Estas iuj simplaj leĝoj, kiuj karakterizas
la sociajn dinamismojn. Antaŭ ĉio la senco de ĉiu formiĝinta
grupo estas daŭri kiel eble plej longe. Danĝeroj por grupo povas esti
eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme
al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontraŭstari la danĝerojn
sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam grupo ne vivas
sub senperaj internaj aŭ eksteraj danĝeroj kutime formiĝas gvidantaroj
el intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni
la leĝojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki
tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio
kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj saĝaj
elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco,
kiun akiras la gvidantaro fariĝas dolĉa kaj ankaŭ tiu saĝa gvidantaro
ekŝatas la povon. Do iom post iom ĝi ĉiam malpli atentas pri la
bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la
propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn
proksimiĝantajn ĉu de ekstere, ĉu de interne. Anstataŭ tuj entrepreni
ion kaj kontraŭagi al la simptomoj de danĝero, oni ne volas vidi
tiujn timante, ke ŝanĝoj povus kaŭzi ankaŭ la ŝanĝon de la
gvidantaro. Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke ĝi klare endanĝerigas
la grupon kiel tuto, aperas kontraŭtendencoj kun la celo ŝanĝi la gvidantaron
ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas
konsisti el homoj sen vastaj kaj larĝaj komprenoj, homoj, kies ĉefa movforto
estas dogma kredo, ke ili savos la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon
de socio, ĉar en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontraŭbatalos
kaj eĉ detruos intelektulojn ĝenantajn la elektitan vojon de elsaviĝo.
Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstreĉe gvidos
la agadon batalante kontraŭ la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo
gvidi estas kapablaj la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas
la moralo. Ne gravas ĉu iu estas bona, larĝvida, saĝa kaj verama. Gravas
nur ĉu la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj
knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj en
Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom
elektiĝis ĉiam pli inter saĝaj intelektuloj, kiuj ne volis vidi
la prosimiĝantan krizon timante la ŝanĝojn. En la naŭdekaj anstataŭis
ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun
denove iom post iom ili devas foriri, ĉar estas malkapabalaj gvidi la
popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontraŭ perdo
de sia povo.
Mi ne analizos la kaŭzojn kaj historion
de la kriziĝanta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en
sia broŝuro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton.
La mondo komplete ŝanĝiĝis en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj
de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj
relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj kaŭzis,
ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj
inteligentaj kaj multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la ekstero
rapide ŝanĝiĝis, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon
de la regpovo kaj timante internajn ŝanĝojn kaj perdon de siaj pozicioj.
Tiuj gvidantaroj maljuniĝis kaj fariĝis tute nekapablaj eltiri la popolon
el la krizo. Kaj tio logike kaŭzis la kontraŭstaron. Kreskis
la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon.
Nova elito tendencas transpreni la povon ĉu per transpreno de la potenco
en la ekzistantaj institucioj ĉu per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn
cedi la potencon al ili. La nova elito dogme kredas, ke ni sufiĉas
al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara
rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita
popolo, ja sen ŝtato, sed kun ĉiuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro,
kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku
la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj
internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri
ĉiuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos
agnoskitaj kaj eble oni eĉ kunfinancos pluan evoluon de nia eta
kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta
naciismo estas solvo por eltiri nin el la danĝera krizo.
Kian kontraŭstrategion ofertas la ekzistanta
malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? Ŝajnas al mi
ke nenian. Ili daŭre tretas surloke remaĉante la malnovan melodion pri
kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu laŭ ili
ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon. Kvankam mi
neniel ŝatas la dogman naciismon de la fortiĝanta "civitanaro", mi bedaŭrinde
devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi
la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn saĝajn rezultojn de la antaŭa
movada historio, sed verŝajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj
"kredantoj". La revolucio formanĝos multajn siajn infanojn sed post la
stabiligo ĝi ebligos iom post ioman novŝanĝon, en kiu denove kreskos
gvidantaroj de saĝuloj.
Ĉu estas ebla iu alia tria vojo?
Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence ŝanĝi la vojon
de la nuna strukturita movado direktante ĝin al Eŭropo. Oni devus (kun
forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon
de identeca lingvo de EU kaj per tio elŝiriĝi el la iluzio pri tutmondeco
prokrastante ĝin al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke
la multmozaikeco de Eŭropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan
por ĉiuj tiuj mozaikeroj, komunan kompozicion, kiu kreas unikan
bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontraŭ la
aliaj sed kun la aliaj kaj ĝin devas signi eŭropa lingvo neŭtrala, tia
kiu ne liĝiĝas al USONO aŭ Britio. La revolucia turno de la E-movado
estus, se ĝi rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike
pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj
fortaj argumentoj povas esti nur la solvo de eŭropa identeco,
kiun Eŭropo ne kreis ankoraŭ kaj sen kiu ĝi ne povos longe travivi.
Kompreninte, ke ĉiu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al
multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj ŝtataj, oni komprenu ke
aldonante novan plian identecon al ĉiuj eŭropanoj oni ne detruas la antaŭajn.
Sed ne eblas krei la novan sen neŭtrala identeclingvo. Ne lingvo,
kiu estos pli bona komunikilo (kvankam ankaŭ tio bonvenos), sed kiu ligiĝos
al emocioj, al koro de ĉiu eŭropano. Nia esperantista revolucia strategio,
por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan
lingvon (lingvon de esperantista popolo) al eŭropanoj, rezigni pri unu
el niaj "sanktaj" apartenoj (ĉar ĉiu esperantisto apud la esperantista
havas ankaŭ siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni
ĝin al ĉiuj eŭropanoj.Verŝajne nur tiel la nunaj institucioj povos
solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon
en tio povus havi la Eŭropa Esperanto Movado.
Zlatko Tiŝljar
(novembro 2001)