Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo
^Ciuj konsentas, ke la normala alfabeto de Esperanto (unu litero <=> unu sono) estas grava eco por internacia lingvo. La aliaj skribmanieroj estas nur provizoraj teknikaj solvoj.Pro la malfacileco tajpi kaj aperigi ^capelitajn literojn sur komputiloj kaj en interreto, disvasti^gis la x-metodo.
Anka~u mi dum jaroj uzis ^gin kaj e^c nun ankora~u kelkfoje uzas ^gin.
Sed mi ^satus atentigi pri kelkaj aferoj:1) La vidpunkto de la ekstera publiko
Imagu ke vi neniam a~udis pri internacia lingvo nomata "Esperanto". |
Tial, kiam ne eblas printi la ^capelitajn literojn, en varboteksto / ekzemplaj frazoj evitu uzi la x-metodon.
Elektu frazojn, kiuj ne enhavas ^capelitajn literojn, uzu la h-metodon a~u simple ne metu la supersignojn.
Ekzemple:
"Mi parolas Esperanton"
"Chu vi parolas Esperanton?"
"Cu vi parolas Esperanton?"
sed ne "Cxu vi parolas Esperanton?"La x-metodo havas grandan malavanta^gon por varbado pro sia stranga aspekto:
Konkreta ekzemplo:
Lastatempe rokgrupo ^san^gis sian nomon de "Dolcxamar" al "Dolchamar".
En Libera Folio, la ^cefkantisto klarigas:
"Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi ^capelojn, kaj pro la x-sistemo ^jurnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn" http://www.liberafolio.org/2006/dolchamar/
Sekvinda ekzemplo...Oni povus diri, ke uzi la x-metodon por ekzemplaj frazoj en nacilingva teksto pri Esperanto estas same informada erarego kiel paroli pri "dua lingvo por ^ciuj" a~u pri "universala" lingvo.
2) Malvarma logiko kontra~u estetiko
"Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ^c,^g,^h,^j,^s,~u, povas anstata~u ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u"
L. L. Zamenhof, Unua libro.E^c se tiam ne ekzistis komputiloj, anka~u Zamenhof por indiki la supersignojn povintus decidi uzi eksteralfabetan literon kiel "x", "q", "w", "y" a~u skribi tiel: "c^" a~u "^c". Kial li ne faris tion? Tre ver^sajne pro estetika kialo. Pro la graveco de la belaspekto, por la litero "~u" li e^c pretis rompi gravan regulon de la esperanta alfabeto. En Esperanto tre gravas la ekvilibro inter logiko kaj natureco.
La h-metodo aspektas pli natura, ^car "h" estas uzata en multaj lingvoj por ^san^gi la valoron de la litero, kiu estas anta~u ^gi. Ekzemple:
itale: "chiave", "chiamare", "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
france: "chez", "acheter" ktp...Por la ekstera publiko Esperanto kun iksoj riskas aspekti Klingone. Escepto povas esti por parolantoj de la e~uska a~u ^cina (skribata per latinaj literoj), kiuj kutimas vidi multajn iksojn meze de vortoj.
Se vi pensas, ke tio estas stulta^jo, bonvolu fari opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.
3) Ofteco de a~utomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj
La kutima argumento de la x-emuloj estas, ke ilia metodo pli bonas ol la h-metodo pro la a~utomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj.Ofte x-emuloj reagas sufi^ce fanatike pri tio. Bonvolu relegi la tekstojn "Solena deklaro de la Iksisma Manifesto" kaj Iksoj por vidi tiun fanatikecon (^cu vere ^serca?). Ver^sajne tiuj du tekstoj kaj la fakto, ke la unuaj uzantoj de komputiloj kaj de interreto estis profesiaj komputilistoj disvastigis la x-metodon. Por ili malvarma logiko multe pli gravis ol estetikaj konsideroj.
La fanatikeco de la x-emuloj iras ^gis la grado, ke en lernolibroj a~u interretaj kursoj ili tute ne mencias la h-metodon.
Ili ja povus skribi: "kiam ne eblas tajpi/legi la ^capelitajn literojn kelkaj uzas h (a~u Zamenhof proponis uzi h) sed komputile estas pli oportune uzi x" a~u ion tian. Sed ne, ili simple cenzuras tiun informon (kiu cetere estas en la Fundamento).Sub la premo de la amaso anka~u mi dum jaroj uzis la x-metodon.
Sed se oni iomete pripensas, oni vidas ke 90% de la retaj skriba^joj neniam estos konvertitaj a~u ordigitaj la~u abc-vicordo.
Se vi skribas retmesa^gon, komenton en diskutlisto, a~u frazon en babilejo ^cu oni ofte konvertas ^gin?^Cu ^generale oni skribas por komputiloj a~u por homoj?
^Cu Esperanto celas helpi la komunidadon de "homoj kun homoj" a~u de "homoj/komputiloj kun komputiloj"?Kompreneble se vi verkas vortoliston la vicordo gravas. Anka~u se vi entajpas vortojn en speciala ser^cilo povas esti trafe kaj necese uzi la iksojn (ekzemple se vi ne povas tajpi la ^capelitajn literojn en la ser^cilo de http://komputeko.net a~u de http://tekstaro.com).
Cetere por entajpi la ^capelitajn literojn la senpaga programo EK, krom la x-metodon proponas anka~u la h-metodon.
Kaj la novaj makrooj por OpenOffice (senpaga alternativo al Microsoft Office) uzebligas plurajn aliajn metodojn ol iksoj (h, ^c, c^). Tiuj makrooj estas el^suteblaj ^ci tie.
4) Fidindeco de a~utomata konvertado
Alia plej ^satata kontra~uargumento de la x-emuloj (krom "Zamenhof ne havis komputilon") estas vortoj kiel "bushaltejo" kaj "senchava". Simpla a~utomata konverto erare konvertos ilin al "bu^saltejo" kaj "sen^cava". Sed, kio malpermas skribi tiujn problemajn vortojn "bus-haltejo" kaj "senc-hava"?La x-metodo estus vere superega al la h-metodo, se tekston kun iksoj vi neniam devus kontroli/korekti post konvertado.
Sed ^car la probableco, ke teksto enhavas vortojn kiel: "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Bordeaux", "Malraux", "Linux*", "delux", "kukluxklan", "Auxerre" ne estas nulo, vi ne povas esti 100% certa, ke ne okazis miskonvertoj.Kompreneble kun la h-metodo estas multe pli da vortoj miskonvertotaj, sed la fakto, ke anka~u kun la x-metodo iel ekzistas tiu problemo, signifas, ke por serioza redaktado amba~u ne estas fidindaj.
Tial por serioza redaktado oni ^generale uzas "^c", "c^" a~u "c`" ktp...
Ekzemple kiam ankora~u ekzistis la papera versio de la gazeto Eventoj, ili uzis "^c". Por fari tiun hejmpa^gon estas uzata "c`". Sed ^car tiuj tri metodoj iom tro distran^cas la vortojn oni nur uzas ilin kiel interna kodo, ne por tekstoj legeblaj de la publiko.
Konkludo:
Por interna uzo mi havas nenion kontra~u la x-metodo, mi nur ne ^satas, ke kelkaj el ^giaj subtenantoj da~ure diras, ke ^gi estas ege pli bona ol la (fundamenta kaj Zamenhof-a) h-metodo kaj mi beda~uras, ke tro multaj uzas iksojn en ekzemplaj frazoj por neesperanto-parolantoj.Se ne eblas uzi la veran alfabeton, kiam vi skribas por homoj PER komputilo prefere uzu la h-metodon, kiam vi skribas POR komputilo vi povas uzi la x-metodon.
Se vi da~ure pensas, ke la enhavo de tiu pa^go estas stulta^jo, ne forgesu fari la opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.
Sed kompreneble se vi fajfas pri la opinio de la ekstera publiko, kaj pensas, ke Esperanto estas nur por uzo en fermita rondo, tiam kompreneble la iksoj havas e^c plian avanta^gon por vi...
Rimarkoj:
a) Grava rimarko: en la h-metodo proponita de Zamenhof notu, ke "~u" skribi^gas "u" sen aldono de "h". Kelkaj kiel ekzemple ERA tute erare skribas "Euhropo".
-- http://web.radicalparty.org/pressreview/print_right.php?func=detail&par=7051
Tio ne aspektas bele, kaj tial kontra~uas la originalan celon de la h-metodo.
b) En la 1890-aj jaroj en letero al la ^cefa gazeto redaktita de Zamenhof oni anka~u proponis la "c`" (posta inversa apostrofo) metodon :
Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstata~u ili kaj anstata~u "h" - apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstata~u "a^ceti" au "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ^ci konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ^ci returnita apostrofo. La Esperantisto 1890 N-ro 23 pa^goj 54-55c) Nuntempe disvasti^gas anka~u la 'c (anta~ua apostrofo) au c' (posta apostrofo) metodoj (^cefe inter italoj). Persone mi pensas, ke certe aspektas pli bele ol la iksoj, sed mi iom timas, ke pro la distran^cado de la vortoj povas okazi miskomprenoj flanke de la publiko ("g'ardeno" legita kiel "g' ardeno" pro la alia uzo de la apostrofo en la naciaj lingvoj: "it's nice", "c'est joli" ktp...)
^c) La miskonvertado de "Linux" per la x-metodaj konvertiloj ver^sajne estas la ^cefa ka~uzo de ^gia esperantigo al "Linukso". Kaj poste por resti kohera oni devis anka~u esperantigi "Windows" al "Vindozo" ktp... kvankam temas pri produktomarko.
d) Estas fakto, ke per la h-metodo kelkaj vortoj aspektas iom a^ce, ekzemple "shanghighi".
Sed la granda plimulto kiel "shi", "chevalo", ktp... ne ^sokas la okulojn de "ekstera" leganto, kiel ^ciu vorto enhavanta ikson.e) Kelkfoje la x-emuloj timas ke la h-metodo riskas tute anstata~uigi la supersignojn.
Mi neniel apogas tiujn, kiuj volas tute anstata~uigi la normalan alfabeton per la h-metodo. "Unu litero - unu sono" estas grava eco de internacia lingvo. La~u mi 99% de la uzantoj de la h-metodo neniel volas forigi la ^capelojn el la lingvo.
Tiun argumenton oni povus fakte returni kontra~u la x-metodo ^car oni jam eldonis (paperan) libron per la x-metodo, kvankam nuntempe estas facile printi la ^capelitajn literojn. Anka~u estas facile krei retejojn kun la normala alfabeto, tamen kelkaj (kreitaj nuntempe) ekzistas nur en x:
http://verdverd.most.org.pl/t014.htm
http://ranto.eu/?M=A
http://www.gvidilo.org/f) Plia signo de la fanatikeco de kelkaj x-istoj: estas la elekto de reteja nomo: Ikso.net.
Alia ekzemplo: En la originala elektronika manuskripto de "Esperanto, la nova latino de la eklezio" Ulrich Matthias prave uzis "c^" kiel interna formato en la esperantlingvaj ekzemplofrazoj (http://www.u-matthias.de/latino/latein.htm). Sed la tradukistoj de la angla kaj la franca versio ^san^gis tion al iksoj. Vidu: http://www.u-matthias.de/latino/latin_en.htm kaj http://www.u-matthias.de/latino/latin_fr.htm. Pro tio nun la franca versio estas neuzebla, ^car ^gi ne estas konvertebla kaj printebla per normala alfabeto pro la multaj francaj vortoj, kiuj estus erare konvertitaj ^car enhavas "x" (deux, merveilleux. ktp...).g) Vidpunkto(j) de la akademianoj
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_1_2006.html
[...]
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ^gustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstata~ua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstata~uigi la supersignajn literojn per aliaj signoj a~u signokombinoj.
[...]
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoni^gas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ^c, ^g, ^h, ^j, ^s, ~u povas anstata~u ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."h) Pli malbelaspekta ol la x-metodo mem estas ^gia varianto kun "w" anstata~u "~u". Iu klarigis, ke estas por eviti problemojn kun vortoj kiel "Bordeaux", "Auxiliary" ktp... Tio estas almena~u agnosko, ke ekzistas problemo dum konvertado anka~u por la x-metodo. Sed ^cu oni en esperanta teksto neniam skribas "G. B Shaw", "Sumbawa", "Stanislaw", "Dawson", "Lewis Carrol", "Newsweek", "Matthew", "St. Andrews", "Brewer" a~u "Zbigniew Galor" ?
^h) En interretaj pa^garoj kiel ekzemple Ipernity beda~urinde da~ure trovi^gas homoj, kiuj publikigas tekstojn en Esperanto kun iksoj. Uzante la senpagan programeton EK eblas uzi la normalan alfabeton de Esperanto en Ipernity (e^c en la titoloj).
Plie, la lobio de la iksemuloj atingis, ke Ipernity se uzata per la esperanta interfaco a~utomate konvertu "cx gx hx jx sx ux" ktp al "^c ^g ^h ^j ^s ~u". Atentu, tio nur funkcias se sube de la Ipernity-retpa^go vi elektis kiel lingvo "Esperanto" anta~u ol premi "verki novan artikolon". Tio estas tre praktika afero. Uzu tiun eblecon (a~u EK!) por ne montri al la publiko esperantajn tekstojn kun iksoj.
Tamen la iksemuloj ne anta~uvidis kelkajn problemojn:
Unue se vi skribas artikolon en alia lingvo kiel la franca a~u la angla en kiu aperas vortoj kun "ux" kiel ekzemple "ceux", "deux", "auxiliary" ktp... ili estos fusxitaj ekzemple vidu: http://www.ipernity.com/blog/48442/97336/comment/3239209#comment3239209).
Due se la artikolo enhavas TTT-adreson en kiu trovi^gas ikso, pro la a~utomata konvertado la ligilo ne plu funkcios (vidu:
http://www.ipernity.com/blog/22786/105605/comment/3547961#comment3547961). Do pro tio se vi skribas artikolojn en pluraj lingvoj vi da~ure devas memori ^san^gi la lingvon de la interfaco sube...Se la iksemuloj bonvolus pensi per la propra cerbo anstata~u nur blinde sekvi modon ili ekkonscius, ke kvankam sufi^ce bona por a~utomata konvertado, la iksmetodo ne estas perfekta. Kaj tiel en Ipernity ili petintus skripton por konverti el "c^", "^c" a~u "c`" al "^c" kaj ne el "cx".
Pliaj lega^joj:
|
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
ehxo sxangxo cxiu jxauxde EHXO SXANGXO CXIU JXAUXDE
+ facile tajpebla.
+ konservas la alfabetan vicordon ("sx" post "s" ktp...)
- aspektas klingone.
- "x" trovigxas en nacilingvaj tesktoj
"Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Malraux", "Linux"
do ne vere uzebla por a~utomata konvertadoeh`o s`ang`o c`iu j`au`de EH`O S`ANG`O C`IU J`AU`DE
renversita apostrofo
+ ne tro distran^cas la vortojn
+ "`" ne trovi^gas en normala teksto,
do uzebla por a~utomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordone`ho `san`go `ciu `ja`ude E`HO `SAN`GO `CIU `JA`UDE
anta~ua renversita apostrofo
+ ne tro distran^cas la vortojn
+ "`" ne trovi^gas en normala teksto,
do ^gi estas uzebla por a~utomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordonehho shangho chiu jhaude EHHO SHANGHO CHIU JHAUDE
+ facile tajpebla. Aspektas pli nature ekz. itale "chiave", "chiamare",
"orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza"
angle "Who", "what", "which", "fish", "ship"
+ proponita de Zamenhof
- problemoj kun nacilingvaj vortoj, kaj kun kelkaj eo-vortoj kiel "senchava", "bushaltejo", ktp...eh^o s^ang^o c^iu j^au~de EH^O S^ANG^O C^IU J^AU~DE
+ au~tomate konvertebla
- distranc^as la vortojn. Ne konservas la alfabetan vicordon por la etaj literoje^ho ^san^go ^ciu ^ja~ude E^HO ^SAN^GO ^CIU ^JA~UDE
+ iom malpli distran^cas ^car por oftaj vortoj "^ciu", "^si" "^gi"
- Ne konservas la alfabetan vicordoneh'o s'ang'o c'iu j'au'de EH'O S'ANG'O C'IU J'AU'DE
Itala
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis apostrofon por distran^ci la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- ne konservas la alfabetan vicordone'ho 'sang'o 'ciu 'ja'ude E'HO 'SAN'GO 'CIU 'JA'UDE
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis specialan signeton por distran^ci la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- Problemo dum konvertado: de l'homo, Mc Donald's, Andrew's, 'stas,
- Ne konservas la alfabetan vicordoneh*o s*ang*o c*iu j*au*de EH*O S*ANG*O C*IU J*AU*DE
stela metodo.
+ "*" facile tajpebla.
+ plac*as al stelemuloj ;) .
- "*" ofte estas uzata en komputilaj programoj por sekvo da literoj
ekzemple por anstatau*igo
- Ne konservas la alfabetan vicordoneh>o s>ang>o c>iu j>au<de EH>O S>ANG>O C>IU J>AU<DE
okcidenta vento
+ sufic>e bone aspektas
- Ne konservas la alfabetan vicordon
- Problemoj kun la html formatoeh}o s}ang}o c}iuj}au{de
+ konservas la alfabetan vicordon
+ ne tro distran^cas la vortojneh~o s~ang~o c~iu j~au~de EH~O S~ANG~O C~IU J~AU~DE
serpenta
+ konservas la alfabetan vicordon
- en vortaroj "~" ofte estas mallongilo por la pridifinata vortoeh#o s#ang#o c#iu j#au#de
eh|o s|ang|o c|iu j|au|de
eh)o s)ang)o c)iuj)au(de
eh=o s=ang=o c=iuj=au=de
eh-o s-ang-o c-iuj-au-de
eh+o s+ang+o c+iuj+au+de
eh"o s"ang"o c"iuj"au"de (Kalocsay)
eh°o s°ang°o c°iu j°au°de
eh_o s_ang_o c_iu j_au_de
eh:o s:ang:o c:iu j:au:de
s²uoj ³µe`ho `san`go `ci~uja`ude
e|ho |san|go |ciu|ja|ude
e[ho [san[go [ciu[ja]ude
e{ho {san{go {ciu{ja}ude
e/ho /san/go /ciu/ja/ude
e°ho °san°go °ciu °ja°ude
e_ho _san_go _ciu_ja_ude
e~ho ~san~go ~ciu~ja~ude
e#ho #san#go #ciu#ja#ude (kiel en muziko)
e:ho :san:go :ciu:ja:ude
e+ho +san+go +ciu+ja+ude
e1ho 1san1go 1ciu1ja1ude
e'h`o 's`an'g`o 'c`iu 'j`a'u`de E'H`O 'S`AN'G`O 'C`IU 'J`A'U`DE
qwyx
ehyo syangyo cyiujyauydeeh%o s%ang%o c%iu j%au%de EH%O S%ANG%O C%IU J%AU%DE
e¶o þan&osla^s;i&osla^s;o æiu ¼aýde E¦O ÞAN&Osla^s;O ÆIU ¬AÝDE
Lat-3
- bezonas litertiponeÄ¥o ÅanÄiÄo Äiu ĵaÅ&^sy;de EĤO ÅANÄO ÄIU Ä´AŬDE
Unikodo
+ plej bona solvo post 2-3 jaroj
- bezonas litertipon kaj modernan komputilonadieux afflux antiauxin, auxanometer, auxiliar bauxite bruxism flux, deluxe
dux influx lux microlux Luxemburg redux reflux, tuxedo
duxfordadieux bordeaux jeux, bureaux
Roux , Doux, Malraux, Linux
Cuxhaven
La Chaux-de-Fonds
Shaw
Brewercxez cxanger procxain cxose
txey txink txougxt fisx mucx sxop batx txree wxy eitxer