Pri la reformoj
En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kauxzo de tio kusxas en nia lingvo mem, ke, se ni nur sxangxos tiun aux alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Felicxe tiu periodo dauxris ne longe. La esperantistoj baldaux konvinkigxis, ke veni al ia komuna, cxiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiun la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, cxu tiu aux alia detalo havas en nia lingvo tian formon aux alian; oni baldaux konvinkigxis, ke per reformado ni nur perdos cxion gxis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si gxis nun ankoraux ne finigxintan kaj neniam finigxontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaux dekkvar jaroj.L.L. Zamenhof
parolado dum la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de auxgusto 1908.
Cxiu komprenas tre bone, ke fari sxangxojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera sxajno kaj ne konsiligxinte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanajxo, kiun certe nenia komitato povus fari, se gxi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kasxitan celon.
Kaj se la komitatanoj decidos fari sxangxojn en Esperanto, kion ili povos sxangxi? Se ili ekzemple volos diri: "tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni eljxetu gxin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj", aux se ili dirus: "al ni ne placxas la praktike tute bona vorto "estas", ni preferas "esas" ...", k.t.p., tio estus ja simpla infanajxo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, cxar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, sxangxi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencajxo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuzigxon, sed laboron praktikan, ili kompreneble sxangxus nur tiajn vortojn aux formojn, kiuj montrigxis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos cxiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraux Esperanto en la dauxro de dudek tri jaroj ? kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu ecx plej malgranda el gxiaj mankoj restis kasxita ? vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj sxangxaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili cxiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun cxiu povus ellerni en duonhoro; sed ecx inter tiuj tre malmultaj supozeblaj sxangxoj la plej gravaj estas nur plibonigo sxajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montrigxus eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaux dekses jaroj proponis, por liberigi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu sxangxo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaux la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, cxar gxi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por placxi al gxiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por ... ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilajxon.
Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontrauxuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaux cxiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finigxo "j"; tiu malfelicxa "j", kiun neniu tamen kuragxas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de cxiuj terurajxoj, kiujn niaj kontrauxuloj montras en Esperanto!L.L. Zamenhof
Parolado dum la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de auxgusto 1910.
Sed baldaux mi konvinkigxis, ke, kion ajn ni farus, ni neniam kontentigus la reformistojn kaj cxia parolado ecx pri la plej senkulpaj plibonigoj estus nun tre dangxera; tial mi forjxetis mian intencon. Gxis la tempo, kiam ni estos tute fortaj kaj havos la sankcion de la registaroj, ni devas severe eviti cxian paroladon pri plibonigoj. Se ni mem tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian dangxeron. Se niaj malamikoj diras, ke pro la supersignoj ni ne povas presi en cxiu presejo, tio cxi estas ja malvero, cxar dank'al la "h" ni povas presi en cxiu presejo.
L.L. Zamenhof
Letero al Michaux 1907.01.31
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Historio/LeterojZ.4a.html
Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, cxar kun tia lingvo neniu kuragxas fari iajn eksperimentojn aux fleksi gxin laux sia gusto; sed pri lingvo artefarita cxiu opinias, ke li havas rajton de vocxo, ke li povas aux ecx devas direkti la sorton de la lingvo laux sia kompreno. En lingvo natura cxiu ecx plej granda efektiva malbonajxo neniun incitas, ecx neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aux rezignacio; en lingvo artefarita cxio sxajnas al ni kritikinda, cxiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al sencxesaj ventoj, al sencxesa tirado kaj pusxado. Kiom da ventoj, kiom da sencxesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se gxi tamen cxion sane eltenis, se malgraux cxiuj ventoj kaj pusxoj gxi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, cxiam pli fortigxante kaj ricxigxante, neniam fleksigxante aux kripligxante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed cxiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, cxie egalan spiriton, neniam perdante hodiaux, kion gxi akiris hieraux, ? ni povas pri tio sincere nin gratuli.
L.L. Zamenhof
Parolado antaux la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de auxgusto 1912
Zamenhof dauxre agnoskis, ke Esperanto ne estas perfekta, sed ke reformoj povus gxin ruinigi: projektoj de reformoj dependas de la preferoj de unuopaj personoj kaj komencante la reformadon ni neniam povos kontentigi cxies postulojn kaj devos sencxese aldoni reformojn al reformoj.
Gian Carlo Fighiera
ZAMENHOF KAJ LA MOVADO
Demando: Oni diras, ke Zamenhof deziris reformi Esperanton, sed esperantistoj tion ne permesis.
Respondo: Ne, Zamenhof ne deziris reformojn. Sed sub premo de multaj reformemuloj, li publikigis projekton de reformoj, penante kontentigi cxiujn. En la vocxdonado de la jaro 1894 la plimulto de esperantistoj malakceptis la reformojn.
Boris Kolker
Enigmoj de Ludoviko Zamenhof
Bedauxrinde, en 1891 financaj kaj personaj zorgoj kauxzis lin anonci la cxesigon de la gazeto. Bonsxance aperis germano, W. H. Trumpeter, kiu ofertis pagi la eldonkostojn de la gazeto kaj ankaux 100 markojn monate por la salajro de la redaktisto. Eble, sinjoro Trumpeter savis la Esperanto-movadon, sed kun lia helpo venis ankaux problemo. Trumpeter cxefe atentis la praktikajn flankojn de la lingvo. Li malpaciencis pri la malrapida progreso de la movado, kaj li opiniis ke la lingvo bezonas reformon. Li uzis sian influon (t.e., sian regon pri la mono) por instigi reform- projekton. Dum 1894, la esperantistoj vocxdonis pri la reformprojekto, kaj la reformoj malsukcesis. Post tiam, Trumpeter cxesigis sian subtenon al la gazeto.Recenzo de la Libro: Analiza Historio de la Esperanto-Movado E. Drezen* (1931)
Elektronika Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso
Reformistoj pensas, ke la malrapida disvastigxo de Esperanto estas konsekvenco de malbonajxoj en la lingvo.
Estas vero, ke kelkaj eroj de Esperanto povus esti pli raciaj, sed Zamenhof trovis bonan ekvilibron inter natureco kaj logiko.La homoj ne pro tio ne ekuzas Esperanton cxar gxi estas "difektita", sed cxar ... ili neniam auxdas pri gxi (cxar la "esperantistoj" - nu tiuj, kiuj ne okupigxas pri reformoj - okupigxas nur pri kongresoj kaj internaj gazetoj, kiujn nur ili partoprenas kaj legas).
Se tamen la publiko auxdas ion pri Esperanto tio estas formulita kun antauxjugxo aux fusxe.
A mon avis, le probleme n'est pas que beaucoup de personnes se mettent a apprendre l'espéranto et puis se disent que cette langue n'est pas assez réguliere ou est trop difficile et laissent tomber. Le probleme est que tres peu jettent un oeil dans un manuel d'espéranto pour voir a quoi cela ressemble. Donc meme si l'on prend une langue encore un peu plus facile et réguliere que l'espéranto on se retrouve face au meme probleme...
La problemo ne estas ke multaj ekstudas Esperanton kaj dume rimarkas, ke tiu lingvo ne estas suficxe regula aux facila kaj pro tio cxesas okupigxi pri gxi. La problemo estas ke ege malmultaj enrigardas en lernolibron de Esperanto por vidi kiel aspektas la lingvon. Do ecx se oni prenus lingvon iom aux multe pli facilan kaj regulan ol Esperanto, oni dauxre konfrontigxus al la sama problemo.
Tiuj, kiuj kontrauxas la lingvon INTERnacian ne faras tion post kiam ili pristudis gxin kaj rimarkis gravegajn mankojn en gxi. Sed cxar jam dekomence pro antauxjugxoj malsxatas gxin kaj la lingvajn detalojn ili prenas nur kiel pretekstojn. Samurbano rakontis al mi, ke en lia laborloko kolegoj sciis ke li okupigxas pri Esperanto kaj ili ne sxatis tion. Iun tagon li sxerce kantis HISPANAN kanton, trapasante antaux ili. La kolegoj kompreneble mokis "kia acxa lingvo estas tiu artefarita Esperanto!".
Tro ofte en la tiel nomata Esperanto-movado oni dauxre reinventas la radon. Plej multaj retaj diskutoj kaj disputoj jam okazis meze de la 1990aj jaroj en la unua granda retdiskutejo (soc.culture.esperanto) kaj jam jardekojn antauxe en paperaj gazetoj ecx en "La Esperantisto".
Pro tio indas sekvi la ekzemplon de kelkaj gazetoj kaj retaj diskutejoj kiel http://lingvo.org/grupoj/
kiuj klare skribas "Temoj pri helpalfabetoj, supersignoj, lingvaj reformoj, kaj similaj estas malpermesataj. Ekstertemajxoj estas malpermesataj."Oni povus aldoni "same por : memkonvinkado, atakado de la angla lingvo aux Volapuko, ZEOj kaj aliaj sektumajxoj". Tiam eble restus tempo, energio kaj mono okupigxi pri la praktika apliko kaj diskonigo de Esperanto.
(dauxrigota)
Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon: sciante, ke la publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol en Esperanto, ? kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos gxin) estos pli bona ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj sxangxoj, ? kaj la instruitaj lingvistoj gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun cxi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun cxi principon laux mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun cxi principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton.
[…]Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol ... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli bona ol Esperanto, ? ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, ? tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro tio cxi krei novan lingvon, kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: "Se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi estas ne por tio, ke ? kiel opinias multaj pli novaj projektistoj ? la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj, ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, ? sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono, ? vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita sensxangxe en gxia nuna formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la Esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraux tio, se apartaj personoj volas sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la Esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio cxi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj sxangxoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe: kiam efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al gxi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato, cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco estos alkondukita al felicxa fino, kaj cxu la finita laboro en la praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema estontajxo rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunajxon; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en gxia nuna formo kaj paralele kun tio cxi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
L.L. Zamenhof
Cxapitro VII de Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia (http://www.steloj.de/esperanto/esenco/)
Ligoj:
Marto 2006
- Cxapitro VII de Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia (http://www.steloj.de/esperanto/esenco/)
- Dokumentoj pri la Ido-krizo (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Historio/)
- http://eo.wikipedia.org/wiki/Reformprojekto_de_Zamenhof
- Cxu eblas plibonigi la internacian lingvon? Roy MCCOY
- http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_GRABOWSKI
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.huSimiltemaj tekstoj en tiu retejo: