberio kaj apud Los Angeles.
-Laŭdire la britaj sekretaj servoj atentigis Usonon pri la uzo de civilaj flugmaŝinoj por terorismaj celoj, jam 2 jarojn antaŭ la 11a de septembro.
-Viruso mortigas multajn rosmarojn ("maraj hundoj") en Danlando.

2002.06.08 sabato
-La pakistana armeo subenpafis hindan senpilotan spionan flugmaŝinon.
-Pluraj personoj mortis en Pakistano dum akcidento de buso de afganaj rifuĝintoj, kiuj volis reiri al Afganujo.
 

2002.06.07 vendredo
-Usona hostaĝo, kaptito de Abu Sajjaf, mortis dum la filipinaj soldatoj provis liberigi lin.
-Georges BUSH planas krei novan ministerion pri interna sekureco.
-Tempesto kaj inundoj en kelkaj regionoj de Francio, Germanio, Svislando kaj Aŭstrio.

2002.06.06 ĵaŭdo
-Sinn Fein, la politika partio de la Republika Irlanda Armeo, gajnis la balotojn por la urbodomo de Belfast.
-La israela armeo ĉirkaŭumis kaj pafis sur la oficejon de ARAFAT, kiu akuzas ilin uzi malpermesitajn armilojn kiel bombo kun uranio kaj gaso.
-Unuiĝintaj Naciaj atentigas Ĉinion pri la tiea granda AIDSa epidemio.
-Eksplodo de buso en Indonezio.
 

2002.06.05 merkredo
-Atenco apud Ĝenin kontraŭ buso de israelaj soldatoj.
-Rompiĝo de baraĵo en Sirio.
-Monda naturprotekta tago.
-Aŭstralio ne volas subskribi la traktaton de Kioto pri naturprotektado.
-Same kiel en Svedio, nun ankaŭ en Svislando oni trovis la kancerigan substancon "akrilamidon" en pluraj manĝajoj.
-Hieraŭ frakasiĝis rusa helikoptero en Ĉilio.
 

2002.06.04 mardo
-Japanio subskribis la traktaton de Kioto pri naturprotektado kaj petas Usonon fari same.
-Inundoj en Ĉilio.
-Madagaskaro: bataloj inter la subtenantoj de la nova ŝtatprezidanto RAVALOMANANA kaj tiuj de lia antaŭulo RATSIRAKA.
-Tajlando, pafado kontraŭ lerneja buso per aŭtomata armilo.
-Azia sekureca konferenco. 16 landoj subskribis dokumenton kontraŭ la subteno de separatismo.
-Israela armeo daŭre eniras Cisjordanion. Renkontiĝo de la estro de la CIA kun ARAFAT.

2002.06.03 lundo
-Kunveno de la aziaj landoj en Kazahstano.
-Kolombio: eksplodoj en loĝdomoj de policistoj.
-Hieraŭ ekestis fajro en la palaco de la angla reĝino.
-Eta flugmaŝino alteriĝis sur aŭtovojo.
-Novaj interbataloj inter katolikoj kaj protestantoj en Belfasto.
-Falo de armea helikoptero en Angolo.

Komputilaj programoj en Esperanto: http://abonasoft-esperanto.inf.hu
 

2002.06.02 dimanĉo
-Svislando: referendumo pri abortorajto.
-Novaj artileriaj pafadoj inter Hindio kaj Pakistano.
-Inundoj en Kolombio.

2002.06.01 sabato
-Afganujo: erara interpafado inter usonaj soldatoj kaj afganaj helpantoj.
-Festo de la 50 jara datreveno de la kronado de la angla reĝino.
-Unuiĝintaj Nacioj rekomendas al la familianoj de siaj laborantoj forlasi Hindion kaj Pakistanon.
-Pervez Muŝaraf opinias, ke atommilito inter Pakistano kaj Hindio estas neebla.
 
 

2002.05.31 vendredo
-Sentabaka tago.
-Eŭropa Unio subskribis la protokolon de Kioto pri naturprotektado.
-Laŭ FBI estas risko, ke teroristoj uzos rakedojn kontraŭ usonaj civilaj flugmaŝinoj.
-En Usono helikoptero falis dum ĝi volis helpi al montogrimpantoj.
-La jugoslavia parlamento voĉdonis por transformi Jugoslavion al Serbio-Montenegro ŝtato.
-Usono, Britio kaj Germanio rekomendas al siaj civitanoj forlasi Hindion.

2002.05.30 ĵaŭdo
-Islamaj ribeluloj atakis policejon en Kaŝmiro.
-Libio neas la hieraŭan novaĵon, kiun dissendis la advokatoj de la familioj de la viktimoj, laŭ kiu ĝi proponas 2,7 miliardojn da dolaroj kiel kompenspago por la atenco de Lockerbie.
-Alĝerio: Kabilio bojkotas la parlamentajn balotojn. Islamista grupo masakris nomadulojn.

2002.05.29 merkredo
-Okcidenta Hindio: eksplodo de tri bomboj en aŭtobusoj.
-Pafadoj en Kaŝmiro apud la hinda-pakistana landlimo.
-Libio proponas 2,7 miliardojn da dolaroj kiel kompenspago al la familioj de la viktimoj de la flugmaŝina atenco en 1988 super la skota urbo Lockerbie.
-Du palestinaj atakoj okazis hieraŭ en Cisjordanio.

2002.05.28 mardo
-NATO pintorenkontiĝo en Romo.
-Pakistano denove faris rakedan provon malgraŭ la atentigoj de pluraj landoj.
-Skandalo en Germanio ĉar en pluraj regionoj biologia viando enhavas la senherbaĉigan kemiaĵon "nitrofenon".

2002.05.27 lundo
-En Kolombio la dekstrulo Alvaro URIBE gajnis la ŝtatprezidantajn balotojn.
-Israelaj tankoj en Cisjordanio. Atenco apud israela supermerkato.
-Dimanĉon en Usono ŝipo koliziis kun ponto. Ties rompiĝo faligis plurajn aŭtojn en la riveron.
 

2002.05.26 dimanĉo
-Nova rakeda provo en Pakistano.
-Usonaj fakuloj mencias la eblecon de atommilito inter Pakistano kaj Hindio.
-Diseriĝo en la aero kaŭzis la hieraŭan tajvanan flugmaŝinan akcidenton.
-Serbio: problemoj en la registara koalicio.
-BUSH en Parizo.
-Risko de malsato en Angolo.

2002.05.25 sabato
-Rakeda provo en Pakistano.
-Tajvana flugmaŝino falis en la maron inter Tajpeo kaj Hongkongo.
-Referendumo en Tunizio pri ŝanĝoj en la konstitucio.
-Vagonara akcidento en Mozambiko.
-Alta sekureca nivelo ĉirkaŭ la usonaj atomcentraloj pro timo de terorisma atako.
 

2002.05.24 vendredo
-En Moskvo BUSH kaj PUTIN subskribis traktaton pri malaltigo de la nombro de nukleaj armiloj.
-Kofi ANNAN proponas la helpon de la Unuiĝintaj Nacioj por solvi la problemon inter Hindio kaj Pakistano. Jam estas 1 miliono da soldatoj apud la landlimo. Pakistano movas taĉmentojn de la Afgana landlimo al la Hinda landlimo.
-Atenco provo kontraŭ diskoteko en Israelo.

2002.05.23 jaŭdo
-ARAFAT anoncis, ke okazos palestinaj balotoj antaŭ la komenco de 2003.
-Eksplodo en palestina rifuĝejo.
-Atenco provo en Israelo kontraŭ benzinrezervejo.
-La pariza Israela ambasado bruliĝis, verŝajne pro elektra problemo.

Indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu

2002.05.22 merkredo
-La papo vizitas Azerbajdĝanon.
-BUSH en Berlino.
-Hindio: la unua ministro parolas pri "decida batalo" koncerne Kaŝmiro.
-Eŭropa Unio helpas la malsatantan ŝtaton Malawi.
-La 10 kanditatoj por la aliĝo al Eŭropa Unio en 2004 volas la samajn kondiĉojn kiel la 15 nunaj membroj.
-Atenco en ĉirkaŭurbo de Telavivo.
-Kolombio bataloj inter la armeo kaj la gerilo.
-Budhista monaĥo kaptis 30 ostaĝojn en Tajlanda parlamanto.
-Fajro en usona subakva ŝipo. Neniu vundiĝis.

2002.05.21 mardo
-1200 laborantoj de Monda banko en Washington estis senditaj hejmen ĉar detektilo trovis bakteriojn de la karbomalsano en letero.
-Samstilaj atencoj kiel en Israelo povus okazi en Usono.
-Ŝparplano de SHARON kaŭzas etan registaran krizon en Israelo. La ĉefministro maldungis ortodoksajn ministrojn.
-Hindio prepariĝas por milito kontraŭ Pakistano.
-La Centra Eŭropa Banko atentigas pri la inflacio.
-La usona informservo FBI atentigas pri eventualaj atakoj kontraŭ famaj usonaj monumentoj.

2002.05.20 lundo
-Sudkoreo: risko de disvastiĝo de la faŭkhufa febro pro la monda piedpilka pokalo.

2002.05.19 dimanĉo
-Kaŝmiro: la situacio malboniĝas post atako kontraŭ hinda kazerno.
-El la 13 palestinanoj de la Naskiĝa preĝejo 3 iros al Hispanio, 3 al Italio, 2 al Greklando, 2 al Irlando, 1 al Portugalio, 1 al Belgio kaj 1 restos en Cipro.
-Atenco en israela bazaro.
-La usona informservo FBI atentigis pri risko ke membroj de Al-Kaida planas eksplodigi loĝdomegojn.
-La sudkorea ŝtatprezidanto Kim DAE-JUNG ne rezignas malgraŭ la korupcia skandalo de sia filo.
-Orienta Timoro sendependiĝis de Indonezio kaj fariĝis nova lando.

2002.05.18 sabato
-Hindio forsendas la pakistanan ambasadoron pro la problemoj en Kaŝmiro.
-Pakistano: La korpo de la forrabita kaj mortigita usona ĵurnalisto Daniel PEARL estis retrovita.
-Fajro ĝustatempe haltigita sur dana pramoŝipo.
-La birmana opozicia nobelpremiitino eliris el la ĉefurbo.
-La centrodekstra partio de la ĉefministro Bertie AHERN venkis en la irlandaj elektoj. La rezulto de Sinn Fein boniĝis.

Viaj samkursanoj povas aboni senpage al tiuj novaĵoj: +36 1 2173912, e-inform@index.hu

2002.05.17 vendredo
-Ekde hieraŭ estas polemiko en Usono ĉar ŝajnas, ke antaŭ la 11a de septembro, Georges BUSH ricevis raporton de la sekretaj servoj pri riskoj de devojigo de flugmaŝinoj.
-Israelaj tankoj eniris la urbon Ĝenin.
-ARAFAT deklaris, ke ne estos balotoj ĝis Cisjordanio kaj la zono de Gaza estas okupitaj.
-En Afganujo ekis nova milita atako kontraŭ Al-Kaida.
-Esplodo en la ĉefurbo de la hinda Kaŝmiro.
-En sudhindio 622 personoj mortis pro la varmo, kiu kelkloke atingis eĉ 49 gradojn.
-En Dagestano la polico trovis bombon.

Vi rajtas plusendi tiun mesaĝon al viaj geamikoj aŭ lernantoj. Abono ĉe: e-inform@index.hu

2002.05.16 ĵaŭdo
-Venko de la kristandemokratoj en la nederlandaj parlamentaj balotoj. La partio de la mortigita Pim FORTUYN atingis la duan lokon.
-18 britaj soldatoj malsaniĝis je stranga malsano en Afganujo.

2002.05.15 merkredo
-Usono decidas pli strikte kontroli la landlimojn.
-Parlamentaj balotoj en Nederlando.
-ARAFAT anoncas reformojn antaŭ la palestina parlamento.
-Belga kortumo decidos la 26an de junio ĉu ĝi akceptas prijuĝi plendon koncerne la respondeco de Ariel SHARON dum la masakroj en Sabra kaj Ŝatila en 1982.
-Alĝerio: bomboeksplodo en bazaro.

2002.05.14 mardo
-Muzulmanaj ekstremistoj lanĉis atakojn en Kaŝmir kaj Ĝamu.
-Unu el la suspektitoj anoncis al la hungara polico, ke li ne partoprenis en la sanga banko-atako.

Informu viajn geamikojn, samkursanojn aŭ lernantojn pri http://intergazeto.inf.hu

2002.05.13 lundo
-Pro sekurecaj kialoj ARAFAT ne vizitis la rifuĝkampon en Ĝenin.
-La partio de SHARON voĉdonas kontraŭ la ideo de palestina ŝtato.
-BUSH anoncis, ke Usono kaj Rusio planas traktaton por malaltigi je 2 trionoj la nombron de atomarmiloj.
-La papo benis interreton!

Indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu

2002.05.12 dimanĉo
-Atencoprovo en la metroo de Milano.
-Elreliĝo de vagonaro en Hindio.
-Evidentiĝis, ke pli ol 470 sudananoj estis mortigitaj de ugandaj ribeluloj.

2002.05.11 sabato
-En Israelo paca manifestacio kontraŭ la okupado de la palestinaj teritorioj.
-Hieraŭ okazis trajno akcidento apud Londono.
-Fino de infana pintorenkontiĝo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kiu temis pri la rajtoj de la infanoj.
-La 13 plej danĝeraj palestinanoj el la preĝejo de la Naskiĝo estas ekzilitaj en Cipro.
-Peticio en Kubo por referendumo pri liberaj balotoj.
-Ĉino: epidemio de aidoso en cento da vilaĝoj, kie la loĝantoj vendis sian sangon.

2002.05.10 vendredo
-Hieraŭ 6 personoj mortis dum bankatako en hungara transdanubia urbeto.
-Post pli ol unu monata eliris la palestinanoj, kiuj rifuĝiĝis en la preĝejon de la Naskiĝo en Bethleem.
-Granata atenceto en Israelo.
-Hieraŭ ekfunkciis la defendosistemo de la flugmaŝino de la germana registarestro SCHRÖDER kiam li flugis super Afganistano. Oficiale la malbona vetero kaŭzis tion.
-En Ĉinio gardistoj eniris la japanan konsulejon por malhelpi al koreanoj fuĝi.

2002.05.09
-Atencoj dum paradoj okaze de la datreveno de la dua mondmilito. En  Dagestano bombo kaŝita en arbusto eksplodis. En Ĉeĉenio atencoprovo per granatoj kontraŭ la reganto KADIROV ne sukcesis.
-Bomboeksplodo antaŭ usona rapidrestoracio en Libano.

2002.05.08
-SHARON flugas hejmen el Usono pro la novaj atencoj en Israelo.
-En Pakistano atenco per bomboaŭto kontraŭ buso de francaj inĝenieroj.

2002.05.07
-Verŝajne ekstremmaldekstrulo mortigis Pim FORTUYN hieraŭ.
-Neniu lando volas akcepti la palestinanoj, kiuj devos ekziliĝi el la preĝejo de la Naskiĝo.
-Flugmaŝinakcidentoj en Ĉinio kaj Tunizio.

2002.05.06
-En Birmanio la Nobel-premiita pri paco rajtas denove libere moviĝi.
-Nederlando: la ekstremdekstra Pim FORTUYN estis mortpafita 9 tagojn antaŭ la balotoj.
-Madagaskaro: RAVALOMANANA oficiale fariĝis ŝtatprezidanto.

2002.05.05
-SHARON flugas al Washington.
-Filipinoj: 9 personoj, kiuj verŝajne apartenas al la terorista grupo Al-Kaida estis arestitaj.
-Dua rondo de la ŝtatperzidantaj balotoj en Francio: Jacques CHIRAC ricevis ĉirkaŭ 82%, LE PEN ĉirkaŭ 18%.
-Bangladeŝo: ŝipo subakviĝis centoj da dronintoj.

2002.05.04
-Flugmaŝino frakasiĝas sur malriĉan kvartalon en Niĝerio.
-Eble okazos pacokonferenco en Turkio pri la israela-palestina milito.
-Usono: pliaj eksplodigaj poŝtaĵoj estis trovitaj.

2002.05.03
-La israela armeo eniras la urbon Napluz.
-Hindio: ĉasflugmaŝino falis sur domon.
-Kosova prezidanto RUGOVA atestas kontraŭ MILOSEVIĈ en La Hago.

2002.05.02
-Post 34 tagoj, ARAFAT eliris el sia oficejo.
-Fajro en la preĝejo de la Naskiĝo dum interpafado.

2002.05.01
-Berlino: pluraj vunditoj dum manifestacioj pri la unua de majo.
-Pakistano: dum la referendumo 95% de la loĝantaro voĉdonis por ke la nuna prezidanto restu ankoraŭ dum 5 jaroj. Oni parolas pri balotaj trompoj.
-La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Naciaj kunvenas pro la sinteno de Israelo kiu ne permesas enketon en Ĝenin.
-En Madrido du aŭtoj eksplodis antaŭ la piedpilka renkontiĝo inter Real-Madrid kaj Barcelono. Verŝajne temas pri atenco farita de la Eŭska sendependeca grupo ETA.


2002.04.30
-Israela ne volas, ke la Unuiĝintaj Naciaj enketu pri tio, kio okazis en Ĝenin.
-Pafado ĉirkaŭ la oficejo de ARAFAT.
-Damaĝoj pro tornadoj en mezorienta Usono.
-Laŭdire la Ĉeĉena milita estro BASSAJEV estis mortingita.

2002.04.29
-La israela armeo ekokupis Hebron.
-Israelo difinis kondiĉojn laŭ kiuj ARAFAT rajtos forlasi sian oficejon en Ramalah.
-Referendumo en Pakistano.
-Madagaskaro: post renombrado de la voĉdonoj, RAVALOMANANA estas deklarita ŝtatprezidanto.

2002.04.28
-Rusio: la generalo Ljebed mortis en helikoptero akcidento.
-Atenco en Alĝerio: 5 mortintoj kaj 8 vunditoj.
-Isrealo la ministra konsilio prokrastas je 24 horoj la permeson por la enketo-komisio de la unuiĝintaj nacioj kontroli kio okazis en Ĝenin.
-Kalifornio: pro severega leĝo, pluraj ŝtelistoj estos porvive en malliberejo.
-Interreligiaj bataloj en Indonezio.

2002.04.27
-Palestinaj teroristoj atakis israelan kolonion apud Hebron kaj mortigis plurajn personojn.
-Estis 19 jara eksliceano, kiu mortpafis plurajn personojn hieraŭ en Erfurt.

2002.04.26
-En Ĝenin la palestinanoj ne akceptas la manĝaĵojn, kiujn sendis de Usono ĉar tiu lando liveras la armilojn al la israela armeo.
-BUSH denove petas Israelon forlasi la palestinajn teritoriojn.
-Antaŭ 16 jaroj esplodis la reaktoro de la atomcentralo Ĉernobil.
-Pafado en Germana liceo.
-Tertremo en Georgio (grado 6 sur la Richtera skalo).
-Pakistano: atenco kontraŭ Siita preĝejo.

2002.04.25
-La sendintoj de la Eŭropa Unio kritikas la teruran stato en kiu ARAFAT vivas.
-En Bethleem kelkaj monaĥoj kaj infanoj rajtis eliri el la preĝejo de la Naskiĝo.
-La Serba generalo OJDANIC memvole iras al la kortumo en La Hago pro liaj agoj en Kosovo dum la jaroj 1998-1999.
-CHIRAC ne volas debati televide kun LE PEN.
-Virusa epidemio en Greklando jam malsanigis 37 personojn.
-Argentino: abdiko de la financa ministro.
-Esplodo en Novjorko, verŝajne temas pri akcidenta kemia esplodo.

2002.04.24
-Israleo ne permesas al Unuiĝaj Nacioj kontroli tion, kio okazis en la rifuĝejo Ĝenin.
-Eŭropunia sekureca ĉefreprezentanto SOLANA renkontis ARAFAT.
-Bosnio-Hercegovino aniĝis al la Konsilio de Eŭropo.
-Tertremo en Kosovo.
-Rompo de la diplomataj rilatoj inter Kubo kaj Urugvajo.

2002.04.23
-Hispanio: Konferenco EUROMED en Valencio. Israelanoj kaj Palestinanoj sidiĝis al la sama tablo. Antaŭe Simon PERES akuzis plurajn landojn je antisemitismo.
-Francio: manifestacioj kontraŭ la ĉeesto de la ekstremdekstra partio de LE PEN en la dua rondo de la balatoj.
-Tunizio: la registaro konfirmis, ke la esplodo de benzinkamiono apud sinagogo en Djerba ja estis atenco.
-Irako: Saddam HUSSEIN deklaris, ke li duonigos la petroleksportojn al Usono kaj Israelo kaj petis la aliajn arabajn landojn fari same.

2002.04.22
-Atenco en la Filipinaj insuloj.
-En Hindio dum batalo inter hinduistoj kaj musulmanoj mortis 17 personoj.

2002.04.21
-Provo de atenco kontraŭ la ĵus reveninta reĝo fare de falsaj ĵurnalistoj.
-Israelo rompas la rilatojn kun la sendito de la Unuiĝintaj Nacioj.
-Unua rondo de la prezidantaj balotoj en Francio: Jacques CHIRAC [ĵak ŝihrak] dekstrulo ĉ. 20% kaj Jean-Marie LE PEN [ĵâ mahri lö pen] ekstremdekstrulo ĉ. 17% trairis al la dua rondo.
-Dua rondo de la parlamentaj balotoj en Hungario. La socialista-liberala koalicio havas 5 seĝojn pli ol la ĝis nun reganta dekstra partio.

2002.04.20
-Atenco en Hispanio.
-Pafado en la flughaveno de Kabul.
-Enketo pri la masakroj en la palestina rifuĝejo Ĝenin.

2002.04.19
-Vagonaro elreliĝis en Florido.
-La Israela armeo forlasas Ĝenin.
-En Madagaskaro la du "preziduntoj" provas repaciĝi kaj organizi novajn balotojn.
-Milano: la frakasiĝo de la flugmaŝineto en la turon verŝajne ne estis atenco sed plejverŝajne memmortigo aŭ eventuale akcidento. La 67 jara italsvisa piloto havis ŝuldojn.

2002.04.18
-Afganujo: La afgana 87 jara reĝo revenis en sian landon post 29 jaroj de ekzilo. 4 kanadaj soldatoj mortis kaj 8 vundiĝis pro erara bombardo de usona flugmaŝino.
-Ĉeĉenio 17 policistoj mortis en atenco.
-En videofilmeto Al-Kaida konfesis la atencon de la 11a de septembro.
-Italio: en Milano turisma flugmaŝineto frakasiĝis en 32 etaĝan konstruaĵon.
-Laudire Bin-Laden troviĝas en Kaŝmiro.
-La Unuiĝintaj Nacioj konstatis la masakron farita de la israela armeo en rifuĝkampo Ĝenin.

2002.04.17
-La nederlanda registaro rezignis pro sia respondeco en la masakro en la bosnia urbo Srebrenica.
-Italio proksimume 20 milionoj da personoj manifestaciis.
-Powell renkontiĝis kun Arafat por la dua fojo.
-Laŭ kelkaj fontoj la egipta prezidanto ne volas renkonti Powell.

2002.04.16
-Italio manifestacio de sindikatoj.
-Frankfurto komenciĝis la procezo de la teroristoj, kiuj planis atencon en Strasburgo kontraŭ la katedralo kaj la kristnaska bazaro.

2002.04.15
-Ĉina flugmaŝino frakasiĝis kontraŭ monto pro malbona vetero.
-Atenco en Kolombio.
-Ŝaron proponis ekzilon aŭ malliberon al la palestinanoj kiuj restis en la preĝejo de la Naskigo.

2002.04.11
-La Eŭropa Parlamento planas ekonomiajn sankciojn kontraŭ Israelo.
-Tunizio: benzinkamiono esplodis apud sinagogo.

2002.04.10
-Atenco en aŭtobuso en Israelo.
-Egiptio: manifestacio kontraŭ Usono.
-La Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Eŭropa Unio kaj Rusio ordonas al Israelo la ĉesigon de la atakoj en la palestinaj teritorioj.
-Esplodo en ĉina groto.

2002.04.09
-4 palestinaj estroj rajtos renkontiĝi kun Arafat.
-Israela armeoj forlasis du urbojn sed okupis urbon en palestina teritorio.
-Ĵurnalistoj de pluraj landoj plendas pri la maniero kiel la israela armeo pritraktas ilin.
-La germana Kirch televida imperio bankrotis.
-Manifestacio en Argentino.

2002.04.07
-4 korpogardistoj de Arafat vunditaj.
-Usono premas Izrealon forlasi la okupitajn teritoriojn. Sabaton vespere Buŝ telefonis al Ŝaron.
-Plurcentmiloj manifestaciis en Maroko kontraŭ la agado de Israelo.
-Unua rondo de la parlamentaj balotoj en Hungario. Kontraŭe al la prognozoj la dekstra partio de la nuntempa ĉefministro Viktor ORBÁN ricevis malpli da voĉoj ol la socialista-liberala koalicio.

2002.04.04
-En Bethleem la israela armeo ĉirkaŭcirklas la pregejon de la Naskiĝo. en ĝi refuĝis 200 palestinanoj.
-Tertremoj 5,4 en Taiwan kaj 5,1 en Salvador.

2002.04.03
-Israelo bombardas la sudan Libanan landlimon.
-Eŭropa Unio kaj ties prezidanto proponis organizi kunvenon pri la Israela-Palestina problemo. Israelo ne volas partopreni.

2002.04.02
-La palestina sekureca ĉefkvartejo estis bombardita.
-En Bethleem vundiĝis pluraj katolikaj monaĥinoj kaj onidire eĉ mortis unu pastro.
-Inundoj en Tenerifo (Kanariaj insuloj).

2002.04.01
-La israela armeo antaŭeniras.
-Manifestacioj en Jordanio, Egiptio kaj Libano kontraŭ la israela atako.


2002.03.31

Arafat estas ĉirkaŭita sen akvo nek elektro en sia oficejo en Ramalah.

Hieraŭ nova atenco en Tel-aviv.

Jordanio petas la Unuiĝintaj Naciaj veni kontroli la palestinajn teritoriojn.

Tertremo en Taivano 6,8 sur la Richtera skalo.
 

2002.03.30

Kontraŭterorismaj sekurecaj kontroloj en Italio por la paska semajnfino.

Kaŝmiro: 10 mortintoj pro atenco kontraŭ hinduisma templo.

Ĉinio: 21 ministoj verŝajne mortis pro gasesplodo en karbonminejo.

2002.03.29

La oficejo de Arafat estis atakata de la israela armeo. Risko de plena milito.

En la filipinaj insuloj pluraj fanatikuloj denove krucumigis sin. Tiu "tradicio" eĉ allogas turistojn.

2002.03.28

Araba pintorenkontiĝo en Beiruto.

Israelo: Atenco kontraŭ hotelo.

Manifestacioj kontraŭ teroro en Italio.

Malbonega situacio post tertremo en Afganujo.

La frenezulo, kiu mortigis 8 personojn en urba konsilaro de Nanterre apud Parizo, memmortigis sin.

2002.03.25

Koreo: manifestacioj kontraŭ privatigo de elektrocentraloj.

Israelo lasos partopreni Arafat al la kunveno en Beiruto nur laŭ specifaj kondiĉoj.

2002.03.22

Kaŝmiro: almenaŭ 25 personoj mortis dum atenco en la hinda parto de tiu pribatalata regiono.

Kolombio: ĉirkaŭ 48 mortintoj dum interbataloj.

Pliaj vunditoj en la Palestina - Israela milito.

2002.03.21

Peruo: atenco antau la usona ambasadejo. Du aŭtoj esplodis samtempe.

Meksikio: kongreso pri evoluigo.

Renaskita frakcio de la ruĝaj brigadoj mortigis Mario BIAGI hieraŭ en Italio.

2002.03.20

Italio: registara konsilanto mortpafita. Politika krimo?

Palestina israela milito: novaj viktimoj dum atenco.

Indonesio: la filo de la eksprezidanto Sŭarto estas juĝata. Li organizis mortigon de juĝisto kiun kondamnis lin.

2002.03.19

Proteino de la sponga cerbo malsano troveblas ankaŭ en la muskoloj de infektitaj esplormusoj.

Israela armeo forlasas okupitajn urbojn. Skandalo post televida filmo pri la misagoj de la soldatoj.

Fino de la "Annaconda" misio en Afganujo.
 

2002.03.17 Dimanĉo

Pakistano: Atenco per granato kontraŭ Protestanta preĝejo.

Zimbabvo: Mugabe denove fariĝis prezidanto de la ŝtato.

Portugalio: Parlamentaj elektoj. Venko de la centra dekstra flanko.

Barcelono: 250 000 manifestantoj. Bataloj kun la polico.

Turismo: 10 milionoj da laborlokoj malaperis pro la krizo.

2002 03 14 Ĵaŭdo

Germanio: helikoptero frakasiĝis.

Israela palestina milito: pliaj viktimoj. Usono faras premon sur Israelo.

Zimbabvo: dubindaj rezultoj de la elektoj.


Por ricevi la informojn per retpoŝto aŭ per poŝtelefonaj mesaĝetoj (SMS) anonciĝu ĉi tie.

Intergazeto estas ankaŭ legebla poŝtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
Informu viajn konatulojn pri tiu paĝo.
Internacia gazeto en la internacia lingvo.
Thierry SALOMON, abonasoft
http://abonasoft-esperanto.inf.hu
 
 

http://intergazeto.inf.hu