|
Versxajne la prizorgo de la listo
dauxrigxos cxe www.bonalingvo.it,
kiu grandparte bazigxas sur gxi
kaj en la diskutlistoj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo
kaj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo---redaktantoj?hl=eo
Kial fari komplike se eblas fari simple?
La suba listo certe ankoraù enhavas
multajn erarojn kaj mankojn, sed gxi celas montri, ke nekompreneblajn aux
"preciozajn" neologismojn oni povas anstatauxigi per pli fundamentaj aux
simplaj vortkunmetoj.
Sendu viajn korektojn kaj aldonojn:
adolesko
plenkreskigxo
adolto
plenkreskulo, plenkreskinto?
aerodromo
flughaveno
afranko
sendokostoj
agariko
????? legomo ???
agivo
?????
agordo (muziko)
akordo
agresiva
agresema
agrikulturo/-isto
terkultivado/-isto
agro
kampo
akceli
rapidigxi
akcxento
elparolo, parolmaniero, akcento
akneo, aknozo
aknohauxto
aldo (muziko)
alto
alero
ventotegmento
aleo??
irvojeto
alo
flugilo, flugilumo, flugilejo
ambiga, amigua
dusenca
analgetiko
dolormildigilo
andujo
intestokolbaso
animalo
besto
antro
kaverno, groto
apelo
nomvoko
aperta
malfermita
aprece
aprobigxi
?????
aproksima
alproksimiga
apunto
monero(j)
arco (muziko)
(muzik)arketo
argano
?????? (FR grue, EN crane?)
arieso
virsxafo
ario
melodio
arkangxelo
cxefangxelo
asistanto
helpanto
ascendi
alsupri
asembleo
(politika) kunveno
astako
kankro
ateliero
laborgrupo, manlaborejo
auxstera
severmora
auxtodidakte
memlerne, meminstrue
auxtoktono
pralogxanto
auxtostrado
auxtostrato/sxoseo/vojo
avio,
aviadilo, aeroplano flugmasxino (DE Flugzeug,
HU répülôgép)
bagagxo
pakajxo
bagno
punlaborejo
bajto
bitoko
baloti/o
vocxdoni/o
barbiro (EN
Barber) barbisto*, har(ar)isto, har(ar)tondisto,
frizisto
bariero
barilo
basa
malalta
basebalo,bazbalo
bazpilko
batonmarsxado
bastonmarsxado (el FR bâton)
bavi
salivumi
benigna
negrava?, nedangxera
bestio
bestulo*
bido
globeto
bienalo
duonjara prezentado
bildstrio
bildrakonto
biri
poziciigxi (sxipo)
bizneso
komerco, negoco
blinoj
rusaj patkukoj
bobelas
?
bobo
sportsledo*, sportglitveturilo
boino
vaska cxapo
boluso
pilolego
bordero
bordajxo
borduno
trivocxa muziko
boso
gxibo
bovlo
???
bragxo, brezi
???ardajxo/-umi?
brevo
papa letero
brutto
malneto
budeno (FR boudin) sangokolbaso*
buleo, bullo
papa/regxa dekreto
buroo
estraro
burso
monujo
buti
cxirkauxgrundumi (kreskajxon)
campo
(best)piedo, manacxo
celulo
cxelo
centenario
centjarigxo
ci
vi (Thou shalt not use "ci"!)
cicero
cicerona litertipo
cico, cicumo
mampinto, sucxilo
cimo (komputile)
(program)eraro
cirkelo
cirklilo (kiel liniilo)
cirkonspekta
singardema...
cirkuli
trafiki
ciro
vaksajxo
cis
maltrans, cxi-flanke
cunamo
(mara) ondego
cxampanjo
sxauxmvino (FR cxampagne)
cxampinjono,
sxampinjono pariza fungo, fungeto (FR champignon)
cxanto
mezepoka pregxeja kanto
cxardo
hungara gastejo
cxet/cxetejo
babili/babilejo (EN to chat=babili)
cxibuko
turka pipo
cxicxerono
urbogvidanto/-isto
cxipa
malmultekosta, etkosta
dampi (muziko)
mildigi, sufokigi
dampilo (aùto.)
fumtubo
dariolo
pastoposxo
datao/eno/umo
informo/-ero, donitajxo
dauxbo
barela breto
debuti
komenci
defetisto
pesimisto, malvenk-...
deklaracio
deklaro
demarsxo
denco (muziko)
danco(-muziko)
desaponti
elrevigi, seniluziigi
descendi
desupri
deskribi
priskribi
desperi
malesperi
devanci
preterpasi/veturi, postlasi
diakrona
tratempa
diapozitivo
lumbildo
dificila
malfacila
digxesto
resumo
digxita
cifereca, numereca?
direkcio
estraro
dirigento
orkestrestro
dirko
cxie-sxlosilo, supersxlosilo
dirta
malpurega
disdegni
malsxati
diskedo
disketo (malfermu unu: gxi enhavas etan diskon)
diskoteko
diskejo
diskoo (muziko)
diskeja muziko
diskordo
malkonkordo
dismo
dekonimposto, dekonajxo (FR dîme)
dispensi
liberigi, sendevigi, sensxargxigi
dista
malproksima
diurno, dieno
tagnokto (24 horoj)
divizoro
dividnombro
djablo
malalta cxareto
dojeno
agxaltrangulo, plejagxulo?
dokta
klerega, sciplena
domeno, domajno
interreta bien(nom)o
domicilo
logxloko
dozavo
dekduonfolia formato?
dragono
drako
dragxeo
sukermigdalo*
drivi, drajvi
drogmano
interpretisto, busxtradukisto
dubelo
sxraubingo
dubli
sontraduki, duoblumi
dupo
trompeblulo
egotismo
memismo?
eksperto
fakulo, spertulo
ekspliki
klarigi
ekskuzi
pardonpeti, senkulpigi
ekspresa
rapida
ekvalizi (muziko)
egalig(um)i
emerituro
pensio
emigri
elmigri
empiro
imperia stilo
engagxi
dungi
enorma
grandega, nenorme granda
ensembl(e)o
muzikgrupo
entjera (nombro)
tuta, senkoma ? (FR nombre entier)
entomologio
insektologio?
entreo
antauxmangxo
eosto,
easto, esto oriento
erco
minajxo
erota
erotika
esameno
abelsvarmo, abelaro
eskalo
sxtupetaro
eskarpeno
dancosxuo
esperantofono
esperanto-parolanto (FR espérantophone)
establo
organizo, organizajxo? ("establo": tipa eo-civita
esprimo)
estiel
kiel
estrado
podio (FR estrade)
esxafodo
??? mortpunejo/budo, mortigbudo, mortpodio
euxfonie
belsone
evento
okazajxo
evolucio
evoluo
fajlo (komputado)
dosiero, dokumento (EN file, HU fájl)
fakultato
fakejo* (fakultejo estas duonsolvo)
falva
helflavfela (FR couleur fauve)
fanto (kartludo)
?????
far
de
farmacio
apotekofako/scienco
farniento
nenifarado
fatraso
acxajxaro
febla
malforta (FR faible)
femala
in(seks)a
femina, feminena
ina
femuralo
femurosto
-fila
-sxatanto? (kiel en rusofila)
flako
marcxeto? (FR flaque)
flagrilo
sparkobastoneto
floto
sxiparo (arbo->arbaro, sxipo->sxiparo)
fola
frenez(et)a
fonduso
fondajxo
-fono
-parolanto
fornelo
kuirforno
forsto
arbaro
forstista
arbarfaka
fotelo
braksegxo
fragila
rompebla, malforta
fridujo
glacisxranko
frisbio
sxvebdisko*
friska
malvarmeta
frondo
brancxeto
ftiro
pubopediko
funelo
enversxilo*
furgono
sxargxveturilo
futbalo
piedpilko
futo
piedlongeco?
gagxo
garantiajxo
gambo?
kruro? la diferenco inter tiuj 2 varias laux la libroj
gareno
leporsablejo
gastro
stomako
gatjo (HU gatya)
virkalsoneto aux tipa vilagxana gambingo
gelo
frosto
gemuta
agrabla, hejmeca (DE gemütlich)
giri
gxirumadi, turnigxadi
gjako, poefago
gruntbovo, tibeta bovo
glaco
vitro
glacea
glatita
glacxero
glaciejo
glatiso
glacio, glacipluvo, glacitavolo
glebo
terbulo
glisi
flugsxvebi
glittrogo
glitujo
globuso
terglobo
gluteo
sidvango
gofri
leddesegni
gosxisto
maldekstrulo
grefo
ungego (FR griffe)
grejso
sablosxtono (FR grès)
greso
herbo (EN grass)
grimpoframo
grimpostangoj
grioto
acida cxerizo (FR griotte)
grivoj
lardopecetoj?, lardorostajxo
groco
duondekduopo, sesopo
grondi
grundi (sxipo)
gubernatoro
guberniestro, registo
guno
junbovino
gurdo
turnorgeneto
gvardio/ano
gardistaro, gardisto
gxenio
genio, feo, koboldo
gxetkajo
jxetkajo?
hacxi
streketumi
halangxo
sxercgalimatio, sensenca parolado
halfo (sporto)
mezulo?, sxirmanto?, defendanto? (EN half)
halukso
pieda dikfingro
handbalo
manpilko
hardi
durigi, malmoligi
hati
malami (Johanson: "mi hatas neologismojn!")
hauxli
sxnurtiri
hauxzo (muziko)
doma/hejma(-muziko) (EN house music)
hematemezo
sangvomado
herdo
cervaro ktp...
hida
malbelega
hidranto
akvejo?
hidro-
akvo-
hiko
malfacilajxo
hingxo
pordhoko
hipokasxtanarbo
cxevalkasxtanarbo
hobalo
mirho
hobio
sxatokupo
holdo (sxipo)
????
holmo
monteto
hordo
aracxo, acxularo
horto
fruktogxardeno
hospitalo
malsanulejo (DE Krankenhaus)
hoso
mola tubo
humaneco
homaraneco
humuro
humoro????
hurti
albatigxegi
iglo
negxdomo
ilegala
kontrauxlegxa
inamika/inimika
malamika
indico (term.)
karakterizajxo
inercio
senmoveco
informadiko
informatiko, komputado
infre
malsupre
iniciatoro
iniciatinto
inocento
senkulpulo, nemalbonulo
instepo
piedkolo, piedsupro
isxi
ili
jahurto
jogurto
jubili
gxojegi
jufto
rusa ledo
jxaluzio
lamen(ar)kurteno
jxujxuo
bagatelajxo
jxurio
jxugantaro
joviala
gajema
jupano
bienestro
kadeto
lernoficiro
kahekta, kaheksia
kadukingxanta, velkanta, malsanigxanta?
kalcitri
kontrauxstar(eg)i (FR récalcitrant)
kalkuluso
korposxtono*
kalmo
mara kvieto
kanelo (muziko)
sulketo de disko
kanistro
ferskatolo, ladskatolo
kanoniero
kanonisto
kanonizi
sanktigi
kanistro
fer???/ladskatolo
kantrio/kontre (muziko)
kampara (EN country music)
kanzono
kanteto* (FR gars/garçon, ours/ourson, chant/chanson
Grabowski prave tradukis la titlolon de la faman poemon de Verlaine: auxtuna
kanteto)
kapsiko?
papriko...
karaktro
preslitero
karaktraro
litertipo (komputado)
karbunklo
karbomalsano
kardino
pordohoko
kariljono
sonorilaro (FR carillon)
karjo
cxela kerno
karoo
??? (FR carreau)
kartuno
desegnofilmo (EN cartoon)
kasacio/i
jugxorompo
kastrumo
romia tendaro
kasuleto
franca fazeolajxo (FR cassoulet)
katguto
kirurga fadeno (EN catgut)
kavo
groto
kazuo
konsciokazo
keksoj
kuketoj
kejloj
vestajx----o?
kero (kartludo)
koro
kilo (sxipo)
???? (FR quille)
kiki
piedbati (EN to kick)
kirko
(kristana) pregxejo
klabo
batilego, bastono, ludbastono (EN club)
klaroskuro
lumkontrasto
klavikordo
klavokordo???
kleo, klefo
muzika sxlosilo (FR clef)
klozeto
necesejo
klucxi
sxalti
knajpo
(germana) trinkejo (DE Kneipe)
knelo
fisx/viandbuleto
kofrujo
pakajxujo
kojlo
dika intesto
koliero
kolringo (FR collier)
koltro
plugiltrancxo, sulko???
komao
nauxontono????
komasacio
parcelgrupigo
komentarii
komenti
komikso
bildrakonto
kompano
kamarado, kunulo, samlaborulo (FR compagnon)
komparacii
kompari
kompostado
redaktado
komputoro/ero
komputilo
koncxerto
koncerto
konjugi
konjugacii
konsilio
konsilantaro
konstitui
formi
konstrukto
??????
kontagxi
transdoni, transdonebla malsano
konteksto
kunteksto
kontenero
...?ujo, transportujo
kontracipa
kontrauxida?
konuklo
sxpinbastono
konvaleski
resanigx(ad)i
konvikti
jugxpruvi
korako
korvo
kordorujo
??sxtofo ....veluro
korono
suna krono
korteza
korteguma, kortegeca, afabla?
korveto (sxipo)
(kolizias kun "korvo") ...sxipo
kosxmaro
premsongxo, songxacxo
kovarda
malkuragxa (EN coward)
kralo
brutokorto?
krasxi
frakasigxi (EN to crash)
krauxlo
ramponagxo (EN crawl signifas ankaux rampi)
kreivo, kreativeco kreemo,
kreopovo*
krespo
patkuko (FR crêpe)
krifo
ungego
krino
harego
kripo
bestmangxujo
krozo
sxipveturado/vojagxo
kuluso
korposxtono
kunfiksi
kunglui
kurta
mallonga
kuspi
????
kustardo
angla kremo
lacxo
sxusxnureto (FR lacet)
lakona
lancini
disradii
lanugajxo
litkovrilego
lauxdneso (muziko)
lauxteco (EN loudness)
lavabo, lavkuvo, lavopelvo
lavujo
lazo
kaptosxnuro (EN lasso?)
liva
maldekstra
lekto
mangxolito
legaco
heredajxo
letaleco
mortigeco
levrelo
leporhundo
lici
esti permesita
linda
beleta
lineo
lirli
flustri
livida
pala
lombardi
garantiprunti?
lontana
malproksima
loza
malstrikta/malpremita?
lucerno
???? lanterno???
lukri
perlabori (monon)
lupeo
grandigilo
maato
sxipa suboficiro
magnetofono
surbendigilo
majxorio
plimulto
majxoritato
plenkreskeco
maleo
(ligna) martelo (FR maillet)
maligna
malbona
managxmanto,
menegxmento estraro, kondukaro, estrado, kondukado
manovrigi
movigi?
marono
kasxtano
maskla
vira
matineo
matena prezentado
mato
??? matraco ???
matutino
matena diservo
matcxo
(sporto) konkurso
mava
malbona
mediatoj
amaskomunikiloj, amasinformiloj
medicino
kuracado
melomanio
muzikomanio, muziksxato
memuaro
memorajxaro (FR mémoires)
menagxerio
bestaro? (FR ménagerie)
menstruoj
monatajxoj (F, Z)
men
malpli
merdo
fekajxo (FR merde)
meretrico
prostituitino
mergi
enakvigi
merkatiko, marketingo
merkatado
meso
diservo
mikologio u?
fungofako, fungologio
minca
maldika, maldika
mini-
-et
ministerio
ministrejo
minoritato
neplenagxeco, malplimulto
miokardio
kormuskolo
miriapodo
milpiedulo
mitralo
masxinpafilo
modl-
????
mokedo
tapisxoplanko (FR moquette)
momanto
momentumo? (fiziko)
mono-
unu-
monokromata
unukolora
monotona
unutona
mopedo
motorbicikleto
morbo
malsano
mortalo
mortidevulo, mortonto, maleterna
moskatelo
muskatvino
movimento
momento / parto de koncerto / koncertono
muldilo/muldi
formumilo/formumo
mungi
nazblovi
muskatelo
muskatvino
muzikalo
muzikteatrajxo
na
-n
nadlo
montrilo, pikilo
najlizi
najlumi
naveto
nazala
naza
negi
nei
nelge
antaux ne longe
nen
neniel
neologismo
novradiko, novvorto, novformo
nervozigxi
nervumigxi
nita (Civito)
???
nitrogeno
azoto
noko
(kuirita) pastopeceto
noticoj
(mallongaj) novajxoj
nukleo
kerno
noci
malutili
objxektivo
celilo, celo
objxeti
kontrauxdiri
oftalmogo
okulkuracisto
OK!
Bone! En ordo!
olda
maljuna
olim
iam, antauxe, antauxlonge
ortangulo?
rektangulo?
operaco
milita ????agado
orala
busxa
orangxerio
orangxejo (FR orangerie)
ornata
oficiala vestajxo
ostagxo
kaptito
otosalpingo
Euxstakia tubo
pado
vojeto, pasxejeto
patrio
patrolando
parkere
(FR "par coeur") elkape, permemore, perkore
(ankaux
EN "by heart")
parfeo
sxauxmkrema glaciajxo (FR un parfait)
pargeto
lignoplanko
pario, parieto
flanko de likvajxujo
parlamento
landkongreso
paseo
pasintajxo/eco
paspartuo
cxiesxlosilo (vidu dirko) (FR passe-partout)
patezo
loka lingvajxo, lingveto, loklingvo (FR patois)
pedagogio
edukscienco
pediatro
infankuracisto
pejgxilo
posxmesagxilo (EN pager)
pekli
salkonservi
pelilo (Komp.)
stirilo (EN driver), kontrolilo
pelmelo
mikskonfuzo (FR pêle-mêle)
penseo, violego
trikoloreto Z
pensionato
frauxlinhejmo, knabinhejmo, studentinhejmo
peplomo
kovrilego, littukego, plumkovrilo, litkusenego
perkelto
hungara sauxcoviando (HU pörkölt) ??ragout??
perlueto
kajsigno, "&"
penalo
punpiedbato (piedpilko) (EN penalty)
pendolo
balancilo, pendilo (FR pendule)
pesi, pesilo
pezmezuri, pezmezurilo
petrografio
sxtonscienco
pezizi (mat. fiz.) pezumi
pigra
mallaborema, maldiligenta
pikselo (Komp.)
bildero, bildopunkto (EN pixel=Picture Element)
pilcxardo
sardino
pinastro
mara pino
pindo, pajnto
????? (mezurunuo por likvajxoj) (EN pint)
pita
malgranda, eta
pitcxo
tonalteco (EN pitch)
planto
kreskajxo
plasi
sxparloki (FR placer)
plonki (interreto) ?????
plumono
litkusenego, litkovrilego vd. peplomo (FR plumon)
pneo
pneuxmatiko (FR pneu)
pobo, poupo
sxipvosto (FR poupe)
poeno
????? (ludo)
pojno
manradiko (FR poignet)
polekso
dikfingro
politeismo
plurdiismo
polmo
manebeno?, manplato
pomelo
tenilo
poka
malmulta
postkropo
macxostomako, poststomako
prato
herbejo
prefaco
antauxparolo
preferi ion al io
pli sxati ion ol io (tiu "al" estas idiotismo)
premiero
unua prezentado
premjero
cxefministro
preventi
malhelpi (EN to prevent)
prezidento
(sxtat)prezidanto, Prezidanto kun granda "P"
prezidio
prezidejo, estraro
primara
unuaranga
primavero
printempo
primuso
varmigilo, kuirileto
printi
presi (EN to print)
priseko
privata sektoro (HU maszek magány szektor)
prizono
malliberejo (FR prison)
procento
elcent(ajx)o (DE Prozent, FR pourcentage, EN percentage)
prodo
...kavaliro?
produktiva
produktpova?
prohibi
malpermisi
prolongi
plidauxrigi
prompta
vigla, tujagema
proprieti
posedi
provosto
policestro (FR prévôt?)
pruo
sxipkapo (FR la proue)
pu
ursido? urseto? (EN Winnie the pooh)
pugo
postajxo
pullo, poulo
????rezervejo (EN pool)
pululi
svarmi (FR pululer?)
puntilio
punkt(preciz)emo?
purpura
viola
radiatoro
hejtilo
ragxo
hinda regxo
rakedo (sporto)
batilo (DE Schläger, HU ûtô)
rako
bestmangxujo
raktro
litertiparo
ramo
enrompilego????
raro
malofta, valora (FR, EN rare)
raslo
gxemo, ???? (FR râle)
rastro
plugileto, sarkilo ???
rauxndejo
areno (EN round)
rebo
vinbertrunko (DE Reben)
recikli
recirklumi
redakcio
redaktejo
redaktoro
redaktisto, redaktanto
Redemptoro
Savinto
refleksio
pripenso?
refreno
rekantajxo (FR refrain)
reglamento (Civit.)regularo
reklamacio/i
plendo/i
reko
stango (sporto?)
relajsi
plusendi (EN to relay)
remburse
repage (FR rembourser)
renonci
rezigni (FR renoncer)
renoma
fama
reparacio
sxuldopago
repelenzo?
malallogilo
responsi
respondeci pri
responsulo
respondeculo
resurekti
revivigxi
resurc/so
???,???fonto (FR, EN ressource)
retikulo
mansak(et)o
retrato/i
elpreno/i (FR retrait?)
retreto
retropasxo??, malatako (FR retraite)
rezultato
rezulto
rikordoj
registrajxoj (EN record)
rilativo
???? (gramatiko)
rimorso
konsciencriprocxo (FR remord)
riporti, reporteri raporti
(gazeta raportisto)
riposti
rebati (FR riposter)
ritmenbluso (muziko)
ritmo kaj bluso (EN rythm and blues)
rivolui
rojo
rivereto
rondauxo
rondpoemo
rosino
sekvinbero, seka vinbero
roto
tacxmento?
roverso
refaldo
rujxo
liposxminko, liprugxo
rulsketiloj
rulsxuoj
rundo
rondvojo
rungo
stangosxtupo
rura
kampara, malurba
sakrala
sankta, malprofana
salpingo
utera tubo
salubra
saniga, nemalsaniga, sanpura (FR salubre)
salveto
busxtuko, salivtuko (HU szalveta?)
sarki
???
sarmento
vinberbrancxo
sefo
sekursxranko/kofro (EN safe)
sekretariato
sekretariejo
sekundara
duaranga (FR secondaire)
semaforo
trafiklumo
semestro
duonjaro
senjoro, sioro
Sinjoro, grandsinjoro, mosxto
sensaco (fil.)
sentumado
sensivo
sentebleco
senso
sentumo
sentinelo
gardstaranto (FR sentinelle)
separi
disigi
servico
teleraro, mangxilaro (FR service de table)
servila
troservema, servemega
serviro (sporto)
servo
simultana
samtempa
sinistra
malbonauxgura
sinki
subakvigxi (EN to sink)
sinuo
kurbo
siro
(regxa) mosxto (EN sir)
sito
loko, ejo, logxloko
skabelo
piedripozilo, piedsegxo
skafaldo
?????
sketo
glitilo (EN skate)
skettabulo
rulbreto* (EN skateboard board=tabulo sed ankaux breto)
sketejo
rulbretejo
skipo
->teamo,tacxmento
skoldi
mallauxd(eg)i
skotero
motorbicikleto?
skovelo
????? (tekn.)
skrapgumo
visxgumo
skualo
mallongdauxra ventego
skuti/ilo
???/rulilo?
slabo
????
snufi
enspiri, ennazi
sob
malsupren, suben
softa
mallauxta (EN soft)
sombra
mallumperspektiva????, malhela
sor
supren
sori, soari
kreski, supren iri
spagato
??? diskrurado??(gimnastiko)
spajro
turpinto de pregxejo
specio
speco
specialisti
??? specialigxis fakigxi???
spino (fiziko)
(kolizias kun la vertebraro)
(partikla?)rotacio? sxpino?(metafore)
spontanea, sponta
spontana
spurto
rapidigxo
stalo
...-ejo porkejo, cxevalejo ktp...
stalono
vircxevalo
stamfi
piedkoler(um)i?
staplo??
kunkrocxilo, kunkrocxigilo (vidu vink##)
stativo
starigilo
stavo
akvejeto
stevardo/ino
aerservisto/ino* (EN steward)
stif-
duon-, eduk-
stilzoj
longkruriloj
stoko
provizo, provizejo, reservo
stovo
hejtilo
streta
mallargxa
studento
studanto
stukacxo
denoncul(acx)o
stufajxo
???? (speco de mangxajo, supo???)
substrato
subtavolo
suflori, sufloro
flustri, flustristo
sufleo
puf...
sugestia
suito
muziksekvo
sukcedi
sekvi
sukuri
ekkuraci, unua helpo
suro
tibiviando (Z)
suspiri
sopirgxemi, vespiri
svaga
malpreciza
svetro, svetero
sxvitpulovero?, trikotjaketo
svingilo
balancilo
sxaho
persa regxo
sxalmo
trinkotigo?, trinkopajlo
sxamo
cxamohauxto
sxamoto
malbona grundo
sxarifo
araba princo
sxedo
sxirmejo
sxelko
(pantalon)tenilo
sxlagro
sukceskanto, furorajxo (HU sláger el DE?)
sxlemilo
napokapo, mallertulo
sxmaco
lauxta kiso
sxorbeto
fruktoglaciajxo (FR sorbet)
sxoso, sproso
burgxono
sxoto
piedbato (EN shot)
sxpalo
rejlobreto, fervoja breto
sxpato
fosilo
sxproso
vitreroligno?????
sxpuro
rejldistanco, fervoja largxeco
sxriki
ekkrii (EN shreek?)
sxutro
lignokurteno?
sxvabri
balai
tajpi
enklavi
talono (ekon.)
pruvkupono
tampono
sxtopvato
tangxi
tangenti
tantiemo
auxtorrajto
tapiserio
murtapisxo (FR tapisserie)
tarda
malfrua
tartali
balbuti, ripetbalbuti
telekomandilo
distancsxaltilo (FR télécommande), kanalumilo
televizio
televido, televidilo (HU televizió)
telko
posxtelefono
tembro
tonkoloro (FR timbre)
tendro
(fajro~) ????
tenso (gram.)
tempo
tepiduloj
?????
teologo
di-..., difakulo ?
tiparo
litertipo
tipografiaj eraroj preseraroj
tili
disfibri
timida
timema, singxena, rugxigxema
toasto
?????
tornistro
dorsosako
torni, tornisto
lignoturni, lignoturnisto
trampo
senhejmulo (EN tramp)
tredi
enfadeni???
trefo (kartoludo)
trifolio (FR trèfle)
trenco (muziko)
tranco(-muziko) (EN transe)
tribunuso
tribunulo?
triflo
???? speco de deserto???
trista
malgaja
trivi
eluzi
tucxo
cxina inko
turneo (teatro)
rondiro
ublieto
forgeskelo, punkelo (FR oubliette)
uesto,
ùesto,vestro, westo okcidento
unito
unuo
uverturo
malfermo
uvo, trauxbo
vinbero
uzanco
uzo, uzado, uzkutimo
vajco
sxrauxbtenilo
vaka
malplena
vakero
bovisto, bovgardisto
valeto
cxambristo
valga
tondilkrura, kurbakrura
vando
muro (DE Wand)
varietato
variajxo
varieteo
variaj kantoj
varleto, knapo
tenpeco
varperoj
vatro
hejtilo
vatto, vato, ùato,
wato, vùato Watt, wato
vefto
(sxtofo)???????
vegetajxo
kreskajxo
veldi
?????
veltabulo
velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)
vetolilo (aùto.)
ventumilo
vepro
pikarbusto
vertago
melhundo?
vertico?
vertrago, levrelo
leporhundo
veselo
sxip(eg)o? (EN vessel)
vespereo
vespera prezentado
vestiblo
?????
vicrado (auxto.)
kromrado
vigili
maldormgardi????
vincxo
tirilo (FR treuil, EN wincx)
vinkto
kunkrocxilo
vinkulo "{"
???? pinta parentezo
violenta
perforta (FR, EN violent)
vizio
vidajxo, vidsxajno????
vizuala
vida
volejbalo
retpilko (EN volleyball)
vorko
konstruajxego, konstruverko
vrako
sxip/flugmasxin-restajxo (EN wrack)
-io
-ujo/lando (Svislando, Pollando, Nederlando)
zapi
kanalumi (televido)
zoo
bestgxardeno
zono (malsano)
zostero
* TS
Cxe la kreado de detalaj tehxnikaj vortaroj
la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laux kiuj oni kreas
ilin en cxiuj lingvoj, t. e. :
1) Antaux cxio oni demandas sin, cxu
tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto
bezonas la vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos
la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto
ankoraux ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankorau uzata, oni penas krei
la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo.
Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko,
la verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo",
kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante
internacian formon au cxerpante el naciaj lingvoj]
Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovicx Borovko
[...]
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aux
7-a klaso de la gimnazio, mi okaze
turnis la atenton al la surskribo "S^vejcarskaja"*,
kiun mi jam multajn
fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo
"Konditorskaja".** Tiu cxi
"skaja" ekinteresis min kaj montris al
mi, ke la sufiksoj donas la eblon el
unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni
ne devas aparte ellernadi. Tiu cxi
penso ekposedis min tute, kaj mi subite
eksentis la teron sub la piedoj. Sur
la terurajn grandegulajn vortarojn
falis radio de lumo, kaj ili komencis
rapide malgrandigxi antaux miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!" -- diris mi
tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj kaj komencis multe labori en
tiu cxi direkto. Mi komprenis, kian
grandan signifon povas havi por la lingvo
konscie kreata la plena uzado de
tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis
nur parte, blinde, neregule kaj
neplene. Mi komencis kompari vortojn,
sercxi inter ili konstantajn,
difinitajn rilatojn kaj cxiutage mi
forjxetadis el la vortaro novan
grandegan serion da vortoj, anstatauxigante
tiun cxi grandegon per unu
sufikso, kiu signifis certan rilaton.
Mi
rimarkis tiam, ke tre granda amaso
da vortoj pure radikaj (ekz.
"patrino", "mallargxa", "trancxilo" k.t.p.)
povas esti facile transformitaj en
vortojn formitajn kaj malaperi el la
vortaro.
[...]
* Pordistejo
** Sukerajxejo
Opinio de Teo JUNG (la
fondinto de la semajna gazeto "Heroldo de Esperanto" ) NOVA!
"Cxu por la vortfarado oni lauxeble
devus eluze utiligi prefiksojn kaj sufiksojn, aux cxu oni devus enkonduki
amason da novaj radikoj, t.e. cxiam pli multe da neologismoj? Cxu zorgi,
ke la lingvo ricevu kiel eble plej grandan nombron da lernantoj kaj uzantoj,
aux per dikaj gramatikoj kaj multmiloj da novaj radikoj, superante ecx
naciajn lingvojn, imponi la sinjorojn filologojn kaj lingvistojn? Mi
timas, ke ni trovigxas iomete (cxu nur iomete?) sur la dua alternativa
vojo. Almenaux mi persone, eble pro mia agxo, jam ne komprenas iujn "modernajn"
tekstojn tieldire Esperantajn. Eble mi farigxis por tio tro stulta. Sed
mi supozas, ke niaj nunaj (tro) plenaj gramatikoj, niaj imponaj novaj
vortaregoj pli fortimigas novajn lernontojn kaj uzontojn ol allogi
[-as] ilin kaj nian lauxdatan modernan literaturon admiras precipe
iliaj farintoj kaj farantoj mem."
Cxiu Cxiun p. 385
Estas interesa fakto, ke nuntempa projekto
de Esperanta Literatura Enciklopedio ricevis la titolon "ELITEN".
Sxajnas, ke la celo de Waringhien estis
verki samdikan vortaron kiel tiuj de la naciaj lingvoj. Li ne komprenis
la kunmeteblecon de la internacia lingvo. Tio jam vidigxas en la titolo:
vortaro por kunmetema lingvo ne povas esti "plena". PIV abundas je francismoj.
Por multaj konceptoj oni simple prenis la francan radikon kaj aldonis "o".
PIV
eble proksimigis esperanton al la naciaj lingvoj sed certe malproksimigis
gxin de la rolo de INTERnacia lingvo.
Tio ne estus problemego se ekzistus aliaj pli bonaj vortaroj. Bedauxrinde PIV havas monopolon. Pro tio la homoj rigardas PIV-on kiel leksikologian biblion. Kaj tuj foliumas gxin anstataux mem pripensi kion ili vere volas esprimi kaj cxu ne eblus diri tion per fundamentaj radikoj kaj afiksoj.
La duono de PIV estas nenecesa kaj ecx malutila balasto por lingvo INTERnacia.
Oni nur povas konsili uzi pli multe sian cerbon kaj malpli PIV-on.
Espereble la nova versio de PIV ne aldonos ankoraux pli da balasto, kaj espereble la reviziantoj tralegis la libron "la bonan lingvon" de Claude PIRON.
Alikaze PIV restos "Preskaux Ido Vortaro".
La idistoj estas inter ni!
Propono: cxiu, kiu enkondukas nenecesan
neologismon en la lingvon pagu cxiujare monsumeton al UEA. ;)