Sendo de .doc dokumentoj
En interreto multaj uzantoj retpo^ste dissendas (a~u el^sutebligas) dokumentojn en Microsoft Word formato ".doc".Tio havas plurajn malavanta^gojn:
^Guste por solvi tiun problemon ekzistas la ne~utrala formato ".rtf" (Rich Text Format / Ri^ca Teksto Formato) uzebla per ^ciuj tekstoprilaboriloj. RTF kiel ponto-formato estas la Esperanto de la formatoj por tekstoprilaborilo. Sub Word por konverti al la ".rtf" formato simple uzu "Konservi kiel (save as)" en la aperonta dialogo, tute sube vi povas elekti la fina^jon ".rtf".
- Ne ^ciuj komputiluzantoj havas Microsoft Word.
- Inter tiuj kiuj havas ^gin, ne ^ciuj posedas la lastan version.
- Iu kiu a^cetis a~u ^stelkopiis Microsoft Word kaj sendas dokumenton en .doc formato devigas la aliajn fari same.
Avanta^goj de la ".rtf" formato:
Tro malmulte konata estas Star-Office. ^Gi estas senpaga programaro simila al Microsoft-Office. ^Gi enhavas ekvivalentojn de Word, Excel, PowerPoint, Access, ktp... Star-Office estas el^sutebla el http://www.sun.com. Nun ^gi nomi^gas OpenOffice vidu http://www.openoffice.org
- Eblas ^spari multe da mono (Vi kaj viaj alsenditoj ne bezonas da~ure a^ceti la plej novan version de Word)
- La risko transsendi makro-virusojn estas malpli alta.
- La ".rtf" formato ofte estas pli kompakta ol la ".doc".
- Per ^ciu serioza tekstoprilaborilo eblas prilabori ".rtf" dokumentojn.
- Plejparton de la ".rtf" dokumentoj eblas legi anka~u per la senpaga Windows programo WordPad.
Septembro 2001
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.huPS: Per SoftKonvert eblas konverti Esperantajn tekstojn kiuj estas en la ".rtf" formato . Tiu senpaga ileto konvertas inter kaj de la plej oftaj skribo-metodoj por la ^capelitaj literoj: unikodo, lat3, cx, ch, c', c `, c^, ^c ktp. Informoj ^ce http://abonasoft.netfirms.com