Opinienketo en Dua Vivo pri la emblemo(j) de Esperanto
Celo: noti tion, kion elvokas la emblemoj de Esperanto al personoj, kiuj ne konas la lingvon.Bonvolu ankaŭ vi kolekti respondojn!
Por fari tion oni povas surmeti t-ĉemizon kun unu el la emblemoj. Poste oni iras en lokon, kie estas homoj, kiuj ne konas Esperanton kaj oni petas iun diri rapide (sen cenzuri sin) tri aferojn pri kiuj ili pensas vidante la simbolon sur la t-ĉemizo.
La t-ĉemizoj estas senpage haveblaj de Theodor Ehrlich.
Atentigo:
Por ne influi la respondojn de la demandatojn oni ne devas forgesi portempe malvidebligi ĉiujn menciojn pri Esperanto en sia priskribo (profile):
1) En la langeto 2a Vivo (2nd Life)
a) Aparteno al esperantaj grupoj.
Por tio dufoje klaku la nomon de grupo kaj poste sube malkrucu "listigi grupon en mia priskribo"
b) Pri vi (About)
Kreu notkarton kaj portempe movu la teksto(j)n tien. Ne forgesu konservi ĝin (save)! Alia metodo estas konservi la tekston en la langeto "Notoj" (Notes) de via priskribo (profile).
2) En la langeto Teksaĵo (Web)
3) En intereskampoj (Interests). Precipe en Lingvoj (Languages)
4) En la langeto 1a Vivo (1st Life)
5) Kaj ankaŭ en la du aliaj langetoj eventuale, se ili mencias Esperanton.
Kelkaj lokoj, kie estas multaj homoj por fari la enketon:
"Help Island Public", "Orientation Island Public" aŭ "Welcome Area"
La lokmarkoj al ili estas trovebla en:
Inventaro-Bilbioteko-Lokmarkoj (Inventaro-Library-Landmarks)
Ankaŭ kampadejoj estas bonaj lokoj, ĉar dume la homoj havas tempon babiladi.
Ekzempla demando:
Pri, kio pensigas vin la emblemo, kiu estas sur mia t-ĉemizo. Bonvolu diri la unuajn tri aferojn, kiuj venas en vian kapon pri ĝi.
France:
"A quoi te fait penser le symbol qui est sur mon tshirt? Les 3 premiere choses qui te viennent a l'esprit"Alia metodo estas diri, ke vi trovis tiun t-ĉemizon en senpagejo kaj demandi ĉu oni scias, kio estas tio sur ĝi.
Post alparolo, estas plej bone starigi tiun demandon per tujmesaĝilo (IM) por, ke la aliaj homoj ne vidu la demandon kaj la respondojn, tiel poste oni povas demandi al pli da homoj.
Ne forgesu kopii la konversacion el la "komuniki"-fenestro en dosieron! Ankaŭ bonvolu indiki la lokon kaj daton.
La tekston de la interparolo pri la enketo sendu al
Theodor Ehrlich en Dua Vivo aŭ al tsalomonĈEhotmail.com
Dankon pro via kunlaboro!
Bonvolu uzi la t-ĉemizojn kun la flago kaj la stelo nur por fari la opinienketon...
Bonvolu ne propagandaĉi kaj ne konduki kiel atestantoj de Jehovo...
- Ekzemploj de ĝisnunaj respondoj:
- Materialo por opinienketoj en la vera vivo
Marto 2008
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]