Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zamenhof perfidata

 
 

Zamenhof-tago/-festo?

En letero publikigita en 1906 (Originala Verkaro V n-ro 24) li skribis pri la propono elekti festotagon por la esperantistoj:
 

"La ideo per si mem sxajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu cxi festotago oni elektu mian tagon de naskigxo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista,
b) aux la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) aux la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de Decembro);
cx) aux iun alian tagon laux elekto de la esperantistoj."
 
 

El "http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-festotagoj"
 


 
 

Lingvo?

"Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallargxa", "trancxilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro."
Letero al Borovko

"Cxe la kreado de detalaj tehxnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laux kiuj oni kreas ilin en cxiuj lingvoj, t. e. :
1) Antaux cxio oni demandas sin, cxu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraux ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankoraux uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo", kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante internacian formon au cxerpante el naciaj lingvoj]"
Lingvo Internacia 1896 N-roj 6-7 pagxoj 101-103 plena verkaro p. 215

cxipa, dista, febla, hati, 
kurta, liva, lontana, mava, 
pita, poka, tarda ktp... 


 
 

Kreinto aux iniciatoro?

"Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."

 

-


La vorton "kreinto" oni skribis ecx sur lian tombon

 
 
 

Majstro?

"Kelkaj esperantistoj sxatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis."
http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

"Esperantistoj nomis lin La Majstro, sed mem Zamenhof ne sxatis tiun nomon"
http://esperanto.info/eo/bazaj_informoj/la_iniciatinto/la_iniciatinto_l_l_zamenhof
 
 

"Mi petas vin, ke de la nuna momento vi cxesu vidi en mi "majstron", ke vi cxesu honori min per tiu titolo."
[...]
"Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aux kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu "majstro", cxar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon."
Parolado antaux la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de auxgusto 1912 

En interreto vi trovos 48,600 trafojn por la sercxo "majstro Zamenhof"
http://www.google.hu/search?gbv=2&hl=en&q=majstro+Zamenhof&meta=
 

Antaux kelkaj jaroj en la pariza klubo virineto fanfaronis, ke dum surstrata agado sxi disdonis fotojn de Zamenhof al la preterpasantoj...
Sxi ne estas la sola fari tiajn strangajxojn, vidu la subajn bildojn:
 

Bildo trovita en interreto, komparu kun la apudaj:




  --   --   -- 


 
 

Krome

"Antaux ol mi formetas de mi cxian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraux la lastan fojon admonas vin: LABORU CxIAM EN PLENA UNUECO, EN ORDO KAJ KONKORDO
[...]
NENIAM PERMESU, KE EN NIA AFERO REGU LA PRINCIPO: "KIU PLI LAUxTE KRIAS, TIU ESTAS PRAVA."
L.L.Zamenhof en la 8-a Universala Kongreso de Esperanto, en Krakovo, en 1912:
 
 

Konkludo

Estas kontraux la volo de Zamenhof nomi lin "Majstro", "kreinto de Esperanto" kaj ligi festotagon al lia naskigxtago.
Tia persona kulto ne nur ne placxus al li sed krome aspektas ege sektece.
Zamenhof certe estis unu el la grandaj pensuloj de la lastaj du jarcentoj. Por digne memorii pri li anstataux ikonoj kaj Zeoj estus pli bone legi liajn verkojn ekzemple la Originalan Verkaron* kaj respekti la Fundamenton.
Li ne laboregis dum jardekoj por ke pensiuloj feriumetu cxiujare en alia lando kaj por ke gejunuloj nur dancadu la tutan nokton laux la muziko de hispana kanto.

Pri Zamenhof-tago: indus renomi gxin "festo de Esperanto" aux "Esperanto-tago" (kiel kelkaj jam proponis) kaj sxovi gxin al la 17a de decembro, datreveno de la tago en kiu en la jaro 1878 Zamenhof kun samlernejanoj festis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto.
 

La 15an de decembro 2007
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]

*Verkaro de Zamenhof, kompilita de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. Multaj el tiuj tekstoj estas nun jam troveblaj en interreto.

Vidu ankaux: