Intergazeto (Plena arkivo) [unikodo][h][`][x][lat3][^c]
2002.12.31 mardo
-Kontrauxterorismaj sekurecaj kontroloj dum la novjara festo cxefe en New-York kaj Sidney.
-Atomkontrolistoj forlasis Nordkoreon.
-Cxinio inauxguris magnetan rapidvagonaron inter Sxangaj kaj flughaveno, kiu povas atingi 430 km/h rapidecon.
-ANNAN deklaris ke Usono ne havas kialon por ataki Irakon antaux la raporto de la kontrolistoj.
-Strataj interbataloj en Venezuelo.
-Bulgario elsxaltis malnovan atomcentralon.
-Ekskonsilanto de ARAFAT ne rajtas partopreni parlamentajn balotojn en Israelo.2002.12.30 lundo
-En la pariza flughaveno algxeria pakajxisto en kies auxto oni trovis armilojn kaj eksplodilojn estis arestita.
-KIBAKI oficiale farigxis sxtatestro en Kenjo.
-Jemeno: islamisto mortpafis usonajn misiistojn.
-Pluraj mortis dum fajro en Irana malliberejo.
-Turkio: inundoj sude. Buso falis de sur frostita ponto.
-La vulkano Stromboli reaktivigxis en Italio.2002.12.29 dimancxo
-Kenjo: la opoziciulo KIBAKI venkis en la balotoj.
-Interbatalo inter ribeluloj kaj francaj soldatoj en Ebura Bordo.
-Infano estis mortpafita en Cisjordanio.
-Pro la striko Venezuelo devas importi petrolon.
-Irako transdonis al UN liston de sciencistoj kiuj laboris pri armiloj.
-La turka armeo mortpafis ekstremmaldekstrulon.
-La Israela registaro neas la informon kiu aperis en la brita gazeto Sunday Express laux kiu BUSH diris al SHARON ke la milito kontraux Irako komencigxos fine de februaro.
-Kontrauxusonaj manifestacioj en Nordkoreo.
-Kristnaska junulara renkontigxo Taizé en Parizo.
-Interbataloj en Nordkolombio
2002.12.28 sabato
-Politikistoj en la tuta mondo malaprobas la klonadon de homo.
-Islamistoj arestitaj en Francio antaux Kristnasko planis atencon kontraux la rusa ambasadejo.
-Israela armeo detruis la domojn de palestinanoj post kiam tiuj mortpafis homojn en juda kolonio.2002.12.27 vendredo
-Atenco en la Cxecxenia cxefurbo.
-La sekto Rael deklaras, ke naskigxis klono-bebo.
-Nordkoreo ordonas al la kontrolistoj IAEA foriri el la lando.
-Balotoj en Kenio.2002.12.26 jxauxdo
-Interbataloj en pluraj cisjordaniaj urboj.
-Turkaj cipranoj manifestas por la reunuigxo de la insulo kaj anigxo al EU.
-Ostagxopreno en japana banko.
-Tertremo en Cxinio 5,7 laux la Richter-a skalo2002.12.25 merkredo
-La rusa polico arestis du homojn kiuj surhavis eksplodigilojn.
-Tertremo en Irano kaj apud Honduraso.
-SHARON sugestas ke Irako kasxis armilojn en Sirio.
-Negxotempesto en Usono kaj Cxinio.
-La rusa parlamento kritikas la cxecxenan politikon de PUTJIN.
-Gvatemalo: ribelo en malliberejo.2002.12.24 mardo
-Lundon ukrana flugmasxino frakasigxis en Irano.
-Malbonigxas la rilatoj inter Usono kaj Nordkoreo.
-Alta sekureca grado en Azio pro Kristnasko.
-La israela armeo retirigxis el la centro de Betlehxemo kaj kontrolas la enirantojn.
-Eksplodo en Filipinoj.2002.12.23 lundo
-Montenegro: la balotoj ne estas validaj pro tro malalta partopreno.
-Litovio: la sxtatestro ADAMKUS ricevis plej multe da vocxoj en la unua fazo de la balotoj.
-UN preparas rifugxejon kaj nutrajxon por rifugxintoj en kazo de milito en Irako.
-Usono kaj Israelo faras komunan armean ekzercadon.
-Usona robota flugmasxineto estis pafita en Sudirako.2002.12.22 dimancxo
-Membro de ETA eskapis el franca policejo.
-Franca jxurnalisto mortis post kiam estis surveturita de usona tanko.
-Irako neas, ke gxi kasxas malpermesitajn armilojn.
-Nordkoreo elsxaltis UN-kontrolkameraon en atomcentralo.
-Nova legxo en Italio malpermesas fumadon en publikaj konstruajxoj.
-Palestinaj parlamentaj kaj sxtatestraj balotoj estas prokrastitaj pro okupo de la israela armeo.
-La venezuela armeo reakiris petrolsxipon.Intergazeto posxtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
2002.12.21 sabato
-Germana armea helikoptero frakasigxis en Afganujo.
-BUSH prokrastas januaran vojagxon al Afriko por koncentrigxi pri Irako.
-Usono kaj Kanado konsilas al siaj civitanoj forlasis Venezuelon.
-Usono kontrauxas disponigi malmultekostajn medikamentojn al la Tria Mondo.
-Vagonaro elreligxis en Sudindio.
-Eksplodo en Pakistana buso.
-Usono vetoas UN-rezolucioproponon, kiu kondamnas Israelon pri mortigo de membroj de UN en palestinaj teritorioj.
-Negxotempesto en Nordisraelo.2002.12.20 vendredo
-Hans BLIX, armilkontrolistestro de UN, plendas ke Usono kaj Britio ne suficxe informas UN.
-Usono sendas pliajn soldatojn al Araba Golfo. BLAIR petas la britan armeon esti preta por eventuala milito.
-Germanio planas grandskalan vakcinadon kontraux variolo.
-Usono: sekve al rasista eldiro la estro de la Republikanoj abdikas.
-Rusio komencis neniigon de kemiaj armiloj.2002.12.19 jxauxdo
-Roh MOO HYUN estis elektita sxtatprezidanto en Sudkoreo.
-La estro de la armilkontrolistoj de UN, Hans BLIX, aludas pri mankoj en la iraka raporto.
-La du militestroj de ETA estis arestitaj en Sudfrancio.
-En Venezuelo, la opozicio denove kontrolas la policon en la cxefurbo.
-La okcidentafrika ekonomia komunumo (ECOWAS) sendas 1500 soldatojn en Eburan Bordon.2002.12.18 merkredo
-Tri jemenanoj estis arestitaj en Usono.
-La dek nedauxraj membroj de la Sekureca Konsilio de UN ricevis cenzuritan version de la iraka raporto.
-Du membroj de ETA, kiuj mortigis policanon en Madrido, estis arestitaj.
-Vintra tempesto en okcidenta Usono.
-Dum sia prezidanteco de EU Grekio volas batali cxefe kontraux nelegxa enmigrado.
-Laux la Internacia Atomenergia Organizo gxis nun ne estas pruvoj pri konstruo de atomarmiloj en Irako.
-Laux raporto de UN, Al-Kaida estas dauxre granda minaco.2002.12.17 mardo
-Sicilio: eksplodo apud la vulkano Etna.
-Petrolsxipo koliziis kun varosxipo apud Tajlando.
-Islamistoj, kiuj versxajne preparis kemian atencon, estis arestitaj lundon en Parizo.
-En Londono la iraka opozicio planas la estontecon post Saddam HUSSEIN.
-BUSH planas ekfunkciigi kontrauxraketan sxirmilon jam en 2004.
-Interkongola pacokontrakto estis subskribita en Sudafriko.
-Fisxkaptistoj strikas en Galicio cxar ili ne ricevas suficxe da helpo kontraux la petrolmalpurigxo.
-Eksplodo en israela kemia fabriko.
-Kanado subskribis la naturprotektan protokolon de Kioto.
-La kubana Oswaldo PAYA ricevis la premion Sahxarov en la Euxropa Parlamento.
2002.12.16 lundo
-Venezuelo: CHAVEZ sendis la armeon por reakiri petrolsxipon.
-Madagaskaro: la partio de RAVALOMANANA venkis en la deputitaj balotoj.
-Usono: Al GORE ne kandidatigxos en 2004.
-Germana varosxipo koliziis kun subakvigxinta sxipo.
-Sxipo renversigxis en Liberio.
-Vizito de la siria sxtatestro en Londono.
-Turkio movas soldatojn al la iraka landlimo. Usono liveris armilojn al la nordirakaj Kurdoj.
-Biljana PLAVSIC la eksprezidantino de la bosniaj serboj estas jugxata en la Internacia PunTribunalo.
-Strikoj en Germanio.
-En Afganujo mortis infanoj pro soldata ekzercado.
-Nokte israelaj tankoj detruis palestinan kvartalon.
-Burundio: interbataloj inter la registaro kaj la ribeluloj.2002.12.15 dimancxo
-Israelo: la laborista partio pretas fari kelkajn kompromisojn koncerne Jerusalemon.
-UN kritikas la situacion en Kosovo.
-Manifestacioj por kaj kontraux CHAVEZ en Venezuelo.
-Laux la gazeto New York Times, la Blanka Domo pretigis liston de dangxeraj teroristoj, kiujn la CIA rajtas mortigi.
-ARAFAT akuzas BEN-LADEN uzi la palestinan problemon por sia populareco.
-Deputitaj balotoj en Madagaskaro.
-Interbataloj sekvis la venkon de la naciistaj hinduoj en la baloto de la regiona asembleo de la sxtato Gujarat.2002.12.14 sabato
-Korupcia skandalo en la israela partio Likud.
-Libanano kaj Jordanano estis arestitaj en Jordanio pro mortigo de usona diplomato.
-Norvega varosxipo kiu transportis novajn auxtojn, subakvigxis inter Britio kaj Francio.
-Sudkoreo: manifestacio kontraux liberigxo de usonaj soldatoj kiuj hazarde surveturis knabinojn per tanko.
-Sudkoreaj havenistoj cxesis la liveradon de helpopakajxoj al Nordkoreo pro ties decido reeki atomprogramon.
-Irano invitas armilkontrolistojn.2002.12.13 vendredo
-Frenezulo provis mortigi la Atenan urbestrinon.
-La israela armeo mortigis Hamas-aktivulon.
-10 landoj anigxos al EU la 1an de majo 2004.
-La televidkanalo CNN anoncis, ke Irano konstruas atomcentralojn.
-UN deklaris 2003 la jaro de la akvo.
-Usono estimas ke la iraka raporto estas mankohava.
-Fajro apud atomreaktoro en Japanio.
-La plej agxa homo estas 116 jara rusino, kiu naskigxis en 1886. Samjare kiel Coca-Cola kaj unu jaron antaux Esperanto.2002.12.12 jxaudo
-EU pintorenkontigxo en Kopenhago.
-Nordkoreo reekis atomprogramon.
-Malsukcesa lancxo de la raketo Ariane.
-La israela sxtatestro promesis al la papo forlasi Betlehxemon por kristnasko.
-Submara sxipo provas cxesigi la elfluadon de petrolo el sxipo "Prestige".
-Pluraj infanoj mortis pro malvarmo en Afganujo.
-BUSH planas vakcinan kampanjon en Usono pro risko de biologia terorismo.
2002.12.11 merkredo
-Grundofluo en Indonezio.
-En la araba maro estis trovitaj "Scud" raketoj sur sxipo. Ili versxajne devenas de Nordkoreo kaj estis destinitaj al Jemeno.
-La estro de la armilkontrolistoj de UN substrekis ke li kaj ne Usono estras la aferon. Hieraux Usono prenis la originalon de la iraka raporto kaj nur poste donis kopiojn al la aliaj membroj de la Sekureca Konsilio.
-Kontrauxmilitaj manifestacioj en Usono.
-Kolombio: atenco kontraux la sxtatestro URUBE estis evitita.
-Vagonaro elreligxis en Kubo.
-Israleo gxiris iom el la promesita mono al palestinanoj.
-La euxropaj fisxkaptistoj plendas pro kaptolimigo.2002.12.10 mardo
-UN pristudas la Irakan raporton pri armiloj.
-UN trandonis al la greka kaj turka instancoj de Cipro planon por la reunuigxo de la insulo. La turka instanco ne akceptis gxin.
-Dum ricevo de Nobelpremio Jimmy CARTER atentigis pri la konsekvencoj de milito kontraux Irako.
-Serbio: la partio de KOSTUNICA plendis pri falsigado de la balotolistoj.
-Kolombio: eksplodo de bombo kasxita en auxtomobilo.
-Eksplodo sur petrolsxipo apud Sxangaj.
-Internacia tago de la homaj rajtoj.
-La flugkompanio United Airlines baraktas kun altaj sxuldoj.
-Striko en Portugalio.
-Pluvego en Brazilo.
-Internacia tago de la homaj rajtoj.Deklaracio de la Homaj Rajtoj en Esperanto: http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm
2002.12.09 lundo
-La usona armeo ekzercadas en Kvataro.
-Serbio: la balotoj denove ne validas pro malmulte da vocxdonantoj.
-Indonezio: pacokontrakto inter la registaro kaj la Aceh ribeluloj.
-Israelo ankaux cxi-jare ne permesas al ARAFAT iri al Bethlehem.2002.12.08 dimancxo
-Sxtatprezidantaj balotoj en Serbio.
-Fajro en la historia centro de Edimburg en Skotlando kaj de Trondheim en Norvegio.
-Manifestacio de la francaj instruistoj.
-Al-Kaida publikigis minacojn en interreto.2002.12.07 sabato
-Bangladesxo: atencoj en kinejoj.
-Du pentrajxoj de VAN GOGH estis sxtelitaj el muzeo en Amsterdam.
-Irako transdonos raporton pri kemiaj, biologiaj kaj nukleaj armiloj al UN.
-Venezuelo: sanga interpafado kaj manifestacio de la apogantoj de CHAVEZ.
-Multaj cxecxenuloj estis arestitaj en Georgio.
-Tertremo en Novzelando (5 laux la Richter-a skalo).
-La israela armeo arestis palestinanon, kiu planis atencon.
-La organizo pri sekureco kaj kunlaboro en Euxropo redaktis cxarton pri batalo kontraux terorismo.2002.12.06 vendredo
-Negxotempesto en la orienta parto de Usono.
-Flugmasxineto frakasigxis kontraux la konstruajxon de la Federacia Rezervejo en Miami.
-Abdiko de la usona financministro.
-Fajro en cxina minejo.
-Eksplodo en McDonald's restoracio en Bombay
-Malkovro de amastombejo en Ebura Bordo.2002.12.05 jxauxdo
-Indonezio: eksplodo en McDonald's restoracio.
-Mekrede vespere la iraka vicprezidanto akuzis la armilkontrolistojn je spionado por Usono kaj Israelo kaj je intenco provoki incidenton en la prezidanta palaco. Siaflanke Saddam HUSSEIN petis la popolon helpi la kontrolistojn.
-La bomboj trovitaj en vendejoj de IKEA estas parto de cxantagxo.
-Sri-Lanko: la registaro kaj la Tamul ribeluloj pritraktas projekton de federacia sxtato.
-La makedonia konsulejo estis atakita en Pakistano.
-Venezuelo: CHAVEZ akuzas la opozicion je pucxoprovo.
-SHARON konigis siajn kondicxojn por kreo de palestina sxtato.
-Turkio petas de EU daton por la pritraktado pri sia anigxo.
-Birmanio: mortis la eksdiktatoro NE WIN.
-Striko de flugkontrolistoj en Grekio.
2002.12.04 merkredo
-Nederlando: hieraux bomboj estis malkovritaj en 3 vendejoj de IKEA. Hodiaux la nederlanda novajxagentejo ANP estis malplenigita pro bomboalarmo.
-En oktobro Al-Kaida celis la israelan piedpilkan tacxmenton en Malto.
-5 pliaj teroristoj estis arestitaj en Indonezio.
-Maoistoj proponas pacopritraktadojn en Nepalo.
-La petrolo de la subakvingxinta sxipo "Prestige" minacas ankaux Portugalion.
-Nordirako: interbataloj inter islamistaj ekstremistoj kaj kurdoj.
-Usono vocxdonis kontraux rezolucio de UN, kiu deklaras kontrauxlegxa la proklamon de Jerusalemo kiel cxefurbo de Israelo.
-Protestoj kontraux konstruo de meksika elektra barajxo en praarbaro.
-Perfortoj en Orienta Timoro.
-Arbustaj fajroj apud Sydney.2002.12.03 mardo
-Tutlanda striko en Venezuelo.
-Greka vagonaro elreligxis.
-Al-Kaida agnoskis en interreto la atencojn en Kenjo kaj en Bali.
-Burundio: pafopauxzo inter la etnoj Tutsi kaj Hutu.
-En Nordkebekio oni trovis 3,825 miliardjarajn vulkanajn sxtonojn .
-Inundoj en Kostariko.
-UN-oficejo en Afganujo estis damagxita pro granato.
-UN akuzas Israelon je eksplodigo de mangxajxrezervejo semajnfine en Gaza-zono.
-Senlaborecaj statistikoj: 7,7% en EU kaj 8,4% en la euxrozono.Aperis nova versio de la adaptebla lernohelpilo SoftMemor, kiu faciligas kaj rapidigas la enkapigon de vortoj. Utila ilo en la instruado kaj diskonigo de Esperanto. Nun mendebla por nur 10 euxroj cxe: http://abonasoft.netfirms.com/softMemorEo.html, abonasoft@pro.hu
2002.12.02 lundo
-Tertremo en orienta Grekio kun forto 5,8 laux la Richtera skalo.
-Eksplodo en varosxipo en dana haveno.
-PUTJIN vizitas Cxinion. Li substrekis, ke li konsideras Tajvanon kaj Tibeton kiel partojn de Cxinio.
-Internacia konferenco pri Afganujo en Bonn.
-Membroj de Al-Kaida estas jugxataj en Nederlando.2002.12.01 dimancxo
-Monda tago kontraux AIDS, kiu mortigis 3 milionojn da personoj en 2002.
-Fajro en venezuela diskejo.
-Sxipo de kontrauxlegxaj enmigrantoj subakvigxis apud Libio.
-Pluraj personoj mortis dum tumulta paniko en bangladesxa urbeto.
-Hispanio: manifestacio de la viktimoj de la petrolsxipo 'Prestige'.
-Slovenio: la cxefministro Janez DRNOVSEK estis elektita kiel sxtatestro.2002.11.30 sabato
-Buso falis en abismon en Kasxmiro.
-Cxijare jam pli ol cent personoj mortis pro malvarmo en Moskvo.
-Auxstralio: sablotempesto kaj manifestacioj kontraux milito en Irako.
-Akcidento de duetagxa buso en Portugalio.
-Preskaux duono de la euxropaj rosmaroj ("maraj hundoj") mortis pro viruso.
-Unua monda tago kontraux mortpuno.Cxu viaj geamikoj kaj lernantoj jam abonas Intergazeton? Informu ilin pri la ebleco senpage aboni tiun servon cxe e-inform@index.hu.
2002.11.29 vendredo
-Kolombio: ribeluloj proponas pafopauxzon.
-SHARON estis reelektita kiel estro de la partio Likud.
-Bombo estis malkovrita en Jerusalemo.
-Irano: manifestacio kontraux la israela okupo de Jerusalemo.
-Rusio: drogita soldato pafis sur siajn kolegojn.
2002.11.28 jxauxdo
-Kenjo: atenco kontraux israelaj turistoj en hotelo kaj raketopafado kontraux israela flugmasxino.
-Nordisraelo: atako apud sidejo de ekstremdekstra partio.
-Venezuelo okazos referendumo pri la eksigxo de la sxtatestro CHAVEZ.
-Risko de malsatego en Zimbabvo.
-Bataloj rekomencigxas en Ebura Bordo.
-Auxstralio, Kanado kaj EU fermas siajn ambasadojn en Manilo pro risko de terorista atako.2002.11.27 merkredo
-Armilkontrolistoj de UN eklaboris en Irako.
-Inundoj en Norditalio.
-Turkaj cipranoj manifestacias kontraux la plano de UN reunigi la insulon.
-UN deklaras, ke cxiu homo havas rajton je akvo.
-Frenezulo provis devojigi la flugon Bologno/Parizo2002.11.26 mardo
-Strikoj en Francio.
-UN longigis je 9 tagoj la interkonsenton "petrolo por mangxajxo" por Irako.
-Fajro en Maroka petrolrafinejo.
-Israela armeo deklaras Bethlehemon fermita soldata urbo gxis la fino de la jaro.
2002.11.25 lundo
-Wolfgang SCHLÜSSEL venkis en la auxstraj balotoj.
-En Ekvadoro venkis la ekskolonelo Lucio GUTIERREZ.
-Hindaj sekurecaj fortoj cxesigas ostagxprenon en hindua templo.
-Jordanio: interbataloj inter islamistoj kaj policistoj.2002.11.24 dimancxo
-Balotoj en Auxstrio kaj Ekvadoro.
-Honkongo: Sxipo kiu transportis gason ekbrulis.
-Inundoj en Indonezio kaj en Sudfrancio.
-Israela armeo malhelpas la laboron de palestinaj fisxkaptistoj.
-Filipinoj: buso falis en abismon.2002.11.23 sabato
-Mino eksplodigis hindan soldatan buson.
-La konkurso "Frauxlino Mondo" estas translokigita al Londono.
-Atenco kontraux israela armea sxipeto.
-Algxeriaj soldatoj estis mortigitaj en embusko.
-Civila registaro en Pakistano.2002.11.22 vendredo
-UN-ano estis mortpafita en Gxenin. Betlehem estis reokupita.
-Nigxerio: interreligiaj bataloj sekve al gazetoartikolo laux kiu la profeto 'Mahometo povintus elekti kiel edzinon unu el la partoprenantoj de la konkurso "Frauxlino Mondo".
-Indonezio: Imam SAMUDRA konfesis ke li organizis la atencon en Bali.
-Rusio akceptas la pligrandigxon de ONAT.2002.11.21 jxauxdo
-Atenco en Jerusalemo. Hieraux vespere israelaj tankoj eniris la Gaza-zonon.
-Ekvadoro: eksplodo en municiejo.
-Buso bruligxis en Hindio.
-Tertremo en Pakistano.
-ONAT pintorenkontigxo en Prago. 7 landoj volas anigxi.
-Post Auxstralio nun ankaux Usono atentigas pri risko de terorismaj atencoj.2002.11.20 merkredo
-Amram MITZA farigxis la nova estro de la israela laborista partio.
-Sudkorea sxipo forcxasis nordkorean el sia mara teritorio.
-BUSH alvenis al Prago por pintorenkontigxo de ONAT.
-Usono: kreo de ministeriego pri interna sekureco kontraux terorismo.
-La petrolo de la subakvigxinta sxipo malpurigas la nordorientan hispanan marbordon.
2002.11.19 mardo
-La damagxita petrolsxipo apud Hispanio disrompigxis.
-Euxropa Unio elektis la 1an de majo 2004 kiel daton por la anigxo de la 10 kandidataj landoj.Hierauxaj okazajxoj:
-Venezuelo: bomboeksplodo antaux sidejo de televida kanalo kaj manifestacioj.
-Ostagxpreno en lernejo apud Barcelono.
-Hindio: mino eksplodigis buson.2002.11.18 lundo
-Alta marnivelo en Venecio.
-Hieraux vespere individuo armita per posxtrancxilo provis devojigi la flugon Telavivo-Istanbulo.
-Nokte la israela armeo lancxis tankan kaj helikopteran ofensivon en Gaza.
-Kosovo: serbaj pregxejoj estis eksplodigitaj de albanaj ekstremistoj.
-La estroj de la UN-armilkontrolistoj alvenis en Irakon.
-UN proponis planon por reunuigi Cipron kiel federacia sxtato.2002.11.17 dimancxo
-Malbonega vetero en la Alpoj.
-Busakcidento apud Londono.
-Peruo: rivera pramo subakvigxis.
-La forrabitaj sxoforoj de la Rugxa Kruco estis liberigitaj.
-Israelo: SHARON deklaris ke la 5 jara interkonsento de Hebron ne plu validas kaj ke la koloniado dauxrigxos. Helikopteraj atakoj en la suda parto de la Gaza-zono.
-Irana sxtatestro intervenis favore al la intelektulo kondamnita je mortpuno pro ofendo al Islamo.
-Altrangula membro de Al-Kaida estis arestita en Kuvajto. Atenco kontraux hotelo estis evitita en Jemeno.
-Intertraktado en Kongolo inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Falsaj euxroj aperas en Germanio.2002.11.16 sabato
-Ukrajno: registara krizo pro vendo de protektoraketoj al Irako.
-Kolombio: la polico liberigis la forrabitan eklezian konferencestron.
-Pakistano: MUSHARRAF oficiale farigxis sxtatestro sekve al la printempaj balotoj.
-Tempesto en Auxstrio.
-Vendredon en Hebron pluraj kolonianoj mortis dum interpafadoj.
-Israelo rebatis per raketoj.
2002.11.15 vendredo
-HU JINTAO farigxis nova gxenerala sekretario de la cxina komunista partio.
-Cxecxena granata atenco en najbara respubliko.
-Eksplodo en pakistana buso.
-Pakistanano kiu mortigis 2 CIA-anojn en 1993 estis ekzekutita en Usono.
-Maoista atako en Nepalo.
-Uranio-kontrabandistoj arestitaj en Tanzanio.
-Usono ne plu liveras oleon al Nordkoreo pro ties provo produkti atomarmilon.2002.11.14 jxauxdo
-Papa parolado en la itala parlamento.
-Petrolsxipo malpurigas la maron apud Hispanio.
-La fajrobrigadistoj strikas en Britio.
-Nepalo: mino eksplodis sub buso.
-Kontrolistoj jam iros lundon al Irako.
-Du sxoforoj de la Rugxa Kruco estis forrabitaj en Cxecxenio.
-Minimuma kompromiso pri biologiaj armiloj dum UN kunveno en Gxenevo.
-Protestoj kontraux tutmondigxo en Sidney.
-Ventego cxe Hinda kaj Bangladesxa marbordo.2002.11.13 merkredo
-Vulkana erupcio en Jxava.
-Venezuelo: interbataloj inter subtenantoj kaj kontrauxuloj de la sxtatestro.
-Hieraux UN denove rezolucie petis Usonon cxesigi ekonomian embargon kontraux Kubo.
-Hieraux Katara televido elsendis vocxan mesagxon de BIN-LADEN.
-Israela armeo eniris Napluz-on. NETANJAHU celas elpostenigi ARAFAT.2002.11.12 mardo
-La iraka parlamento ne akceptis la rezolucion de UN.
-Studentaj manifestacioj en Afganujo kaj Irano.
-Episkopa konferencestro estis forrabita en Kolombio.
-Risko de atenco kontraux britaj havenoj.
-Kasxmiro: hindaj policistoj estis mortigitaj pro bomboeksplodo.
-Atenco evitita en brazila flugmasxino.
2002.11.11 lundo
-Kibuco estis atakita de palestinanoj. Isrealo pafis raketojn en Gaza-urbon.
-Flugmasxineto frakasigxis apud Manilo.
-Tempestoj en Usono.
-Vagonara akcidento en Sankta Peterburgo.
-Pro sekeco estas risko de malsatego en Etiopio.
-Konferenco de UN pri biologiaj armiloj.2002.11.10 dimancxo
-Unua parto de la balotoj en Slovenio DRNOVSEK ricevis pli ol 40%.
-PUTJIN ne volas pritrakti kun la cxecxenaj sendependistoj.
-La Araba Ligo petas Irakon akcepti la rezolucion de UN.
-Tertremo en Tajvano 5,7 laux la Richtera skalo.
-La israela armeo forlasis Gxenin.
-Manifestacio en Bruselo kontraux milito en Irako.
-Pluraj usonaj soldatoj estis mortigitaj en Afganujo.
-Arbara fajro en Hispanio.2002.11.09 sabato
-Tertremo en Gvatemalo hieraux vespere 5,3 laux la Richtera skalo.
-UN akceptis la rezolucion pri Irako.
-Estro de armita brancxo de Jihad estis mortigita dum interpafadoj en Gxenin.
-Arbusta fajro en Auxstralio apud Sidney.
-Nepalo: sekurecestro de usona ambasado estis mortigita.
2002.11.08 vendredo
-La Sekureca Konsilio de UN debatas rezolucion pri Irako.
-Laux Interpol, BIN-LADEN ankoraux vivas kaj planas grandskalan teroristan atakon.
-Kongreso de la cxina komunista partio.
-Gibraltaro, brita kolonio ekde 1713, vocxdonis kontraux parta transdono de potenco al Hispanio.2002.11.07 jxauxdo
-Gibraltaro: referendumo pri brita kaj hispana komuna regado.
-Irano: verkisto estis kondamnita je mortopuno pro insulto al la profetoj kaj pro alvoko al renovigo de Islamo.
-Du cxasaviadiloj koliziis en Slovakio.2002.11.06 merkredo
-Usono: republikana venko en la balotoj.
-Flugmasxineto frakasigxis en Luksemburgio.
-Fajro en litvagono sur la linio Parizo-Munkeno.
-Euxropa Socia Forumo, manifestacio kontraux tutmondigxo, komencigxis en la itala urbo Firenze.
-Israelo: NETANJAHU farigxos ministro pri eksteraj aferoj.
2002.11.05 mardo
-Jemeno: hieraux membroj de Al-Kaida estis mortigitaj per raketo pafita de usona senpilota flugmasxineto.
-Israelo: hieraux okazis atenco apud Telavivo. Balotoj pli frue ol planite, en februaro 2003.
-Kongresaj, senataj kaj guberniestraj balotoj en Usono.
-Strikoj en Sudkoreo.
-La germana polico provos uzi posxtelefonajn mesagxojn SMS por trovi krimulojn.
-Bombatenco en Nepala buso.
-Kongolo: armita individuo atakis la palacon de KABILA.Cxu viaj geamikoj kaj lernantoj jam konas Intergazeton? Plusendu tiun mesagxon por ke ankaux ili povu aboni gxin (e-inform@index.hu)
Malkovru la kantiston Gilbert Laffaille: http://laffaille.inf.hu
Artikolo pri Esperanto en la gazeto Magyar Nemzet: http://www.mn.mno.hu/index.mno?cikk=106979&rvt=15
2002.11.04 lundo
-Balotoj en Turkio: venko de la modera islamista partio AKP.
-Vulkano vekigxis en Ekvadoro.
-Sxipo subakvigxis en Indonezio.
-Tertremo en sudaokcidenta Japanio.
-Amnesty International akuzas la israelan armeon je militaj krimoj en Naplus kaj Gxenin.
-Novaj rusaj ofensivoj en Cxecxenio.
-Striko de la konstruistoj en Svislando.2002.11.03 dimancxo
-Tertremo en Nordjapanio kaj Nordpakistano.
-Konferenco pri la protekto de la specioj komencigxis en Cxilio.
-Jemeno: helikoptero de usona petrolfirmao estis pafita.
-Balotoj en Turkio.
-Venko de la Demokrata Civita Partio dum la senataj balotoj en Cxehxio.
-Vagonara kolizio en Auxstrio.
-Hindio: la polico mortpafis du islamistajn aktivistojn en acxetocentro.
-La Katara televidkanalo Al-Jazira planas informi ankaux anglalingve.
-Rusa helikoptero pafita en Cxecxenio.2002.11.02 sabato
-Tertremo en Indonezio.
-Interkonsento pri amnestio en Ebura Bordo.
-Atencoprovo kontrauxla cxefministro de Kasxmiro.
-Usono: Interkonsento en la striko de la havenistoj.2002.11.01 vendredo
-Tertremo en Italio. Vilagxo evakuita.
-Radaro de usonaj armeaj sxipoj estis malpermesita cxar gxi gxenas balenojn.
-Maroko: fajro en malliberejo.
-Minimuma kompromisa interkonsento dum konferenco pri la klimato en New-Delhi.
2002.10.31 jxauxdo
-Vagonara akcidento en Nederlando.
-Israelo: laboristaj ministroj demisiis pro la tro alta bugxeto dedicxita al la judaj kolonioj en palestina teritorio.
-Sicilio: lernejo disfalis sekve al tertremo kun forto 5,4 laux la Richtera skalo.
-Traktado inter la Sri-lanka registaro kaj la sendependistoj "Tamulaj tigroj".
-De 5 tagoj okazas ribelo en Centrafriko.
-Atentigo pri malmultigxo de la fisxoj antaux la komenco de fisxkapta konferenco en Malajzio.
-Usono planas movi B-2 bombaviadilojn pli proksimen al Irako.
-Hierauxokazis pluraj atencoj en Sudafriko.
-Laux la rusa registaro la uzata gaso estis "fentanilo". Do alia gaso ol tiu menciita hierauxde germana kuracisto surbaze de sango kaj urina analizoj de germanaj viktimoj de la ostagxpreno en la moskva teatro.
2002.10.30 merkredo
-Cxecxena sendito estis arestita en Danlando.
-Sxajnas ke la rusa polico uzis la anestezan gason "halotan" dum la atako de la teatro.
-Laux la indonezia registaro atenco estis evitita kontraux kristana universitato en Gxakarto.
-La Sekureca Konsilio de UN denove prokrastis rezolucion pri Irako.
-Naturdefendantoj atentigas pri malsukceso de la klimatprotekta konferenco en New-Delhi pro agadoj de Usono kaj Sauxda Arabio.2002.10.29 mardo
-Tertremo kun forto 4,4 sur la Richtera skalo en Sicilio, cxirkau mil logxantoj devis forlasi sian domon pro la vulkano.
-Rusa helikoptero estis pafita en Cxecxenio.
-Amnesty International atentigas pri rusaj metodoj en Cxecxenio kaj en malliberejoj.
-Vjetnamo: fajro en internacia negockonstruajxo.
-Palestina parlamento nomumis la novan registaron de ARAFAT.
-Registara krizo en Israelo pro la bugxeto por la kolonioj.
-Demokratia Respubliko de Kongolo: interkonsento inter la registaro kaj la du ribelularoj.
-Nombro de krimoj altigxas en Usono: Laux FBI okazas 44 mortigoj tage.2002.10.28 lundo
-Brazilo: "Lula" DA SILVA ricevis cxirkaux 61,3% de la vocxdonoj.
-Nepalo: gerilo atakis flughaveneton.
-Bomboeksplodo en Hindio.
-Kazahstano: eksplodo de gasotubo.
-Nacia funebrotago en Rusio. Ne estas reklamoj en televido, en radio. Pli ol cent ostagxoj estas ankoraux en la malsanulejo.
-Ofensivo de la rusa armeo en Cxecxenio.
-Eu-Rusa pintorenkontigxo okazos en Bruselo anstataux Kopenhago, cxar la dana cxefurbo gastigis cxecxenan pintorenkontigxon.
-Logxkonstruajxo disfalis en la Egipta cxefurbo.
-Usona diplomato estis mortpafita en Jordanio.
-Euxropa provoekzercado pri terorisma atako en sudfrancio.
2002.10.27 dimancxo
-Balotoj en Brazilo "Lula" DA SILVA estas favorito.
-Pluraj ostagxoj mortis en la atako de la teatro, pro tro forta koncentreco de gaso kaj pro malforteco.
-La vulkano Etna kracxis cindron.
-Ventego en norda Euxropo.
-Atenco en benzinejo apud soldata buso en Cisjordania kolonio.
-Manifestacioj kontraux la iraka politiko de BUSH en Washington, Tokio kaj kelkaj euxropaj urboj.
-En Kosovo la partio de RUGOVA venkis en la balotoj.
-Eksplodo en la nepala cxefurbo.
-Fino de la azia pacifika kooperacia pintorenkontigxo.2002.10.26 sabato
-2 usonaj cxasaviadiloj koliziis en Utah.
-La rusaj policaj fortoj atakis la teatron kaj mortigis la cxecxenajn teroristojn.
-Usona pacoplano estis akceptita nek de Israelo nek de la Palestinanoj.
-Lokaj balotoj en Kosovo
-Eksplodo en Korsiko.
-Masakro en Algxerio.
-Usono volas krei koalicion por senarmigi Irakon, se UN ne agas.
-Senataj balotoj en Cxehxio.
-Hurikano en Meksiko.
2002.10.25 vendredo
-Cxecxenaj ribeluloj liberigis infanojn el la moskva teatro.
-La armilo trovita en la auxto de la du arestitaj personoj kongruas kun tiu de la freneza pafanto.
-La israela armeo eniris la urbon Gxenin.
-Turkio petas EU komenci interparolojn pri sia anigxo.2002.10.24 jxauxdo
-Cxecxenaj ribeluloj kaptis ostagxojn en Moskva teatro.
-Usono: du personoj estis arestitaj rilate al la enketo pri la freneza pafanto.
-Francio kaj Germanio interkonsentis pri la agrikultura politiko de EU.
-Israelo: oficiro kaj aliaj personoj estis arestitaj pro spionado por la libana Hisbolah.
-Unuaj parlamentaj balotoj ekde 1973 en Barejno.
-Auxstralio: akcidento inter vagonaro, 2 auxtoj kaj buso.
-Cxinio: eksplodo en karbominejo.Vizitu http://www.edukado.net la servon de Esperanto-instruistoj
2002.10.23 merkredo
-Unusemajna UN-konferenco pri klimato komencigxas en New-Delhi.
-Hindio: fajro en piroteknikajxfabriko.
-Freneza pafanto lasis leteron en kiu skribigxas ke "viaj infanoj nenie estas en sekureco".
-Venezuelo: oficiroj alvokas je ribelo kontraux la sxtatestro CHAVEZ.
-Israelo planas grandskalan vakcinadon pro militorisko.
-Hungario: datreveno de la revoluciprovo en 1956.2002.10.22 mardo
-Hieraux okazis atenco kontraux buso en Nordisraelo.
-Eksplodo en belga fabriko.
-Sxipo subakvigxis en la Kaspia maro.
-Eksplodo apud policejo en Bogoto.
-Legxo, kiu malpermesas reklamon por tabako estis vocxdonita en Britio.
-Usono: la freneza pafisto mortigis novan viktimon.
-Bruselo: pintorenkontigxo de la eksteraj ministroj pri la EU-pligrandigxo kaj ties financaj problemoj.
-La indonezia polico trovis ligon inter la atenco kaj Jamaah Islamijah, loka terorista organizo kiu rilatas al Al-Kaida.
-La Cxina sxtatestro vizitas Usonon por 4 tagoj.
-Usono atentigis Italion pri suspektinda sxipo en la mediteranea maro.
2002.10.21 lundo
-Frenezulo pafadis en Auxstralia universitato.
-Ekvadoro: la kolonelo GUTIERREZ kaj la miliardulo NOBOA estos en la dua rondo de la balotoj.
-Montenegro: la partio de la sendependista sxtatestro DJUKANOVIC akiris la plimulton.
-La filipina armeo mortpafis plurajn ribelulojn.2002.10.20 dimancxo
-Hispanio: manifestacio kontraux terorista grupo ETA.
-Irlando vocxdonis favore al pligrandigo de EU.
-Irako: preskaux cxiuj malliberuloj estis liberigitaj.
-Plia atenco en Filipinoj.
-Israelo: la malkonstruo de kontrauxlegxaj kolonioj kauxzas registaran krizon.
-Parlamentaj balotoj en Montenegro. Lokaj balotoj en Hungario kaj Letonio.
-Laux brita gazeto, Britio petis la rezervistajn soldatojn pretigxi.2002.10.19 sabato
-Irlando referendumo pri pligrandigo de Euxropa Unio.
-Moskvo: pluraj personoj estis vunditaj de auxtoeksplodo antaux Mac Donald's.
-Usono organizas militan trejnadon por irakaj opoziciuloj.
-Usono: kartocxingo de la freneza pafanto estis trovita en luita kamioneto apud flughaveno.
-Arbustara fajro en Auxstralio.
-Pluraj auxtoj estis bruligitaj en Strasburgo.
2002.10.18 vendredo
-Versxajna kompromisa UN-rezolucio: antaux usona atako, la Sekureca Konsilio devos kunveni kaj konstati irakan malkunlaboremon.
-Auxstralio atentigas pri risko de novaj atencoj.
-Filipinoj: senviktima atenco en la cxefurbo.
-La guberniestro de la Magadan regiono estis mortpafita en Moskvo.
-Strikoj en Italio.
-Pluraj atencoj en Korsiko.
-Pintorenkontigxo de la Francparolantaro en Bejruto.2002.10.17 jxauxdo
-Filipinoj: atencoj en acxetocentro kaj en butiko.
-Nordkoreo rekonis evoluigi nuklean armilon.
-Pluraj palestinanoj estis mortigitaj en Rafah.
-Usono informos Israelon 2 tagojn antaux ataki Irakon kaj permesas al gxi defendi sin se Irako atakas gxin per raketoj.
-Ebura Bordo: la registaro kaj la ribeluloj subskribis pafopauxzon.
-Pakistano kaj Hindio formovis soldatojn de la komuna landlimo.
-Balotoj en Jxamajko la nacia popolpartio venkis.
-Cxehio organizos referendumon pri la anigxo al Euxropa Unio.
2002.10.16 merkredo
-Rusa raketo eksplodis. Gxi devintus surorbitigi sateliton.
-Islamista grupo mortigis plurajn personojn en Algxerio.
-Pakistano: pakajxo eksplodis en kontrauxterorista oficejo.
-UN publika debato pri Iraka rezolucio.
-Sxajnas ke eksoficiro de aerarmeo preparis la bombon de la atenco en Bali.
-Malplenigo de israela kolonio apud Naplus.
-Germanio: koalicio inter la socialdemokratoj kaj la verduloj.
-100% de la irakanoj vocxdonis por la nura kandidato Saddam HUSSEIN.2002.10.15 mardo
-Devojigprovo en sauxdarabia flugmasxino.
-Usono provis kontrauxraketan sistemon.
-Sudano: la registaro kaj la ribeluloj subskribis pafopauxzon.
-La Freneza pafisto mortpafis FBI-aninon.
-Israela buso surpafita. Israela-palestina interkonsento pri monotransdono al palestinanoj. SHARON en Usono.
-Irako: referendumo pri reelekto de Saddam HUSSEIN.
-Korpoj de meksikanaj kontrauxlegxaj enmigrantoj estis retrovitaj en usona vagono.
2002.10.14 lundo
-Pluraj personoj mortis pro malvarmo en Moskvo.
-La brita registaro decidis pauxzigi la funkciadon de la nordirlandaj institucioj.
-UN petas Cxinion rapide agi kontraux la AIDSa epidemio.
-Bosnio: granata eksplodo en diskejo.
-Kuvajto: pafoj kontraux usonaj soldatoj.
-Usona kaj Filipina armeo kune ekzercas en Nordfilipinoj.
-Estro de armita brancxo de Fatah mortis dum eksplodo en Bethlehem.
-Cxina restoraciestro, kiu enmetis ratovenenon en la mangxajxojn de konkurento estis ekzekutita.
-Kontrauxfumada Internacia Konvencio en Gxenevo provos malpermesigi reklamon pri tabako. Fumado mortigas 4,9 milionojn da homoj jare.2002.10.13 dimancxo
-Indonezio: En Bali okazis atenco en nokta amuzejo. Plejparto de la viktimoj estas eksterlandanoj.
-La dua turno de la balotoj en Serbio ne estas valida cxar malpli ol 50% de la vocxdonantoj partoprenis.
-Lokaj balotoj en Grekio.
-Pluraj palestinanoj estis mortigitaj. SHARON malakceptas pacoplanon.
-Cxecxenio: eksplodo en konstruajxo de armea komandejo.
-Laux usona gazeto, Usono planas "rapidan" militon kontraux Irako.
-Kuvajto ligas sian monunuon al la usona dolaro.2002.10.12 sabato
-Usono sendis plusajn soldatojn al Kuvajto.
-Balotoj en Pakistano: la rezultoj de la islamistoj progresis. La partio de la nuna sxtatestro gajnis. Euxropaj observantoj kritikas la balotojn.
-Filipinoj: pluraj soldatoj mortis dum interbataloj kun terorista grupo.2002.10.11 vendredo (sekvo)
-Bomboeksplodo en acxetocentro en cxirkauxurbo de Helsinki.
-Usono ne akceptas la inviton de Bagdad.
-Atenco estis evitita en kafejo apud la usona kaj franca ambasadoj en Telavivo.
2002.10.11 vendredo
-La usona Kongreso rajtigis BUSH uzi forton kontraux Irako.
-Hieraux vespere okazis bomboatenco en cxecxena policejo.2002.10.10 jxauxde
-Atenco apud buso en Telavivo.
-Bagdad invitas Usonon tuj veni kontroli la suspektitajn ejojn.
-Ebura Bordo: la sxtatprezidanto dauxre ne pretas pritrakti kun la ribeluloj.
-Granatoatenco en Filipinoj.
-Hamburg: aresto de helpanto en la New-Yorka atenco.
-Balotoj en Pakistano.
-Tertremo en Indonezio.
-Venezuelo: manifestacioj kontraux la sxatestro CHAVEZ.
2002.10.09 merkredo
-Pluraj kontrauxlegxaj enmigrantoj dronis pro sxipsubakvigxo apud Hispanio.
-CIA atentigas la usonan Kongreson pri eventualaj terorismaj agoj en Usono kaze de atako kontraux Irako.
-BUSH ordonis finon de la havenista striko.
-Auxto eksplodis en la bulgara cxefurbo.
-Israela armeo pafadis en palestina rifugxejo.
-Hieraux usonaj soldatoj estis atakitaj en Kuvajto.2002.10.08 mardo
-La freneza pafisto mortigis plian personon en la cxirauxajxo de Washington.
-Pakistano faris novan raketoprovon.
-ANNAN kaj la usona ekstera ministro mallauxdas Israelon pro la hierauxa atako.
-Kasxmiro: musulmanaj ribeluloj atakis balotejon.
-Spionada reto de IRA estis malkovrita en Nordirlando.
-En hierauxa parolado BUSH insistis pri tio, ke Irako estas dangxero por Usono.
2002.10.07 lundo
-Nokte israelaj tankoj, helikopteroj kaj buldozeroj atakis en la Gaza-zono.
-Palestina policestro estis mortpafita de maskitaj homoj.
-Balotoj en Brasilo "Lula" DA SILVA ricevis 47% de la vocxoj. La dua parto okazos la 27an de oktobro.
-Vagonara akcidento en Sudauxstrio.
-Pakistano planas plian raketoprovon.2002.10.06 dimancxo
-Pasintnokte la urbestro de Parizo estis atakita kaj vundita per trancxilo.
-Bagdad pretas akcepti novan rezolucion de UN.
-Eksplodo en franca petrolsxipo en Jemeno. Eble temas pri atenco.
-Balotoj en Brazilo.
-En Bosnio la naciismaj partioj venkis.
-En Letonio la partio Nova Erao venkis.
-Kontraux militaj manifestacioj en Usono.
-La israela defendministro petis EU bojkoti ARAFAT.
-Pafopauxzo en Kongo inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Nepalo: la maoistaj alvokas al ribelo.2002.10.05 sabato
-Sxipokolizio en Japanio. Kemiajxo fluas en la maron.
-Balotoj en Letonio kaj Bosnio.
-Manifestacioj en Euxropo kontraux milito en Irako.
-Usono petis de Turkio la rajton uzi ties armeajn flughavenojn por ataki Irakon.
-Ebura Bordo: pafopauxzo prokrastita.
-Polico sercxas frenezan pafiston en la cxirkauxajxo de Washington.
-Politika krizo en Nepalo, la regxo maldungis la cxefministron cxar tiu ne solvis la problemon de la maoista ribelo.
-Vendredon vespere viro pafis arabojn en Kafejo en la urbo Dunkerque.
-BUSH parolis pri neevitebla milito. Li ankaux deklaris la 6an de oktobro kiel "germana-usona tago" (versxajne por konvinki la germanan registaron sxangxi sian opinion pri Iraka milito).
-Manifestacioj en Madrido kontraux la reformo de la senlaborecaj subvencioj.
-Usono kritikas la raketoprovojn de Pakistano kaj Hindio.
-Belgio: manifestacio cxirkaux armea bazo kiu onidire stokas atomarmilojn.
-Azerbajgxano: manifestacioj kontraux la sxtatestro pro ties neago koncerne la teritorian konflikton kun Armenio.
2002.10.04 vendredo
-La usona senato komencis debati pri eventuala atako de Irako. La Kongreso jam permesis gxin ecx ekster la kadro de UN.
-Raketoprovo en Pakistano kaj Hindio.
-Ekde unu semajno la viruso "bugbear" infektas komputilojn, gxis nun cxefe en Britio, Auxstralio kaj Novzelando.
-Laux germana gazeto, la dauxra translokigxo inter la 3 sidejoj de la euxropaj instancoj (Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo) kostas 170 milionojn da euxroj jare.
-Tropika tempesto en Louisiane.
-Pafadopauxzo en Ebura Bordo.
-Manifestacioj en Gaza-zono kontraux la decido de Usono konsideri Jerusalemon kiel la cxefurbo de Israelo.
-Sudano: pacaj pritraktadoj inter la registaro kaj la ribeluloj.
-Renkontigxo de la euxropaj defendoministroj en Kretio.
-Cxado: ribeluloj atakis flughavenon.2002.10.03 jxauxdo
-Laux la Monda Sano Organizo okazas mortigo cxiun minuton kaj memmortigo cxiujn 10 sekundojn.
-Manifestacioj en Parizo kontraux privatigoj.
-Sciencistoj sukcesis decxifri la genetikan mapon de la malaria parazito.
-Israelaj soldatoj trejnas por ekzili ARAFAT per helikoptero.
-Filipinoj: bomboatenco apud soldata bazo.Aperis nova versio de la adaptebla lernohelpilo SoftMemor, kiu faciligas kaj rapidigas la enkapigon de vortoj. Utila ilo en la instruado kaj diskonigo de Esperanto. Nun mendebla por nur 10 euxroj cxe: http://abonasoft.netfirms.com/softMemorEo.html, abonasoft@pro.hu
2002.10.02 merkredo
-Irako deklaras ke gxi ne akceptos novan UN-rezolucion, ne atakos najbarajn landojn en kazo de usona atako.
-Usono ne akceptas la interkonsenton inter UN kaj Irako kaj sugestas ke estus malpli koste mortpafi HUSSEIN ol fari militon.
-Ebura Bordo: manifestacio subtene al GBAGBO.
-Novaj perfortoj en Kasxmiro.
-Tajfuno nokte en Japanio.
-Konstruajxoj disfalis en Sirio pro grundoglito.
-Nova striko en la londona metroo.
-La Namibia sxtatestro cenzuris usonajn televidajn seriojn.2002.10.01 mardo
-UN kaj Irako interkonsentis pri la reveno de la armilinspektoroj.
-UN ne akceptas la peton de Usono.
-BLAIR volas ultimatumon por Irako.
-Israela armeo arestis plurajn palestinanojn, kaj reokupis domojn apud la komandejo de ARAFAT.
-La UN helporganizo por la palestinaj rifugxintoj plendas, ke Israelo bremsas la helpon.
-3a fazo de la balotoj en Kasxmiro. Ribeluloj mortpafis hinduajn pilgrimantojn en buso.
-Internacia Puntribunalo: la kroata sxtatestro MESIC atestas kontraux MILOSEVIC.
-Hindio: kolizio dum flugparado.
-BUSH subskribis legxon, kiu postulas la rekonon de Jerusalemo kiel cxefurbo de Israelo.
-En Guatemalo buso falis en riveron.
2002.09.30 lundo
-Interparolado en Vieno inter UN kaj Irako pri la reveno de la armilinspektoroj.
-Auxtoeksplodo en la cxefurbo de Sauxda Arabio.
-Unua rondo de la balotoj en Serbio: KOSTUNICA ricevis cxirkaux 31% kaj la liberalulo LABUS 28%.
-Gxakarto: pafado en strato apud la sxtatprezidanta palaco.
-Karambolo sur auxstra auxtosxoseo.
-La sxipo kiu renversigxis vendredon en Senegalo transportis du foje pli da pasagxeroj ol permesite.
-Hieraux okazis kontrauxmilita manifestacio en Washington.2002.09.29 dimancxo
-Balotoj en Serbio.
-Post hierauxa peto de BUSH, SHARON cxesigis la siegxon de ARAFAT.
-Usonaj flugmasxinoj atakis flughavenon en Sudirako.
-Okcidentafrika pintorenkontigxo en Ganao pri la situacio en Ebura Bordo.
-Rumanio: rompigxo de petroltubo malpurigis riveron.
-Hindio: post politika kunveno pluraj personoj mortis dum amasa interpusxado.
-Algxerio: islamistaj ekstremistoj atakis vilagxon.
-Pafado antaux la brita ambasadejo en Jemeno.2002.09.28 sabato
-Palestinaj manifestacioj pri la 2a datreveno de Intifada, kiun ekigis vizito de SHARON en sankta musulmana loko. Ekde tiam 1874 palestinanoj kaj 614 israelanoj mortis.
-Kasxmiro atencoprovo kontraux 4 kandidatoj.
-2 bomboj eksplodis en Bangladesxo.
-Manifestacio en Denver kontraux la iraka politiko de BUSH.
-Manifestacioj en Londono kaj Romo kontraux milito en Irako kaj okupo de Palestino.
-Strikoj en la flughaveno de Romo.
-Balotoj en Maroko: la moderaj islamistoj progresas. La Socialista Unuigxo de la nuna cxefministro venkis.
-Usono volas, ke UN donu ultimaton al Irako.
-Ebura Bordo petis helpon de Francio.
-Tempesto en Sudano.
-Eksplodo en la usona ambasadejo de Kabulo.
-Turkio: 2 personoj, kiuj volis vendi uranion kasxitan en taksio estis arestitaj.
-Sri-Lanko: intersxangxo de kaptitoj inter la registaro kaj la ribeluloj.
2002.09.27 vendredo
-Sanga bankatako en Usono.
-Kurdaj vilagxanoj mortigitaj en Turkio.
-Eta tertremo en Palermo.
-Usono provas konvinki Francion kaj Rusion apogi rezolucion kontraux Irako.
-Terorista estro, kiu sxajne havas ligojn kun Al-Kaida estis arestita en Malajzio.
-La financaj ministroj de la 7 plej ricxaj landoj kunsidas en Washington.
-Deputitaj balotoj en Maroko.
-Senegala sxipo subakvigxis.2002.09.26 jxauxdo
-Hindio post masakro okazis manifestacio apud la pakistana ambasadejo.
-Lastan nokton usonaj kaj britaj flugmasxinoj detruis radarejon en Sudirako. Laux la Blanka Domo estas kontaktoj inter Irako kaj Al-Kaida. Laux usona gazeto, Usono kaj kelkaj arabaj landoj premas SADDAM HUSSEIN al ekzilo.
-Laux germana televido la iraka sxtatestro roligas tri similulojn anstataux si mem.
-Helikoptero mortigis du islamistajn aktivistojn, kiuj veturis en taksio.
-Bataloj inter rusaj kaj cxecxenaj soldatoj.
-Vagonara akcidento en sudokcidenta Pakistano.2002.09.25 merkredo
-Pakistano: kristanoj mortpafitaj en oficejo de Neregistara Organizo.
-En suda Hindio pasagxero fajrigis buson.
-Metrostriko en Londono kaj kelkaj italaj urboj.
-50a datreveno de la fondigxo de Euxropa Parlamento.
-Laux nova statistiko 11,7% el usonanoj vivas sub la malricxeca nivelo.2002.09.24 mardo
-Kasxmiro: Musulmanoj bojkotis la balotojn.
-La israela armeo eniris Gaza kaj eksplodigis konstruajxojn kaj mortigis palestinanojn.
-Israelo ignoras rezolucion de UN kontraux la siegxo de la oficejo de ARAFAT vocxdonita de cxiuj membroj de la Sekureca Konsilio krom usono kiu sindetenis.
-Masakro en hindua pregxejo.
-BLAIR deklaras, ke Irako povus konstrui atomarmilojn ene de 2 jaroj.
-Hispanio: nova bomboatenco de ETA.
-Usono proponos, ke ONAT kreu specialan armean forton.
-Ukrajno: manifestacioj kontraux la sxtatprezidanto.
-Falo de la borso en Usono. Xerox akuzita je falsado de bilanco.
-Negxo en mezeuxropo.
2002.09.23 lundo
-Euxrop-azia pintorenkontigxo en Kopenhago.
-Auxto eksplodis en Djakarto.
-Germanaj balotoj: SCHRÖDER reelektita per eta plimulto.
-Eta tertremo en Anglio, 4,8 sur la Richtera skalo.
-Politikaj malliberuloj liberigitaj en Birmanio
-Israelo cxesis detrui la komandejon de ARAFAT.2002.09.22 dimancxo
-Euxropa senauxta tago.
-Balotoj en Germanio.
-Israelo volas devigi ARAFAT ekziligxi. Manifestacioj por subteni lin.
-Striko de la italaj fervojistoj.
-Usono planas fulmomiliton kontraux Irako.
-Slovakio: poreuxropaj dekstruloj havas la plimulton en la parlamento.
-Pliaj perfortoj en Kasxmiro.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj mortigitaj de la armeo.
-Sicilio: kontrauxlegxaj enmigrantoj dronis kiam provis nagxi gxis la marbordo.
-Vjetnamo: pluraj personoj mortis pro inundoj kaj grundoglitoj.
-Manifestacio en Londono kontraux la malpermeso de vulpocxaso.2002.09.21 sabato
-Monda pacotago
-Disigxo de la auxstra parlamento.
-Ebura Bordo: bataloj inter la registaro kaj la pucxistoj.
-Jemeno: du supozeblaj membroj de Al-Kaido mortigitaj. Vendredon usona televida kanalo deklaris, ke BIN LADEN eble provos eniri Jemenon, cxar gxi estas la lando de siaj prauloj.
-Lavingo detruis vilagxon en Kauxkazio.
-La diplomataj rilatoj inter Usono kaj Germanio malbonigxis pro ministrino pri justeco, kiu jxauxde komparis BUSH al HITLER.
-Post Kubo la tropika tempesto alproksimigxas al Meksikio.
-Interreligiaj bataloj en okcidenta Hindio.
-Dominika Respubliko: ribelo en malliberejo.
-Fumo en Sudazio pro arbaraj fajroj.
-Laux Internacia Energia Agentejo en 2030 2/3 pli da energio estos uzata kaj 70% pli da CO2 eniros la atmosferon.
2002.09.20 vendredo
-Israelo atakis la komandejon de ARAFAT.
-La hierauxa pucxoprovo malsukcesis en Ebura Bordo.
-La UN kontrolistoj planas eklabori en Irako la 15an de oktobro.
-Parlamentaj balotoj en Slovakio.2002.09.19 jxauxdo
-Pucxoprovo en Ebura Bordo.
-Atenco en Telaviva buso.
-BUSH petos de la kongreso la rajton ataki Irakon.
-Irlando: la 19an de oktobro okazos referendumo pri la traktato de Nice pri pligrandigxo de EU.
-Algxerio: hieraux sekurecaj fortoj mortigis islamistojn.
-Kubo preparigxas al tropika tempesto.
-Perfortoj en Kasxmiro.
-En subsahara Afriko la kreskajxoj iom malantauxenigis la dezerton.
2002.09.18 merkredo
-Lerneja buso brulis en Kolombio.
-Srilanko: la tamulaj ribeluloj rezignas pri kreo de aparta sxtato.
-La Araba Ligo petas la cxesigon de minacoj kontraux Irako.
-Masakroj en Burundo.
-Ceremonioj pri restarigo de fervojo inter la du Koreoj.Superrigarda indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
2002.09.17 mardo
-Laux raporto de UN, la stato de la ozonotruo plibonigxos nur post 2010. Nun gxi estas granda kiel Usono, Kanado kaj Meksiko kune.
-Sciencistoj provis esplori la piramidon de Kheops helpe de eta roboto.
-Cisjordanio: eksplodo en palestina lerneja korto.
-La diplomataj rilatoj inter Japanio kaj Nordkoreo plibonigxas.2002.09.16 lundo
-Per letero Irako permesas la revenon de armilkontrolistoj.
-2 estroj de ETA estis arestitaj en Francio de la franca kaj hispana polico.2002.09.15 dimancxo
-Balotoj en Makedonio. Kelkloke okazis interbataloj.
-Laux germana gazeto "Bild am Sonntag" Irako posedas longdistancajn robotflugmasxinojn.
-Atenco en suda Pakistano.2002.09.14 sabato
-La sekureca konsilio de UN petis Irakon enlasi kontrolistojn.
-Usono asertas, ke gxi havas pruvojn pri la ekzisto de irakaj moveblaj laboratorioj.
-Rusio deklaras, ke la ekonomia kunlabora kontrakto farita kun Irako ekvalidos nur se tiu lando enlasas la kontrolistojn de UN.
-Manifestacioj en Italio kontraux la registaro.
-Makedonio : interbataloj inter albanaj ribeluloj kaj la polico.
-Cxinio kaj Filipinoj sercxas pacan solvon pri teritoria konflikto.
-Aresto en Karacxi de Ramzi BINALSIB, cxeforganizanto de la pasintjara Novjorka atako.
-Flugmasxino frakasigxis en Siberio.
2002.09.13 vendredo
-Hieraux BUSH paroladis antaux la plena kunsido de UN.
-Usono movas soldatojn al Kataro.
-Nova masakro en Algxerio.
-Strikoj en Italio.
-La germana firmao MobilCom estas cxe la rando de bankroto.
-Post 10-taga malpermeso, la cxina registaro denove lasas sian popolon uzi la retnavigilon Google.
2002.09.12 jxauxdo
-Kofi ANNAN avertas Usonon ne sole ataki Irakon.
-La Blanka Domo publikigas raporton pri Irako.
-Nelson MANDELA taksas la usonan unuflankan politikon kiel minaco por la mondo.
-Hieraux demisiis la palestina registaro. La israela armeo eksplodigis domon de Hamas-aktivulo.
-Auxstrio: HAIDER estis reelektita estro de sia partio.
-Tajvano denove vane provis anigxi al UN.
-Policejo estis atakita en Makedonio.
-15 Afganoj, kiuj eble havas ligon al Al-Kaida estis arestitaj en Sicilio.
-PUTIN informas UN pri plano agi en Georgio pro la tieaj Cxecxenaj ribeluloj.
-Atentigo pri nova retposxta komputila viruso kun la titolo "All People".
2002.09.11 merkredo
-Datreveno de la terorista atako kontraux Usono.
-Ministro mortpafita en Kasxmiro.
-Israelaj tankoj en Gaza. La palestinaj balotoj okazos la 20an de januaro.
-Fino de la inundoj en suda Francio.2002.09.10 mardo
-Svislando farigxis la 190a membro de la Unugxintaj Nacioj.
-Vagonara akcidento en orienta Hindio.
-Usona registaro atentigas pri risko de atenco.
-Israela armeo mortigis palestinajn sekretajn agentojn.
-Fatah, la movado de ARAFAT, malaprobas atencojn en Israelo kontraux civiluloj.
-Delegito de la Dali Lama en Pekino.2002.09.09 lundo
-Ekskontrolisto de UN afirmas, ke Irako ne estas dangxera.
-Auxstrio: pro potencbatalo en la partio de HAIDER, multaj gravaj partianoj rezignis, kio versxajne kauxzos pli fruajn balotojn.
-La personaro de la flugo de Air Seychelles el Bombay sukcesis senarmigi vojagxanton armitan per trancxilo.
-Interbataloj dum manifestacio en Santiago okaze de la 29a datreveno de la pucxo de PINOCHET.
-Tertremo en Papuo-Novgvineo 7,6 grada laux la Richtera skalo.
-Israelo proponas logistikan helpon al Usono por ataki Irakon.
-Belgio kaj Kanado ne subtenas la atakon.2002.09.08 dimancxo
-Zimbabvo: limdato por blankaj farmistoj forlasi sian teron.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj atakis policejon.
-BUSH kaj BLAIR deklaras, ke Irako posedas dangxeregajn armilojn.
-Eta tertremo en norda Tajvano.2002.09.07 sabato
-En la usona sxtato Illinois legxo permesas al vivlongaj kaptitoj morti pro malsato.
-SOLANA kaj ANNAN malkonsilas al Usono sole ataki Irakon.
-Usono sendas altrangajn diplomatojn al Parizo, Moskvo kaj Pekino.
-Palestino petas helpon de la internacia komunumo.
-Pacokontrakto inter Kongo kaj Ugando.
-Moskvo: interbataloj inter rusaj kaj irlandaj zelotantoj antaux piedpilka renkontigxo.
-Busakcidento en Turkio.
-Strikoj de la pilotoj de Air-France.2002.09.06 vendredo
-Germanio: paro, kiu planis atencon en Heidelberg estis arestita.
-Tertremo en Sicilio.
-BUSH telefonis al rusa, cxina, franca sxtatestroj koncerne la eventualan atakon kontraux Irako. Britio subtenas la atakon.
-En Gxenin israelaj soldatoj mortigis 2 palestinanojn. SHARON deklaras, ke la interkonsentoj de Camp David, tiu de Oslo kaj tiu de la jaro 2000 ne plu validas.
-Sendependa kanditato estis mortpafita en hinda Kasxmiro.
-En la usona sxtato Utah gardistoj vidis iun eniri en deponejon de kemiaj armiloj.Hieraux:
-usonaj kaj britaj bombadis irakajn aerdefendilojn.
-Atenco en Kolomba acxetocentro.
2002.09.05 jxauxdo
-Auxtoeksplodo en Kabul.
-La Araba Ligo subtenas Irakon.
-Kuloinvado en Auxstrio sekve al la inundoj.
-Fumo en Moskvo pro arbara fajro.
-Parencoj de viktimoj de la 11a septembro faras procezon kontraux Irako.
-Afganujo atencoprovo kontraux Hamid KARZAI.2002.09.04 merkredo
-Libano: interpafado en palestina rifugxejo .
-Fino de la UN pinto renkontigxo. Gxi naskis nur deklaracion kaj agoplanon pri trinkebla akvo.
La cxefaj Neregistaraj Organizoj forlasis la ejon. Parolado de POWELL estis interrompita per protestoj. La dana cxefministro deklaris ke tiaj pintorenkontigxoj ne estas utilaj kaj ke estus pli bone agi.
-La afgana registaro enkondukos novan monunuon.
-Sudkoreo: viro atakis infanojn per trancxilo en pregxejo.
-BUSH deklaras, ke li ne atakos Irakon sen interkonsento kun la kongreso.
-En Rusio furoras kanto pri la gloro de PUTIN.2002.09.03 mardo
-Rusio, Kanado kaj Cxinio subskribos la protokolon de Kioto.
-Irako pretas kunlabori kun UN.
-Du parencoj de teroristoj estos forpelitaj el Israelo.
-Pekino: Nordkoreanoj petis azilon en germana ambasadejo.
2002.09.02 lundo
-Tajfuno kauxzis multajn damagxojn en Sudkoreo.
-Irano premas Irakon akcepti la revenon de UN-inspektoroj.
-Fajro estingita en pasagxera sxipo apud Britio.
-Tertremo en Irano, 5,1 grada laux la Richtera skalo.2002.09.01 dimancxo
-Pintorenkontigxo en Johannesburg: EU proponas kunlaboron pri energio kun sudaj landoj.
-Interpafado en Indonezio.
-Turka petrolsxipo subakvigxis en la haveno de Aleksandrio.
-Israela armeo mortigis palestinajn laboristojn.
-Jordanio kaj Israelo kunlaboros por savi la Mortan Maron.
-Euxskio: polico malfunkciigis bombon.
-Korsiko: nigra pantero logxas en la arbaro.
-Sudano: la ribeluloj okupis unu el la plej gravaj sudaj urboj.2002.08.31 sabato
-Manifestacioj en Johannesburg.
-Italio kaj Britio planas subskribi interkonsenton kun Usono pri la nepunebleco de ties soldatoj antaux la Internacia PunKortumo
-Israela helikoptero pafis raketon sur palestinan veturilon.
-2 eksplodoj en la flughaveno de Kabul.
-Brazilo: 6 personoj postvivis flugmasxinan frakasigxon.
-Hinda sxipo subakvigxis en rivero.
-Indonezio: atako de armita grupo apud minejo.
-Italio: kontrauxlegxaj kurdaj enmigrantoj sufokigxis en kamiono.
2002.08.30 vendredo
-Fervoja linio inter la du Koreoj estos restarigita.
-Armita tunizdevena svedo, kiu volis flugi al Londono estis arestita hieraux en sveda flughaveno .2002.08.29 jxauxdo
-Kolombio: vidbendo pri la 12 forrabitaj deputitoj
-Atenco kontraux opozicia radiostacio en Zimbabvo.
-La inundoj malbonigis 700km da fervojo en Germanio.
-Statisktiko pri la pintorenkontigxo en Johannesburg: la delegitoj produktas 17 tunojn da rubo tage.
-Hamburgo: doganistoj trovis israelajn armilojn destinatajn al Irano sur sxipo.
-Rusa flugmasxino malaperis.Por legi Intergazeton sur WAP-posxtelefono kreu pagxindikilon al: http://tagtag.com/intergazeto/
2002.08.28 merkredo
-Usono promesis konsulti Sauxdan Arabion antaux ol ataki Irakon, kaj pretas agi ecx sola se la aliancanoj ne subtenas la atakon.
-Israela-palestina renkontigxo prokrastita. Hieraux vespere tankoj kaj helikopteroj atakis vilagxon sude de Gaza-urbo.2002.08.27 mardo
-Inundoj en Cxilio. Malbonega vetero en Francio.
-Manifestacioj de la jxus malpermesita euxska partio Batsuna. La sendependistoj volas plendi al la Euxropa Kortumo. Bombo malkovrita antaux jugxejo.
-Pintorenkontigxo en Johannesburg. La ricxaj landoj donas 6 foje pli da subvencioj por terkultivado ol da helpo por ties evoluigo.
-2 estroj de la Palestina Liberiga Fronto estis arestitaj. Israelo malpliigas la kontrolojn en Bethleem. Judaj kolonianoj premas la registaron por pli da severeco.
-La egipta sxtatestro MUBARAK atentigas Usonon, ke la arabaj landoj kontrauxas eventualan atakon de Irako. Vicprezidanto CHENEY deklaris, ke la risko de neago estas pli granda ol tiu de la atako.
-Manifestacioj en Argentino kaj de la senpaperuloj en Francio.
-Hieraux okazis atencoprovo kontraux rusa deputito.
-Kamparanoj de Brazila insulo lernas novan metodon rikolti fruktojn de la abararo per kiu la arboj ne estas detruitaj kiel okazis antauxe.
2002.08.26 lundo
-Pintorenkontigxo pri la Tero: Unua plena kunsido. Euxropa Unio atentigas pri la konsekvencoj de eventuala malsukseso.
-Policistoj mortigitaj en Makedonio:
-Afganujo: eksplodo en la centro de la cxefurbo.2002.08.25 dimancxo
-Burundo: ribeluloj atakis kvartalon de la cxefurbo.
-Referendumo en Azerbajgxano pri konstituciaj sxangxoj.
-Tertremo en Egiptio.
-Germanio: unua antauxbalota televida duelo SCHRÖDER-STOIBER.
-Komencigxis la pintorenkontigxo de la Unuigxintaj Nacioj en Johannesburg.
-Filipinoj: teroristestro mortpafita.
-Inundoj en Kambogxo kaj Nederlando.
-Afganujo: eksplodo apud konstruajxo de UN.2002.08.24 sabato
-Israela armeo malhelpis la judan-araban pacan organizajxon disdoni nutrajxojn en Naplus. Israelo kaj Palestino kulpigas unu la alian pri la neapliko de la interkonsento.
-Hindia Kasxmiro: musulmanoj mortigitaj en 2 atakoj de islamistaj ekstremistoj.
-Sauxda Arabio: surloke produktita kolao "Zamzam" furoras.
-Cxecxenio: rusaj fortoj mortigis sendependistojn.
-Georgio: rusaj landkontrolistoj mortpafitaj.2002.08.23 vendredo
-Israela armeo restas en Hebron.
-Kosovo: albana manifestacio kontraux procezo de gerilestro. Banditoj atakis buson.
-Indonezio: eksplodo de petardoj en buso.
-6,6 milionoj da malliberuloj en Usono.
2002.08.22 jxauxdo
-Akcidentoj en Nepalo: Flugmasxineto frakasigxis kaj buso falis en riveron.
-Rusio: gaseksplodo en laboristejo.
-Israelo arestis plurajn membrojn de Hamas.
-Arbaraj fajroj en Mongolio kaj en Indonezio, kie lernejoj estis fermitaj pro fumonebulo.
2002.08.21 merkredo
-Teroglito en Nepalo.
-Eksplodo de konstruajxo en Moskvo. Sxajne temas pri gasoakcidento.
-Inundoj en Cxinio cxe la lago Dongting.
-Rusa deputito mortpafita surstrate.
-Hieraux vespere la berlina polico senprobleme liberigis la hostagxojn.
-Filipinoj 8 personoj forrabitaj de islamista grupo.-Belfast: policistoj vunditaj dum interbatalo inter la du komunumoj.
2002.08.20 mardo
-Israela armeo forlasas Bethleem sed eniras rifugxejon.
-Berlino: en la iraka ambasadejo kontraux HUSSEIN-a grupo prenas hostagxojn.
-Cxecxena raketo kauxzis la hierauxan frakasigxon de la rusa helikoptero.
-Irlando: sukcesa enkonduko de imposto je plastaj acxetsaketoj.
-Afganujo: Malkovro de taliba amastombejo.2002.08.19 lundo
-Malkovro de pluraj instruaj vidbendoj de Al-Kaida.
-Abu NIDAL la plej sercxita teroristo sxajne memmortigis en Bagdad.
-Frakasigxo de rusa armea helikoptero en Cxecxenio.
-Pluraj Nordkoreanoj sukcesis forlasi la landon per sxipeto.2002.08.18 dimancxo
-Inundoj en Azio. En Euxropo renkontigxo de la trafitaj landoj.
-Bombaspekta pakajxo estis forigita el Krakova bazaro antaux la preterpaso de la papo.
-La israela armeo arestis plurajn palestinanojn, kiuj kontrabandis armilojn el Egiptio.
-ARAFAT akuzita je monodevojigo. Israela-palestina interkonsento pri retirigxo el la memstaraj teritorioj.
-Diplomata renkontigxo inter Japanio kaj Nordkoreo dank'al perado de la Rugxa Kruco.
-Vizito de la hispana regxo en Moskvo. Arbara fajro en Siberio. En alia regiono buso falis en abismon.
-Cxinio: eksplodo en petardofabriko.
-Hieraux usonaj kaj britaj flugmasxinoj atakis irakan radarejon.2002.08.17 sabato
-Termitoj mangxis vocxdonpaperojn en Nigxerio.
-Akvobarajxo rompigxis en Meksiko.
-La nordirakaj kurdoj proponas sian helpon en la atako kontraux Saddam HUSSEIN.
-Interkonsento inter Rusio kaj Irako pri ekonomia kunlaboro.
-SHARON rapidigas la atakon de Irako.
-La urba konsilantaro de New York rekomendas la fermon de la palestina oficejo en Unuigxintaj Nacioj pro atencoriskoj.2002.08.16 vendredo
-Vizito de la papo en Krakovo.
-Okcidentnila viruso rapide disvastigxas en Usono.
-Hieraux: Tertremo en Indonezio 5,9 sur la Richtera skalo.
2002.08.15 jxauxdo
-Teksaso: sekve al ekzekuto de meksikano, la meksika sxtatestro ne vizitos Usonon.
-Saddam HUSSEIN nomumita sxtatestro por 7 pliaj jaroj.
-Israelo respondus al eventuala iraka atako.
-PUTIN proponas referendumon pri kunigxo de Rusio kaj Belorusio.
-Cxecxena ribelo: mortigo de 2 rusaj sekretaj agentoj. Georgiaj trupoj ekmars´as.2002.08.14 merkredo
-Israelo: procezo de palestina aktivisto. La armeo mortigis la estron de la armita brancxo de Hamas.
-La du Koreoj interkonsentas pri rekunigo de fervojaj linioj kaj familioj. Bonigxo de la rilatoj inter Nordkoreo kaj Japanio.
-Hollywood-a peticio por ke BUSH partoprenu la Teran pintorenkontigxon en Johannesburg fine de la monato.
-Evidentigxis, ke fabrikantoj de kontrauxtabakaj medikamentoj estis sub premo de la cigaredindustrio.
-Pakistano: la sxtatestro MUSHARRAF mallauxdas la ekstremistojn.
-Zimbabvo: blanka farmisto estis eljxetita el sia farmo.
2002.08.13 mardo
-Inundoj interalie en Laoso, Nepalo, Auxstrio, Germanio, Prago. Laux Unuigxintaj Nacioj ne estas dubo pri la homa respondeco.
-Mortiga gripo disvastigxas en Madagaskaro.
-Nederlandano forrabita en Dagestano.
-Irana sxtatestro vizitas Afganujon.
-Pacodiskutoj en Burundo inter la registaro kaj la ribeluloj.Superrigarda indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
2002.08.12 lundo
-Kolombio: eksterordinara stato kaj militimposto.
-Rusio: vakcinado en la inunditaj regionoj.
-Kunsido de diversaj palestinaj movadoj pri cxesigo de atencoj.
-Interparoloj inter Nord- kaj Sudkoreo.
-Somaliaj piratoj kaptis britan petrolsxipon.
-Alta sekureca grado cxirkaux la granda ponto en San Francisko.2002.08.11 dimancxo
-Belfast: interbataloj inter katolikoj kaj policistoj.
-Inundoj de Rumanio gxis Anglio.
-Irano liveras 16 membrojn de Al-Kaida al Sauxdarabio.
-Kasxmiro: interbataloj inter hindaj policanoj kaj islamistoj.
-Membroj de la iraka opozicio en Washington.2002.08.10 sabato
-Manifestacioj por paco en la cxirkauxurbo de Jerusalemo.
-Kontrauxterorismaj armeekzercadoj cxe la Kaspia maro.
-La hierauxa eksplodo en Afganujo estis akcidento.2002.08.09 vendredo
-Israelo planas kontrauxraketan sistemon.
-Usono: alta sekureco cxirkaux la blanka domo pro risko de auxtobombo. La okcident-nila viruso atingis ankaux Washington. Gxi infektas homojn kaj kortobirdojn.
-Eksplodo en Afganujo.
-Unuigxintaj Nacioj pretas peri inter la kolombia registaro kaj la gerilo.
2002.08.08 jxauxdo
-Kolombio: pluraj atencoj okazis dum Alvaro URIBE farigxis sxtatestro.
-Vulkana erupcio en Papuo-Nov-Gvineo.
-Palestina delegacio en Washington.
-Internacia Mona Fonduso finance helpas al Brazilo.
-Laux novaj esploroj la kanceriga substanco akrilamido povas formigxi en terpomoj tro frue rikoltitaj, tro malfrue konsumitaj aux stokitaj en glacisxranko.
-Turisma sxipo evakuita apud Bretonio.
-Inundoj en pluraj euxropaj urboj.
2002.08.07 merkredo
-Kotofluo detruas tagxikistanan vilagxon.
-Israelaj tankoj en la Gaza zono kaj mortigo de la estro de la El-Aksa brigado.
-Afganujo: atako kontraux soldatejo en Kabulo.
-Bolivio: Gonzalo SANCHEZ DE LOZADO oficiale farigxis la nova sxtatestro.
-Busakcidento en Meksiko.
-Malbona vetero en Norditalio kaj Auxstrio.2002.08.06 mardo
-Plena kunsido de Unuigxintaj Nacioj petas la retirigxon de la israela armeo el la palestinaj teritorioj.
-Kasxmira krizo: atako kontraux hinduaj pilgrimoj.
-Datreveno de la eksplodo de atombombo en Hirosximo.
-Indonezio: studentoj manifestacias por peti reformojn.
-Cxecxenio: bomboatako kontraux veturilo de rusamikaj policistoj.
2002.08.05 lundo
-Auxtoeksplodo en Hispanio.
-Novaj israelaj kaj palestinaj mortintoj en Cisjordanio. Kofi ANNAN, la gxenerala sekretario de Unuigxintaj nacioj kondamnas ambaux flankojn.
-Atako kontraux kristana lernejo en Pakistano.
-Perfortoj en Kolombio.2002.08.04 dimancxo
-Atenco kontraux buso en Nordisraelo kaj apud la muroj en Jerusalemo.
-Legiana malsano en Britio.
-Glacipluvo en Italio.
-Algxerio: la armeo mortigis islamistojn en montoj.
-Cxinio deklaras, ke gxi neniam akceptos sendependigxon de Tajvano.2002.08.03 sabato
-Tajvana sxtatprezidanto planas referendumon pri la estonteco de la insulo.
-Sxtelo de armiloj en Grekio
-Usono volas regximsxangxon en Irako malgraux la invito de Bagdad viziti la landon.
-Turkio forigas mortpunon.
-En usona sxtato Louisiane kuloj disvastigas Nilan viruson.
2002.08.02 vendredo
-Cxirkaux 100 israelaj tankoj eniris la urbon Naplus.
-Usono: du estroj de la firmao Worldcom estis arestitaj.
-Madagaskaro: malsano, kiu similas al gripo jam mortigis plurajn personojn.2002.08.01 jxauxdo
-Laux la raporto de la Unuigxintaj Nacioj ne okazis masakro en Gxenin.
-Ukrajno: eksplodo en minejo.
-Financa krizo en Urugvajo.
-Nordirlando: bomboeksplodo apud renovigata soldatejo.
2002.07.31 merkredo
-BUSH subskribis la novan pli severan legxon kontraux firmaaj trompoj.
-Eksplodo en kafejo de hebrea universitato en Jerusalemo.
-Dimancxon okazis interbataloj inter israelaj policistoj kaj kolonianoj.
-Kasxmiro: granata atenco kontraux taksio kaj mortigo de hinda politikisto
-Usono kreas centron por plibonigi sian eksterlandan fambildon.
-Arbaraj fajroj apud Moskvo.
-Atentigoj pri eventualaj atakoj de Al-Kaida kontraux usonaj akvorezervujoj.
-Paragvajo: rabistoj fosis tunelon por sxteli valorajn pentrajxojn.
-Belgio: la fluoro, kiu trovigxas en kelkaj produktoj por la dentoj povas damagxi al la nervosistemo kaj malfortigi la ostojn.
2002.07.30 mardo
-Trajno elreligxis en Usono.
-Atencoprovo kontraux la afgana sxtatprezidanto.
-Bangladesxo: cxasflugmasxino falis sur domojn, inundoj.
-Balenoj mortas sur usonaj plagxoj.2002.07.29 lundo
-Belfast: interbatalo inter protestantoj kaj policistoj.
-Usono: ankaux la firmao Qwest mislibrotenis.
-Nelegxaj enmigrantoj mortis en kamiono apud Dallas.
-Unuigxintaj Nacioj cxesas humanitaran helpon en Cxecxenio post forrabo de respondeculo de rusa neregistara organizo.
-Afganujo subskribos la kontrauxminan traktaton kaj petas helpon por forigi la tieajn minojn, kiuj vundas 10 personojn tage.
-Memfaritaj bombetoj malkovritaj antaux ejo de Fiat kaj sidejo de katolika sindikato.
-Virina manifestacio kontraux perforto en Kolombio2002.07.28 dimancxo
-Flugmasxino frakasigxis apud Moskvo.
-Fajro en turka petrolrafinejo.
-Judaj kolonianoj atakas palestinajn domojn.
-La jugoslaviaj soldatoj pafis sur kroatajn respondeculojn, kiuj sxipumis sur la Danubo apud la landlimo.
-Post 4 tagoj pluraj ministoj povis esti savitaj el subakvigxinta minejo.
-Hindio rifuzas la proponon de POWELL liberigi politikajn kaptitojn kaj permesi al sendependaj observantoj kontroli la balotojn.2002.07.27 sabato
-Ukrajno: dum prezentado cxasflugmasxino falis sur la publikon.
-Auxstrio: granato eksplodis en diskejo.
-Hindio: laga sxipo subakvigxis.
-PERES deklaras al germana revuo, ke li dubas pri la pacemo de SHARON.
-Novzelando: Estas certe, ke la cxefministro CLARK estos reelektita.
-Hieraux usonaj cxasflugmasxinoj sekvis neidentigitan flugantan objekton super Washington.
2002.07.26 vendredo
-Virina manifestacio kontraux perforto en Kolombio
-Arbara fajro en Francio kaj en Kalifornio, kie maljunaj pinarbegoj estas en dangxero.
-La Israela armeo detruis armilfabrikon en Gaza.
-La Gibraltara loka registaro planas referendumon pri la statuto de la insulo. Londono kaj Madrido ne volas agnoski la baloton.
2002.07.25 jxauxdo
-La sekureca konsilio de la Unuigxintaj Nacioj kritikas la israelan atakon.
-2 kilometrojn largxa asteroido povus kolizii kun la Tero en 2019.
-Busakcidentoj en Kosovo kaj Cxehio.
-Inundoj kaj grundofluoj en Sudazio.
-Usono planas pli severajn legxojn kontraux librotenadaj trompoj.
-Nordkoreo bedauxras la junian marbatalon.
2002.07.24 merkredo
-Vietnamo: sxtatprezidanto LUONG reelektita por 5 jaroj.
-Inundoj en Turkio.
-Kolombio: la ribeluloj montras videobendon pri la forrabita sxtatprezidant-kandidatino BETANCOURT.Cxu viaj geamikoj kaj lernantoj jam konas tiun servon? Plusendu tiun mesagxon por ke ili ekkonu Intergazeton kaj povu senpage aboni gxin (e-inform@index.hu).
2002.07.23 mardo
-La israela armeo lancxis raketan atakon kontraux kvartalo de la urbo Gaza, kie logxas la estro de armita brancxo de Hamas. Cxar multaj vundigxis kaj mortis virinoj kaj infanoj, Euxropa Unio kaj Unuigxintaj Nacioj kondamnas la atakon.
-Arbaraj fajroj en Oregon, inundoj en Venezuelo kaj Nepalo, sekeco en Sicilio.
-3 dungitoj de NASA estis arestitaj cxar ili forsxtelis kaj forvendis lunajn sxtonojn.
-La papo vojagxas al monda junurala katolika renkontigxo, kiu okazas en Toronto.
2002.07.22 lundo
-Nordirlando: la cxefministro TRIMBLE petas Londonon helpi respektigi la pafadpauxzon.
-Interkonsento Maroko kaj Hispanio koncerne la pridisputitan insuleton.
-Tertremo en okcidenta Germanio 4,7 laux la Richtera skalo.
-Nova registaro en Nederlando.
-Giganta 250 kg-a kalmaro trovita en Auxstralio.
-La bankroto de Worldcom estas la plej granda en la usona historio.2002.07.21 dimancxo
-Ukrajno: gaseksplodo en minejo.
-Trajno elreligxis en Sicilio.2002.07.20 sabato
-Hindio: musulmano estis elektita sxtatprezidanto.
-Peruo: Fajro en diskejo de la cxefurbo Limo.
-Sudano: interkonsento inter la registaro kaj la ribeluloj.2002.07.19 vendredo
-Negxotempesto en Bolivio.
-Israelo planas puni la parencojn de la kamikazoj.
-Portempa kompromiso en la konflikto pri sxtaloimportado inter Euxropa Unio kaj Usono.
-Disigxo de la Montenegra parlamento.
-Laux Bagdad lastan nokton usonaj kaj britaj flugmasxinoj atakis sudan Irakon.2002.07.18 jxauxdo
-Korsiko: eksplodigo de konstruata soldatejo.
-Germanio: SCHRÖDER maldungis defendministron.
-AOL troigis enspezojn.
-Greklando: pluraj membroj de la terorista grupo "17a novembro" estos jugxataj.
-Uganda buso, kiu transportis ankaux blukaskulojn de UN koliziis kun benzinkamiono.
-Israelo: Malkovro de trafiko de soldatvestajxoj kaj armiloj al palestinanoj.
2002.07.17 merkredo
-Atenco en Telavivo.
-Hispanio forigas la marokajn soldatojn el la pridisputita insuleto.
-Algxerio: 6 personoj mortigitaj en kafejo.
-Mortiga malvarmego en suda Peruo.2002.07.16 mardo
-Israela buso atakita en norda Cisjordanio.
-Novaj masakroj en Algxerio.
-La Irlanda Respublika Armeo IRA pardonpetis pro la nebatalantaj viktimoj de siaj pasintaj atencoj.
-Post ricevo de mono la Somalaj piratoj, kiuj kaptis Grekan sxipon forlasis gxin.2002.07.15 lundo
-Skandalo en Euxropa Unio: plurloke porka viando enhavas la kreskigan kaj steriligan hormonon MPA.
-Renkontigxo de Bosnia, Kroata kaj Serba sxtatestroj en Sarajevo.
-Pakistano: islamisto kondamnita je morto pro forrabo kaj mortigo de usona jxurnalisto.
-Arbara fajro en Portugalio.
-2 vilagxoj detruitaj pro grundofluo en Nepalo.
-Manifestacioj en Paragvajo por la foriro de la sxtatprezidanto.
2002.07.14 dimancxo
-Atencoprovo kontraux la sxtatprezidanto CHIRAC dum la parado de la nacia festo.
-Hindio kulpigas Pakistanon koncerne la sabatan atencon.
-Koncerne la diplomatan problemon rilate al sxtona insuleto 200m for de la Maroka marbordo, Euxropa Unio subtenas Hispanion kaj la Araba ligo subtenas Marokon..2002.07.13 sabato
-Atenco en la hinda Kasxmiro. Islamistoj vestitaj kiel hinduaj pastroj pafis en la tumulton.
-Buso de euxropaj turistoj estis atakita per granatoj en Pakistano.
-La sekureca konsilio de la Unuigxintaj Nacioj akceptis unu jaran nepuneblecon por usonaj soldatoj.2002.07.12 vendredo
-Interbataloj en Belfast.
-Turkio: ankaux la ministro pri eksteraj aferoj demisiis, kaj volas fondi novan partion.
-Diplomata problemo inter Hispanio kaj Maroko pri insuleto.
-Italio: procezo pri kontaminado de sango.
-Vladimir SPIDLA farigxis la nova cxeha cxefministro.
2002.07.11 jxauxdo
-Ministraj sxangxoj en Sudkoreo. Virino farigxas cxefministro.
-Tempesto en Berlino.
-6-7 milionjara prahomsimio trovita en Cxado.
-Usono dauxre volas senpuneblecon por usonaj blukaskuloj.
-Mino eksplodis sub polica buso en Cxecxenio.
-Plurcent manifestantoj arestitaj en Irano dum datreveno de studenta protesto.
2002.07.10 merkredo
-Turkio: la rezigno de pluraj ministroj eble kauxzos pli fruajn balotojn.
-Euxropa Unio planas reformon de la terkultivadaj subvencioj.
-Usono: koncerne la financajn skandalojn, ankaux BUSH kaj la vicprezidanto CHENEY estas suspektataj pro neregulajxoj en pli fruaj laboroj por petrola kaj industria firmaoj.
-Armea helikoptero frakasigxis en Cipro.
-Malseverigo de la drogolegxo en Britio.2002.07.09 mardo
-BUSH deklaras, ke Usono uzos cxiujn eblajn rimedojn por forigi Saddam HUSSEIN de lia posteno.
-Respondeculo de la Gxihad estis mortigita de la israela armeo.
-Al-Kaida anoncas pliajn atencojn.
-Perforta aresto de nigrulo en Los Angeles estis hazarde filmita.
-Mineja eksplodo en Cxinio.
-Fondigxo de la Afrika Unuigxo.
2002.07.08 lundo
-Usono planas grandan vakcinan kampanjon pro risko de biologia terorismo.
-Arbara fajro en Kebekio.
-Nordirlando: interbataloj dum la tradicia parada marsxo. Pluraj policanoj vundigxis.
-Hieraux la israela registaro akceptis rasistan legxon, kiu ebligas acxeton de tero nur al judoj.
-Pluraj personoj dronis en la varma Moskvo.
-Indonezio: fajro en karaoke-ejo.
-Italio: rapida fandigxo de glaciejo endangxerigas plurajn vilagxojn.
-Komenco de la pintorenkontigxo de la Organizo de la Afrika Unuigxo. Gxi planas transformigxi al Afrika Unuigxo.Komputilaj programoj en Esperanto: http://abonasoft-esperanto.inf.hu
2002.07.07 dimancxo
-Protestoj en Hongkongo kontraux la ekonomia situacio.
-14a internacia konferenco pri AIDS en Barcelono.
-Armitaj palestinanoj provis eniri israelan kolonion en la Gaza zono.
-Dangxeraj tradicioj: virbova kurado en Pamplono kaj protestanta parada marsxo en Nordirlando.
-Fajro en ukrajna minejo.
-Tajfuno en Koreo.2002.07.06 sabato
-Afganujo: du viroj atakis la auxton de la vicprezidanto kaj mortpafis lin.
-Inundoj en Texas, Hindio kaj Filipinoj.
-Cxinio: pluraj personoj mortis pro murofalo.
-Du eksplodoj en la hinda Kasxmiro.
-La israela armeo mortpafis palestinaninon kun infano en Gaza, kaj malplenigis kaj trasercxis hospitalon.
-Strataj bataloj en la franca urbo Lille, post nesevera kondamno de policisto, kiu pafis auxtosxteliston.
-En la ukrajna cxielo, piloto de israela flugmasxino vidis preterflugantan rakedon.
-Du flugmasxinoj preskaux koliziis en Britio.
2002.07.05 vendredo
-Estis egiptdevena viro, kiu mortpafis du personojn antaux ol esti mem pafita hieraux en la flughaveno de Los Angeles.
-La estro de la armita palestina organizo Fatah mortis en auxtoeksplodo en Gaza.
-Transportflugmasxino frakasigxis en Centr-Afrika Respubliko.
-Algxerio festas 40 jaran sendependecon.2002.07.04 jxauxdo
-Usono festas la tagon de la sendependeco. Risko de terorismaj atencoj. Pafado cxe la gicxeto de israela flugkompanio en la flughaveno de Los Angeles. Eta flugmasxino frakasigxis en parko.
-Pluvegoj en Texas.
-Unuigxintaj Nacioj longigas je 12 tagoj la mision de siaj soldatoj en Bosnio.
-Manifestacio en Budapesxt o por ke la vocxdonbiletoj de la lastaj balotoj ne estu detruitaj.
-Busakcidento en Auxstrio.
-Parenco de Saddam HUSSEIN arestita en Florido pro vizo-problemo.2002.07.03 merkredo
-La germana polico arestis 6 personojn, kiuj eble apartenas al terorista grupo en Hamburg.
-La Unuigxintaj Nacioj subtenos la rekonstruon de palestinaj rifugxejoj.
-Oni retrovis la nigrajn skatolojn de la du flugmasxinoj, kiuj koliziis hieraux en suda Germanio.
-La hinda ekstera ministro riprocxas al Pakistano, ke gxi ne malhelpas teroristajn grupojn eniri en Kasxmiron.
2002.07.02 mardo
-Kolizio inter du flugmasxinoj en suda Germanio.
-La soldatoj de ONAT vane provis aresti la militkrimulon KARADJIC en lia domo apud Sarajevo.
-Indonezio: Buso falis en abismon.
-Freneza pafanto en Sudafriko mortigas plurajn personojn.
-Usono timas novajn atencojn okaze de la 4a de julio. Eble estas ankaux riskoj de elektronika terorismo.2002.07.01 lundo
-Inauxguro de la Internacia PunKortumo en Hago.
-Busakcidento en Hungario.
-Afganujo: dimancxon usona bombo erare trafis vilagxon kie okazis geedzigxfesto. Raketatako kontraux flughaveno de la usona armeo.
-Sauxda Arabujo: bomboj trovitaj en usona kaj brita auxtoj.
-La israela armeo mortigis respondeculon de Hamas en Napluso.
-Danlando transprenas la prezidantecon de la Europa Unio por 6 monatoj.
-Protestoj en Hongkongo kontraux la malbonigxo de la ekonomia situacio.
2002.06.30 dimancxo
-Nordirlando: intebataloj pro la proksimigxo de tradicia parada marsxo.
-Israelo: Bomboeksplodo sur israela fervojo. Forlaso de kontrauxlegxaj kolonioj.
-En Usono du infanoj mortis pro varmo cxar ilia patrino lasis ilin plurajn horojn en la auxto dum sxi iris al frizisto.
-Balotoj en Bolivio.
-Post Usono, ankaux Israelo ne volas partopreni en la Internacia PunKortumo, kiu kreigxos lundon.
-Madagaskaro: la armeo de la lauxlegxa sxtatprezidanto iom post iom kontrolas la tutan landon.
-Brazilo gajnis la piedpilkan mondpokalon.2002.06.29 sabato
-Mara batalo inter militsxipoj de la 2 Koreoj.
-Strataj interbataloj en Belfast.
-La israela armeo detruis la sidejon de ARAFAT en Hebron.
-Algxerio: pafado sur buso.
2002.06.28 vendredo
-Afganujo: eksplodis armilejo hieraux vespere.
-Evidentigxis, ke ankaux la usona firmao Xerox false librotenis.
-Usono minacas retiri siajn soldatojn el Bosnio se tiuj ne farigxas nepuneblaj antaux la Internacia PunKortumo.
-Pluvegoj en Hindio.
-Hebron: interbataloj inter la israela armeo kaj palestinanoj.
-Filipino: interbataloj inter la armeo kaj islamistaj teroristoj.
-Busakcidento en Bolivio.
-Hindio konsideras neebla la militon kun Pakistano.Por ricevi Intergazeton per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS) sendu mesagxeton al la numero +36 30 3444777 (el Hungario: 06 30 3444777) kun la enhavo "intergazet:<via nomo>".
2002.06.27 jxauxdo
-Interpafadoj kaj eksplodoj en Kasxmiro.
-Lasta tago de la G8 pintorenkontigxo en Kanado: Ruslando farigxas plenrajta membro. Diskutoj pri Afriko. Financa helpo por sekurigi la ruslandan atomrubon. Gardisto mortpafis urson, kiu alproksimigxis al BERLUSCONI.
-ARAFAT kandidatigxos por la venontjaraj balotoj. Usono minacas per financa cxantagxo. Aliaj membroj de la G8 subtenas la rajton de la palestinanoj libere elekti estron.
-Socialismo farigxas lauxkonstitucie eterna en Kubo!
-Argentino: interbataloj inter policistoj kaj manifestaciantoj.
-Ruslando: denove eblas vendi teron.
-Usona armea flugmasxino frakasigxis en Francio.
-La Monda Sano-Organizo opinias probabla, ke frititaj mangxajxoj, kiuj enhavas "akrilamidon" kauxzas kanceron.
-Germanio: strikoj en banka kaj telekomunika sektoroj.Informu viajn geamikojn kaj lernantojn pri tiu servo. Senpaga abono per sendo de mesagxo al e-inform@index.hu
2002.06.26 merkredo
-Interpafado inter membroj de Al-Kaida kaj pakistanaj soldatoj apud la afgana landlimo.
-Palestina registaro anoncas balotojn por komenco de 2003.
-Belgio ne akceptas plendon pri la respondeco de SHARON en la masakroj de Sabra kaj Sxatila.
-Falo de la borso en pluraj landoj. La usona firmao Worldcom kasxis financajn problemojn.
-La Washingtona polico akiris 25000 gasmaskojn.
-Japana sektestro kondamnita je morto.
-Kongreso de la 8 plej evoluintaj landoj en Kanado.
-Pluraj drogtrafikantoj mortigitaj en Cxinio.2002.06.25 mardo
-En hierauxa parolado BUSH diris, ke por la paco necesas sxangxi la palestinan estraron kaj ke la israela armeo devus forlasi la memstarajn teritoriojn.
-Indoneziaj vilagxanoj venenis 17 elefantojn.
-Nova tertremo en Irano.
-Interbataloj en Birmo inter la armeo kaj ribeluloj.
-Novaj kazoj de fauxkhufa febro en Koreo.
-La Hispana parlamento planas legxon por malpermesi la politikan brancxon de ETA.
2002.06.24 lundo
-Israelaj tankoj denove en Ramalah. Helikopteroj detruis 2 auxtojn. La gvidanto de Hamas ne rajtas eldomigxi.
-Novaj strataj bataloj en Nordirlando.
-30000 konstruistoj strikas en Germanio.
-Nova masakro en Algxerio.
-Vagonara akcidento en Tanzanio.
-Rakeda atako kontraux usona soldatejo en Afganujo.2002.06.23 dimancxo
-Manifestacioj kontraux tutmondigxo en Hispanio kaj Kanado.
-Israleo mobilizas rezervsoldatojn.
-ARAFAT konfesas, ke li eraris antaux 2 jaroj en Camp-David.
-Al-Kaida anoncas novajn atencojn en neatenditaj lokoj.
-Hindio ne akceptas la peradon de Usono por la kasxmira problemo. Atenco provo kontraux la kongreso de la reganta partio en Kasxmiro.
-Nepalo: 50 ribeluloj mortigitaj.
-Organizo de Afrika Unuigxo konsilas novajn balotojn en Madagaskaro.2002.06.22 sabato
-Tertremo en Irano 6,3 sur la Richtera skalo.
-Inundoj en suda Ruslando.
-Usono: Riskoj de atenco per benzinaj kamionoj la 4an de julio.
-La euxska sendependista grupo ETA eksplodigis plurajn auxtojn en Hispanio.
2002.06.21 vendredo
-Israelo volas reokupi cxiujn memstarajn palestinajn urbojn.
-Filipinoj: la polico mortigis unu estron de Abu Sajaf.
-Dauxras la pluvego en Cxinio. En Usono la arbaraj fajroj atingis ankaux la sxtaton Arizona.
-Hispanio: du auxtoj eksplodis.
-Euxropunia pintorenkontigxo pri enmigrado en Sevilo.
-Festo de la muziko.Komputila programo por facile komponi muzikon: http://abonasoft.netfirms.com
2002.06.20 jxauxdo
-Tago de la rifugxintoj.
-Strikoj en Hispanio, Kroatio, Italio kaj Greklando.
-La rusa armeo malhelpis plurajn teroristajn agadojn.
-ARAFAT kontrauxas la atakojn, kiuj celas civilulojn.
-Atako de cisjordania israela kolonio.
-Israelo planas sankcii Ted TURNER, la fondinton de CNN, cxar li diris, ke same kiel la palestinanoj ankaux la israelanoj faris terorismajn agojn.
-Gaseksplodo en Cxina minejo.-La 12an de junio asteroido granda kiel piedpilkejo preterflugis la Teron je triono de la Tero-Luno distanco.
2002.06.19 merkredo
-Du raketoj falis sur la afganan cxefurbon Kabul apud la usona ambasadejo kaj la logxejo de la eksregxo.
-La isreala armeo reokupas 3 palestinajn urbojn.
-Striko de euxropaj flugkontrolistoj.
-Gvatemalo: 600 turistoj ne povas movigxi pro milita grupo kiu kontrolas flughavenon kaj vojojn.
-Laux informoj de dekstra gazeto, la jxus elektita hungara cxefministro MEDGYESSY [medjesxi] laboris por la sekretaj servoj dum la komunisma regximo.
-La usona federacia enketoficejo FBI ekzamenas cxu vere sxipo de armitaj teroristoj albordigxis en Kalifornio kaj planas atencon en Los Angeles.2002.06.18 mardo
-Israleo: bombatenco en jerusalema buso. SHARON malakceptas cxian formon de palestina sxtato.
-Ruada: tradiciaj popolaj tribunaloj jugxos la genocidintojn.
-Filipinoj: la terorista grupo Abu Sajaf forrabis 4 maristojn.
-Peruo: manifestacioj kontraux privatigo de energiaj firmaoj.
-9000 strikantoj en Germanio.
-En Salzburg komencigxis la procezo pri la fajro en la sxnurtrajneto de Kaprun.
2002.06.17 lundo
-Pli ol la duono de la deputitoj proteste forlasis la tradician afganan asembleon.
-Inundoj en Hindio.
-Israelo konstruas 120 kilometran protektan muron apud la cisjordania landlimo. Laux la sekretaj servoj estas atencoriskoj. Unu palestinano jam eksplodigis sin hodiaux matene apud tiu muro.
-Francio: la partio de la dekstrula sxtatprezidanto CHIRAC gajnis la parlamentajn balotojn. 39% ne iris vocxdoni.
-Estas arbaristino, kiu kauxzis la fajregon en Kolorado dum sxi volis forbruligi leteron.
-Laux la gazeto Washington Post, BUSH ordonis al la CIA mortigi Saddam HUSSEIN.Komputila programo por enkapigi vortojn: http://abonasoft.netfirms.com
2002.06.16 dimancxo
-Fajro en interreta kafejo en Pekingo. La urbestraro decidas fermi multajn tiajn kafejojn.
-Usono: se la kortumo konsideras la firmaon Arthur Andersen kulpa je detruo de pruvoj rilate la bankroton de la firmao Enron, krom monpuno gxi ne plu rajtos konsili aliajn firmaojn ekde auxgusto.
-En Venezuelo manifestantoj volas, ke la sxtatprezidanto CHAVEZ forlasu sian postenon.2002.06.15 sabato
-La financministroj de la 7 plej evoluintaj landoj renkontigxas en Kanado.
-Busakcidento en Sudkoreo.
-Israela armeo denove en Gxenin.
-Atencoprovo per granatoj kontraux la cxefministro de Kasxmiro.
-En la cxehaj balotoj venkis la socialdemokratoj.
2002.06.14 vendredo
-Pakistano: auxtomobilo eksplodis antaux la usona konsulejo en Karacxi.
-Nova maoista atako en Nepalo.
-Tertremo en Japanio.
-Cxehio: parlamentaj balotoj.
2002.06.13 jxauxdo
-En Romo finigxis la pintorenkontigxo kontraux malsato sen veraj decidoj.
-Laux la germana gazeto Bild estas risko, ke teroristoj uzos etajn flugantajn modelojn por ataki flugmasxinojn en germanaj flughavenoj.
-Dum ekzercado, brita helikoptero falis en la maron proksime al Usono.2002.06.12 merkredo
-Monda tago kontraux infana laboro.
-Bomboatenco antaux israela sandvicxejo.
-Pluraj delegitoj forlasis la tradician afganan asembleon.
-Pafado kontraux buso en Algxerio.
-La membroj de la partio de la prezidanto KOSTUNICA forlasis la serban parlamentejon.
-Frakasigxo de usona armea flugmasxino en Afganujo.
-Israelo ne volas subskribi la traktaton de la Internacia Puna Kortumo.
2002.06.11 mardo
-Kunveno de la tradicia registara asembleo en Afganujo. La 89 jara Zaher Sxah ne plu estas kanditato por la sxtatprezidanteco.
-Bomboatenco kontraux israela lerneja buso.
-Arbaraj fajroj en Kolorado minacas la urbon Denver.
-Manifestacio de euxropuniaj terkultivistoj en Strasburgo.2002.06.10 lundo
-Israelaj tankoj eniris la urbon Ramalah.
-Monda pintorenkontigxo pri mangxajxo kaj terkultivado en Italio.
-Moskvo: strataj vandalumadoj pro la malvenko de la piedpilka tacxmento.
-Usono: pro la varmego jam cxirkaux 40 kontrauxlegxaj enmigrantoj mortis cxijare en la arizona dezerto.
-Pluvego kaj inundoj en Cxinio.
-Aresto de teroristo, kiu planis eksplodigi radioaktivan bombon en Washington.
-Maroko: aresto de membroj de la reto Al-Kaida, kiuj planis atakojn kontraux usonaj kaj britaj sxipoj apud Gibraltaro.
2002.06.09 dimancxo
-Unua rondo de la parlamentaj balotoj en Francio (dekstruloj 42,6%, maldekstruloj 35,9%, ekstremdekstruloj 12,2%).
-SHARON en Washington.
-Bomboatenco en diskoteko en Gxakarto la cxefurbo de Indonezio.
-Finigxis la konferenco de la Euxropa Unio en Madrido.
-Nova palestina registaro kun malpli da ministroj.
-Pakistana artilerio detruis televidan turon. Hindio arestis sendependistan kasxmiran cxefon.
-En Dakaro 5 afrikaj sxtatestroj interparolis kun la 2 madagaskaraj "preziduntoj".
-Arbaraj fajroj en Siberio kaj apud Los Angeles.
-Lauxdire la britaj sekretaj servoj atentigis Usonon pri la uzo de civilaj flugmasxinoj por terorismaj celoj, jam 2 jarojn antaux la 11a de septembro.
-Viruso mortigas multajn rosmarojn ("maraj hundoj") en Danlando.2002.06.08 sabato
-La pakistana armeo subenpafis hindan senpilotan spionan flugmasxinon.
-Pluraj personoj mortis en Pakistano dum akcidento de buso de afganaj rifugxintoj, kiuj volis reiri al Afganujo.
2002.06.07 vendredo
-Usona hostagxo, kaptito de Abu Sajjaf, mortis dum la filipinaj soldatoj provis liberigi lin.
-Georges BUSH planas krei novan ministerion pri interna sekureco.
-Tempesto kaj inundoj en kelkaj regionoj de Francio, Germanio, Svislando kaj Auxstrio.2002.06.06 jxauxdo
-Sinn Fein, la politika partio de la Republika Irlanda Armeo, gajnis la balotojn por la urbodomo de Belfast.
-La israela armeo cxirkauxumis kaj pafis sur la oficejon de ARAFAT, kiu akuzas ilin uzi malpermesitajn armilojn kiel bombo kun uranio kaj gaso.
-Unuigxintaj Naciaj atentigas Cxinion pri la tiea granda AIDSa epidemio.
-Eksplodo de buso en Indonezio.
2002.06.05 merkredo
-Atenco apud Gxenin kontraux buso de israelaj soldatoj.
-Rompigxo de barajxo en Sirio.
-Monda naturprotekta tago.
-Auxstralio ne volas subskribi la traktaton de Kioto pri naturprotektado.
-Same kiel en Svedio, nun ankaux en Svislando oni trovis la kancerigan substancon "akrilamidon" en pluraj mangxajoj.
-Hieraux frakasigxis rusa helikoptero en Cxilio.
2002.06.04 mardo
-Japanio subskribis la traktaton de Kioto pri naturprotektado kaj petas Usonon fari same.
-Inundoj en Cxilio.
-Madagaskaro: bataloj inter la subtenantoj de la nova sxtatprezidanto RAVALOMANANA kaj tiuj de lia antauxulo RATSIRAKA.
-Tajlando, pafado kontraux lerneja buso per auxtomata armilo.
-Azia sekureca konferenco. 16 landoj subskribis dokumenton kontraux la subteno de separatismo.
-Israela armeo dauxre eniras Cisjordanion. Renkontigxo de la estro de la CIA kun ARAFAT.2002.06.03 lundo
-Kunveno de la aziaj landoj en Kazahstano.
-Kolombio: eksplodoj en logxdomoj de policistoj.
-Hieraux ekestis fajro en la palaco de la angla regxino.
-Eta flugmasxino alterigxis sur auxtovojo.
-Novaj interbataloj inter katolikoj kaj protestantoj en Belfasto.
-Falo de armea helikoptero en Angolo.Komputilaj programoj en Esperanto: http://abonasoft-esperanto.inf.hu
2002.06.02 dimancxo
-Svislando: referendumo pri abortorajto.
-Novaj artileriaj pafadoj inter Hindio kaj Pakistano.
-Inundoj en Kolombio.2002.06.01 sabato
-Afganujo: erara interpafado inter usonaj soldatoj kaj afganaj helpantoj.
-Festo de la 50 jara datreveno de la kronado de la angla regxino.
-Unuigxintaj Nacioj rekomendas al la familianoj de siaj laborantoj forlasi Hindion kaj Pakistanon.
-Pervez Musxaraf opinias, ke atommilito inter Pakistano kaj Hindio estas neebla.
2002.05.31 vendredo
-Sentabaka tago.
-Euxropa Unio subskribis la protokolon de Kioto pri naturprotektado.
-Laux FBI estas risko, ke teroristoj uzos rakedojn kontraux usonaj civilaj flugmasxinoj.
-En Usono helikoptero falis dum gxi volis helpi al montogrimpantoj.
-La jugoslavia parlamento vocxdonis por transformi Jugoslavion al Serbio-Montenegro sxtato.
-Usono, Britio kaj Germanio rekomendas al siaj civitanoj forlasi Hindion.2002.05.30 jxauxdo
-Islamaj ribeluloj atakis policejon en Kasxmiro.
-Libio neas la hierauxan novajxon, kiun dissendis la advokatoj de la familioj de la viktimoj, laux kiu gxi proponas 2,7 miliardojn da dolaroj kiel kompenspago por la atenco de Lockerbie.
-Algxerio: Kabilio bojkotas la parlamentajn balotojn. Islamista grupo masakris nomadulojn.2002.05.29 merkredo
-Okcidenta Hindio: eksplodo de tri bomboj en auxtobusoj.
-Pafadoj en Kasxmiro apud la hinda-pakistana landlimo.
-Libio proponas 2,7 miliardojn da dolaroj kiel kompenspago al la familioj de la viktimoj de la flugmasxina atenco en 1988 super la skota urbo Lockerbie.
-Du palestinaj atakoj okazis hieraux en Cisjordanio.2002.05.28 mardo
-NATO pintorenkontigxo en Romo.
-Pakistano denove faris rakedan provon malgraux la atentigoj de pluraj landoj.
-Skandalo en Germanio cxar en pluraj regionoj biologia viando enhavas la senherbacxigan kemiajxon "nitrofenon".2002.05.27 lundo
-En Kolombio la dekstrulo Alvaro URIBE gajnis la sxtatprezidantajn balotojn.
-Israelaj tankoj en Cisjordanio. Atenco apud israela supermerkato.
-Dimancxon en Usono sxipo koliziis kun ponto. Ties rompigxo faligis plurajn auxtojn en la riveron.
2002.05.26 dimancxo
-Nova rakeda provo en Pakistano.
-Usonaj fakuloj mencias la eblecon de atommilito inter Pakistano kaj Hindio.
-Diserigxo en la aero kauxzis la hierauxan tajvanan flugmasxinan akcidenton.
-Serbio: problemoj en la registara koalicio.
-BUSH en Parizo.
-Risko de malsato en Angolo.2002.05.25 sabato
-Rakeda provo en Pakistano.
-Tajvana flugmasxino falis en la maron inter Tajpeo kaj Hongkongo.
-Referendumo en Tunizio pri sxangxoj en la konstitucio.
-Vagonara akcidento en Mozambiko.
-Alta sekureca nivelo cxirkaux la usonaj atomcentraloj pro timo de terorisma atako.
2002.05.24 vendredo
-En Moskvo BUSH kaj PUTIN subskribis traktaton pri malaltigo de la nombro de nukleaj armiloj.
-Kofi ANNAN proponas la helpon de la Unuigxintaj Nacioj por solvi la problemon inter Hindio kaj Pakistano. Jam estas 1 miliono da soldatoj apud la landlimo. Pakistano movas tacxmentojn de la Afgana landlimo al la Hinda landlimo.
-Atenco provo kontraux diskoteko en Israelo.2002.05.23 jauxdo
-ARAFAT anoncis, ke okazos palestinaj balotoj antaux la komenco de 2003.
-Eksplodo en palestina rifugxejo.
-Atenco provo en Israelo kontraux benzinrezervejo.
-La pariza Israela ambasado bruligxis, versxajne pro elektra problemo.Indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
2002.05.22 merkredo
-La papo vizitas Azerbajdgxanon.
-BUSH en Berlino.
-Hindio: la unua ministro parolas pri "decida batalo" koncerne Kasxmiro.
-Euxropa Unio helpas la malsatantan sxtaton Malawi.
-La 10 kanditatoj por la aligxo al Euxropa Unio en 2004 volas la samajn kondicxojn kiel la 15 nunaj membroj.
-Atenco en cxirkauxurbo de Telavivo.
-Kolombio bataloj inter la armeo kaj la gerilo.
-Budhista monahxo kaptis 30 ostagxojn en Tajlanda parlamanto.
-Fajro en usona subakva sxipo. Neniu vundigxis.2002.05.21 mardo
-1200 laborantoj de Monda banko en Washington estis senditaj hejmen cxar detektilo trovis bakteriojn de la karbomalsano en letero.
-Samstilaj atencoj kiel en Israelo povus okazi en Usono.
-Sxparplano de SHARON kauxzas etan registaran krizon en Israelo. La cxefministro maldungis ortodoksajn ministrojn.
-Hindio preparigxas por milito kontraux Pakistano.
-La Centra Euxropa Banko atentigas pri la inflacio.
-La usona informservo FBI atentigas pri eventualaj atakoj kontraux famaj usonaj monumentoj.2002.05.20 lundo
-Sudkoreo: risko de disvastigxo de la fauxkhufa febro pro la monda piedpilka pokalo.2002.05.19 dimancxo
-Kasxmiro: la situacio malbonigxas post atako kontraux hinda kazerno.
-El la 13 palestinanoj de la Naskigxa pregxejo 3 iros al Hispanio, 3 al Italio, 2 al Greklando, 2 al Irlando, 1 al Portugalio, 1 al Belgio kaj 1 restos en Cipro.
-Atenco en israela bazaro.
-La usona informservo FBI atentigis pri risko ke membroj de Al-Kaida planas eksplodigi logxdomegojn.
-La sudkorea sxtatprezidanto Kim DAE-JUNG ne rezignas malgraux la korupcia skandalo de sia filo.
-Orienta Timoro sendependigxis de Indonezio kaj farigxis nova lando.2002.05.18 sabato
-Hindio forsendas la pakistanan ambasadoron pro la problemoj en Kasxmiro.
-Pakistano: La korpo de la forrabita kaj mortigita usona jxurnalisto Daniel PEARL estis retrovita.
-Fajro gxustatempe haltigita sur dana pramosxipo.
-La birmana opozicia nobelpremiitino eliris el la cxefurbo.
-La centrodekstra partio de la cxefministro Bertie AHERN venkis en la irlandaj elektoj. La rezulto de Sinn Fein bonigxis.Viaj samkursanoj povas aboni senpage al tiuj novajxoj: +36 1 2173912, e-inform@index.hu
2002.05.17 vendredo
-Ekde hieraux estas polemiko en Usono cxar sxajnas, ke antaux la 11a de septembro, Georges BUSH ricevis raporton de la sekretaj servoj pri riskoj de devojigo de flugmasxinoj.
-Israelaj tankoj eniris la urbon Gxenin.
-ARAFAT deklaris, ke ne estos balotoj gxis Cisjordanio kaj la zono de Gaza estas okupitaj.
-En Afganujo ekis nova milita atako kontraux Al-Kaida.
-Esplodo en la cxefurbo de la hinda Kasxmiro.
-En sudhindio 622 personoj mortis pro la varmo, kiu kelkloke atingis ecx 49 gradojn.
-En Dagestano la polico trovis bombon.Vi rajtas plusendi tiun mesagxon al viaj geamikoj aux lernantoj. Abono cxe: e-inform@index.hu
2002.05.16 jxauxdo
-Venko de la kristandemokratoj en la nederlandaj parlamentaj balotoj. La partio de la mortigita Pim FORTUYN atingis la duan lokon.
-18 britaj soldatoj malsanigxis je stranga malsano en Afganujo.2002.05.15 merkredo
-Usono decidas pli strikte kontroli la landlimojn.
-Parlamentaj balotoj en Nederlando.
-ARAFAT anoncas reformojn antaux la palestina parlamento.
-Belga kortumo decidos la 26an de junio cxu gxi akceptas prijugxi plendon koncerne la respondeco de Ariel SHARON dum la masakroj en Sabra kaj Sxatila en 1982.
-Algxerio: bomboeksplodo en bazaro.2002.05.14 mardo
-Muzulmanaj ekstremistoj lancxis atakojn en Kasxmir kaj Gxamu.
-Unu el la suspektitoj anoncis al la hungara polico, ke li ne partoprenis en la sanga banko-atako.Informu viajn geamikojn, samkursanojn aux lernantojn pri http://intergazeto.inf.hu
2002.05.13 lundo
-Pro sekurecaj kialoj ARAFAT ne vizitis la rifugxkampon en Gxenin.
-La partio de SHARON vocxdonas kontraux la ideo de palestina sxtato.
-BUSH anoncis, ke Usono kaj Rusio planas traktaton por malaltigi je 2 trionoj la nombron de atomarmiloj.
-La papo benis interreton!Indekso pri Esperanto en interreto: http://retilo.ini.hu
2002.05.12 dimancxo
-Atencoprovo en la metroo de Milano.
-Elreligxo de vagonaro en Hindio.
-Evidentigxis, ke pli ol 470 sudananoj estis mortigitaj de ugandaj ribeluloj.2002.05.11 sabato
-En Israelo paca manifestacio kontraux la okupado de la palestinaj teritorioj.
-Hieraux okazis trajno akcidento apud Londono.
-Fino de infana pintorenkontigxo cxe la Unuigxintaj Nacioj kiu temis pri la rajtoj de la infanoj.
-La 13 plej dangxeraj palestinanoj el la pregxejo de la Naskigxo estas ekzilitaj en Cipro.
-Peticio en Kubo por referendumo pri liberaj balotoj.
-Cxino: epidemio de aidoso en cento da vilagxoj, kie la logxantoj vendis sian sangon.2002.05.10 vendredo
-Hieraux 6 personoj mortis dum bankatako en hungara transdanubia urbeto.
-Post pli ol unu monata eliris la palestinanoj, kiuj rifugxigxis en la pregxejon de la Naskigxo en Bethleem.
-Granata atenceto en Israelo.
-Hieraux ekfunkciis la defendosistemo de la flugmasxino de la germana registarestro SCHRÖDER kiam li flugis super Afganistano. Oficiale la malbona vetero kauxzis tion.
-En Cxinio gardistoj eniris la japanan konsulejon por malhelpi al koreanoj fugxi.2002.05.09
-Atencoj dum paradoj okaze de la datreveno de la dua mondmilito. En Dagestano bombo kasxita en arbusto eksplodis. En Cxecxenio atencoprovo per granatoj kontraux la reganto KADIROV ne sukcesis.
-Bomboeksplodo antaux usona rapidrestoracio en Libano.2002.05.08
-SHARON flugas hejmen el Usono pro la novaj atencoj en Israelo.
-En Pakistano atenco per bomboauxto kontraux buso de francaj ingxenieroj.2002.05.07
-Versxajne ekstremmaldekstrulo mortigis Pim FORTUYN hieraux.
-Neniu lando volas akcepti la palestinanoj, kiuj devos ekziligxi el la pregxejo de la Naskigxo.
-Flugmasxinakcidentoj en Cxinio kaj Tunizio.2002.05.06
-En Birmanio la Nobel-premiita pri paco rajtas denove libere movigxi.
-Nederlando: la ekstremdekstra Pim FORTUYN estis mortpafita 9 tagojn antaux la balotoj.
-Madagaskaro: RAVALOMANANA oficiale farigxis sxtatprezidanto.2002.05.05
-SHARON flugas al Washington.
-Filipinoj: 9 personoj, kiuj versxajne apartenas al la terorista grupo Al-Kaida estis arestitaj.
-Dua rondo de la sxtatperzidantaj balotoj en Francio: Jacques CHIRAC ricevis cxirkaux 82%, LE PEN cxirkaux 18%.
-Bangladesxo: sxipo subakvigxis centoj da dronintoj.2002.05.04
-Flugmasxino frakasigxas sur malricxan kvartalon en Nigxerio.
-Eble okazos pacokonferenco en Turkio pri la israela-palestina milito.
-Usono: pliaj eksplodigaj posxtajxoj estis trovitaj.2002.05.03
-La israela armeo eniras la urbon Napluz.
-Hindio: cxasflugmasxino falis sur domon.
-Kosova prezidanto RUGOVA atestas kontraux MILOSEVICx en La Hago.2002.05.02
-Post 34 tagoj, ARAFAT eliris el sia oficejo.
-Fajro en la pregxejo de la Naskigxo dum interpafado.2002.05.01
-Berlino: pluraj vunditoj dum manifestacioj pri la unua de majo.
-Pakistano: dum la referendumo 95% de la logxantaro vocxdonis por ke la nuna prezidanto restu ankoraux dum 5 jaroj. Oni parolas pri balotaj trompoj.
-La Sekureca Konsilio de la Unuigxintaj Naciaj kunvenas pro la sinteno de Israelo kiu ne permesas enketon en Gxenin.
-En Madrido du auxtoj eksplodis antaux la piedpilka renkontigxo inter Real-Madrid kaj Barcelono. Versxajne temas pri atenco farita de la Euxska sendependeca grupo ETA.
2002.04.30
-Israela ne volas, ke la Unuigxintaj Naciaj enketu pri tio, kio okazis en Gxenin.
-Pafado cxirkaux la oficejo de ARAFAT.
-Damagxoj pro tornadoj en mezorienta Usono.
-Lauxdire la Cxecxena milita estro BASSAJEV estis mortingita.2002.04.29
-La israela armeo ekokupis Hebron.
-Israelo difinis kondicxojn laux kiuj ARAFAT rajtos forlasi sian oficejon en Ramalah.
-Referendumo en Pakistano.
-Madagaskaro: post renombrado de la vocxdonoj, RAVALOMANANA estas deklarita sxtatprezidanto.2002.04.28
-Rusio: la generalo Ljebed mortis en helikoptero akcidento.
-Atenco en Algxerio: 5 mortintoj kaj 8 vunditoj.
-Isrealo la ministra konsilio prokrastas je 24 horoj la permeson por la enketo-komisio de la unuigxintaj nacioj kontroli kio okazis en Gxenin.
-Kalifornio: pro severega legxo, pluraj sxtelistoj estos porvive en malliberejo.
-Interreligiaj bataloj en Indonezio.2002.04.27
-Palestinaj teroristoj atakis israelan kolonion apud Hebron kaj mortigis plurajn personojn.
-Estis 19 jara eksliceano, kiu mortpafis plurajn personojn hieraux en Erfurt.2002.04.26
-En Gxenin la palestinanoj ne akceptas la mangxajxojn, kiujn sendis de Usono cxar tiu lando liveras la armilojn al la israela armeo.
-BUSH denove petas Israelon forlasi la palestinajn teritoriojn.
-Antaux 16 jaroj esplodis la reaktoro de la atomcentralo Cxernobil.
-Pafado en Germana liceo.
-Tertremo en Georgio (grado 6 sur la Richtera skalo).
-Pakistano: atenco kontraux Siita pregxejo.2002.04.25
-La sendintoj de la Euxropa Unio kritikas la teruran stato en kiu ARAFAT vivas.
-En Bethleem kelkaj monahxoj kaj infanoj rajtis eliri el la pregxejo de la Naskigxo.
-La Serba generalo OJDANIC memvole iras al la kortumo en La Hago pro liaj agoj en Kosovo dum la jaroj 1998-1999.
-CHIRAC ne volas debati televide kun LE PEN.
-Virusa epidemio en Greklando jam malsanigis 37 personojn.
-Argentino: abdiko de la financa ministro.
-Esplodo en Novjorko, versxajne temas pri akcidenta kemia esplodo.2002.04.24
-Israleo ne permesas al Unuigxaj Nacioj kontroli tion, kio okazis en la rifugxejo Gxenin.
-Euxropunia sekureca cxefreprezentanto SOLANA renkontis ARAFAT.
-Bosnio-Hercegovino anigxis al la Konsilio de Euxropo.
-Tertremo en Kosovo.
-Rompo de la diplomataj rilatoj inter Kubo kaj Urugvajo.2002.04.23
-Hispanio: Konferenco EUROMED en Valencio. Israelanoj kaj Palestinanoj sidigxis al la sama tablo. Antauxe Simon PERES akuzis plurajn landojn je antisemitismo.
-Francio: manifestacioj kontraux la cxeesto de la ekstremdekstra partio de LE PEN en la dua rondo de la balatoj.
-Tunizio: la registaro konfirmis, ke la esplodo de benzinkamiono apud sinagogo en Djerba ja estis atenco.
-Irako: Saddam HUSSEIN deklaris, ke li duonigos la petroleksportojn al Usono kaj Israelo kaj petis la aliajn arabajn landojn fari same.2002.04.22
-Atenco en la Filipinaj insuloj.
-En Hindio dum batalo inter hinduistoj kaj musulmanoj mortis 17 personoj.2002.04.21
-Provo de atenco kontraux la jxus reveninta regxo fare de falsaj jxurnalistoj.
-Israelo rompas la rilatojn kun la sendito de la Unuigxintaj Nacioj.
-Unua rondo de la prezidantaj balotoj en Francio: Jacques CHIRAC [jxak sxihrak] dekstrulo cx. 20% kaj Jean-Marie LE PEN [jxâ mahri lö pen] ekstremdekstrulo cx. 17% trairis al la dua rondo.
-Dua rondo de la parlamentaj balotoj en Hungario. La socialista-liberala koalicio havas 5 segxojn pli ol la gxis nun reganta dekstra partio.2002.04.20
-Atenco en Hispanio.
-Pafado en la flughaveno de Kabul.
-Enketo pri la masakroj en la palestina rifugxejo Gxenin.2002.04.19
-Vagonaro elreligxis en Florido.
-La Israela armeo forlasas Gxenin.
-En Madagaskaro la du "preziduntoj" provas repacigxi kaj organizi novajn balotojn.
-Milano: la frakasigxo de la flugmasxineto en la turon versxajne ne estis atenco sed plejversxajne memmortigo aux eventuale akcidento. La 67 jara italsvisa piloto havis sxuldojn.2002.04.18
-Afganujo: La afgana 87 jara regxo revenis en sian landon post 29 jaroj de ekzilo. 4 kanadaj soldatoj mortis kaj 8 vundigxis pro erara bombardo de usona flugmasxino.
-Cxecxenio 17 policistoj mortis en atenco.
-En videofilmeto Al-Kaida konfesis la atencon de la 11a de septembro.
-Italio: en Milano turisma flugmasxineto frakasigxis en 32 etagxan konstruajxon.
-Laudire Bin-Laden trovigxas en Kasxmiro.
-La Unuigxintaj Nacioj konstatis la masakron farita de la israela armeo en rifugxkampo Gxenin.2002.04.17
-La nederlanda registaro rezignis pro sia respondeco en la masakro en la bosnia urbo Srebrenica.
-Italio proksimume 20 milionoj da personoj manifestaciis.
-Powell renkontigxis kun Arafat por la dua fojo.
-Laux kelkaj fontoj la egipta prezidanto ne volas renkonti Powell.2002.04.16
-Italio manifestacio de sindikatoj.
-Frankfurto komencigxis la procezo de la teroristoj, kiuj planis atencon en Strasburgo kontraux la katedralo kaj la kristnaska bazaro.2002.04.15
-Cxina flugmasxino frakasigxis kontraux monto pro malbona vetero.
-Atenco en Kolombio.
-Sxaron proponis ekzilon aux malliberon al la palestinanoj kiuj restis en la pregxejo de la Naskigo.2002.04.11
-La Euxropa Parlamento planas ekonomiajn sankciojn kontraux Israelo.
-Tunizio: benzinkamiono esplodis apud sinagogo.2002.04.10
-Atenco en auxtobuso en Israelo.
-Egiptio: manifestacio kontraux Usono.
-La Unuigxintaj Nacioj, Usono, Euxropa Unio kaj Rusio ordonas al Israelo la cxesigon de la atakoj en la palestinaj teritorioj.
-Esplodo en cxina groto.2002.04.09
-4 palestinaj estroj rajtos renkontigxi kun Arafat.
-Israela armeoj forlasis du urbojn sed okupis urbon en palestina teritorio.
-Jxurnalistoj de pluraj landoj plendas pri la maniero kiel la israela armeo pritraktas ilin.
-La germana Kirch televida imperio bankrotis.
-Manifestacio en Argentino.2002.04.07
-4 korpogardistoj de Arafat vunditaj.
-Usono premas Izrealon forlasi la okupitajn teritoriojn. Sabaton vespere Busx telefonis al Sxaron.
-Plurcentmiloj manifestaciis en Maroko kontraux la agado de Israelo.
-Unua rondo de la parlamentaj balotoj en Hungario. Kontrauxe al la prognozoj la dekstra partio de la nuntempa cxefministro Viktor ORBÁN ricevis malpli da vocxoj ol la socialista-liberala koalicio.2002.04.04
-En Bethleem la israela armeo cxirkauxcirklas la pregejon de la Naskigxo. en gxi refugxis 200 palestinanoj.
-Tertremoj 5,4 en Taiwan kaj 5,1 en Salvador.2002.04.03
-Israelo bombardas la sudan Libanan landlimon.
-Euxropa Unio kaj ties prezidanto proponis organizi kunvenon pri la Israela-Palestina problemo. Israelo ne volas partopreni.2002.04.02
-La palestina sekureca cxefkvartejo estis bombardita.
-En Bethleem vundigxis pluraj katolikaj monahxinoj kaj onidire ecx mortis unu pastro.
-Inundoj en Tenerifo (Kanariaj insuloj).2002.04.01
-La israela armeo antauxeniras.
-Manifestacioj en Jordanio, Egiptio kaj Libano kontraux la israela atako.
2002.03.31
Arafat estas cxirkauxita sen akvo nek elektro en sia oficejo en Ramalah.
Hieraux nova atenco en Tel-aviv.
Jordanio petas la Unuigxintaj Naciaj veni kontroli la palestinajn teritoriojn.
Tertremo en Taivano 6,8 sur la Richtera skalo.
2002.03.30
Kontrauxterorismaj sekurecaj kontroloj en Italio por la paska semajnfino.
Kasxmiro: 10 mortintoj pro atenco kontraux hinduisma templo.
Cxinio: 21 ministoj versxajne mortis pro gasesplodo en karbonminejo.
2002.03.29
La oficejo de Arafat estis atakata de la israela armeo. Risko de plena milito.
En la filipinaj insuloj pluraj fanatikuloj denove krucumigis sin. Tiu "tradicio" ecx allogas turistojn.
2002.03.28
Araba pintorenkontigxo en Beiruto.
Israelo: Atenco kontraux hotelo.
Manifestacioj kontraux teroro en Italio.
Malbonega situacio post tertremo en Afganujo.
La frenezulo, kiu mortigis 8 personojn en urba konsilaro de Nanterre apud Parizo, memmortigis sin.
2002.03.25
Koreo: manifestacioj kontraux privatigo de elektrocentraloj.
Israelo lasos partopreni Arafat al la kunveno en Beiruto nur laux specifaj kondicxoj.
2002.03.22
Kasxmiro: almenaux 25 personoj mortis dum atenco en la hinda parto de tiu pribatalata regiono.
Kolombio: cxirkaux 48 mortintoj dum interbataloj.
Pliaj vunditoj en la Palestina - Israela milito.
2002.03.21
Peruo: atenco antau la usona ambasadejo. Du auxtoj esplodis samtempe.
Meksikio: kongreso pri evoluigo.
Renaskita frakcio de la rugxaj brigadoj mortigis Mario BIAGI hieraux en Italio.
2002.03.20
Italio: registara konsilanto mortpafita. Politika krimo?
Palestina israela milito: novaj viktimoj dum atenco.
Indonesio: la filo de la eksprezidanto Suxarto estas jugxata. Li organizis mortigon de jugxisto kiun kondamnis lin.
2002.03.19
Proteino de la sponga cerbo malsano troveblas ankaux en la muskoloj de infektitaj esplormusoj.
Israela armeo forlasas okupitajn urbojn. Skandalo post televida filmo pri la misagoj de la soldatoj.
Fino de la "Annaconda" misio en Afganujo.
2002.03.17 Dimancxo
Pakistano: Atenco per granato kontraux Protestanta pregxejo.
Zimbabvo: Mugabe denove farigxis prezidanto de la sxtato.
Portugalio: Parlamentaj elektoj. Venko de la centra dekstra flanko.
Barcelono: 250 000 manifestantoj. Bataloj kun la polico.
Turismo: 10 milionoj da laborlokoj malaperis pro la krizo.
2002 03 14 Jxauxdo
Germanio: helikoptero frakasigxis.
Israela palestina milito: pliaj viktimoj. Usono faras premon sur Israelo.
Zimbabvo: dubindaj rezultoj de la elektoj.
Por ricevi la informojn per retposxto aux per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS) anoncigxu cxi tie.
Intergazeto estas ankaux legebla posxtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
Informu viajn konatulojn pri tiu pagxo.
Internacia gazeto en la internacia lingvo.
Thierry SALOMON, abonasoft
http://abonasoft-esperanto.inf.hu
http://intergazeto.inf.hu