Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zamenhof perfidata

 
 

Zamenhof-tago/-festo?

En letero publikigita en 1906 (Originala Verkaro V n-ro 24) li skribis pri la propono elekti festotagon por la esperantistoj:
 

"La ideo per si mem s`ajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu c`i festotago oni elektu mian tagon de naskig`o. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista,
b) au` la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) au` la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de Decembro);
c`) au` iun alian tagon lau` elekto de la esperantistoj."
 
 

El "http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-festotagoj"
 


 
 

Lingvo?

"Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarg`a", "tranc`ilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro."
Letero al Borovko

"C`e la kreado de detalaj teh`nikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, lau` kiuj oni kreas ilin en c`iuj lingvoj, t. e. :
1) Antau` c`io oni demandas sin, c`u tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankorau` ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankorau` uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo", kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante internacian formon au c`erpante el naciaj lingvoj]"
Lingvo Internacia 1896 N-roj 6-7 pag`oj 101-103 plena verkaro p. 215

c`ipa, dista, febla, hati, 
kurta, liva, lontana, mava, 
pita, poka, tarda ktp... 


 
 

Kreinto au` iniciatoro?

"Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."

 

-


La vorton "kreinto" oni skribis ec` sur lian tombon

 
 
 

Majstro?

"Kelkaj esperantistoj s`atis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis."
http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

"Esperantistoj nomis lin La Majstro, sed mem Zamenhof ne s`atis tiun nomon"
http://esperanto.info/eo/bazaj_informoj/la_iniciatinto/la_iniciatinto_l_l_zamenhof
 
 

"Mi petas vin, ke de la nuna momento vi c`esu vidi en mi "majstron", ke vi c`esu honori min per tiu titolo."
[...]
"Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, au` kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu "majstro", c`ar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon."
Parolado antau` la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de au`gusto 1912

En interreto vi trovos 48,600 trafojn por la serc`o "majstro Zamenhof"
http://www.google.hu/search?gbv=2&hl=en&q=majstro+Zamenhof&meta=
 

Antau` kelkaj jaroj en la pariza klubo virineto fanfaronis, ke dum surstrata agado s`i disdonis fotojn de Zamenhof al la preterpasantoj...
S`i ne estas la sola fari tiajn strangaj`ojn, vidu la subajn bildojn:
 

Bildo trovita en interreto, komparu kun la apudaj:





  --   --   -- 


 
 

Krome

"Antau` ol mi formetas de mi c`ian oficialan rolon en nia afero, mi ankorau` la lastan fojon admonas vin: LABORU C`IAM EN PLENA UNUECO, EN ORDO KAJ KONKORDO
[...]
NENIAM PERMESU, KE EN NIA AFERO REGU LA PRINCIPO: "KIU PLI LAU`TE KRIAS, TIU ESTAS PRAVA."
L.L.Zamenhof en la 8-a Universala Kongreso de Esperanto, en Krakovo, en 1912:
 
 

Konkludo

Estas kontrau` la volo de Zamenhof nomi lin "Majstro", "kreinto de Esperanto" kaj ligi festotagon al lia naskig`tago.
Tia persona kulto ne nur ne plac`us al li sed krome aspektas ege sektece.
Zamenhof certe estis unu el la grandaj pensuloj de la lastaj du jarcentoj. Por digne memorii pri li anstatau` ikonoj kaj Zeoj estus pli bone legi liajn verkojn ekzemple la Originalan Verkaron* kaj respekti la Fundamenton.
Li ne laboregis dum jardekoj por ke pensiuloj feriumetu c`iujare en alia lando kaj por ke gejunuloj nur dancadu la tutan nokton lau` la muziko de hispana kanto.

Pri Zamenhof-tago: indus renomi g`in "festo de Esperanto" au` "Esperanto-tago" (kiel kelkaj jam proponis) kaj s`ovi g`in al la 17a de decembro, datreveno de la tago en kiu en la jaro 1878 Zamenhof kun samlernejanoj festis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto.
 

La 15an de decembro 2007
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]

*Verkaro de Zamenhof, kompilita de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. Multaj el tiuj tekstoj estas nun jam troveblaj en interreto.

Vidu ankau`: