Jen kelkaj strategiaj rimarkoj koncerne Esperanton. Tiuj rimarkoj ne celas specife unu organizon sed estas g`eneralaj. Ili povas s`oki kelkajn homojn. Pro tio konsideru ilin kiel mia persona opinio. Neniu sentu sin devigata konsenti kun ili.1) Kio estas la celo?
Multaj agadas kaj laboregas sed kio estas la celo?
-C`u subteni INTERnacian lingvon?
-C`u krei novan etnon, novan nacion kun g`ia flago, himno kaj nomo (Esperantio/Esperantujo)?
-C`u krei religian grupon?C`u oni volas disvastigi INTERnacian [interpopolan] lingvon au` "Esperantismon"?
C`u enmovadigi la homojn au` elmovadigi la lingvon por ke g`i estu uzata en la praktiko (en la "ekstera" mondo)?.2) La fambildo de Esperanto
En artikolo de la revuo Esperanto, Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) skribis: "Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fus`ita."
Ankau` lau` mi la c`efa problemo estas la malbona publika bildo de Esperanto.
Anstatau` provi allogi homojn c`u unue oni ne devus provi ne malallogi ilin?
Pro la sektismaj kaj verds`ovinismaj trajtoj en la "movado" restas en g`i nur tiuj kiuj eltenas tion. La aliaj au` estas tuj malallogitaj au` post iom da tempo ne plu eltenas kaj foriras. Tio kau`zas iuspecan diablan cirklon. C`ar nur tiuj kiuj eltenas sektismon kaj verds`ovinismon restas, la tuto - lau` kvazau` Darwinisma procezo - farig`as pli kaj pli sektisma kaj verds`ovinisma.Al tio aldonig`as informadaj eraroj:
a) La unua estas la uzo de la vorto "propagando".
Jam en 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (c`efa au`toro Ivo LAPENNA). Inter la c`efaj eraroj, klare skribig`as: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'." Ankau` aliaj punktoj de tiu teksto estas interesaj kaj aktualaj:
"Uzi esperantajn esprimojn en tekstoj nacilingvaj, ekz. 'samideano', 'Majstro', 'verdstelanoj' ktp." kaj "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)."
Tion c`ion la reprezentantoj de la informaj fakoj skribis antau` 46 (!) jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.b) Lau` mi (kaj ne nur lau` mi) alia problemo estas la stelo. Ni memoru, ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon c`irkau` 1894-1895. Tiutempe la stelo estis tute tau`ga simbolo. Sed, same kiel la vorto "propagando" farig`is pejorativa pro la agado de la Tria Regno, granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia "Dua manlibro de varbado" skribas en 1977: "Demandu la publikon, pri kio g`i pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!". Eble li iom troigas. Mi pensas, ke la procentaj`o ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas c`iam pri konscia elvokaj`o sed subkonscia. Ofta kontrau`argumento de la "Esperantistoj" estas, ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron "la dang`era lingvo" evidentig`as, ke tio plurfoje okazis. [Cetere post kiam mi prezentis tiun tekston unu el la au`skultantoj rakontis, ke dum li iris voc`doni pro lia surbrusta verda stelo, multaj homoj pensis ke li estas komunisto]. Kio okazas se oni prenas rug`an kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin au` fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En ambau` kazoj la rezulto estas nigra stelo. C`ar la rug`a stelo estas tre konata kaj la verda apenau`, homo, kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble "Esperantistoj" ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon.
En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas:
"Mi petas al c`iuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la au`tenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo." Tio estis en 1991. Tamen la plimulto dau`re uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preskau` neniu atentas la lastan frazon. Tamen la "Esperantistoj" komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki ec`se nur subkonscie la totalitarisman komunisman reg`imon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same se oni metus en g`in etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman reg`imon.
CONRAD skribas: "Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kau`zi dubojn, nek malagrablajn sentojn!"
c) Tria problemo la sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto". Pro multaj pejorativecaj vortoj, kiuj finig`as per tiu sufikso: "anarkiisto'", "komunisto", "naciisto" denove estas la risko de malbona elvokaj`o (ec` se nur subkonscia). Kompreneble c`i tie ne temas pri vortoj kiel "j`urnalisto", "turisto" ktp... Ofte oni diras al mi, ke tio dependas de la lingvo kaj, ke en la hungara lingvo tio ne validas. Eble. Tamen antau` kelkaj semajnoj, mi vidis interesan artikolon en la maldekstra gazeto "Népszabadság". Kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: "fideszes". Sed en tiu artikolo oni vole uzis la nekutiman "fideszista" en pejorativa senco.
Al tiuj problemoj aldonig`as pliaj detaloj kiel vortoj "samideano" kies hungara traduko "eszmetárs" tre proksimas al "elvtárs" la komunista alparola formo.
La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontrau`staro al Esperanto radikas en subkonsciaj timoj. La supraj problemoj g`uste kau`zas tiajn timojn. Ankau` neklaraj sloganoj povas krei timojn: "unu lingvo por la tuta mondo" povas pensigi, ke oni celas forigi c`iujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton. Se oni parolas pri "la problemo de plurlingveco" tio povas s`ajnigi, ke oni konsideras plurlingvecon kiel problemo kaj volas forigi plurlingvecon.
Konkludo
Veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj kiuj ne konas Esperanton. "Esperantistoj" volas s`ang`i la mondon (la apliko de INTERnacia lingvo estas grandega s`ang`o en la monda ordo) tamen ili ne volas s`ang`i sin mem (ec` ne iomete). Ili volas raciigi la mondon sed mem ne agas racie. La nunaj uzantoj de la INTERnacia lingvo estas nur guto en la maro de la eblaj uzantoj. Sed la konduto de la plimulto en tiu guto, malhelpas la maron ekuzi
Esperanton.Ilustraj`oj pri la stelo
Listo pri vorto kun la sufikso -ist
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Bibliografio:
CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
DURWAEL, Ivo: Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8.
PIRON, Claude:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988).
Psychological Aspects of the Language Problem
Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
LAPENNA:
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen).
Je pripensado kaj prijug`o de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.
LINS, Ulrich: La dang`era lingvo. Studo pri la persekutoj kontrau` Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
RÁTKAI, Árpad:
Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05.
Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88