Gravaj detaloj
"Estu tre singarda kun viaj
vortoj, ^car alie vi atingos ^guste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13
Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442
Ofte la subtenantoj de la
internacia lingvo "Esperanto" plendas pri la anta~uju^goj rilate al ^gi.
Sed ^cu ili ne mem ka~uzas
kelkajn el tiuj anta~uju^goj neatentinte pri kelkaj detaloj?
Multlingveco
Se oni komencas argumentadon
por Esperanto dirante ke la multlingveco estas granda problemo, la leganto
a~u la a~uskultanto logike pensos ke la subtenantoj de la internacia lingvo
volas forigi multlingvecon, do ke Esperanto volas anstata~ui la naciajn
lingvojn. Tiel ili certe ne havos bonan opinion pri ^gi. Kaj e^c ne atentos
pri la sekvo de la argumentado.
La stelo
En la lastaj cent jaroj la mondo
evoluis. La senco de kelkaj vortoj kaj simboloj ^san^gi^gis. Ekzemple pro
la nazia periodo la senco de la vorto "propagando" ne plu estas la sama.
Anka~u pro komunismo granda stela simbolo nun alvokas aliajn ideojn ol
antaù 90 jaroj. Kelkaj diras ke anka~u firmaoj uzas stelon kiel
ilia simbolo. Vere, sed ekzemple benzinstacia firmao ne tiom proksimas
al ideologio, politiko kiel lingvo.
Ne estas hazardo se en la
ekssocialismaj landoj post 1989 plurfoje oni malkonstruis skulpta^jon de
Zamenhof sur kiu anka~u estis stelo. Ni evitu veki subkonsciajn timojn.
Nerefuteble unu simbolo
bezonatas por la lingvo internacia.
Jam de pli ol dek jaroj
elpensi^gis la nova simbolo (la terglobforma du "E"). Tamen malmultaj uzas
^gin, kaj kelkaj uzas duonrimedon: la nova simbolo kun eta stelo.
La firmao Adidas anka~u
^san^gis la malnovan tripetalan simbolon al pli moderna: tri strioj kiuj
iel kreskas.
Cetere, por tiuj kiuj havus
konsciencripro^cojn forlasi preska~u jarcentan tradicion, la~u Markus SIKOSEK
en
lia historio de Esperanto,
tiu kiu lan^cis la ideon uzi la stelon, estis De Beaufront, Sinjoro Ido!
La sufikso "-ist"
En kelkaj lingvoj la sufikso
"-ist" havas ofte pejorativan signifon.
Ekzemple en la franca "fumiste"
(maldiligentulo), "je m'enfoutiste" (prifajfulo, prifurzulo), "intégriste"
(religia ekstremulo), "nationaliste" ktp... " [1].
^Gi estas preska~u sinonimo
de "-a^c". Anka~u "komunisto" estis bela ne~utrala vorto, sed nun pro la
historiaj okaza^joj tiu esprimo disradias negativan econ.
Esprimo kiel "jeunesse espérantiste"
(esperantista junularo) katastrofe malbone impresas ^car asociigas nekonscie
al frazo "jeunesse communiste".
Pro tio, ekzemple en Franclando
kelkaj jam uzas "espérantophone" anstata~u "espérantiste".
Tiu punkto same validas
por aliaj lingvoj.
Universala ne estas INTERnacia
En interparolo ^ce Pola Radio,
Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo "lingvo universala".
Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia"
kiuj ne ka~uzas elvoka^jon de superregeco a~u "^cio a~u nenio" pensmanieron.
Tiun paroladon eblas el^suti en Real audio formato
^ci
tie.
Amuze, la vorto "universala"
rolas en la nomo de ... UEA.
Sur la satelitaj televidokanaloj
CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia veterprognozo". Tio
montras ke anka~u la vorto "internacia" fari^gis sinonimo de "tutmonda",
"tuttera". Tial multaj a~udante "lingvo internacia" komprenas "lingvo tutmonda"
kaj denove pensos ke Esperanto celas mortigi la aliajn lingvojn. Kiel skribis
Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia": "Lingvo
internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn
miksi inter si oni neniel devas.
Uzi "interpopola" a~u skribi
"inter-nacia" aù "INTERnacia", por ke la etimologio pli bone vidi^gu,
povas helpi kontra~u tiu misinterpreto.
Konkludo
Same kiel sablero povas malfunkciigi
grandan dentoradan ma^sinon, etaj detaloj povas fu^si informadon pri la
lingvo internacia.
Por oleumi la procezon,
singarde menciu la "problemon" de lingvodiverseco, preferu la novan simbolon
de Esperanto al la stelo, uzu "INTERnacia" a~u interpopola anstata~u "universala",
informu sed ne propagandu.
Krome iom malpli da flagosvingado
kaj personeca kulto ne malhelpus.
Jam en la principaro
de Frostavallen inter la ^cefaj eraroj estis: Nomi informadon pri Esperanto
"Propagando". Kaj tio en 1956, anta~u 44 - KVARDEK KVAR - jaroj. Nun ankora~u
la plimulto de la "esperantistoj" uzas tiun vorton.
En la supre menciita radiointerparolo
Claude PIRON atestis pri siaj vanaj klopodoj uzigi "konvencia lingvo" anstata~u
"planlingvo".
Tio beda~urinde bone montras
la senmovecon de la Esperanto "movado"...
^Cu ^gi, kiu ^satus ^san^gi
la mondon, ne volas e^c ^san^geti sin mem?
Thierry
SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Oktobro 2000
Notoj:
[1] Kompreneble
tiu sufikso ne ^ciam havas pejorativan signifon ("touriste", "journaliste"
ktp...). Sed la fakto ke ekzistas pluraj pejorativaj vortoj kiuj fini^gas
per ^gi povas influi.
Vidu la liston pri
la eventualaj konotacioj de la sufikso "-IST" en la vorto "esperantisto"