Estas iuj simplaj legxoj, kiuj karakterizas
la sociajn dinamismojn. Antaux cxio la senco de cxiu formigxinta
grupo estas dauxri kiel eble plej longe. Dangxeroj por grupo povas esti
eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme
al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontrauxstari la dangxerojn
sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam grupo ne vivas
sub senperaj internaj aux eksteraj dangxeroj kutime formigxas gvidantaroj
el intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni
la legxojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki
tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio
kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj sagxaj
elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco,
kiun akiras la gvidantaro farigxas dolcxa kaj ankaux tiu sagxa gvidantaro
eksxatas la povon. Do iom post iom gxi cxiam malpli atentas pri la
bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la
propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn
proksimigxantajn cxu de ekstere, cxu de interne. Anstataux tuj entrepreni
ion kaj kontrauxagi al la simptomoj de dangxero, oni ne volas vidi
tiujn timante, ke sxangxoj povus kauxzi ankaux la sxangxon de la
gvidantaro. Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke gxi klare endangxerigas
la grupon kiel tuto, aperas kontrauxtendencoj kun la celo sxangxi la gvidantaron
ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas
konsisti el homoj sen vastaj kaj largxaj komprenoj, homoj, kies cxefa movforto
estas dogma kredo, ke ili savos la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon
de socio, cxar en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontrauxbatalos
kaj ecx detruos intelektulojn gxenantajn la elektitan vojon de elsavigxo.
Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstrecxe gvidos
la agadon batalante kontraux la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo
gvidi estas kapablaj la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas
la moralo. Ne gravas cxu iu estas bona, largxvida, sagxa kaj verama. Gravas
nur cxu la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj
knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj en
Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom
elektigxis cxiam pli inter sagxaj intelektuloj, kiuj ne volis vidi
la prosimigxantan krizon timante la sxangxojn. En la nauxdekaj anstatauxis
ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun
denove iom post iom ili devas foriri, cxar estas malkapabalaj gvidi la
popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontraux perdo
de sia povo.
Mi ne analizos la kauxzojn kaj historion
de la krizigxanta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en
sia brosxuro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton.
La mondo komplete sxangxigxis en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj
de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj
relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj kauxzis,
ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj
inteligentaj kaj multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la ekstero
rapide sxangxigxis, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon
de la regpovo kaj timante internajn sxangxojn kaj perdon de siaj pozicioj.
Tiuj gvidantaroj maljunigxis kaj farigxis tute nekapablaj eltiri la popolon
el la krizo. Kaj tio logike kauxzis la kontrauxstaron. Kreskis
la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon.
Nova elito tendencas transpreni la povon cxu per transpreno de la potenco
en la ekzistantaj institucioj cxu per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn
cedi la potencon al ili. La nova elito dogme kredas, ke ni suficxas
al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara
rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita
popolo, ja sen sxtato, sed kun cxiuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro,
kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku
la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj
internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri
cxiuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos
agnoskitaj kaj eble oni ecx kunfinancos pluan evoluon de nia eta
kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta
naciismo estas solvo por eltiri nin el la dangxera krizo.
Kian kontrauxstrategion ofertas la ekzistanta
malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? Sxajnas al mi
ke nenian. Ili dauxre tretas surloke remacxante la malnovan melodion pri
kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu laux ili
ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon. Kvankam mi
neniel sxatas la dogman naciismon de la fortigxanta "civitanaro", mi bedauxrinde
devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi
la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn sagxajn rezultojn de la antauxa
movada historio, sed versxajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj
"kredantoj". La revolucio formangxos multajn siajn infanojn sed post la
stabiligo gxi ebligos iom post ioman novsxangxon, en kiu denove kreskos
gvidantaroj de sagxuloj.
Cxu estas ebla iu alia tria vojo?
Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence sxangxi la vojon
de la nuna strukturita movado direktante gxin al Euxropo. Oni devus (kun
forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon
de identeca lingvo de EU kaj per tio elsxirigxi el la iluzio pri tutmondeco
prokrastante gxin al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke
la multmozaikeco de Euxropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan
por cxiuj tiuj mozaikeroj, komunan kompozicion, kiu kreas unikan
bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontraux la
aliaj sed kun la aliaj kaj gxin devas signi euxropa lingvo neuxtrala, tia
kiu ne ligxigxas al USONO aux Britio. La revolucia turno de la E-movado
estus, se gxi rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike
pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj
fortaj argumentoj povas esti nur la solvo de euxropa identeco,
kiun Euxropo ne kreis ankoraux kaj sen kiu gxi ne povos longe travivi.
Kompreninte, ke cxiu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al
multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj sxtataj, oni komprenu ke
aldonante novan plian identecon al cxiuj euxropanoj oni ne detruas la antauxajn.
Sed ne eblas krei la novan sen neuxtrala identeclingvo. Ne lingvo,
kiu estos pli bona komunikilo (kvankam ankaux tio bonvenos), sed kiu ligigxos
al emocioj, al koro de cxiu euxropano. Nia esperantista revolucia strategio,
por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan
lingvon (lingvon de esperantista popolo) al euxropanoj, rezigni pri unu
el niaj "sanktaj" apartenoj (cxar cxiu esperantisto apud la esperantista
havas ankaux siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni
gxin al cxiuj euxropanoj.Versxajne nur tiel la nunaj institucioj povos
solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon
en tio povus havi la Euxropa Esperanto Movado.
Zlatko Tisxljar
(novembro 2001)